Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto
Antaŭ la ĝenerala kunveno Libera Folio kontaktis estraranojn de Esperanto-Nederland por ricevi pliajn informojn pri la situacio, sed sen rezulto. Laŭ la antaŭa prezidanto, Ans Bakker, la asocio tamen ne multe suferas pro tio, ke neniu volas estri ĝin.
- Efektive, post mia demisio (printempo 2002) el la estraro de Esperanto Nederland, ne troviĝis anstataŭa prezidanto. Tamen la estrarkunsidojn prezidas s-ino Van Dijk kiu ankaŭ gvidas membrokunvenojn. Ŝi elektiĝis en periodo kiu por ŝi persone estis malfacila. Malgraŭ tio kun entuziasmo kaj energie ŝi plenumas la rolon de prezidanto. Mi, kiel membro vidas malgrandan estraron, kiu scipovas plenumi multajn taskojn en nia lando. Kvankam oficiale do la funkcio de prezidanto vakas, laŭ mi ni - membroj/ekstera mondo - apenaŭ rimarkas tion. Persone mi admiras la kre-emon de tiuj kiuj pretas respondeci por nia Asocio. Mi vidas ke tiu nuna estraro jam de pluraj jaroj harmonie kunlaboras.
Alian opinion esprimis Johan Derks, kiu antaŭ la ĝenerala kunveno diskonigis sian pretecon iĝi la prezidanto de Esperanto Nederland kaj proponis plibonigojn en la funkciado de la asocio. Interalie li volis enkonduki pli klaran organizon de la regiona agado, plivastigon de la temaro de la asocia revuo kaj pli konkretan laborplanon por la ĝenerala agado de la asocio.
- Mi opinias, ke Esperanto Nederland urĝe bezonas firman gvidadon, kiun mi povas doni surbaze de kvar proponoj, kiujn mi faras al la ĝenerala kunveno je la 20-a de majo, li respondis al demando de Libera Folio.
Laŭ li, oni ja dum la pasintaj jaroj aktive serĉis kandidatojn por la prezidanteco, sed sen sukceso.
- Eĉ mi mem urĝis du membrojn de Esperanto-Nederland, antaŭ pli ol unu jaro fariĝi prezidanto, sed ili rifuzis. Mi ne volas spekulacii pri la kaŭzo de tiu rifuzado. Tio verŝajne estas ligita interalie kun la bildo, kiun kapablaj membroj de Esperanto Nederland havas de la hodiaŭa estraro.
En sia kritiko de la lastatempa agado de Esperanto Nederland Johan Derks atentigis, ke dum dek jaroj la membraro de la asocio ŝrumpis je 61 procentoj, de 619 al 384, kaj pluraj institucioj de la asocio ĉesis funkcii. Li ankaŭ citis jarraporton, laŭ kiu la situacio sen prezidanto estas neeltenebla.
La estraro de Esperanto-Nederland esprimis dubojn pri la proponoj de Johan Derks, kaj krome preparis leteron al li por informi, ke lia sinpropono ne estis farita en la ĝusta maniero. Post plia korespondado kun la estraro Johan Derks tamen konkludis, ke lia kandidatiĝo finfine estis akceptita. Aliaj kandidatoj por la prezidanteco ne aperis.
Jam post la ĝenerala kunveno la sekretario de Esperanto Nederland, Alfonso Pijnacker, reagis al la demando de Libera Folio pri tio, kial de jaroj mankas prezidanto. Tamen la reago ne estis tre informriĉa:
- Neniu povus respondi al la demando kial ne estas prezidanto, kaj neniu povas antaŭvidi ke estos aŭ ne estos prezidanto. Supozoj servas neniun kaj nenion. Mi povas nur diri, ke la estraro ne sukcesis honore prezenti kandidaton, li komentis.
La 20-an de majo okazis la ĝenerala kunveno, en kiu laŭ la supozo de Johan Derks devis esti pritraktita ankaŭ la demando pri elekto de nova prezidanto. Pri la okazaĵoj de tiu tago Johan Derks rakontas en teksto sendita al pluraj adresoj, interalie al Libera Folio:
- En kompleta fido je la intenco de la estraro tagordigi la baloton de nova prezidanto en korekta maniero mi atendis la tagorderon "elektoj". Mi eĉ atendis ĝis "ronddemando", por ne montri min postulema. Tiam mi devis ne plu atendi kaj mi esprimis mian miregon pri la neapero de la tagordero "elekto de nova prezidanto". Ekestis tiam mallonga ĝeno flanke de la aganta prezidantino. Sed la sekretario gravmiene prenis la parolon kaj laŭtlegis leteron, kiu ne ekzistas.
La laŭtlegita teksto estis sciigo, ke por valida kandidatiĝo necesas skriba subteno de kvin membroj. Tia postulo laŭ Johan Derks ne nur kontraŭas la statuton de la asocio, sed krome neniam estis sciigita al li.
- Per tiu ago la sekretario - intence aŭ ne, tion mi ne povas juĝi - misinformis la ĉeestantajn membrojn. La konsekvenco estis, ke forfalis al mi la ebleco, se almenaŭ la ĉeestantaj membroj juĝintus tion necesa por kandidateco, surloke peti aprobon por mia kandidateco. Por mi la afero estis absolute neatendita, ankaŭ pro tio, ke la vic-prezidantino, en telefona parolado de la 7a de majo, eksplicite diris al mi, ke antaŭ la balotado mi havos la rajton prezenti min al la membroj, komentas Johan Derks.
Post la ĝenerala kunsido Johan Derks sciigis al pluraj homoj, ke li eksiĝas el Esperanto Nederland. Li tamen ne sendis formalan eksiĝon al Esperanto Nederland. Tial la sekretario de la asocio, Alfonso Pijnacker, skribis al li por demandi ĉu efektive li volas eksiĝi, aŭ ĉu li male volas rekandidati kiel prezidanto en la sekva ĝenerala kunsido.
Alfonso Pijnacker en sia letero ankaŭ klopodis klarigi al Johan Derks, kial lia kandidatiĝo ne povis esti pritraktita en la ĵusa kunsido:
- Post propono de (minimume 2) membroj la elekto povos esti metita en la tagordon de la plej proksima Ĝenerala Kunveno. Elekto de prezidanto ne estis anticipe entagordigita, ĉar neniu kandidato estis proponita. La tagordo, sen elekto de prezidanto sed kun via elekto al la arbitracia kaj kaskontrola komisionoj (funkcioj nekunigeblaj kun prezidanteco) estis fiksita komence de la kunsido kun ĝenerala konsento. La estraro plu opinias ke elekto de nova estrarano ne povas esti tagordero, se la kandidato estas proponita nek de la estraro nek de membroj.
Al la letero de la sekretario Johan Derks respondis, ke li post la okazaĵoj en la ĝenerala kunveno ne plu interesiĝas pri la posteno de prezidanto aŭ membreco en la asocio.
Laŭ la statuto de Esperanto Nederland, kandidatoj por la estraro "estas proponataj de membroj aŭ estraro prefere [bij voorkeur] ses semajnojn antau la ĝenerala kunveno". Klare mankas eksplicita malpermeso proponi kandidaton pli malfrue, eĉ en la ĝenerala kunveno mem.