Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La esperanta kulturo: unueco en diverseco

La esperanta kulturo: unueco en diverseco

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-16 09:39
Baldur Ragnarsson, verkisto kaj iama estrarano de UEA pri kulturo, konstatas, ke vere kontentigaj kulturaj atingoj estas ĉe ni disaj kaj izolitaj. Samtempe uzantoj de Esperanto ĉiam estis nature influataj de siaj propraj nacilingvaj kulturoj. Ia esenco de la esperanta kulturtavolo laŭ li povas esti dinamika deziro informiĝi, edukiĝi pri la komunaj kaj diferencaj aspektoj de la kulturara mozaiko de la mondo. "Mi havas la konvinkon, ke nur en tia esplorema, priampleksema spirito eblas daŭrigi generan laboron per kaj por Esperanto", li skribas, revenante al siaj pensoj de la 1980-aj jaroj. "Kio pensigas min estas precipe la diskutoj lastatempe pri tio, ĉu Esperanto estas kulturlingvo, ĉu ĝi estas portanto de kulturo", li klarigas.
La esperanta kulturo: unueco en diverseco

Baldur Ragnarsson.

Kiel islandano - membro de popolo proksimume samnombra kiel la urbanaro de Antverpeno - mi ofte trovis min antaŭ demandoj kiel: Ĉu islandanoj havas propran lingvon? Propran literaturon? Propran kulturon?

Kiel esperantistoj ni ofte aŭdas similajn demandojn: Ĉu esperantistoj en la diversaj landoj povas kompreni unu la alian? Ĉu literaturo estas kreebla per artefarita lingvo? Ĉu Esperanta kulturo povas esti io alia ol nur pala imitaĵo de la nacilingvaj?

Tamen, kutime, estas unu granda diferenco inter tiuj du situacioj. La nesciantoj, informitaj pri la ekzisto de la islanda lingvo kaj ĝia antikva deveno, senescepte interesiĝas pri ĝiaj kulturo kaj literaturo, ne por momento dubante ilian aŭtentikan realon. Ne tiel facilas por nia povra Esperanto; mencioj pri kulturaj faktoj, kiel ekzemple nia originala literaturo, ofte sukcesas veki nur moderan miron, sed emas resti daŭre en la abstrakto. (La afero estas tamen tute alia, se oni povas montri nacilingvan tradukon de Esperanta verko, kio laŭ mia sperto kutime estigas pozitivan intereson).

Sekve: la islandano eliras el la supre priskribita situacio kun kontento, eĉ fiero, la esperantisto kun ia - eble iom neklara - sento de malplivaloro. Kaj eble ĝuste pro tiaj spertoj ni ja pli emas rifuĝi en nian propran esperantistan mondon kaj fermi la pordon malantaŭ ni, por tie en izolo kaj sen relativoj ĝui niajn konvinkojn; aŭ ni drivas for de la movado kaj forlasas ĝin definitive.

Jam delonge mi pensadis pri tio, kiel kontraŭpezi tian malplivaloriĝemon kaj ĝiajn sekvojn, koncerne Esperanton kaj la evoluon kaj enhavon de ĝia kulturo. Per la sekvantaj malmultaj vortoj mi arogas al mi skize prezenti miajn ideojn, plejparte en rekta rilato kun la kultura agado de UEA.

Dumlonge spertante la konvinkiĝon, ke efika kultura agado de organizaĵo kiel UEA devas baziĝi sur akcepteblaj evoluteorio kaj celdifinoj, mi decidis fari provon konturi tian bazon jam komence de mia oficado kiel nova estrarano pri kulturo. Tial mi dissendis cirkuleron pri la temo al ĉirkaŭ ducent kulture engaĝitaj esperantistoj kaj landaj organizaĵoj iel rilataj al UEA, petante sugestojn, komentojn, kritikojn. Preskaŭ kvarono el la ricevintoj de tiu cirkularo reagis letere, ofte amplekse kaj detale.

Mia cirkulero estis duparta. Unue, ĝi enhavis ĝeneralan priskribon de nia aktuala kultura situacio; due, ĝi prezentis mian provon je gvidlinia difino de la kulturpolitiko de UEA kaj antaŭmetis kelkajn konkretcelajn punktojn rilate pli intensan kaj varian kulturagadon de tiu organizaĵo, laŭeble praktikotan en kunlaboro kun la landaj asocioj.

Pri la unua parto mi ĉi tie menciu nur la konkludon, ke vere kontentigaj kulturaj atingoj estas ĉe ni disaj kaj izolitaj, kvankam la latentoj de niaj fortoj ja sufiĉas por pli da efektivo, pli da kohereco. Mankas pli efika interŝanĝado de spertoj, pli celema kunlaboro inter la diversaj kulturagantoj, inter la landaj asocioj, inter ili kaj UEA, inter UEA kaj la diversaj Esperanto-kulturcentroj.

Due, por plifortigi
nian memfidon kaj plivervigi la kulturan agadon de UEA sur vasta skalo de entreprenemo kaj kunlaboremo, ni bezonas kulturfilozofian bazon kaj difinitan kulturpolitikon.

Kulturfilozofia bazo rilatas al tio, kiel lingva movado ni nutriĝas kulture, transformas kulturajn valorojn kaj generas novajn. Certe la unue menciita faktoro, kultura nutriĝo, ĉiam estis ĉe ni la plej substanca ingredienco. La koncepto konstatas la fakton, ke la uzantoj de Esperanto ĉiam estis nature influataj de siaj propraj nacilingvaj kulturoj, imitis iliajn formajn kaj enhavajn valorojn, transprenis iliajn kriteriojn kaj transformis iliajn apartajn karakterojn por vastetenda utiligo en internacia kadro.

La Esperanta kulturo kreskis kaj kreskas el tiu multvaria nutriĝado, evoluas kaj direktiĝas al plia aktivo en novaj sintezaj manieroj kaj aperoformoj, kaj la genera proceso komenciĝas. La kultura generado per Esperanto do prenas stimulon el transformoj de nacikulturaj valoroj en la Esperanto-kulturan subtavolon, kio siavice ebligas esence originalan generadon de novaj kulturvaloroj per la lingvo.

Surbaze de la supre skizita filozofia bazo eblus difini nian kulturpolitikon. La vortumo de la difino tamen ne estas la ĉefaĵo, sed la realo entenata. Sed certe ĝi ne estas sen valoro, ĉar ĝi konkretigas la esencon en supervideblan formon. Do, jen mia difinoprovo post retaksado baze de diversaj komentoj:

La kulturpolitiko de UEA estas maniero de internacia evoluiga agado pere de Esperanto, kiu surbaze de nutriĝo el nacikulturaj valoroj kaj iliaj transformoj, kaj ĉiam kreskanta originala generado, disvolvas novajn interkompreniĝajn valorojn cele al kreo de konscio pri tuthomara kultura komuneco.

Ĉi-rilate mi volas citi resumajn vortojn de Marjorie Boulton: "Mi opinias, ke UEA laŭeble celu difinitan kulturpolitikon laŭ la linioj, kiujn vi proponis, sed ke oni penu eviti difinojn tro limigajn; necesas ioma empiriismo. Ofte ni devos modifi niajn ideojn rilate al la praktikaj eblecoj en diversaj cirkonstancoj."

Prave. Ne sufiĉas teorioj, ni devas ankaŭ esti pretaj adaptiĝi al la konstatoj de la spertoj pri cirkonstancoj kaj situacioj. La supra, ellaborita provo de difino ankaŭ absolute ne devas esti rigardata kiel ia rigida/rigora kunmetaĵo de vortoj. Tute kontraŭe ĝi celas esti sufiĉe ĝenerala kaj fleksebla por neniel malhelpi aŭ ligi nian agadon.

