Corsetti petas renkontiĝon kun Ján Figeľ por esprimi indignon
Estimata komisionano,
mi skribas al vi por esprimi la senton de indigno de ĉiuj esperantistoj, kaj aparte de tiuj eŭropaj, sekve de la disvastigo de la dokumento "Nova strategia kadro por multlingveco" de la 22-a de lasta novembro. La indigno ne rilatas al multlingveco en si mem, ĉar esperantistoj estas pasiaj subtenantoj de ĝi, sed aparte la aserton senbazan, kiun oni faras en la piednoto 5-a en la paĝo 3-a, pri manko de kulturo "laŭdifine" en artefaritaj lingvoj. La komunumo de la parolantoj de Esperanto evoluigis dum jarcento sian kulturon, en kiu valoroj kiel toleremo kaj respekto de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj, ankaŭ de tiuj malgrandaj kaj malfortaj, estas ĉefa parto, kune kun sincera scivolemo por malsamaj kulturoj. Ĉi tiu valoroj, mi aŭdacas substreki tion, multe helpus la eŭropajn instancojn, se ili decidus sekvi politikon pri multlingveco, kiu baziĝus sur ili.
Aliflanke Esperanto jam ĝuas en Eŭropo formalan agnoskon fare de registaroj kaj edukaj instancoj. Mi estos feliĉa klarigi al vi persone ĉi-rilate la situacion en Hungarujo, en Litovujo, en Italujo kaj en aliaj EU-landoj. Fakte, por signali la pretervolecon de la enhavo de la piednoto 5-a, pri kio mi estas konvinkita, mi taksas oportuna interparolon kun vi, kies daton, mi petas vin, bonvolu pridecidi tuj kiam tio estos ebla. Mi estos, poste, feliĉa liveri al viaj oficejoj kaj al viaj fakuloj vastan materialon pri la kulturo de la parolantoj de Esperanto.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Estimata sinjoro komisionano Figeľ!
En noto 5 sur paĝo 3 de la dokumento de Eŭropa Komisiono "Communication on Multilingualism" de la 22-a de novembro 2005 troviĝas la jena aserto: (Mi legas la tekston nur en la germana, ĉar la Europa komisiono ankoraŭ ne aperigis la tekston ankaŭ en mia slovena lingvo)
"Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezuege haben."
Mi petas respondon al jenaj demandoj:
1. Kiuj laŭ tiu aserto estas artefaritaj lingvoj?
2. Kiu difinis kaj kiel la diferencojn inter artefaritaj kaj aliaj lingvoj?
3. En kiu kunveno la EU-komisiono akceptis la supre-menciitan tekston?
4. Se la Eŭropa komisiono konsideras Esperanton tia artefarita lingvo, kiu ne havas "per definitionem" kulturajn rilatojn, ĉu 30.000 originale en Esperanto verkitaj libroj, pli ol 30.000 artikoloj en Vikipedio, milionoj da esperantaj paĝoj en interreto, kelkdekmil homoj kiuj denaske parolas Esperanton kaj edukiĝis en ties kulturo estas fantomoj, kiuj ne havas rilatojn kun kulturo?
Zlatko Tišljar
Sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio