Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Fragmento de "Casarosa" en Esperanto

Fragmento de "Casarosa" en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-17 18:16
Unuafoje en Esperanto aperas fragmento el la romano Casarosa de Leonid Juzefoviĉ. Surbaze de la romano estis filmita triparta televida serio por prezento en rusia tutlanda televidkanalo. Multaj el la okazaĵoj de la romano rekte rilatas al Esperanto-klubo en provinca rusia urbeto.

Leonid Juzefoviĉ
Casarosa, 8-a ĉapitro:

Ombro

La unuan fojon Sveĉnikov vidis lin aŭtune de la jaro 1919, kiam li venis en la Domon de Diligento por leciono de Esperanto-kurso por komencantoj. Kamaradoj, mi petas vin sidiĝi pli proksime al mi. Pli, pli proksime. Ne timu, mi ne mordos vin! Tiufoje venis ĉefe novuloj, tial li komencis de la Babela turo. La homaranistoj daŭre parolis pri ĝi. Unu el iliaj broŝuroj asertis, ke la surtera Edeno plu ekzistis eĉ post kiam Adamo kaj  Eva estis forpelitaj de tie, kaj nur lige kun la Babela katastrofo definitive malaperis, kovrita de la ruineroj.

Fininte la kaŭzojn, Varankin transiris al la sekvoj. Aŭdiĝis longa frazo en la germana. Ĉu vi sentas? En ĉi tiu lingvo esprimiĝas la animo de germano, muzikisto kaj  filozofo, sed samtempe ankaŭ kruda soldato,  teŭtono. Sed jen parolo de brito... Sekvis kelkaj vortoj en la angla. Per ili, kiel dirite, prezentiĝas la seka kaj strikta figuro de anglo, komercisto kaj navigisto, kiu scias, ke tempo estas mono, kaj tial klopodas laŭeble mallonge esprimi sian penson. Kaj nun ni atente aŭskultu la diajn sonojn de la hispana lingvo! Varankin koncentrite pensis, sed la sola kion li sukcesis kapti en la memoro estis "¡Buenos días, señorita!" En la grupo de studentoj iu ekridis. Responde Varankin diris, ke en ajna, eĉ plej sensignifa repliko reflektiĝas, kiel en akvoguto, la animo de la lingvo, kaj en la lingvo reflektiĝas la animo de la popolo. Esperanto sorbis en sin la trajtojn de ĉiuj lingvoj de Eŭropo. Ĉiu eŭropano trovas en ĝi ion sian: italo, hispano kaj franco konatajn radikojn, germano la manieron esprimi komplikajn konceptojn per kunigo de vortoj, polo la akcenton sur la antaŭlasta silabo, ruso la liberan ordon de vortoj en frazoj. Samtempe neniu el iliaj propraj lingvoj iam iĝos internacia, pro la vanteco karakteriza al ĉiuj nacioj.

"Sed kion pri latino?" timeme demandis iu knabino. Varankin volonte ekklarigis al ŝi, ke jes, latino ja havas iujn avantaĝojn de neŭtrala lingvo, sed ĉu en ĝi eblas kunmeti ekzemple jenan simplegan frazon: "Prenu el la poŝo naztukon kaj viŝu la pantalonon"? Ne eblas, ĉar la praaj romianoj ne havis pantalonojn, ne konis poŝojn kaj ne uzis naztukojn. Latine eblas diri nur "prenu" kaj "viŝu". Sed kion? Per kio?

Ĝis la fino de la unua leciono oni trastudis la alfabeton kaj notis dudekon da vortoj. Samtempe Varankin klarigis, ke la sufikso -in en Esperanto indikas estaĵon de la ina sekso: bovo - bovino, patro - patrino. Tiam en malantaŭa vico stariĝis studento kun malhelaj okulvitroj. Sveĉnikov ankoraŭ ne sciis, ke tio estas Daneviĉ. Varankin jam pli frue renkontis lin, sed nun ne tuj ekkonis lin pro la okulvitroj.

"Sed kio do malhelpus", demandis la studento, "anstataŭigi la vorton patrino per la vorto matro? Ĝi estas multe pli komprenebla al ajna eŭropano." Ĉi tiu ŝajne senkulpa demando ial furiozigis Varankin. "For de ĉi tie!", li kriegis. La studento levis la ŝultrojn kaj foriris, frapfermante la pordon post si.

"Tio, kion proponis ĉi tiu junulo, ŝajniganta sin naiva", diris Varankin en morta silento, "estas por ni neakceptebla. Esperanto ne estas maŝino, kie en la lokon de unu parteto eblas meti alian, teknike pli racian. Ĝi estas viva organismo, kaj en ĝi ajnan forprenitan membron eblas anstataŭigi nur per protezo. Kiel ajn bona estas la  protezo..."

Poste evidentiĝis, ke Daneviĉ aperis en la leciono por varbi iun por la universitata grupo de idistoj, kiun li organizis. Idistoj nomis sin la subtenantoj de la lingvo Ido. En 1907 la franco de Beaufront kreis ĝin surbaze de Esperanto, en kiu laŭ lia opinio estis tro da seka logiko kaj maltro da viva sento, en kiu mankas la esceptoj, donantaj spiriton eĉ al la plej malriĉa natura lingvo.

Li estas impertinenta krudulo, ridindiganta sian nudan patron, diris pri ĉi tiu franco Sikorskij, sed pro scivolo Sveĉnikov kelokfoje vizitis la universitaton kie Daneviĉ estis kolektanta sian kompanion. Tie oni klarigis al li, ke la homunkulo kreskigita en provtubo estis nevivipova, tial de Beaufront dishakis en pecojn la belan korpon, rigidiĝantan en senforteco. Li elĵetis ĉion nenecesan, kaj el la restaĵoj kreis malgrandan sed fortoplenan bebon, pretan por sendependa evoluo, ĉar en ĝi vivas la spirito de la antaŭuniversa kaoso. Baldaŭ ĉi tiu bebo iĝos giganto kies unu piedo staros sur la Uraloj kaj la alia sur la Pireneoj.

Sveĉnikov eksciis ankaŭ, ke la vorto ido mem en Esperanto signifas posteulon, heredanton, ke idistoj anstataŭ patrino diras matro, ke en la lingvo ido estas neregulaj verboj, kaj mankas la kazerne deviga akordigo de substantivoj kaj  adjektivoj laŭ kazo kaj nobro, eĉ la vortformado okazas kiel eble plej libere, ne laŭ fera disciplino kiel en Esperanto. Daneviĉ propagandis la ideon, ke Esperanto estas nur unu, provizora paŝo en la evoluo de internacia lingvo, dum ido estas la plej alta stadio, ĉar ĝi estas kreita ne el la kruda humo de naciaj lingvoj, sed el jam rafinita materialo, kiel Eva estis kreita ne el argilo, sed el ripo de Adamo. Sveĉnikov tamen restis surda al ĉi tiuj argumentoj. La idistoj estis malmultaj, en la tuta mondo nur kvincento, en la urbo nur sep, kaj la ideo mem de du internaciaj lingvoj, similaj unu al la alia, ŝajnis al li sensenca.

La homaranistoj konsideris Daneviĉ malamiko, kun kiu ajnaj kompromisoj estis maleblaj, sed Sveĉnikov mem longe ne konsciis pri la danĝero de idismo. Eĉ post kiam li iĝis estrarano de la klubo Espero, li komence montris toleremon,  esperante eviti skismon kaj dezirante almenaŭ sur la loka nivelo konservi la unuecon de la esper-movado, en la limoj de permesebla frakcieco. Tamen plej malfrue aŭtune de la jaro 1920 iĝis klare, ke tio estas utopio.

En aprilo Daneviĉ pendigis en la universitato anoncon pri publika diskuto kun la zamenhofanoj. Tiel, kunigante ĉiujn en unu stakon, li malestime nomis kaj la grupon de Varankin, kaj la esper-pacifistojn kiel Sikorskij, kaj la proletajn esperantistojn. La disputo finiĝis per skandalo kaj interbatalo, post kiu ĉiuj rilatoj estis disŝiritaj neripareble.

En majo al la idistoj transiris kelkaj el la kluba inteligentularo. Daneviĉ kompreneble akceptis ilin kun malfermitaj brakoj. Pravigante sin, la flanko-ŝanĝantoj parlis pri la verkoj de de Beaufront, kiuj laŭdire forte impresis ilin. Fakte tamen tio estis ideologia protesto kontraŭ la linio de Sveĉnikov, vualita per formalaĵoj. Ili simple ne emis partopreni en la kolektiva esperantigado de kongresmaterialoj por la 3-a Internacio. Kelkajn timigis ankaŭ la perspektivo trafi la fronton en la batala agit-grupo, kiun Sveĉnikov revis formi el esperantistoj. Post kiam li prezentis tiun ideon en klub-kunsido, tri pliaj renegatoj transiris al Daneviĉ.

