Deca sed laca centjariĝo en Svedio
Se oni resumu la kongreson en unu vorto, tiu devas esti: ŝparemo. Ne avareco, sed ŝparemo. La manĝoj estis manĝeblaj, sed kun unu-du esceptoj absolute ne indaj je jubileo. En la pasinta alineo mi skribis "sveda jarkongreso", sed ĝi fakte estis sveda-dana: Dana Esperanto-Asocio (DEA) okazigis sian jaran membrokunvenon kadre de la kongreso, kaj la lastan tagon estis eblo turismi en Kopenhago.
Funkciis en la sama ĉambro la libroservoj de DEA kaj SEF, sed ambaŭ kun tre magra oferto. Iu estis liverinta konvenan stokon da provekzempleroj de Literatura Foiro kaj La Ondo de Esperanto, kaj de svedlingvaj informaj flugfolioj, sed provekzemplerojn de la membroorganoj de DEA kaj SEF oni vane serĉus. Okazis ekskurso (rondiro sur la kanaloj - Malmö estas vere bela de tie), sed la ĉiĉeronado okazis nur en la sveda kaj la angla. La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 80 homoj el Svedio, 30 el Danio kaj deko el aliaj landoj. La raportoj en lokaj amaskomunikiloj estis nemultaj, sed kvalitaj.
Malgraŭ la modestaj kadroj, la etoso estis sufiĉe bona. Tion prizorgis nelaste la juna muzikista grupo La Perdita Generacio kaj la prelegoj de Seán Ó Riain kaj Povilas Jegorovas - krom Georgo Handzlik, kiu kanzone distris dum unu vespero kaj faris prelegon la postan tagon. La inaŭguro okazis en aŭlo kiu facile enhavus kongresanaron duoble grandan. Tio tamen ne ŝajnis ĝeni la invititan vicurbestrinon de Malmö, Lena Jarnbring Lindholm, kiu sufiĉe longe parolis, interpretate de Ann Louise Åkerholm. La regiona konscio en Skanio evidente estas forta; la vicurbestrino parolis longe pri la dana pasinteco de Malmö, kaj pri ĝia estonteco, sed praktike neniom pri ĝia historio kiel sveda urbo!
Post la vicurbestrino mallonge parolis la prezidanto de SEF, Bengt Olof Åradsson, pri la neceso transformiĝi kun la tempo kaj nia kapablo tion fari. Sekve eksprezidanto de SEF kaj honora membro de UEA Roland Lindblom rakontis pri la sveda Esperanto-historio. Poste estis la vico de la prezidantino de DEA, Ileana Schrøder, inviti al kongreso en Danio en 2008, kiam DEA kaj la Kopenhaga klubo havos sian centjaran jubileon. Post tio oni iris al diversaj mallongaj salutoj, kiuj konsistis precipe el librodonacado de Povilas Jegorovas al ĉiu ĉeestanta gravulo, kaj de Bent Jensenius el la Kultura Esperanto-Grupo en Kopenhago al la prezidantoj de SEF kaj KEM.
Post paŭzo, kun refreŝigaĵoj pagitaj de la urbo, festprelegis Seán Ó Riain [teksto de la parolado], irlanda diplomato kiu plenumas la pozitivajn antaŭjuĝojn pri irlandanoj kiel bonhumoraj kaj pri diplomatoj kiel spritaj. Lia temo estis "Lingva egalrajteco kaj diverseco en Eŭropo", kaj kvankam la temo ja estas bone konata al esperantistoj, li facile tenis la intereson de la aŭskultantoj. Notinda eble estas ke li vidas gravan simbolan rolon por Esperanto en EU. La prelego de Georgo Handzlik la postan tagon havis similan temon. Kvankam ĝi estis malpli sprita ol tiu de Ó Riain, kaj apenaŭ enhavis ion novan por malnova aktivulo, ĝi donis bonan superrigardon pri la lingva problemo en EU laŭ tipa esperantista kaj informita vidpunkto.