Kelkajn vortojn pri la nocio "tuthomara kultura komuneco" mi devas diri. Tiun esprimon mi komprenas antaŭ ĉio kiel edukitan sintenon aŭ senton, kaj certe pli tiel ol kiel ian sumon de difinitaj konkretaĵoj "mondkulture" kondiĉitaj. Temas pri la konstante dinamika deziro informiĝi, edukiĝi pri la komunaj kaj diferencaj aspektoj de la kulturara mozaiko de la mondo, pri la homaj kutimoj, ideoj kaj rimedoj laŭeble vaste ekster la privatecaj aferoj de individuo, gentano, naciano.

Mi havas la konvinkon, ke nur en tia esplorema, priampleksema spirito eblas daŭrigi generan laboron per kaj por Esperanto. Esperanto-verkisto ne povas havi ian mezuritan koncepton pri sia legantaro, li aŭ ŝi estas verkisto "sen popolo". Por subteni sian kuraĝon, sian moralan forton por daŭurigi verkadon li/ŝi devas spirite rigardi la "tutan mondon" kiel sian potencialan legantaron, simple ĉar Esperanto estas interlingvo, tio estas ĝia karaktero kaj tio jam estas ĝia funkcio eble pli konkrete ol iuj el ni konscias.

Tia sinteno de kiu ajn kreanto en la interlingvo estas ankaŭ nepra kondiĉo por kreskigi kaj subteni fidon al la lingvo mem, ĝia sanpruva stabileco kaj samtempe la generaj povoj de ĝia strukturo, sen kiu fido neniu inda verko kreeblas. La deziron kaj forton por generado en Esperanto ni devas ja ankoraŭ grandparte serĉi en spirita vizio - kaj ja ankaŭ en la daŭre rezultantaj konkretaĵoj. Kaj devas esti klare, eĉ por tiuj, kiuj preferas rigardi sin "praktikuloj", ke ĝuste tiel iom post iom plimultiĝas la "realaĵoj", kiuj formas ĉiam pli konkretan bazon por "realisma" laboro.

Baldur Ragnarsson

(Laŭ artikoloj aperintaj en la revuo Esperanto, en aprilo kaj decembro 1981)

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2009-08-25 18:20
22a de marto, 2004:

"Por mi, al internacia lingvo apartenas internacia kulturo, ne nova 'indiĝena' kulturo. La verkoj de Dickens, Goeto, Tolstojo, Murasaki Shikibu, jam estante parto de la internacia kulturo (ĉar ne nur resp. angloj, germanoj, rusoj kaj japanoj legas ilin), estas parto de la Esperanta kulturo. (Tial mi ne hezitas ofte blogi pri la naciaj aŭtoroj, kiujn mi admiras.) La t.n. epopeo de Montagut, kvankam interesa, ne pli interesas al mi ol vere nacia epopeo, nur ĉar ĝi verkiĝis en Esperanto."

Kaj: "Nia internacia lingvo konduku nin al plia, ne al malplia, internacieco."

14a de aŭgusto, 2009:

"Kaj se temas pri kulturo (mi celas la vortojn 'and its culture' ['kaj ties kulturon']), por mi la esperanta kulturo estas simple la komuna kulturo de la mondo, kaj mia espero estas, ke tiu pli vasta kulturo senĉese edukos E-istojn mem, tiel ke ili fariĝos pli postulemaj pri tio, kion ili faras per Esperanto."

[ambaŭ el http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html ]
Jorge
Jorge diras:
2009-08-25 18:25
Jen, kontraste, la infanaj deliraĵoj de Silfer k K-io:

"En neniu raŭmisma dokumento [...] la esperanta kulturo estas kvalifikita kiel 'simple la komuna kulturo de la mondo'. Kontraŭe, laŭ raŭmismo la esperanta kulturo havas propran specifon, ligitan al la nova sociologia koncepto pri la esperantisteco (kiun karakterizas 'la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', laŭ la Manifesto)."

