Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Nova disko kun voĉoj de prezidantoj

Nova disko kun voĉoj de prezidantoj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-06-07 19:18
UEA eldonis sian trian kompaktan sondiskon, ĉi-foje kun vortoj de diversaj prezidantoj de la asocio. Ni parolis kun la redaktoro de la serio Ziko M. Sikosek pri la nova disko, kaj pri pliaj eldonplanoj.

Prezidantoj de UEA, el la serio „Tiel sonis...“. UEA, Roterdamo 2004. 73 min. EUR 9,90.

Libera Folio: Via unua disko, kompilita el materialoj de Biblioteko Hector Hodler, kovris nur unu antaŭtagmezon, nome la inaŭguron de la UK Rejkjaviko 1977. La dua enhavis literaturaĵojn deklamitajn inter 1960 kaj 1990. Nun en la disko tria vi kovras tempospacon de 68 jaroj. Ĉu intenca pliampleksigo, kaj kiel daŭrigi tiukaze?

Ziko M. Sikosek: Ne intenco, fakte hazardo. Sed mi havis pli da tempo por kolekti kaj elekti. Aliflanke, la temo de la disko devigis min al granda limigo: nur Prezidantoj de UEA, da ili ja ne ekzistis sennombre multaj.

Kial prezidantoj, kaj kial ĝuste tiuj ok?

La prezidanto estas la plej elstara ofico en nia asocio, kaj tiu homo havas interalie la taskon reprezenti la tutan organizaĵon. Cetere temas kutime pri homoj kiuj eksterordinare bone kapablas tion, ankaŭ per sia retorika talento.

Ĉu vi aludas al iu specifa prezidanto?


Ne vere. Ivo Lapenna certe estas menciinda rilate al retorika kapablo, sed li apartenas - kiel Edmond Privat, nia unua kontribuinto el 1927 - al la malnova skolo de "deklamado“. Tiuj homoj lernis en tempo, kiam oni parolis rekte al granda amaso. Vi rimarkas ekzemple je la kontribuo de John Wells el 1995 ke li kutimas paroli en mikrofonon, kio estas pli komforta, kio permesas paroli pli “normale”, foje preskaŭ babile, kaj alterni sonakrecojn kaj laŭtecojn.

Ĉu Wells plej plaĉas al vi? En la kovrilo vi eksplicite skribis: “unu el la plej grandaj retorikaj momentoj”.

Mi certe ne dirus la malon. Aliflanke, estus iom nehoneste provi pritaksi la homojn en konkurenco, ĉar la pecoj haveblaj estas parte malsamaj: Humphrey Tonkin prezentas liberparole sian teamon de 1974; Ivo Lapenna laŭtlegas en 1964; Gregoire Maertens respondas al demando en 1981. Foje mi simple ne havis grandan elekton, provante havi ian kompletecon.

Do vi ne tute estas kontenta? Kio mankas?

Ekzemple, mi havis bedaŭrinde nur mallongan, seninterrompan paroleton de Ernfrid Malmgren, nia Prezidanto de 1947 ĝis 1956. Sincera, laborema, kapabla homo kiu meritas pli. Kion fari? Pli bone tion ol nenion.

Kial vi haltis en 1995, post la prezidanteco de Wells? Ĉu la postaj prezidantoj ne plaĉas al vi?

Ŝajnas ke historiaj dokumentoj bezonas certan tempon por kristaliĝi kiel tiaj. Cetere la parolado de Wells en Tampereo estis tre taŭga por fini la rondon, ĉar li referencis al la antaŭuloj Privat kaj Lapenna. Kaj ankaŭ la spaco sur disko havas limojn.

Temas pri la fama prelego, en kiu Wells pardonpetis en la nomo de UEA, pro la kalumnioj en 1974. Vi skribis ke li "surprizis ĉiujn“, kaj certe ne al ĉiuj plaĉis tiu prelego.

Pli ĝuste, Wells esprimis sian bedaŭron ke okazis kalumnioj kontraŭ Lapenna. Kaj li diris ke tiaj kalumnioj ekzistis ankaŭ "de la alia flanko“.  Tamen vi pravas, ke poste estiĝis grumbloj. Nu, per la KD oni povas nun aŭskulti kaj prijuĝi mem.

Ĉu tio restos la lasta sondisko, aŭ ĉu vi daŭrigos la serion?

Ne mi sola decidas pri eldonado, sed jes, ni pensas pri almenaŭ unu plia disko. Fakte estas nia libroservisto, Ionel Oneţ, kiu plej multe puŝas. Mi mem ja fine havos la laboron! :-) Sed mi kompilas la diskojn kun granda plezuro, ankaŭ pro la pozitivaj reagoj.

Do, kio estos sur la venonta disko?

Laŭ mia nuna plano mi deziras uzi la multajn belajn erojn kiujn mi povis kolekti pri la Universalaj Kongresoj. La disko fariĝu kompilaĵo el diversaj kongresoj, tiel ke estiĝos kvazaŭ unu granda superkongreso, kun invitparoloj sonbendaj, Zaleski-Zamenhof, konversaciaj fragmentoj inter De Smedt kaj Auld, simpozio, himno...

Kaj la tuta kolekto de sonbendoj en Roterdamo? Kio fariĝos el ĝi?

Mi faris kelkajn kalkulojn, kvankam malfacilas diveni kiom da horoj estas ekzemple sur la Eichholz-bendoj. La rapidecoj malsamas, ne ĉiuj bendoj estas plenaj ktp. Nu, se oni kapablos akiri la necesan financan subtenon, se oni trovos finan bonan aranĝon kun firmao, se oni havos paciencon ĉar temporabas la laboro, se oni ellaboros koncepton pri la posta disponigo de la diĝitigita materialo... oni cerbumas kaj planadas. Ni vidos.

arkivita en: