Valora historiografia nepraĵo
Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto. Serio Scio, Volumo 5, Kaliningrado, eldonejo Sezonoj 2005, 128 p. Libroservo de UEA, 12 eŭroj.
En sia lastkongresa festparolado la prezidanto de UEA diris, menciinte Bulonjon ĉe Maro, ke ĉi-jare ni havas “orgion de historio” por resumi la fakton ke oni baldaŭ festos (eble pli sobre ol tiel) eĉ pliajn centjariĝojn, rezulte de la tiama impulso kiun diversloke donis al la esperantaj organizado kaj agado la unua UK.
Jes ja, temas pri historio. La miriga ekzistopovo de nia senprecedenca socilingva fenomeno daŭre esprimiĝis dum preskaŭ 120 jaroj per plej diversaj faktoj, travivaĵoj, klopodoj, spertoj, konkretaj atingoj, batoj... “Nia afero” (kiel kutime ĝin aludis la pioniroj) neatendite fariĝis ia socia realaĵo kun propra historio kolektive kreita kaj plu kreata far sinsekvaj generacioj de homoj kiuj ial ligiĝis al Esperanto intelekte, aktive, afekcie, organize, sindone aŭ ambicie, ideologie, ktp.
Kaj nun ni troviĝas en speciala, jubilea momento, kiu verŝajne stimulos la demandon pri la kompleksa, multflanka itinero de tiu homgrupa aventuro, epopeo aŭ ludo (elektu vian pritakson). Tre oportune do aperas la verko de Aleksander Korĵenkov (1958), ne nur elstara aktivulo de la rusa kaj internacia grupiĝoj de la E-movado/komunumo, sed unu el ties plej gravaj eldonistoj (Sezonoj aperigis ĝis nun 95 librojn en aŭ pri nia lingvo) kaj ĵurnalistoj (La Ondo de Esperanto ĵus atingis sian 132an kajeron).
Kiel sciate, la historiografio pri Esperanto estas studkampo nesufiĉe evoluinta, kies produktaĵoj estas kvalite tre variaj (malfeliĉe la brila, impona profesia monumento de Ulrich Lins La Danĝera Lingvo estas la sola stelo sur ĝi). La verko de Korĵenkov viciĝas en la ĝenro de ĝeneralaj historioj kiu, kvankam inaŭgurita tre frue (A. Zakrzewski 1913), entreprenita de gravaj gvidantoj (E. Privat 1923-1927, E. Drezen 1931, G. Waringhien 1959) kaj kompreneble ankaŭ ornamita de bonintenca amatorismo (L. Courtinat 1964-1966), ne disponis lastatempe pri ĝisdata pritrakto kun adekvataj vasteco kaj profundeco.
Ĝuste tion la verkinto atingis tre sukcese per sia konciza kaj tamen detaloriĉa revizio, kies oftaj bibliografiaj referencoj sin direktas al verŝajne ĉiuj presitaj fontoj disponeblaj en nia komuna heredaĵo, kelkaj el kiuj ne estis uzeblaj de la antaŭaj historiistoj (ekz. multaj materialoj pri Zamenhof). Per kronologie nesimetria periodigo tute pravigebla kaj racia, la verkinto kondukas la leganton tra la plej gravaj turnopunktoj, eventoj kaj krizoj de la movado/komunumo, el vidpunkto kiun oni povus nomi interna, kun nur mallongaj aludoj al la plej influaj trajtoj de la ekstera, ĝenerala scenejo (mondmilitoj, malvarma milito, berlinmura faligo, ktp). Samkiel la antaŭa historiografia libro far la verkinto kaj lia edzino Halina Gorecka en la eldoneja serio Scio (Esperanto en Ruslando, Jekaterinburg, 2000), la nuna metis je la fino utilajn biografietojn de gravaj esperantistoj (supozeble taksitaj de la kompilinto kiel la plej gravaj).
La verko kerne, serioze kaj prudente pritraktas tiklajn, tre kompleksajn problemojn, precipe organizajn, kiuj estis alfrontitaj de nia antaŭuloj. Ĝi ne kaŝas nek mildigas la akrecon, netoleremon kaj malesperojn ligitajn al la surprize abundaj konfliktoj kaj disputoj kiuj jam de la komenco mem minacis la tutan aferon (la lingvon, la organizajn klopodojn, ktp).