[el HeKo 400 9-A, 24 aŭg 09 ĉe esperantio.net , kie la Papo de la E-Civito ekskomunikas aŭ malraŭmismigas k-don Miner]
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-25 20:08
Kun apero de Esperanto komencigxis ankaux Esperant-kulturo.
Kompreneble, ke ni ne povas adekvate kompari kun nacia cxu etna kulturo.
Kun cxiu parolo, kontakto, kunvenoj, kongresoj, tradukoj kaj originaj poemoj, cxu prozaj verkoj fandigxis nova , parte monda kultura agado, do, nova kulturo.
Mi ne povas al mi imagi Esperanton sen kulturo.Alie ni povus nur pritrakti lingvon , kiu ekzistas nur teorie sur papero.

En pli ol 120 jara homa, diversnacia agado kreigxis certaj kutimoj kaj moroj por renkonti, saluti, kongresi, sxerci ridi kaj ami.Mi ecx ne povas kompreni kiel iu ecx povas dubi.Gxuste esperantistoj tre kultura popolo (jes popolo kiu kreigxis ne arte sed tute nomale) sxatas multnacian kulturon, kies elementoj trairas al la mondan kulturon.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-25 23:45
Bonvolu diri chu estas iu specife esperanta kultura komunajho inter vi kaj mi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-26 08:41
Jam fakto kiel ni rilatas, kiel ni diskutas okazas en certa kultura rilato, cxu vi povas tion nei? Cxu mi konstatu, ke via diskuto estas senkultura ?Jam fakto diskuti pri io oni devas posedi scion pri tio do sammtempe posedi Esperanto-kulturon.
Organizado de iu aj E-arangxo kun siaj karakteraj programeroj ofte nur tie okzantaj estas E-kulturo.Cxu "Movada Foiro", distingoj, omagxoj, miloj de ZEO-J,
origina E-verkado, simfonia koncerto de William Auld, infana kongreseto ktp, ktp...cxu tio cxio ne estas E-kulturo? Egale kiel tion esprimas Civito, SAT ,UEA cxu simpla esperantisto tio estas sendiskutebla ESPERANTO KULTURO.

Ankaux mia kolekto "Esperanto rare, unike" ekspoziciata ekzemple laste dum la Europa Esperanto Kongreso en Herzberg estas ESPERANTO KULTURO.

Cxu Herzberg-Esperanto-urbo, lasta Esperanto-centro en Bjalistoko kaj miloj objektoj en la mondo, bibiotekoj, kulturcentroj cxu tio ne estas ESPERANTO KULTURO ?

Se ne, tiam mi agis kaj vivis kun kaj per Esperanto 50 jaroj senkulture, sen kulturo.Mi tamen estis en mia medio traktata kiel tre kultura homo kun granda respekto gxuste pro mia Esperanto - agado.
manolo
manolo diras:
2009-08-26 11:29
Jorge, vi verkis jenan limerikon (publikigitan en via lasta poemaro, se mi ne mismemoras):

En luksa hotel' jokohama
kongresas geparo seks-ama:
preferindas milito
sen ripoz' sur la lito
ol la paca programo ĉiama.

Mi, kaj tiu "Esperantoluna", kaj preskaŭ ĉiuj debatantoj komprenas la mokan satir-aludon de via poemo. Sed se ni tradukas ĝin al kiu ajn lingvo kaj prezentas ĝin al klera tiulingva denaskulo, ĝi komprenos neniom.

Do, tio, kio permesis al vi skribi tiun poemon kaj al ni, viaj legantoj, kompreni ĝin, estas nia "esperanta kultura komunaĵo".

Same, vi tuj komprenos la implicojn de frazoj kiaj "samtiel, oni disponigis la bilard-globojn al Filipo la 2a" kaj "pli multon ni perdis en Kubo", sed ne la ceteraj debatantoj (krom hispanoj) malgraŭ tio ke mi uzis lingvon kiun ni ĉiuj komprenas. Tio estas nia "hispana kultura komunaĵo".

