Afrika Centro Esperantista atakas
Komence de aprilo Gbeglo Koffi, la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA en Togolando, iĝis la nova komitatano de UEA. Post tio li jam sukcesis, en la ĝenerale sufiĉe silenta retlisto de la komitato de UEA, skribi pli ol ĉiuj aliaj komitatanoj kune kalkulitaj.
Unue Gbeglo Koffi malkovris, ke ne ekzistas cirkulero kiu resumas la mesaĝojn en la komitata retlisto. Li tuj proponis sin kiel la respondeculon pri tia cirkulero, kaj baldaŭ konkludis jene:
- Ĉar preskaŭ ne venis reago al mia propono, mi pensas, ke neniu estas kontraŭ. Jen do mi ŝatus komenci la laboron.
Kiam aliaj komitatanoj sukcesis konvinki lin, ke cirkulero por resumi mesaĝojn en retlisto ne bezonatas, kaj ke neniu taskis lin fari tian cirkuleron, li anstataŭe proponis ke la komitato kun lia helpo ekokupiĝu pri la redaktado de la estrara raporto pri la pasinta jaro. La ĝenerala sekretario de UEA, Ulla Luin, tiam atentigis, ke la estraran raporton ja verkas la estraro, kaj la komitato ĝin poste aprobas, en sia kunsido en la Universala Kongreso.
Krome Gbeglo Koffi opiniis, ke la komitata diskutlisto nepre bezonus apartan diskutgvidanton, rolo kiun li supozeble opiniis taŭga por si mem. Kiam la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, atentigis, ke laŭ la statuto de UEA la diskutojn de la komitato gvidas la prezidanto mem, aŭ la vicprezidanto, Gbeglo Koffi opiniis tion "interpreto", ĉar la statuto ne aparte mencias retajn diskutojn.
La plej grandan diskuton en la komitata listo Gbeglo Koffi sukcesis veki, kiam li dissendis tra la listo "Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo", kies titolo evidente celas aludi al la Bulonja Deklaracio de 1905. La "Deklaracio" laŭ Gbeglo Koffi estis verkita de la partoprenintoj de la Afrika Esperantologia Semajno, gvidita de Giorgio Silfer (plumnomo de Valerio Ari) en Togolando fine de 2005.
- Afrika Centro Esperantista ĵus iniciatis Deklaracion, kaj tion ĉi mi nur disponigas al vi porinforme. Ĝin subskribis 74 esperantistoj kaj 8 kolektivoj afrikaj. Mi petas, ĉiujn rimarkojn kaj eĉ insultojn vi tute rajtas ŝuti sur min. Disponigu ilin al mia persona adreso, proponis Gbeblo Koffi.
Laŭ la "Deklaracio", Esperanton portis al Afriko ĉefe "funkciuloj de koloniistoj" kaj Hans Bakker. Multaj komitatanoj trovis, ke la stilo en la teksto mirinde similas al la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito, formulitaj de Giorgio Silfer mem.
Apartan admiron inter la komitatanoj vekis unu frazo en la "Deklaracio": "La konotacio, inkluzive de la tropa parolo nur eŭrope kaj biblie inspirita, estas rigardebla kiel nur sinkronie valora, kaj diakronie evoluigebla tra la jarcentoj ankaŭ danke al la kontribuo de la lingvouzo en la afrika Esperantio."
- Mi aparte ŝatus gratuli la anoniman aŭtoron de ĉi tiuj linioj, parte ĉar malofte ni legas ion tiel intelekte densan en Esperanto, kaj ĉefe ĉar ĉi tiu anonimulo mirinde pastiĉas la stilon de Giorgio Silfer, skribis komitatano István Ertl.
La itala komitatano Ranieri Clerici ŝajne sen granda peno sukcesis deĉifri la intelekte densan frazon:
- Ĉu la intenco estis aserti, ke dezirindas, ke la vorto-signifoj, bazaj kaj figuraj, riĉiĝadu ankaŭ per la kontribuo de la afrikaj kulturoj? Se jes: plenan konsenton. Tamen, komenco bona, laboro duona: de kiu afrika kulturo la vortumon de tiu ero ni konsideru tipa trajto?
