Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe

La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-04 22:26
La sola sendependa beletra revuo en Esperanto, Fonto, ĉesigos sian aperadon ekde la venonta jarŝanĝo. Tion anoncis ĝia brazila eldonanto Gersi Alfredo Bays al kelkaj aŭtoroj de la revuo. Laŭ li, la decido estos publike diskonigita en la lastaj ĉi-jaraj numeroj de Fonto. El la reta katalogo de UEA Fonto jam estis forigita. Fonto principe aperas monate, sed ĝis nun ĉi-jare aperis nur ses numeroj. La eldonisto ne deziris publike komenti sian decidon interrompi la eldonadon, sed li esperas, ke la interrompo daŭros nur dum la jaro 2007. Ne klaras, je kia pliboniĝo de la situacio li esperas dum la venonta jaro. Laŭ Osmo Buller la ĉesigo de Fonto postulos pli seriozan atenton de UEA ol la problemoj de Ĝangalo.

La monata literatura revuo Fonto aperas ekde oktobro 1980, tamen ne ĉiam regule. Ĝia enhavo konsistas ĉefe el literaturaĵoj originalaj kaj  tradukitaj. Dum la 26-jara ekzisto de la revuo aperis en ĝi preskaŭ milo da noveloj, pli ol du mil poemoj, krome teatraĵoj kaj eseoj. Krom beletraĵoj aperis ankaŭ iom da recenzoj kaj aliaj artikoloj rilataj al literaturo.

La revuo Fonto estas eldonata de Gersi Alfredo Bays en la sudbrazila urbo Chapecó. La samnoma eldonejo dum la lastaj jaroj aperigis multajn elstarajn verkojn kaj
ŝajnas bone farti. Tamen la revuo suferas je forta malkresko de la abonantaro kaj mankas ankaŭ konstantaj kontribuantoj. Plia problemo ŝajne estas la jam ne tute stabila sanstato de la 72-jara eldonisto.

Dum la unua periodo de sia ekzistado, Fonto estis redaktata de William Auld.  Post Auld, la revuon redaktis Daniel Luez (1988-92) kaj Gerrit Berveling (1993-).

Fonto estas nuntempe la sola esperantlingva revuo kiu amplekse publikigas literaturaĵojn. Certagrade ili ja aperas ankaŭ ekzemple en Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto kaj La Gazeto, sed komparo kun aliaj revuoj evidentigas apartan trajton de Fonto: ĝi estas revuo nur literatura kaj sen aparta ideologia partiiĝo.

Dum La Ondo de Esperanto kombinas literaturon kun primovadaj informoj; dum Literatura Foiro ornamas sian pli kaj pli ŝvelan Civitan ideologion per literaturaĵoj ofte ligitaj al similaj amataj ĉevaletoj; dum La Gazeto perturbas sian karakteron de humanisma, kultura revuo per la personaj ekstravagancoj de Zilah; kontraste Fonto simple prezentis originalajn kaj tradukitajn verkojn de plej diversaj aŭtoroj, sen komentoj kaj, se kundividi la kritikojn de multaj abonantoj, eble ankaŭ sen efektiva redaktado de la tekstoj, sen elektaj kriterioj.

Kiel skribas Humphrey Tonkin en sia freŝa verko Lingvo kaj popolo, post la malaltiĝo de la nivelo de Literatura Foiro mankas al la Esperanto-movado avangarda kultura revuo, kaj la "malpli kohere prezentita" Fonto neniam povis vere ŝtopi tiun breĉon. Kvankam Bays faris titanan laboron kiel eldonisto de libroj kaj de la revuo, al la vico de redaktoroj mankis klara redakta linio, pro kio oni ofte riproĉis al Fonto ke ĝi estus nura kolektujo de poemoj, rakontoj kaj artikoloj.

Krom la manko de efektiva redaktado, ankaŭ aliaj faktoroj kontribuis al la perdo de abonantoj. Kiam la revuo aperis en 1980, ĝia grafika aspekto estis relative bona, laŭ la kriterioj de tiu tempo. Tamen dum la paso de la tempo, la aspekto de la revuo ne evoluis, sed prefere degeneris. Dum pluraj periodoj la revuo aperis kun granda malfruo.

Pro altiĝo de afrankoj en Brazilo, de multaj jaroj la revuo ne plu estas distribuata ĉiumonate. Anstataŭe la abonantoj ricevas po du numerojn en unu koverto, sesfoje jare, kio efektive igas la "monatan" revuon dumonata. La revuo apenaŭ estas reklamata, kaj eĉ ne havas retpaĝaron.