Samkiel Ken, ankaŭ mi ne aparte vartas tiun esperanto-kulturon kaj preferas uzi esperanton kiel ilo por atingi ian internacian kulturon. Mi povus diri eĉ samon pri tiu aparta hispana kulturo: min ne speciale interesas la lerteco pri bilardo de iama imperiestro, nek la koloniado de Kubo. Tamen foje mi sentas la inklinon, en esperantaj rondoj, ŝercumi pri la "fina benko" aŭ pri penis-tatuado de "en la mondon venis nova sento", esprimoj kies ŝerco-flankojn neniu ne-esperantisto komprenus.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-26 20:42
Mi ne sukcesis esprimi klare miajn pensojn pri chi temo, do mi reprovos. La ekzisto de kultureroj rilataj al esperanto kaj/au Esperantujo ne egalas la ekziston de "esperanta kulturo" komparebla al kulturoj naciaj au naci-lingvaj. La esprimon "esperanta kulturo" oni uzu prudente, metafore. Por mi, la kulturo de esperanto estas la kulturo(j) de la mondo _en esperanto_, ne la sumo de kultureroj rilataj al esperanto kaj Esperantujo. Ekzemple, "La infana raso" estas parto de la monda(j) kulturo(j) verkita en esperanto -- ne parto de lau mi nekkzistanta "esperanta kulturo".

Oni bonvolu relegi chi-supre la asertojn de Miner kaj HeKo por vidi, pri kio temas la diskuto.

Sed mi prefere chesu kokteli vortojn, char la tuto komencas soni galimatie.
giuseppe
giuseppe diras:
2009-08-25 22:57
Laŭ mi ĉi-foje pravas Silfer: emfazi la internaciecon kaj malindiĝenecon de la E-kulturo forte kontraŭas ne nur la nuntempan civitismon, sed jam la manifeston de Raŭmo.

Inter ne bone informitaj E-istoj disvastiĝis la egaligo "raŭmismo = kulturemo" aŭ "raŭmismo = malutopiismo", sed ĝi ja estas malĝusta; kaj laŭ mia kompreno ankaŭ Ken estis ĝia viktimo...

Do ankaŭ laŭ mi li prefere difinu sin "vivtenisto" aŭ, pli simple, "E-isto" sen pliaj etikedoj.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-25 23:49
Efektive, la Papo Silfer prave ekskomunikis k-don Miner for de sia rondo, kaj miaopinie Ken devus ja ghoji pri tio.
javergara
javergara diras:
2009-08-27 11:55
Mi opinias vere inspira, lumjheta (priluma) kaj prava tiun ideon pri "tuthomara kultura komuneco", reference au kontribue al kiu la homoj povus generi novajn valorajhojn, interfekundigojn, sintezojn au diskonigojn pere de Esperanto. Lau mi, ghuste unu el la plej gravaj kialoj por disvastigi Esperanton estas kreskigi ghian kreeman uzantaron por kontribui pli efike al la alternativa ondo de tutmondigho, do al la plifirmigo de sento kaj spertoj pri unueca sed bunte diversa homaro, de kiu chiu homo estu plenrajta kaj respektenda ano. Do lau mi ni la E-uzantaro simple estas homoj pli konsciaj kaj pri la tutmondeco kaj pri la valoro de nia homa diverseco. Tiu ideo pri ia "diasporo" estas al mi tute fremda, senutila kaj ech malutila char apartiga disde la ceteraj homoj. Mi realismas : malgrau multaj vere admirindaj kaj prifierindaj atingoj (kiel ekzemple la verkaro de Auld au la interlingvistika laboro de Blanke kaj Tonkin), nia nuna mikreco foje signifas tedajhojn kiujn oni tamen celebras nur char eroj de iu supozata indighena Esperanta kulturo.

