Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Novjara mesaĝo de Renato Corsetti

Novjara mesaĝo de Renato Corsetti

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-23 19:45
"Eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo? Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj", skribas la prezidanto de UEA en sia novjara mesaĝo.

Karaj esperantistoj,

ĉi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel ĉiuj ritoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La avantaĝo estas, ke ĝi estas io konata kaj donanta certecon. Nenio esence nova aŭ revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantaĝo estas, ke nenio nova aŭ revolucia esence estas en nov-jara saluto.

Ni provu kunmeti avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj diri ion tre malnovan, kio, tamen, por kelkaj novaj esperantistoj ŝajnos revolucie nova.

Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago de la jaro estas la ĝusta tago por demandi sin pri tio. La ĉefa fonto, al kiu ni devas reiri, estas la Statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn UEA (kaj ni, aliĝintoj al ĝi), deklaras realigindaj.

La artikolo 3-a de la Statuto marmore firme tekstas:

"La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; ( c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la Statuto metis en la komenco, do, verŝajne ĝi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin. Ne estas multo dirinda pri ĉi tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu nin, kial la labor-plano de UEA tiom insistas pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas ke turismo kaj Pasporta Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la sun-subiro.

Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn dum la suno subiras, aŭ ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la Statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA evidente mi parolas ankaŭ pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj. La ĉefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas) ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon tra la mondo. Tiu estas la dua celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas (aŭ eble eĉ ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo aŭ almenaŭ de EU-landoj.

Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laŭ la Statuta ĵargono, prezenti Esperanton al ĉiuj internaciaj organizaĵoj, UN, Unesko, Eŭopa Unio, Organizaĵo por Afrika Unuiĝo, ktp. kaj peti ilin agnoski ĝin kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaŭ ĉi tiu celo rilatas al la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed certe ĝi estas agado ne nur farinda sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte ol ni devus. Ankaŭ ĉi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado ĉe Unesko estas agado farata en Parizo kaj la agado ĉe la instancoj de Eŭropa Unio estas agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur ĝis iu tre malgranda punkto. La ĉefa agado ĉe Unesko aŭ ĉe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne estas eĉ unu esperantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn en Bruselo aŭ Strasburgo aŭ la kipran delegitaron ĉe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okupiĝas pri ĉio, krom pri alparolado de siaj naciaj eŭropaj parlamentanoj, nenio estas atingebla en Bruselo.

La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia feliĉa rilatado trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj akirado de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo ĉe ili de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.

Efektive kiam temas almenaŭ pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, aranĝas la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, rilatas papere aŭ rete kun proksimume ĉiuj esperantistoj tra la mondo.

La sukcesa realigo de ĉi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin, ĉar ni ja devas realigi ankaŭ (ĉu ĉefe?) la unuan kaj la duan. Ni ĉiam rediras al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila ol ĝi estis en la tempoj de Zamenhof, ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profit-amaj, sed ĉu vere estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo?

Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj.

Oni demandas min ofte: "Kiuj estas la nunaj defioj antaŭ la Esperanto-movado?" Mi ofte respondas: "La kutimaj". Ili estas esence du.

Unuflanke ni devas konvinkiĝi, ke ni ne faras ion facile fareblan, ĉar ni volas plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja ni volas plibonigi la mondon, kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj de tiuj, kiuj nun havas ilin.

Poste ni devas konvinkiĝi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas ĉiajn agadojn: desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la ŝlosilon por la vero aŭ por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru ĉion ekvilibre. Individuo rajtas pasie interesiĝi nur pri unu agad-speco, sed organizaĵoj (de la loka grupo supren) ne.

Tiu ekvilibro estas postulata ankaŭ inter agado en Eŭropo (la tradicia) kaj agado ekster Eŭropo. Estas klare ke en la nuna momento multe pli da homoj volas lerni Esperanton en suda Barato ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la situacion!

Do, ni estas antaŭ nova jaro de laboro. Ni alfrontu ĝin per certeco, ke el laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo. La afero estas tiel simpla.

Al ĉiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!

Renato Corsetti


[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-12-25 19:20

Se ni kverelas en esperanto, ni fakte disvastigas gxian uzadon, cxu ne? Kaj se la kverelado okazas en akceptebla lingvonivelo, gxi fakte evoluigas la lingvon - lingvo en kiu oni neniam kverelas estas lingvo mortinta...

Gunnar