Andrej Grigorjevskij el Rusio konstatis, ke ne ĉiuj tekstoj, amaskvante dissendataj de Gbeglo Koffi, aspektas verkitaj de li mem.
- Mi konsentas kun Istvan, ke iuj tekstoj de Gbeglo Koffi estas verkitaj per strange malsama stilo, gramatikaj rimedoj, esprimmaniero kaj vortuzo ol la aliaj - pli fruaj kaj pli postaj. Tio vere suspektigas, ke Gbeglo Koffi ekhavis iun "parolad-verkiston".
Tia sugesto forte indignigis Gbeglon Koffi, kiu postulis ke la komitato tuj disciplinu la kulpulon.
- Mi petas de la komitato, ke ĝi intervenu en tiun ĉi aferon. Andreo montru miajn tekstojn, kiujn li klasifiku laŭ siaj kriterioj "strange malsama stilo, gramatikaj rimedoj, esprimmaniero kaj vortuzo ol la aliaj - pli fruaj kaj pli postaj" Li klare indiku ĉiujn tekstojn, pri kiuj li asertas ke mi mem verkas, kaj kiujn laŭ li "parolad-verkisto" verkas mianome. Estas al mi neeble plutoleri mensogojn pri mi.
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ne volis disciplini la komitatanojn, kiuj laŭ li estas plenkreskaj homoj kaj liberaj diri sian opinion. Kelkajn tagojn poste Gbeglo Koffi tial publikigis ampleksan tekston, en kiu li interalie argumentas, ke temas pri rasisma sinteno de eŭropaj esperantistoj, kiuj simple ne povas kredi, ke afrikanoj kapablas verki kiel Giorgio Silfer:
- Afrikaj Esperantistoj nun pli profunde lernas Esperanton dank' al Giorgio Silfer. Samtempe al afrikaj esperantistoj, gvidantoj de UEA igis sin bar-baroj. Kiu do estas sekvinda. Neniu sekvu homojn, kiuj atencas kontraŭ la homecon en aliaj homoj.
La problemoj de Afriko laŭ Gbeglo Koffi ĉefe venas de ekstere: "Vere niaj ŝtatestroj en Afriko ege suferas en la gvidado de siaj landoj, ĉar ili estas ege subpremataj de la ekstero", li skribas, kaj plu klarigas, ke Giorgio Silfer estas "homo simpla, helpema, sciplena, kunlaborema, humila, ktp". La gvidantoj de UEA laŭ li male "ĉiel mensogas, manipulas, tordas la veron, ktp".
La konkluda alvoko de Afrika Centro Esperantista estas klara: "Giorgio Silfer kondutas perfekte en la objektoj, kiuj ligas lin kun afrikaj Esperantistoj... Afrikaj Esperantistoj petas de li, ke li, ĝis la fino de sia vivo, gardu en si tiujn ĉi karakterojn homamajn, per kiuj li gvidas afrikanojn. Antaŭen Giorgio Silfer sur la nigra kontinento!"
Proksimume samtempe en la diskutejo de la komitato de UEA, estrarano Ans Bakker klopodis trankviligi la pasiojn kaj montri la verajn proporciojn de la akvoglasa ŝtormo:
- La vera potenco estas en nia movado tie kie homoj agas: aktive informas pri la lingvo, instruas ĝin kaj utiligas ĝin. Multaj el tiuj trovas sian vojon al landaj asocioj, sekcioj, UEA. Tie - en granda diverseco - ni profitas pro niaj scioj kaj ni dividas kun aliaj nian ĝojon pro tiu granda vario de eblecoj komuniki kaj interkulturi. Nia Asocio estas la plej grava universala forumo esperantista. Ni permesu al aliaj varmiĝi en nia suna brilo au trovi kvietigan ombron se la suno hejtas la atmosferon. Ni ankaŭ agnosku, ke iuj sentas sin pli komfortaj en malgrandaj rondoj ekster UEA. Eble, jes, por kritiki. Tio ne gravas. Ĉiu havu sian hobion, estu feliĉa.