Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo

La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-02 16:52
"Kiel komenci artikolon pri anima frato, mortinta 16-jara, kiun mi ne konis, sed kies historio skuegis mian animon? Kiel komenci artikolon pri tiu ĉi lerta knabo-redaktoro, dum mi, redaktoro de Israela Esperantisto, apenaŭ trovas vortojn tra la larmoj", demandas sin nia aŭtoro Doron Modan. Ĵus pasis 60 jaroj de la liberigo de la koncentrejo Aŭŝvico. Honore al la pereintoj ni aperigas ĉi tiun artikolon el freŝa numero de Israela Esperantisto.
Tamen, se mi lernis ion de mia juna amiko, mi raportu pri ĉio objektive, kaj de la komenco.

Antaŭnelonge mi ekinteresiĝis pri eminentaj esperantistaj figuroj el Israelo por iam verkota libro. Mi hazarde decidis komenci per Ota Ginz, intervjuante s-anon Jehoŝua Tilleman, kiu konis lin persone. Ginz (1896-1976), mondkonata esperantisto ankoraŭ en Ĉeĥio, estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka Antologio, kaj aŭtoro de Radio-amatora vortaro kvinlingva. Li multe tradukis, interalie, ĉeĥen el Esperanto la libron Fine mi komprenas radion. Danke al lia iniciato, tiu libro estis plutradukita en 28 lingvojn! Enmigrinte Israelon li loĝis en Kirjat-Jam, kie li elhebreigis la romanon de Reuven Kritz Freŝa Mateno.

Unu tagon, serĉante la nomon Ota Ginz tra la Interreto, mi trovis esperantlingvan retejon pri esperantistoj el Ĉeĥio, pereintaj dum la dua mondmilito. Tie aperis la nomo Petr Ginz, kun unusola frazo:

PETR GINZ, filo de Ota Ginz, deportita kiel 16-jara, pereis en nazia koncentrejo.

Strange, mi pensis. Neniu el miaj intervjuitoj sciis rakonti, ke Ota Ginz havis iam filon, kiu pereis en la Holokaŭsto. Verŝajne Ota malemis rakonti pri sia persona tragedio eĉ al siaj plej proksimaj kolegoj. Serĉinte en la Interreto paĝojn enhavantajn la vortojn 'Ota Ginz', mi trovis 40 retejojn. Sed provante nun la samon per la vortoj 'petr ginz', kaj kun la varianto 'peter ginz', mi apenaŭ povis kredi: troviĝis sume 2094 retaj paĝoj! Kvankam tio ŝajnis komplete malebla, aperis multegaj informoj ĝuste pri la filo de Ota Ginz, Petr. Tekstoj en amaso da lingvoj, tuŝantaj jen iun sekretan gazeton, jen Esperanton, jen vojaĝon de la kosmoŝipo 'Columbia', jen la getton Terezín, poemojn, romanon, kaj ĉie, ĉie, belegajn desegnaĵojn. Mi komencis legi…

Petr Ginz naskiĝis en 1928 en Prago en juda-esperantista familio al la gepatroj Ota kaj Mirjam Ginz, kiuj konatiĝis en Esperanto-Kongreso. Ankaŭ aliaj familianoj de ambaŭ geedzoj estis esperantistoj. Mirjam (antaŭe Marie) judiĝis, kaj lernis gvidi la judan hejmon de sia bopatrino. La Internacia Lingvo estis parolata inter la gepatroj de mateno ĝis nokto, kaj Petr kaj lia juna fratino Ĥava plene absorbis ĝin, kvankam alparolataj ĉeĥe.

Petr, sentema kaj verva knabo, elmontris jam kiel etulo elstarajn talentojn pri pentrado kaj verkado. En 1940 la germanoj okupis Ĉeĥoslovakion, kaj en 1942, kiel 14-jarulo, Petr estis malliberigita en la getto Terezín (Theresienstadt), 60 kilometrojn norde de Prago. Li alvenis al la getto sen la gepatroj, kiuj estis protektataj, estante laŭ la nazia difino "miksita paro". Petr loĝis en la getto en junulejo de 350 ĉeĥparolantaj knaboj en la aĝo 11-17.

