ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj"
La 21-an de majo Libera Folio raportis, ke la konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino iĝis ministro en la nova registaro de Italio. Ŝian lokon en la EU-parlamento ricevis alia reprezentanto de la itala Radikala partio, Marco Cappato, kiu same subtenas Esperanton.
Lige kun tio Libera Folio citis kritikan opinion de Renato Corsetti pri la agado de ERA, gvidata de Giorgio Pagano.
- Mi kredas ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes.
La asocio ERA ekzistas de multaj jaroj, sed malmultaj ĝiaj anoj ŝajnas regi Esperanton. Antaŭ dek jaroj ERA lanĉis alvokon inter esperantistoj por kolekti 60.000 dolarojn por fari "studon pri la lingva (ne)komunikado en Eŭropo". La rezultoj laŭ la promesoj devis esti senditaj al 100.000 politikistoj kaj aliaj gravuloj en Eŭropo, sed tio neniam okazis.
Efektive aperis en 1997 la libro La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado, tamen ĝi konsistis ĉefe el artikoloj jam aperintaj aliloke. Krome la "studo" malgraŭ la promesoj ne estis distribuata senpage kaj grandskale, sed vendata. Nur kelkaj aŭtoroj ricevis la promesitan honorarion, kaj almenaŭ ĉe unu el ili eĉ ne estis petita anticipa permeso por publikigo.
Jam en 1997 UEA ĉesigis ĉiajn rilatojn kun ERA, post kiam la netradiciaj kampanjoj de ERA preskaŭ igis Uneskon rompi la kontakton kun la tuta Esperanto-movado. En 1998 Eventoj 144 publikigis novan alvokon de ERA urĝe donaci al la asocio 5.000 dolarojn. Samloke aperis ankaŭ oficiala komuniko de UEA pri la neseriozeco de la agado de ERA.
Unu el la pli rimarkitaj lastatempaj kampanjoj de ERA estis la protesta fastado de ĝia sekretario Giorgio Pagano aŭtune 2003 Li postulis, ke la itala ministro de instruado akceptu delegacion de ERA. Post 18-taga nemanĝado de Pagano aŭtune 2003, la tiama ministro Leticia Morati konsentis akcepti la delegacion. Tamen ne klaras, ĉu la fastado de Giorgio Pagano iel rilatis al ŝia decido.
La lastatempa komento de Renato Corsetti pri ERA, jam pli frue aperinta en la retejo de la Nitobe-centro, ŝajne estis rimakita de Giorgio Pagano post ĝia apero en Libera Folio. La 8-an de junio ERA sendis al Libera Folio kaj kelkaj aliaj adresoj nesubskribitan gazetaran komunikon, kiu jam enkonduke mencias la koncernan artikolon de Libera Folio:
La serioza kaj neŭtrala prezidanto de UEA kandidatiĝas kun la amikoj de Milosević, de Hamas kaj Hezbollah. Renato Corsetti, UEA-Prezidanto, okaze de freŝdata Roma komunuma voĉdonado kandidatiĝis por Partito dei Comunisti Italiani (la Partio de italaj komunistoj) kaj en Libera Folio difinis "neserioza" la agadon de radikalaj esperantistoj sin montrante tiele kiel perfekta kaj ortodoksa itala komunisto.
Plue la teksto de la komuniko asertas, ke Renato Corsetti kune kun komunistoj de orienta Azio kaj Kubo, kaj kun la rusia prezidento Vladimir Putin, konspiras kontraŭ la Radikala partio.
Fakte samopinias kiel li la amikoj de sia [tiele] Partio, la komunistoj ĉinaj, vietnamaj, laosaj kaj kubaj, kiuj plurfoje klopodis (sed ĉiam senrezulte) kune kun eksa KGB Vladimir Putin forpeligi Radikalan Transnacian Partion, kies konstituanta asocio estas ankaŭ ERA, de Unuiĝintaj Nacioj pro sia [tiele] plena engaĝiĝo por defendi la civilajn rajtojn de popoloj subpremataj de la amikoj de amikoj de Corsetti.
La komuniko de ERA aldonas, ke inter tiuj amikoj de amikoj de Corsetti estas ne nur la intertempe forpasinta Slobodan Milosević, sed ankaŭ danĝeraj teroristoj daŭre ekzistantaj.
Ni ne parolu pri Hamas kaj Hezbollah, teroristaj organizoj kun kiuj la partio de Corsetti havas bonajn interrilatojn kaj kontaktojn, kvankam ili deklaras malkaŝe sian volon elimini Israelon (kaj israelanojn). Kion pensus pri tio judo Zamenhof? La radikalaj esperantistoj estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas seriozaj kaj neŭtralaj kiel Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj amikoj.