Samtempe sub lian ribelan flagon stariĝis la kvar nepistoj de la urbo, kiujn estris Petja Poroĥ.

La lingvo Nepo, kreaĵo de la Moskva matematikisto Fjodor Ĉeŝiĥin, same estis kreita el Esperanto, sed per principoj rekte kontraŭaj al tiuj de de Beaufront. Laŭ Ĉeŝiĥin, al la lingvo de Zamenhof mankis ĝuste logiko, da kaoso laŭ li estis pli ol sufiĉe. La vortprovizon de Esperanto li konservis, sed la gramatikon li radikale refaris. La vortoj restis la samaj, sed nun ili devis vivi laŭ la reguloj de Ĉeŝiĥin, nepre ne laŭ tiuj de Zamenhof. De tio aperis ankaŭ la nomo de la lingvo, kredis Sveĉnikov, ĝis li eksciis kion signifas "nepo" en Esperanto. Ĉi tiu lingvo ne estis rekta posteulo de Esperanto, sed flanka branĉo en subeniranta linio.

Por Daneviĉ doktoro Zamenhof estis teda pedanto, transpreninta ĉiujn pekojn de la talmudista instruo, por Poroĥ li estis malzorga, mikskapa revulo el juda vilaĝeto. Malfacilis imagi, ke la idistoj iam povus kuniĝi kun la nepistoj, sed ilin ŝajne proksimigis la pasia deziro fiere rompi ajnajn ligojn kun sia komuna praulo. Sur tiu malstabila fundamento ili fine do kuniĝis. Tamen ne estis plene klare, kiu el ili reprezentas la dekstran opozicion, kaj kiu la maldekstran. Sveĉnikov ne sukcesis klarigi al si ĉi tiun ŝajne simplan demandon, kaj tial ne sciis, kontraŭ kiuj unuavice batali.

La lasta guto estis, kiam Daneviĉ sukcesis presigi en la iama paroĥa presejo ducenton da broŝuroj kun la tezoj de sia instruo, kaj da folietoj kun karikaturoj de Zamenhof. La kreinto de Esperanto jam tri jarojn ripozis en tombo, sed ĉi tiuj knaboj elektis lin kiel sian ĉefan celon, kvankam sen li ankaŭ ili mem ne ekzistus. La folietojn ili dispendigis en la prelegejoj de la universitato, la broŝurojn disdonis en la institutoj kaj duarangaj lernejoj de la urbo, eĉ iuj restis por la fabriko de laktocentrifugoj. Fine de junio Sveĉnikov ne plu eltenis kaj skribis leteron al la gubernia komitato de la partio, postulante ke oni entreprenu decidajn paŝojn por ĉesigi tiun propagandon, malamikan al la tutproletara afero.

"Por laboristoj de multaj landoj", li skribis konklude, "en kiuj regas la diktaturo de la burĝaro, Esperanto-kluboj ofte estas la solaj leĝaj formoj de proletaj organizaĵoj. Ekster la limoj de SovRusio Esperanto ofte estas nomata bolŝevisma lingvo, kion neniel eblas diri pri la tiel nomata Ido, des malpli pri Nepo. Ili ricevis rekonon nur en marĝena tavoleto de blankismema studentaro kun tendencoj al ĉiaspeca teoria ventroparolado. Ne panikante, necesas tamen rekoni, ke la disorganiza influo, kiun Daneviĉ kaj Poroĥ direktas kontraŭ ordinaraj esperantistoj, objektive gvidas al skismo en la esper-movado kaj verŝas akvon sur la muelilon de la malamikoj de la monda revolucio."

Iom pripensinte, Sveĉnikov aldonis ankoraŭ unu punkton al la akuzoj: "Inter la subtenantoj de la menciitaj lingvoj estas multe disvastiĝintaj pogromaj tendencoj, kiuj montriĝas en malkontento pri ia supozata juda superregado en la sovetaj esperantistaj organizaĵoj..." La lasta konkludo en tiaspecaj disputoj estis konsiderata nerefutebla.

Post tio la letero estis transdonita al la buroa sekretariato de la gubernia komitato.

Traduko: Kalle Kniivilä