En la junulejo estis eldonata sekreta, malpermesita junulara gazeto en la ĉeĥa, nomita "Vedem" – "Ni gvidas". Petr surprenis sur sin la taskojn de redaktado kaj desegnado. Fojfoje, por kuraĝigi verkadon de artikoloj, la juna redaktoro pagadis al la verkantoj per manĝaĵoj, kiujn li ricevis en pakaĵoj de siaj gepatroj.

En Vedem aperis poemoj kaj anoncoj pri la agado de la semajno, flanke de raportaĵoj pri la malgaja realo de Terezín, kiel pri maljunuloj serĉantaj manĝorestaĵojn en rubujoj, aŭ pri la terurego de deportado al la "oriento".

La gazeto vivis ekde julio 1942 ĝis septembro 1944, kaj ampleksis entute pli ol 800 paĝojn. Ĝi elstaris en sia alta literatura nivelo, ĉefe dank' al la alta intelekta kaj humanisma nivelo de ties redaktoro, al kiu multaj profetis gloran estontecon pri arto. Vedem plene konserviĝis, kaj ĝi servas kiel unika dokumento pri la interna mondo de la junularo en la Holokaŭsto.

Samkiel la aliaj loĝantoj de la getto, ankaŭ Petr devis lukti kun la malhela ĉiutaga realo kaj kun la ĉiama minaco de deportado al la morto-koncentrejoj. La verkado kaj desegnado helpis al la talenta knabo krozi per la imago trans la getton kaj navigi en aliaj sferoj. Ne hazarde priskribis la redaktoro sian gazeton kiel kanonon, kies armilo estas satiro kaj humuro, kaj kiu pafas aerostaton en la ĉielon.

Kaj tiel, frapita de sopirego al la vidaĵoj de sia infaneco, revenas Petr al la bela Prago: Jaro, preskaŭ jaro pasis, kaj anstataŭ via beleco al mi restis nur malmultaj stratoj. Preskaŭ jaron sidas mi en karcero, kiel sovaĝa animalo en kaĝo.

Pli ol ion alian, la junulo amis navigi per sia imago en la maroj, kiel ŝipa kapitano. Tiu ĉi motivo ripetiĝas multfoje en liaj desegnaĵoj el la getto. Sed ne nur trans la getton kaj en la maroj li navigis, sed eĉ al ekster la terglobo: jam estante 12-jaraĝa li desegnis krajone sian "Vidaĵon de la Luno" (vidu ĉi-sube). En la desegnaĵo videblas, super la ĥaosa montaro de la Luno, la eta kaj serena terglobo, kiel ĝi aspektas de sur la Luno. Ĉu Petr imagis, ke nur sur la Luno li trovos pacon kaj trankvilon, sen persekutado kaj timo?

En septembro 1944 Petr estis deportita al Aŭŝvico kaj pereis en gaskamero. Lia fratino, Ĥava, kiu alvenis al Terezín jaron kaj duono post sia frato, kaj la patro Ota, kiu alvenis tien en februaro 1945, ambaŭ restis en la getto ĝis la liberigo.

58 jarojn post la pereo de Petr Ginz, en januaro 2003, la israela astronaŭto Ilan Ramon vojaĝis al la kosmo kun la usona stabo de la kosmoŝipo Columbia. Mirinda koincido estas, ke Ilan Ramon estis kuzo de Jehoŝua Tilleman, la esperantisto kiun mi unue intervjuis pri Ota Ginz, la patro de Petr.

Ramon, 48, sub-kolonelo en la Israela aerarmeo, deziris preni kun si al la kosmo simbolan objekton ligitan al la Holokaŭsto, estante Israelano, kies patrino kaj avino saviĝis de Aŭŝvico kaj kies parto de la familianoj pereis en la Holokaŭsto. Li turnis sin al la muzeo pri la Holokaŭsto Jad Vaŝem, kaj de ilia kolekto elektis la desegnaĵon de Petr Ginz, "Vidaĵo de la Luno". Li diris: "Mi sentas ke mia vojaĝo realigas la revon de Petr je distanco de 58 jaroj. La fakto ke li pereis en la krematorioj de Aŭŝvico atestas pri lia fizika neniiĝo. Liaj verkoj atestas pri la venko de l' spirito. Venko de junulo kun multfaceta talento, kiu sukcesis elteriĝi trans la realo de la getto en kiu li estis malliberigita, per sia imago kaj talento."