Libera Folio petis ke Renato Corsetti komentu la akuzojn. Laŭ li, ERA "provas ekestigi cunamon pro ŝtoneto falinta en glason".
- Okaze de la urbaj elektoj en Romo, mi estis vokita de grupeto de vegetaranoj tre radikalaj, eĉ batalantaj por la rajtoj de bestoj, kaj ili demandis min, ĉu, interŝange de enprenado de Esperanto (fakte instruado en kelkaj urbaj lernejoj pro paco, internaciaj rilatoj, ktp.) en la programon de la grupeto, mi pretus kandidati ne por la urbo sed por unu el la urbaj partoj, kiuj havas sendependajn subestrarojn. La grupeto volis prezenti sin kiel grupeton, kiu ampleksas la tutan urbon.
Post pripenso, Renato Corsetti akceptis la proponon.
- Mi taksis, ke la afero estas avantaĝa por Esperanto (cetere jam estas ligoj inter romaj esperantistoj kaj ĉi tiuj vegetaranoj, mi jam prelegis ĉe ili pri Esperanto, ktp.) kaj mi akceptis. Neniam estis eĉ konsidero pri tio, ke unu el ni povus esti efektive elektita. Tiu grupeto prezentiĝis kiel sendependa grupeto en la listo de la Partio de Italaj Komunistoj (ĉar la verduloj taksis la programon tro revolucia). Fakte la rezulto estas la mencio de Esperanto en dekmiloj da elekto-reklamiloj, kiuj estis disdonitaj en Romo, kelkaj radiaj intervjuoj, ktp.
La ligo de Renato Corsetti kun la Partio de italaj komunistoj estas do laŭ lia klarigo ne tre strikta. Aliflanke Renato Corsetti atentigas, ke la ligo inter ERA kaj la sama partio estas sufiĉe proksima: la Partio de italaj komunistoj nun partoprenas en la itala registara koalicio kune kun la Radikala Partio.
- Ĉio cetera estas fantaziaj politikaj sintenoj, multaj el kiuj rilatas al la fora pasinteco. Mi miras, ke Emma Bonino povis akcepti esti en registaro, kie estas ankaŭ la PdIK, se estas vero ĉio, kio estas dirata en tiu komuniko. Ke mi mem ĉiam simpatiis por maldekstraj partioj, tio estas konata, kaj mi mem ne kredas, ke maldekstruloj defendis la homajn rajtojn (bonvolu legi la tutan dokumenton, kaj ne nur la parton, kiun CNN volas, ke vi legu) malpli ol tiuj, kiuj portis nian planedon al la rando de estingiĝo.
Renato Corsetti ne estis la sola inter italaj esperantistoj kiu provis mezuri sian popularacon - en lokaj elektoj kandidatis ankaŭ Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer. Li estis kandidato de Movado de eŭropaj respublikanoj en la elektoj en Lombardio en la jaro 2005, kaj ricevis entute 83 voĉojn, kiuj ne sufiĉis por mandato. La gajninta kandidato en la distrikto tiam ricevis 19.347 voĉojn.
Postskribo: Kelkajn tagojn post kiam la komuniko de ERA estis dissendita, ĝi aperis ankaŭ en la diskutejo SCE. La komuniko kaj ĉi tiu proksimume samtempe aperinta artikolo de Libera Folio kaŭzis iom da diskuto tie. Poste samloke aperis nova komuniko de ERA, kiu denove kaŭzis iom da diskuto: fadeno1, fadeno2. La Civito en sia retejo esprimis la esperon, ke ERA nun aranĝos protestojn en aŭ ĉirkaŭ la kongresejo en Florenco.
La prezidanto de UEA kandidatas por ekologiisma grupeto, kiu estis tro stranga ecx por la Verda partio kaj sekve iris al la italaj nereformitaj komunistoj, kiuj sxajne pretas fari kion ajn por plimultigi (aux malplimalmultigi) siajn vocxdonojn - ecx kiam temas nur pri lokaj balotoj. Cxiuokaze, sxajnas ke demokratio por RC estas nur fasado, cxar li ne kalkulis kun la ebleco esti elektita.
Mi ne sentas grandan bezonon ekkoni per klacxado la pozicion de RC pri Kubo, Laoso aux aliaj lokoj malproksimaj de Romo. Lia memdeklarita pozicio en la urbopartaj balotoj pli ol suficxas por demandi kiom naiva oni rajtas esti.