Mi aldonu ke en Esperantujo oni tro limige komprenas la vorton “kulturo” precipe kiel literaturon kaj aliajn artojn, dum nuntempe oni konscias ke la scienco ankau apartenas al tiu homara kultura komuneco. Interese, kiel mi menciis en iu eseo el 2006, ech Unesko riskis nomiĝi nur “Uneko” je sia naskigho, ĉar oni estis fondonta en 1945 la “UN Edukan kaj Kulturan Organizon”. Feliĉe, danke al la insista atentigo flanke de sciencistoj kiel Julian Huxley, ties estonta unua Ĝenerala Direktoro, oni enmetis la literon S por scienco, tial ke la nova organizo eksplicite montris en sia nomo la Sciencon kiel unu el siaj agadkampoj. Tial gravas iniciatoj kiel IKU, la Esperanta Vikipedio kaj la nova serio Scienca Penso auspiciata de UEA, paralela al la Serio Oriento-Okcidento.

Sten
Sten diras:
2009-08-27 14:43
Mi ne bone komprenas la emon je aŭ-aŭ – kial do la Ea kulturo estu nepre aŭ specifa aŭ universala? Laŭ mi oni devus paroli pri kaj-kaj – la kulturo havas plurajn fontojn. Kaj Brontë kaj Boulton, kaj Cervantes kaj Camacho ktp formas ĝin, kaj Puccini kaj Persone kantas ĝin, kaj la unua mondmilito kaj la ita-ata-kverelo akompanas ĝin.

Mi mem en fruaj verkoj multe satiris pri la specifaj trajtoj kiel krokodilado, interkona mateno, neologismofobio ktp. Estas vero, ke ne same facilas verki serioze en tiu limigita kampo, tamen ja ankaŭ humuro estas kulturo, ĉu ne?

La ĉi-supra cetere validas ankaŭ pri naciaj kulturoj, pli aŭ malpli. Mia sveda kulturo kelkfoje ŝajnas al mi konsisti preskaŭ nur el talento fandi importaĵojn…

Mi do volonte aliĝas al la opinio esprimita ĉi-supre de Manuel Pancorbo Castro.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-27 18:15
Estas malfacile diskuti, se oni unue ne fiksos kio estas por tiu aux por alia "kulturo".
Estas tamen fakto, ke ambaux elementoj ekzistas.Cxio kio estas bredata, estas kulturita.Oni parolas pri sovagxe kreskata kaj kulturita ekzemple planto.

Cxu al iu placxas aux ne Esperanto kreskas, kulturigxas kaj ricevas specimenan kulturon, kiu ne povas esti komparata kun iu etna kulturo kiu jam ekzistas miloj da jaroj.Ke gxi ne havas propran muzikon cxu bildojn tio estas ankaux diskutebla, sed povos ankoraux havi."Romon oni ankaux ne konstruis dum kelkaj jaroj".

Tiu fakto tamen ne malhelpas helpi en formado de monda kulturo kaj tion ni ja ankaux celas.Ju pli longe dauxros la formado, des pli multe povos aldoni Esperanto mem proprajn kulturecojn en la mondan kulturon.Fakto estas, ke multaj fontoj devenas de nacioj, sed ne nur.Ofte de naturo.Gentoj ankaux fontis en naturo.Mem homo estas produkto de naturo.

La afero estas suficxe klara, nur filozofoj, sociologoj,lingvistoj, ideologoj faras malklaran bildon, ke simpla homo ne komprenu.Pli bone estas lasi infanon ludi kaj ne cxiam gxeni lin.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-04-19 13:18
Mi volonte atentigas la etimologion de kulturo: kontraste al naturo, kiu devenas de Latina verbo kun la senco naskighi, kulturo venas de verbo kun senco prizorgi, kultivi, kreskigi -- naturo estas la tuto kiu kun ni kunnaskighis; kulturo estas la tuto kiun ni aldoni kreskighis kaj kultivis.

