Zamenhof - malbona kuracisto?
En 1972 en Bjalistoko aperis pollingva eseo de Ryszard Kraśko pri Zamenhof. Kraśko estis pola literaturisto, kiu atingis ioman famon en nord-orienta Pollando. Li dediĉis sian atenton al sia hejma regiono, kaj lia eseo pri Zamenhof aperis ĝuste en pollingva volumo pri la historio de Bjalistoko. Kraśko evidente sciis Esperanton, aŭ en alia maniero sukcesis kompreni la enhavon en leteroj de Zamenhof. Tamen li antaŭ sia morto tute ne estis konata en la Esperanto-movado, li neniam ion verkis en Esperanto, kaj li ankaŭ ne suferis de troigita estimo al la iniciatinto de Esperanto.
Esperanta traduko de lia eseo aperis nur post lia morto, en la volumo Zamenhof - Movado - Doktrino eldonita de Pola Esperanto-Asocio en 1983. En la antaŭparolo de la volumo "W. Alter Lafera" (evidente pseŭdonimo de Walter Żelazny) skribas: "Laŭ lia eseo pri Zamenhof ni rimarkas, ke li apogis sin je tre modestaj scioj pri la kreinto de Esperanto kaj multe ĉerpis el preskaŭ porinfana libro de Maria Ziółkowska Doktoro Esperanto. Ĉion alian li serĉis en nekonataj por ni fontoj multfoje ne indikante ilin. Tamen lia scio de la temo sendube metas Kraśko- en la vicon de la plej spertaj zamenhofologoj."
La eseon de Ryszard Kraśko el la pola al Esperanto tradukis Andrzej Zieliński. Ni publikigas ĉi tie, kun malmultaj stilaj korektoj, unu paĝon el la 30-paĝa eseo. La originala verko estas daŭre havebla ĉe la libroservo de UEA por 3,90 eŭroj.
Ryszard Kraśko:
Ludoviko Zamenhof - la kreinto de Esperanto
(fragmento)
La disvastigado de la lingvo internacia donadis rezulte kaj sukcesojn kaj malsukcesojn, la kuracista praktikado kontraŭe estis ĉeno da senĉesaj malsukcesoj. Verdire Zamenhof neglektis la praktikadon dediĉante pli multe da tempo por tradukado kaj la laboro pri novaj vortaroj kaj lernolibroj, sed tio ĉi ne esttas la tuta vero. Li simple estis malbona kuracisto kaj - sincere dirite - li nenion faris por gajni iajn ajn atingojn en ĉi tiu fako.
En la dua duono de 1889, kiam la filo (naskita la 11-an de junio 1888) estis jam unujara kaj la dua infano estis venonta en la mondon, Zamenhof devas fari decidon kondamnantan lin al malaprobo de la familio kaj konataro: li likvidas la varsovian loĝejon, resendas la edzinon kun la filo al la bopatro kaj li mem translokiĝas en Ĥersonon, urbeton en la suda parto de Ruslando.
La decido estas malfacila, ofendanta lian ambicion de kuracisto kaj familiestro, sed verŝajne necesa. Profesio alportanta al liaj kolegoj profitojn ebligantajn bonstatan vivon al Zamenhof ne garantiis eĉ minimuman vivnivelon. La decido forveturi al malproksima provinca urbeto pruvas ankoraŭfoje lian vivmallertecon. Li estis jam preskaŭ 30-jara kaj kuracistoj en tiu aĝo kutime proksimiĝadis al la apogeo de sia kariero. Dume li estis ĝin nur komenconta. Krome en urbaĉo, kie kuracisto-okulisto estis senbezona kaj kie jam unu okulisto suferis pro mizero.
Lia ambicio ne permesis al li konfesi la malsukceson, li ankaŭ ne volis ĉagreni la edzinon, kiu dumtempe naskis en Kovno filinon. En liaj tiutempaj leteroj al la familio ni trovos do neniujn informojn priskribantajn la veran situacion. Nur multajn jarojn poste li konfesos: "Miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado ... Mi ofte ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo."
En majo 1890 Ludoviko Zamenhof denove revenas Varsovion. Helpe de bopatra mono li luas loĝejon ĉe la strato Nowolipki, rekomencas kuracistan praktikadon, cetere plu sensukcese. La monprovizo asignita de la kovna komercisto elĉerpiĝas kaj la hejmo mizeriĝas. La mizeron kaŭzas ne nur la mallerteco de la malgraŭvola okulisto, sed ankaŭ lia malpaciencemo. Kontraŭ ĉiu prezo li penas vaste dispropagandi la esperantisman ideon. Kun mirinda senpripenso li ŝarĝas sin per la eldonado de La Esperantisto, kiun ne sukcesis subteni tiel influaj kaj riĉaj kompare kun li homoj kiel Leopoldo Einstein kaj Christian Schmidt.
Li transprenis la gazeton septembre 1890, sed jam julie de la sekvanta jaro li devis konfesi, ke minacegas al li bankroto. "La sola presado de nia gazeto", li skribis en la julia numero de La Esperantisto, "kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare. La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj. Tiel longe kiel la skribanto de tiu ĉi artikolo havis ankoraŭ propran kapitalon, li nenion domaĝis kaj metis en la aferon ĉion, kion li havis. Dank' al grandaj elspezoj kiujn la eldonado de verkoj kaj la propagando englutis ... la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon ... Ne volante tamen lasi fali la aferon, la skribanto faradis ĉion, kion li povis kaj ... daŭrigadis sian laboron, kvankam li jam devis fari por tio ĉi ĉiam novajn ŝuldojn."
Estimataj Gelegantoj!
Kiel konate,oni havas diversajn kapablojn. Nenion eksterordinaran mi trovas en tio,ke estas kuracistoj bonaj kaj malbonaj,samtiel ingxenieroj,instruistoj ktp.bonaj,malbonaj. Memkompreneble, estas ankau tiuj,kiuj en pluraj profesioj profesioj meritas rangon de la kompetentulo,fakulo,specialisto.
Por opinii pri ies ajn agado,profesio,krom la donitaj kapabloj necesas konsideri samtempe multajn faktorojn en- kaj eksterpersonajn,ekz.cirkonstancojn,laborkondicxojn,voloforton kaj decidofaron. El la vidpunkto de la decidofaro-parolu nur pri tiu !- ege gravas:cxu la profesioelekto okazis memstare,libervole au ne,ekz. lau la impresioj de la gepatroj.
Lau mi-cxu L.L.Zamanhof estis bona au malbona kuracisto -malgravas ,cxar konsiderante la tuton de lia vivoverko -sendube li estas unu el la plej elstaraj eminentuloj de la historio,iniciatinto de Esperanto,kiu gxis nun valoras kiel la plej tauga komunikilo por solvi la kreskantajn lingvajn,financajn problemojn,finfine por antauenigi la aferon de la homa interkomprenigxo , gxis hodiau ne solvitan,sed urgxe solvendan.
Entute,mi opinias pri li kiel BONFARTO DE LA HOMARO.