Kiel sciate, fine de la sukcesa vojaĝo, 11 minutojn antaŭ la atendita surteriĝo, Columbia kraŝis kaj falis de alteco de 60 kilometroj. Tio okazis la 1-an de februaro, en la naskiĝtago de Petr. Tiam li estus precize 75-jara, se li vivus.


Jen traduko de ĉeĥlingva poemo dediĉita al Kristoforo Kolumbo, verkita de Petr. La pereinta spac-navedo ja nomiĝis Columbia.

Okupantoj!
Viroj kuraĝaj,
Viroj de vortoj kaj agoj,
Viroj sulkvizaĝaj,
Vi, ĉastuloj, senantaŭjuĝaj,
Vi, kiuj mortis por la reĝo
Aĝantaj dudek,
Vi, kun la stirilo enmane,
Iru kaj okupu por
    novaj homoj
Novan mondon.
Kolumbo, Palos, 1492
(En Terezín   1943)

De la familio Ginz restis hodiaŭ nur Ĥava. (Pri la forpaso de Mirjam Ginz raportis en 1992 Israela E-isto n-ro 110.)
Kiel ŝia frato, ankaŭ Ĥava estas artisto. Ŝi pentras laŭ profunda inlfluo de siaj knabinaj travivaĵoj dum la Holokaŭsto. Ŝi loĝas en la prospera endezerta urbeto Omer, kaj uzas por sia arto materialojn kiujn ŝi produktas el la dezertaj  kreskaĵoj kaj grundo.

Kiam mi kontaktis ŝin, Ĥava Presburger-Ginz, kiel ŝi hodiaŭ nomiĝas, salutis min en Esperanto, sed sentis sin pli komforte daŭrigante hebree. Tamen dum nia posta reta korespondado ŝi skribis en tre klara Esperanto, sed en lingvaĵo de iu, kiu jam jardekojn ne aŭdis la hejman lingvon. 

S-ino Presburger-Ginz rakontis
al mi pri tio, ke Esperanto servis ĉe ili, krom kiel parolata lingvo inter la gepatroj, ankaŭ kiel sekreta lingvo de la tuta familio, inkluzive la gefilojn, kiam ili ne deziris ke oni komprenu ilin. Esperantistoj el la tuta mondo gastis ĉe ili.

Je la demando, kiu el la gefratoj scipovis E-on pli bone, ŝi respondis "Ŝajnas al mi ke Petr kaj mi scipovis la lingvon samnivele". Sed poste venis surpriza aldono: "Petr provis kompili en la getto Esperantan-ĉeĥan vortaron laŭ la memoro".

Tremvoĉe mi demandis: Ĉu ĝi ekzistas ie?

– Du paĝoj el ĝi saviĝis, kaj mia patro donacis ilin antaŭ sia morto al Jad Vaŝem.

Ĥava estis vojaĝonta al Prago por sia ekspozicio, kaj ni decidis renkontiĝi post ŝia reveno. Mi vojaĝis al Jerusalemo, al Jad Vaŝem, por vidi la vortaron. Oni enmanigis al mi fotokopiitan broŝuritan libron kun etikedo "Petr Ginz – por esploristoj". Laŭdire, neniu havas aliron al originalaj dosieroj, sed mi tamen insistis rigardi la originalan dosieron Ginz, prezentante min kiel la redaktoro de Israela Esperantisto. Post longa interkonsultado, venis oficiala permeso, ke mi rigardu la originalaĵojn, sub proksima inspektado de la oficistino, kiu ja diris, ke dum ĉiuj ŝiaj laborjaroj, tiaĵo neniam okazis. Kiam mi tenis la fragmentojn el la vortaro, mi povis nur admiri la knabon kiu en tiaj kondiĉoj okupiĝis pri tia tasko.

