Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Universo kaptita sur unu disko

Universo kaptita sur unu disko

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2007-04-03 10:18
Ĵus pretiĝis nova esperantlingva sonlibro, verŝajne la unua kun la moderna formato mp3 kiu permesas registri la tutan libron sur unu disko. Temas pri la romano "La kaptita universo" de la mondfama esperantista sciencfikcia verkisto Harry Harrison. Voĉlegis kaj eldonis la libron ĝia tradukinto, Andrej Grigorjevskij. Siatempe la ruslingva eldono de la libro aperis en 100.000 ekzempleroj kun postparolo pri Esperanto.

Harry Harrison: La kaptita universo. Sonlibro, 7 horoj 41 minutoj. Voĉlegis Andrej Grigorjevskij. Ŝumerlja, 2004. (Ankoraŭ ne aĉetebla.)

Harry Harrison: La kaptita universo. Romano tradukita, 173 paĝoj. Moskvo 2001.

10,50 eŭroj ĉe la libroservo de UEA, 10,49 eŭroj ĉe la libroservo de FEL.

La kaptita universo de Harry Harrison aperis en Esperanto antaŭ tri jaroj, kaj la traduko tiam estis bone akceptita. En recenzo aperinta en la revuo Monato Donald Broadribb skribis: "Ĉiurilate: leginda libro, por sciencfikci-amantoj. Tute ne majstroverko, sed inda specimeno de sia literatura ĝenro. Leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko, por ke ankaŭ ŝi/li legu."

La ruslingva eldono de Kaptita universo aperis en 1991 kun la eldonkvanto de 100.000 ekzempleroj, tute fantazia kompare kun la 500 ekzempleroj de la esperanta traduko. En la ruslingva eldono troviĝas ankaŭ postparolo de Andrej Grigorjevskij, kiu mencias la esperantistecon de la aŭtoro kaj eĉ citas la adreson de SEU, Sovetrespublikara Esperanto-Unio, kiu bedaŭrinde intertempe ŝanĝis kaj la nomon kaj la adreson.

De Harry Harrison jam pli frue aperis en Esperanto du verkoj: la romano La naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato (1996) en interrete farita traduko de internacia teamo, kaj la 24-paĝa rakonto La stratoj de Aŝkelono en traduko de William Auld. Unu kialo por la populareco de Harry Harrison en la esperantistaj rondoj sendube estas, ke la aŭtoro mem estas esperantisto, kaj ofte mencias aŭ iel uzas Esperanton en siaj anglalingvaj verkoj.

Ni demandis al Andrej Grigorjevskij, kial li decidis fari sonlibron ĝuste el La kaptita universo, kaj ne ekzemple el iu originala verko.

- Kvankam iam mi estis premiita en diversaj artaj Esperanto-festivaloj jen pri deklamado, jen pri kantado, mi ne opinias min elstara parolisto, simila al la homoj el Pola Radio, ekzemple. Tial mi elektis libron, kiun mi mem tradukis antaŭ kelkaj jaroj. Kiel la tradukinto al Esperanto, mi estas iomgrade kunaŭtoro, do mia amatora voĉlegado povas pretendi je titolo de "aŭtora", diference de "artista".

Rakontu iom pri la libro, kaj pri la historio de la esperanta traduko!

- La aŭtoro, mondfama usona verkisto kaj esperantisto Harry Harrison, estas elstara majstro de atentokapta scienc-fikcia prozo kaj tiu ĉi libro estas unu el liaj pintoj.

- Harry Harrison estis mia plej ŝatata scienc-fikcia aŭtoro ankoraŭ dum la infanaĝo, pro du liaj libroj, kiuj estis permesitaj por publikigo en Sovetunio. Mi estis ŝokite feliĉa, kiam jam lerninte Esperanton, mi tralegis daŭrigon de unu el tiuj libroj kaj trovis, ke la herooj tie abunde uzas Esperanton!

- Unu el miaj tiamaj amikoj tute oficiale portis la titolon "Scienc-fikcia ŝatanto N1 en Sovetunio". Pere de li mi senprobleme trovis la irlandan adreson de Harry Harrison, skribis al li, ricevis tre afablan esperantlingvan respondon - citaĵojn de kiu mi poste malavare publikigis por reklami Esperanton :-). Tio okazis komence de la 1980-aj jaroj.

- Parte pro tiu aventureto plurajn jarojn pli poste mi ricevis de moskva E-eldonejo Impeto mendon traduki la romanon Kaptita universo en Esperanton. La permeso por tio estis oficiale donita de Harry Harrison dum lia vizito al Rusio en 1998. Sed pli gravis tio, ke unu el miaj profesioj estas tradukisto el la angla, kaj interalie mi kunlaboris tiukampe kun renomaj eldonejoj.

- Kutime nacilingvajn verkojn esperantigas la samlingvanoj de la aŭtoroj kaj poste iu alilingvano redaktas kaj "internaciigas" la tekston. Ĉi-kaze la teksto estis "internaciigata" dum la tradukado mem, ĉar la anglalingvan originalon tradukis alilingvano, poste redaktis anglalingvano - Brian Moon, loĝanta en Luksemburgio.

