Małgorzata Handzlik intervjuita de BBC
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-06-24 22:51
La esperantista membro de la Eŭropa parlamento Małgorzata Handzlik estis intervjuita de la brita televida kompanio BBC.
La intervjuo okazis en la Eŭropa parlamento en Bruselo la 23-an de junio,
kun interpreto inter Esperanto kaj la angla. Reprezentantoj de BBC mem
petis, ke la intervjuo okazu en Esperanto. La intervjuo temis pri la lingva
situacio en la oficialaj instancoj de la Eŭropa Unio, kaj kredeble estos
parto de ampleksa programo pri la estonteco de la Eŭropa Unio, kiun BBC
elsendos printempe 2006.