Rimarkinde, jam en 1890 Zamenhof bedaŭris jene la malakcepton de sia propono pri Tutmonda Ligo de Esperantistoj : “… Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita” (p. 20). Kia ajn simileco al la nuntempo estas nur hazarda …
Malgraŭ tiu aktiva elmontro de malagrablaj eroj tiaj el nia tute nepaca historio, la libro ne havas la ikonoklastan karakteron de tiu verkita far Ziko M. Sikosek (Esperantoj sen mitoj). Tial, estas surprize trovi ke oni senkritike citas krudan paragrafon de iu Ryszard Kraŝko, kiu iam skribis ke Zamenhof simple estis malbona, sentalenta kuracisto kaj tial malsukcesis tiukampe. Se oni tralegas la originalan eseon (eldonitan en Varsovio 1983), evidentiĝas ke tiun aplomban aserton la verkinto subtenis per neniu unuagrada fonto, nenies atesto aŭ memoraĵo, ktp. Do, temis pri vere defia, skua tamen tute nerespondeca “konkludo”.
Sikosek siaflanke mencias sekvante Maimon unu “indicon” pri la sama temo, tute senvaloran. Kompreneble, ne plu estas tempo por sektecaj, mensogaj hagiografioj pri Zamenhof, kiu nur estis homo (ĝuste li ĉiam klopodis atentigi ĉiujn pri tio !). Eksterordinara homo, tamen, kies vivo, homeco, kreivo kaj sindonemo impresis gravajn intelektulojn kiel Umberto Eco. Feliĉe, tiu ĉi verko havas plenan, interesan ĉapitron pri li kaj lia idearo, kiu tute ne limiĝis al Esperanto.
Lingve la verko estas modela, kvankam iom ĝenis min la uzo de la difina artikolo apud la nomo Orienta Eŭropo (p. 89) kaj sampaĝe la anglismo “brodkastoj” anstataŭ radioelsendoj. Agrable, preseraroj preskaŭ ne estas : mi nur trovis “monolopigi” (monopoligi, p. 34) kaj “afiskoj” (afiksoj, p. 45). Oni misetas pri la nomo de la iama MEM, kiu fakte estis Mondpaca Esperantista Movado (p. 99).
Evidentas ke la verkinto redaktis iom malvolonte la lastan ĉapitron pri la nuntempa epoko de Esperanto, kiel li mem atentigas la leganton. Ĝi iel kontrastas al la cetero de la libro, kiu montris pli analizeman zorgon kaj pli koheran, hierarkian prezentadon de la faktoj. Oni supraĵe tamen kritike mencias la Manifeston de Prago kaj aliflanke priskribas la cetere interesan naskiĝon de la Esperanta Civito kvazaŭ la organiziĝon de “la raŭmismo”, tezo kiun kritikus almenaŭ unu el la kunredaktintoj de tiu gravega Manifesto (J. Lindstedt).
Resume, temas pri tre valora, rigora kaj ege bezonata verko, kiu sukcesas “adekvate montri tendencojn, kiuj evoluigis la esperantistan komunumon”, kiel la verkinto mem anoncas en la antaŭparolo. Ĝi facile legeblas kaj sobre prilumas nian nekredeble kompleksan pasintecon. Menciindas ke la verkinto atingis ekumene la kunlaboron de fakuloj kaj de la UEA-medio kaj de la Scienca Instituto Dietterle. Nesurprize, la libroservo dum la Vilna UK vendis 36 ekzemplerojn kaj en Arkones oni aĉetis ĉiujn 70 speciale portitajn tien. Nu, mi certas ke ĝi fariĝos furoraĵo en nia malgranda libromerkato ĉar la trankvila tamen engaĝita rigardo al nia historio estas esenca por la daŭra konstruado de nia identeco. Ĉu ni, la nunaj sociaj portantoj de tiu ĉi riĉa heredaĵo, kapablos transdoni al la posta generacio ion indan je la esperoj kaj agoj de la lanĉinto kaj de ĉiuj kiujn kaptis la beleco de tiu ĉi ideo ?
José Antonio Vergara