Pri la celo de la vortaro
Esperanto-ĉeĥa kompilita en la getto ni eble neniam ekscios. Ĉiukaze, la vortoj kiuj aperas en ĝi montras, ke la knabo kiu disfamiĝis en la tuta mondo, unue kiel redaktoro de Vedem kaj pentristo, kaj poste kiel la aŭtoro de "Vidaĵo de la Luno", kiu atingis la kosmon, estis ja esperantisto.

Reveninte el Ĉeĥio, akceptis min Ĥava Presburger-Ginz tre afable en Omer, kaj montris al mi interalie la taglibrojn de sia frato kaj lian originalan sciencfikcian romanon, propramane desegnitan kaj binditan, en kiu ŝi vidas kontraŭ-hitleran kritikon. El la havaĵo de la patro Ota, ŝi montris al mi interalie poŝtkarton el la dua UK, kun originalaj subskriboj de D-ro Zamenhof kaj de aliaj eminentuloj (Couturat, Cart, De Beaufront, Leon Zamenhof kaj aliaj).

Doron Modan: Vedem kaj aliaj heroecaj kulturaj entreprenoj estis eco de la getto Terezín. La historia literaturo pri tiu ĉi getto substrekas ilin, tiel ke la publiko ne multon scias pri la malfacila vivo en la getto. Kion vi povas rakonti pri tio?

– Mi estis en Terezín dum unu jaro, kaj dum jaro mi estis malsata. La infanoj sukcesis tamen plejparte supervivi dum ili estis ankoraŭ en la getto. Tio okazis, ĉar la judoj tiel dividis la limigitajn manĝaĵojn, ke la infanoj, kaj tiuj kiuj laboris, ricevis pli da manĝaĵoj ol la maljunuloj. Tial mi vidis fojfoje, ke maljunuloj kverelas super ŝeloj de terpomoj.

Kiel povas esti, ke ni, esperantistoj, sciis nenion pri via frato?

– Ni neniam parolis pri Petr eĉ ene de nia familio. Tro doloriga la afero estis.

Aŭdinte tion, mi rememoris la vortojn de la patrino Mirjam jam en 1972: "Dum miaj gefiloj estis en Terezín mi konsolis min per la penso ke ili revenos. Kiam mi ekaŭdis de amikoj – sur la strato en Prago – ke Petr estis deportita, mi svenis surloke. Mi sentis ke io terura okazis. Ni provas ne pensi pri tio, ne memori, por ke ni povu entute vivi."


Ni adiaŭu nun Petron. Jen fine vortoj de lia supervivinta kamarado kaj vicredaktoro, Kurt Jiří Koutouč:

Mi povas ankoraŭ vidi lin, sidantan kruckrura sur sia suba karcerlito, ĉirkaŭata de plumoj, krajonoj, gravuriloj, penikoj kaj farboj, kaj paĝoj en ĉiuj mezuroj, kune kun tio, kio restis el pakaĵo de liaj gepatroj.

Nu, Petr. Jen Vedem aperas denove. Sed daŭris longan tempon, ĉu ne? Petr ridetas.
"Mej-fah-zu", li diras. Li asertadis, ke tio estas esprimo en la lingvo de la Manĉu-anoj, kiu signifas "eblas nenion fari pri tio". Mi ĝis nun ne scias ĉu tio veras, aŭ ĉu Petr nur inventis tion. Mi neniam havis eblecon demandi lin.

"Ek, daŭrigu", li dirus. "Kuru rapide al ĉiuj knaboj, por ke ni povu publikigi ĝin ĝustatempe…"

"Bone, Petr, mi tuj ekiras…"


Doron Modan



La artikolo aperis unue en
Israela Esperantisto kaj aperas en Libera Folio kun la afabla permeso de la aŭtoro. Represo aliloke permesita nur kun la konstento de la aŭtoro.

Pri la artikolo raportis ankaŭ Radio Polonia en sia trarigardo de la gazetaro.

Pri Petr Ginz rakontis ankaŭ:
International Herald Tribune. (angle)
Ĉeĥa radio (germane)
haGalil.com (germane)
BBC (ĉeĥe)
Lidové Noviny (ĉeĥe)
Ĉeĥa radio (ĉeĥe)
Bulgara televido (bulgare)
kaj multaj aliaj.

Unu el la rakontoj de Petr Ginz en angla traduko jen. Kelkaj pliaj en la germana jen.