Por okcidentanoj la prelego de Povilas Jegorovas estis tre interesa, kvankam - aŭ eble ĝuste ĉar - la grandaj progresoj de Esperanto en Litovio dum la lastaj jardekoj ŝuldiĝas al specife litovaj kondiĉoj. Zamenhof mem estas kvazaŭ nacia litova heroo, ĉar li kaj lia familio havis multajn rilatojn al la nuntempa regiono de Litovio. Kvankam tio estas eĉ pli valida pri Pollando, estas tiu grava diferenco ke la litova Esperanto-movado ne estis "dorlotita" dum la soveta reĝimo, kaj sekve staris kun pura konscienco kaj klara ideo pri sia rolo kiam la nacio sendependiĝis.
Samtempe Litovio estas la malplej prospera el la baltaj respublikoj; tio instalas ĉe la loĝantaro sopiron al io pli bona, io pli ideala. Kaj fine estas la enorma diligento de Povilas Jegorovas mem, kiun li tamen tute ne menciis en sia prelego. Tio kompreneble estas tre simpatia ekzemplo de modesteco, sed estas ĝenerala problemo en Esperantio ke la aganto kaj la raportanto pri la agado ofte estas la sama persono. En la raportoj el Litovio tio signifas unuavice mankon de la difina artikolo (ĉar Jegorovas neniam lernis ĝuste uzi ĝin), sed ĝenerale raportoj povas perdi gravan parton de sia kredindeco se ili estas mempriskriboj.
Entute povas esti sufiĉe interese kompari najbarajn Esperanto-movadojn. Ekzemple SEA estas multe pli riĉa kaj multe malpli kverelema ol DEA. Malgraŭ tio, la prezidanto de Klubo Esperantista de Malmö, Sten Svenonius, preterlasas neniun okazon por laŭdi la dinamikecon kaj demokratiecon de la dana asocio, kaj tio ne ŝajnas esti nura esprimo de skania regionismo. La svedaj esperantistoj havas proprajn kunvenejojn en Stokholmo, Gotenburgo kaj Malmö - nenio tia ekzistas en Danio. Aliflanke SEF ŝajne okazigas almenaŭ parton de sia jara membrokunveno en la sveda, dum tio en DEA ĉiam okazis en Esperanto, almenaŭ dum mia tempo.
Oni devas koni la pasintecon, se oni volas kompreni la nunon. La nuna prezidanto de SEF estas rekrutita el la sveda KELI-medio (kristanaj esperantistoj); ankaŭ tio neniam vere ekzistis en Danio. La redaktoro de La Espero, la organo de SEF, eĉ estas pastro de la Sveda Eklezio en norda Svedio. La svedaj jarkongresoj tradicie okazas dum la Ĉielira ferio, kio donas bonan okazon por la di-servo; di-servon la danaj jarkongresoj laŭ mia scio neniam ofertis.
Kontraste, pluraj estraranoj kaj kelkaj el la plej fidelaj membroj de DEA venas el la medio de Martinus, frua dana ekzemplo de Novepokisma (=New Age) pensulo, kiu ege skeptike rilatis al la koncepto de organizo entute. La malsimileco inter la du landoj ankaŭ speguliĝas en la maniero skribi la historion: La nove aperinta "Historio de Klubo Esperantista de Malmö. 1906-2006" estas seka kronologia listigo de la faktoj (tamen kun multe da fotoj), dum la libreto eldonita okaze de la 50-jara jubileo de Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago 1958 estas tiel subjektiva, ke ĝi fakte falsas la historion.
"Ni bezonas niajn revojn" kantas La Perdita Generacio, kaj laŭ mi tio trafas ion esencan. Jonas Dalmose ripetis tion en la jarkunveno de DEA: Se oni havas revojn, venos la mono kaj la solvoj. Kaj vere ja estas ke la plej interesaj kaj perspektivaj aferoj ŝajnas okazi en la riska zono ekster la organizoj. La multegaj libroj en kaj pri Esperanto aperintaj lastatempe en Litovio ankaŭ estas eldonitaj ne de Litova Esperanto-Asocio mem, sed de renoma nacia eldonejo. Tamen ni bezonas ankaŭ fortajn organizojn; se ili ne ekzistas, ja nenio povas okazi ekster ili, ĉu ne?
Jens Stengaard Larsen