Spegulo de nia historio, sen mitologia vualo
Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto. Serio Scio, Volumo 5, Kaliningrado, eldonejo Sezonoj 2005, 128 p. Libroservo de UEA, 12 eŭroj.
La libro estiĝis el prelegoj por Somera Esperanto-Kursejo en Jekaterinburg 1998 kaj por Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznań 2004. Ĝi estas destinita por esperantistoj, kiuj volas pli detale ekkoni la historion de Esperanto - oni tuj sentas, ke ne temas pri propagandilo, verkita per patosa stilo kaj prezentanta nur pozitivajn faktojn el la historio por impresi la eksterulojn per idilia bildo pri nia movado.
Male, la aŭtoro ne prisilentas negativajn trajtojn de la esperantistaro kaj senmitigas eĉ la Majstron mem, kiu ne ĉiam pravis, ne ĉiam kondutis modele, ne ĉiam estis respektata, adorata kaj obeata. Malmulte li enspezis, ĉar li estis malbona kuracisto, kiu devis kontentiĝi per malriĉaj pacientoj, lia ĉefa enspezo estis honorarioj de Hachette. Plurfoje li volis reformi Esperanton, plurfoje kabei el la movado. La lingvo estis skuata de ambicioj, rivalecoj, ĵaluzoj kaj eĉ malamikecoj de la movadaj gvidantoj, kies reciprokaj kvereloj plurfoje preskaŭ pereigis ĝin, sed ĝi ĉiam denove fenikse renaskiĝis al plua vivado. Tamen la drasta vero ne estas malpli impona ol indulgaj mensogoj. Kuraĝigas scii, ke eĉ la misaj agoj de la homoj donis rezultojn, dank' al kiuj la lingvo vivas ankaŭ post cent jaroj.
Plej detale estas priskribitaj la komencoj de la movado. Zamenhof rigardis Esperanton parto de sia homaranismo, la tutmonda harmonia religio, kiu tamen estis absolute rifuzata de ĉiuj kaj opiniata nur senbezona strangula obstaklo malhelpanta disvolviĝon de la lingvo. Priskribataj estas ankaŭ liaj klopodoj en la juda movado por restarigi patrujon de la tutmonda judaro. Zamenhof ne kredis, ke la ideo estas realigebla en Palestino inter araboj kaj proponis aĉeti iun dezertan lokon en Ameriko.
Ankaŭ la startigo de Esperanto ne okazis laŭ liaj imagoj. Kiam li eldonis la Unuan Libron, li kredis, ke li povas rezigni ne nur pri la aŭtoraj rajtoj, sed tute retiriĝi flanken, kaj la movado jam iros per si mem, sed la realo lin ĉiam revokis kaj devigis denove engaĝiĝi. La imponan Bulonjan Kongreson antaŭis kvereloj inter la organizantoj, ili cenzuris la paroladon de Zamenhof kaj ne permesis al li diri ĉion, kion li deziris. La Bulonja Deklaracio kaj Fundamento de Esperanto estis rezultoj de kompromisoj. La sanktaĵoj de la movado ne estis tiel sanktaj, kiel ni prezentas ilin kutime antaŭ la publiko.
La Ido-krizo ne estas prezentata laŭ tradicia scenaro pri perfiduloj, sed kiel klopodo de homoj helpi al la ideo per forigo de obstakloj, kiuj ŝajnis bremsi la avancon de la lingvo. Precipe la supersignoj kaj la finaĵoj -ojn, -ajn estis tiel rigardataj. Zamenhof mem proponis plurajn reformojn, sed ŝajnas, ke li intence troigis, por atingi negativan voĉdonadon.
Zamenhof plurfoje provis starigi tutmondan organizon de esperantistoj, tamen sukcesa estis nur Hector Hodler post multaj malfacilaĵoj. La aŭtoro diras: "En 1911 UEA havis ... 7804 individuajn membrojn - pli multe ol nun, preskaŭ 100 jarojn poste." Kaj en alia loko: "Estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj, por ke per la fondo de UEA konkretiĝu la ideo, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin - ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin."
Bedaŭrinde tio tamen estas tute kredebla, ĉar ankaŭ la nunaj esperantistoj volas la lingvon nur disvastigi, trudi al aliaj homoj, ne ĝin uzadi mem. Kiam aperas nova vortaro, ĝi ne estas rigardata kiel helpilo por pli bona apliko de Esperanto en la praktika vivo, sed nur kiel propagandilo, per kiu eblas paradi antaŭ varbataj neesperantistoj. Grandaj vortaroj estas ofte eĉ konsiderataj kiel malvarbilo, kiu timigas homojn, novulojn oni prefere ĉasas per minimum-vortaretoj.
Esperanto laŭ mi tute ne estas preparita servi kiel internacia lingvo - kvankam senĉese proponata por tiu tasko -, ĉar niaj asocioj vidas sian celon en varbado de homoj, ne en preparo de la lingvo por ĝia internacia rolo. Kiu bezonas fremdan lingvon por fakaj kaj laboraj celoj (tekniko, ekonomio, medicino), vidante nur poŝajn kaj mezajn ĝeneralajn vortarojn, perceptas Esperanton kiel lingvan ludilon por amuza korespondado, sed ne taŭgan por seriozaj aplikoj.
Speciala ĉapitro estas dediĉita al SAT kaj problemoj de neŭtraleco de UEA [rete legebla ĉi tie], kiu devus esti ne cedo kaj flato al kruelaj totalismaj reĝimoj. La movado post la dua mondmilito jam ne estas priskribita tiom detale kaj la ĉapitron pri la nuntempo la aŭtoro - kiel li diras piednote - aldonis ne volonte, nur laŭ deziro de la kursanoj. Eble mi riproĉus, ke ekloĝon de Esperanto en la interreto li nur mencias en la lasta frazo, kvankam ĉi tiu fenomeno meritus propran prelegon, ĉar tie okazas nun la ĉefa batalo pri la ideo. Mi bonvenigus ankaŭ ĉapitron pri la originala literaturo en Esperanto, ĉar la publiko estimas nur lingvojn, kiuj posedas propran kulturon. Pri Esperanto oni kredas, ke ĝi ne ekzistas, ĉar ankaŭ esperantistoj mem ĝin ne konas.
Kompare kun aliaj historioj de Esperanto, kiujn mi legis, ĉi tiu libro priskribas precipe la unuajn jardekojn de la movado ĝis la unua mondmilito tre detale kaj sen mitologia vualo, per kiu ni kutime klopodas kaŝi, ke eĉ la uzado de komuna lingvo vekas malpacojn inter homoj, kiuj per ĝi volas pacigi la tutan mondon. Estas utile, de tempo al tempo rigardi en spegulon.
Miroslav Malovec
Diras la aŭtoro ke «ankaŭ la nunaj esperantistoj volas la lingvon nur disvastigi, trudi al aliaj homoj, ne ĝin uzadi mem.» Laŭ mi evidente kromas "la" en tiu frazo.
Por mi, kiu klopodas teni spegulon konstante (ne nur «de tempo al tempo») antaŭ mia movada agado, ĉi tiaj postmodernismaj pseŭdikonoklastaj admonoj estas tiom malutilaj kaj mokindaj kiom la prikritikataj strangulaĵoj. Malabaŭ necesas!
Sobrajn kritikojn, malkaŝojn kaj admonojn — jes. Katarson de naivepokaj biografieroj prezentitan kiel historia aŭ sociologia ĝeneralo movada — ne.