Gerrit Berveling
Gerrit
Gerrit diras:
2010-04-19 13:19
Mi volonte atentigas la etimologion de kulturo: kontraste al naturo, kiu devenas de Latina verbo kun la senco naskighi, kulturo venas de verbo kun senco prizorgi, kultivi, kreskigi -- naturo estas la tuto kiu kun ni kunnaskighis; kulturo estas la tuto kiun ni aldone kreskighis kaj kultivis.

Gerrit Berveling
Gerrit
Gerrit diras:
2010-04-19 13:19
Mi volonte atentigas la etimologion de kulturo: kontraste al naturo, kiu devenas de Latina verbo kun la senco naskighi, kulturo venas de verbo kun senco prizorgi, kultivi, kreskigi -- naturo estas la tuto kiu kun ni kunnaskighis; kulturo estas la tuto kiun ni aldone kreskigis kaj kultivis.

Gerrit Berveling
Jorge
Jorge diras:
2010-04-19 11:09
2 aprilo, 2010.

PADO-DEPENDECO KAJ ZAMENHOF-KULTADO. Pado-dependeco (angle path-dependence, sociologia termino) estas situacio de organizo, afero, movado, k.s., laŭ kiu decidoj de la pasinteco, faritaj pro tiam pravigaj kondiĉoj ne plu ekzistantaj, limigas nunajn decidojn. Fama ekzemplo estas la Lenin-modelo de partia organizado. La insisto de Lenin pri centralizado, severa partia disciplino kaj ideologia unueco taŭgis kiam la komunista partio estis subtera organizaĵo baraktanta por sia vivo en oponanta polic-ŝtato. Sed kiam 40, 50 aŭ eĉ 60 jarojn post la venko de tiu partio oni daŭre citadis Leninon por pravigi partian disciplinon, tio fariĝis klara kazo de nedezirinda pado-dependeco.

Simile, kiam la hilelismo/homaranismo de Zamenhof estis relative nova kaj defia por la eŭropa socio, estis nature misiumi pri ĝi, ne nur kiel pravigo de artefarita interlingvo sed ankaŭ pro ĝi mem. Sed nun, kiam en preskaŭ ĉiu burĝa hejmo kaj en ĉiu publika lernejo oni aŭdas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke la homaro estas unu estaĵo, ke ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ktp, la homaranisma idealo fariĝis ĉiutagaĵo kaj meritas la oscedojn, kiujn oni en mondo plena je seriozaj problemoj plenrajte aljuĝas al pura banalaĵo. (Vidu blogeron de la 26a julio 2005 "LA NOVA BURĜECO".)

Preskaŭ la tuta homa historio estas pado-dependa, en la senco ke jam faritaj decidoj, jam ne pravigeblaj, restriktas nunajn opciojn — la strebo liberigi nin de tiaj antecedentoj estas batalo necesa kaj senĉesa.

[el: http://www.sunflower.com/[…]/taglibro.html ]
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-19 20:07
<< nun, kiam en preskaŭ ĉiu burĝa hejmo kaj en ĉiu publika lernejo oni aŭdas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke la homaro estas unu estaĵo, ke ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ktp, >>

Oni ne aŭdas en la publika (nek en la privataj) lernejoj ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, ke la lingvaro estas unu estaĵo, ke ĉiuj homoj naskiĝas kun lingvo -- do tiurilate la Zamenhofa pado certe ne ŝajnas esti eltretita. Eĉ apenaŭ ektretita, fakte.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-08-27 16:12
Ŝajnas al mi ke "esperanta kulturo" estas pli-malpli identa kun "esperantlingva literaturo"; tia ja ekzistas, originala kaj tradukita.

Sed kulturo inkluzivas ankaŭ, interalie, muzikon kaj bildarton, kiuj tute ne uzas lingvon (krom se kombinataj kun teksto).

Do ne ekzistas aparte esperantaj muziko aŭ bildarto.