Kial vi opinias, ke sonlibroj en Esperanto estas bezonataj? Kiu estas via celgrupo?

- Mi ŝatas provi novajn aferojn. Iam en 1993 mi verŝajne estis la unua, kiu publikigis en la reto elektronikan gazeton en Esperanto (temas pri la reta versio de Eventoj - mi pumpadis ĝin modeme el Budapeŝto al Moskvo, html-igis kaj publikigis en la reto ĉirkaŭ 20 numerojn), plentekstan retversion de esperantlingva libro (Legendoj pri SEJM de Mikaelo Bronŝtejn); fine de la 2002-a mi preparis eble la unuan esperantlingvan MP3-diskon Vivaj koncertoj, plenan de kantoj, registritaj dum rusiaj Eperanto-aranĝoj (bedaŭrinde pro la laborpremoj mi havis la tempon finpoluri ĝin kaj multobligi nur antaŭ IJK-2004) - kaj ĵus mi findiktis Kaptitan universon.

- Tiaj sonlibroj nun grandkvante aperas en la monda merkato, en diversaj lingvoj. Teknike kaj ekonomie ili iĝis eblaj dank'al disvastiĝo de la formato mp3, kiu permesas meti al unu KD plurajn horojn da sonregistraĵoj. Ekzemple la registrita de mi Kaptita universo daŭras 7 h. 41 minutojn - tio postulus 7-8 tradiciajn lumdiskojn aŭ 8 unuhorajn magnetofonajn kasedojn, registritajn ambaŭflanke. Kiom pli tio kostus kaj kiom da superflua spaco tio prenus!

- Same kiel alilingvaj sonlibroj, tiu ĉi povas servi por aŭskultado dum la okuloj estas okupitaj per io alia - ekzemple ŝoforado, kuirado kaj simile. Evidente tia sonlibro povus interesi vidhandikapulojn. Ĝi povus esti interesa ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj - speciale por ili en la disko estas aldonitaj kelkaj elektronikaj vortaroj: ReVo, E-rusa kaj E-angla.

Kiamaniere vi faris la surbendigon, kaj kiel longe daŭris tiu laboro?

- Mi registris ĉion per komputilo, al kiu estis konektita bonkvalita sonaparataro. Kutime unu horon daŭris la sonregistrado, poste du-tri horojn la redaktado kaj polurado de la registraĵo: necesis forigi erarojn, hazardajn tusojn, tro profundajn enspirojn k.s.

- La laboro daŭris unu plenan semajnon en majo, kelkajn semajnfinojn en junio kaj aŭgusto. Min spronis la alproksimiĝo de IJK-60 en Rusio kaj komence mi planis finfari ĉion antaŭ ĝi. Ve, tio ne realiĝis.

Kiel oni faru por povi aŭskulti la libron?

- La libro ankoraŭ ne estas aĉetebla, sed mi volonte disponigos ĝin al libroservoj, kiuj interesiĝus. Kaj ankaŭ al rusianoj, kiuj deziros porti kelkajn ekzemplerojn al internaciaj esperantistaj renkontiĝoj. Kiam kaj se aperos tia ebleco, mi eventuale metos ĝiajn 430 megabajtojn en la reton por libera elŝutado. Momente, kun la uzo de mia retligo tio estus scienc-fikciaĵo... same kiel la elŝutado por multaj el potencialaj interesiĝantoj, mi timas. Intertempe la KD-versio estos la sola maniero por aŭskulti.

arkivita en:
volapuk
volapuk diras:
2007-04-10 23:53
Pioniran saluton! Kaj bonan apetiton al la publiko, ke ghi sekvu la vojon, malfermitan de vi. Via faro donis ne nur korpon, sed ankaw vivon ( kaj uzate - ech animon) al la verko de aliena awtoro HH, veninta inter la popolon de Esperanto.
Awdata, parola vorto estas pli grava por malgranda anaro, ol legata, skriba, kiu che ni faras 90% da uzado. Skribita lingvo estas kodita, konservita nur por muzeo, sed ne por vivo. Ghi vivas nur en formo senpera, rekta, en la busho kaj orelo. Tamen ghin ignoras personoj psewdokleraj, tro fieraj pri sia instruiteco. Ili konsideras sin pli superaj ol la mankosuferaj triarangaj lingvanoj, handikapuloj. . Vochlibro estas libro viva, kaj lingvo kun vochlibro restas viva dum vivas almenaw unu komprenanto. Mi esperas, ke en la XXI jarcento Esperanto estos pli bonshanca ol en la XX, kiam pro manko de intereso en Nacia Nederlanda Blindula Biblioteko estis bibliocide detruitaj centoj da E-vochlibroj... Neniu esperantisto protestis, neniu levis vochon. En nuna epoko, kiam stereofona mp3-lawtparolilo kostas nur 20 ewrojn, kaj lumdisko por kopii vochlibron - nur 20 cendojn, resti nur sur papero signifas nur postresti... por eterna silento en muzeo aw cherko.
Valdo Banajtis