La plej gravaj esperantlingvaj periodaĵoj estas aboneblaj tra Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝis nun UEA ĉiam peris abonojn de Fonto. Tamen por la venonta jaro abonoj ne estas akceptataj, kaj Fonto tute mankas en la reta abon-katalogo de UEA. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, konfirmas ke - laŭ informoj de la eldonejo - Fonto venontjare ne aperos, sed esperas ke la eldonado povos esti rekomencita poste.

- La kompleta malapero de Fonto estus multe pli serioza afero ol la eventuala malapero de Ĝangalo. Eĉ se Ĝangalo mortos, jam ekzistas diversaj similaj retaj projektoj, kaj venas pli kaj pli da novaj. Sed ĝuste serioza literatura revuo tre mankos, se Fonto malaperos. Tia situacio postulos pli seriozan atenton de UEA,  ĉar post Ĝangalo ne sekvos vakuo, sed ja post la eventuala malapero de Fonto,  komentas Osmo Buller.

Ekde 1986 multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne trovis lokon, sed ĝenerale la interkonsento estis honorata. Antaŭe premiitaj verkoj nur sporade aperis en la revuo Esperanto, kaj poste dum kelkaj jaroj en la revuo Hungara Vivo, kiu tamen estis malfondita en 1990.

En Fonto la premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj kutime tute plenigis du-tri tutajn numerojn ĉiujare,  kaj  se efektive Fonto malaperos post la jarŝanĝo, ne klaras, ĉu troveblos alia loko por publikigi la verkojn surpapere. Tamen jam ekzistas iuj ideoj pri eventuala solvo, diras Osmo Buller.

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2006-10-17 11:17
Eble reta revuo sufiĉus. Ĝi aperu PDF-e kaj HTML-e. Eldonitaj numeroj estu definitivaj; oni neniam faru korektitan version de jam aperinta numero. Novaj numeroj aperu akurate, prefere ĉiumonate. Estu redakta komitato. Estu bona provlegado kaj reviziado. La grando de numero povu varii, sed oni postulu minimuman kvaliton. Oni ne tro zorgu pri la grafika aspekto; plej gravas la teksto.

Eble oni pagigu abonantojn, sed mi suspektas, ke tio ne funkcius. Verŝajne la revuo estu senpaga. Eble iu donacu monon, por ke la redaktoroj ricevu honorarion.
timwestover
timwestover diras:
2006-10-18 06:42
Fonto faris por la Esperanto-komunumo valorajn servojn en kampoj de periodaĵoj kaj eldonado.

Mi konsentas, ke reta revuo povus iom ŝtopi la breĉon kreitan pro la malapero de Fonto. Reta revuo povus almenaŭ aperigi verkojn, kiuj perdiĝus inter la diversaj politikoj de aliaj revuoj, kaj certe allogus pli da legantoj, ol papera revuo pro facileco atingi ĝin.

Tamen, la kvalito de reta revuo ofte (ne ĉiam) ne estas tiel alta, kiel tio de papera revuo -- eble pro tio, ke reta revuo povas egale publikigi ĉion, kion ili ricevas ("kaj kial ne aperigi pli ampleksan numeron?" pensas la redaktoroj), sed papera revuo devas esti pli elektema.

Plue, mi opinias, ke leganto emas trakti retan revuon malpli serioze kaj profesie, ol paperan. Tio verŝajne estas sento, kiu ŝanĝiĝos dum la venontaj jardekoj. Sed nuntempe novelon presitan en antologio aŭ en revuo mi aŭtomate taksas pli alte, ol novelon en la reto.

Mi opinas, ke reta revuo ne povas subteni sin per abonoj, almenaŭ se ĝi celas vastan legantaron. Abonantoj al reta revuo, eĉ se la tarifo estas malkara, estas malpli multnombraj, ol abonantoj al papera revuo -- la sento, ke plaĉas al la homo ricevi ion konkretan kontraŭ pagita mono, estas malfacile superebla. Mi sentas iom malkontenta kiam mi foriras de la frizisto kun malpli da haroj, ol mi enportis!

Tiuj ĉi problemoj estas solvendaj sed solveblaj por reta beletra revuo.

Reta revuo ne devas ligi sin al tradiciaj limigoj de papera revuo. Ĝi ne devas aperigi faskon de novaj verkaĵoj je la unua de la monato, sed povas aperigi novan eron ĉiun duan aŭ trian tagon por kuraĝigi oftan vizitadon (kiel faras Libera Folio mem). Legantoj povas partopreni retan revuon pli vaste, ol per leteroj al la redakcio; ili povas afiŝi komentojn pri la verkaĵoj kaj voĉdoni por la plej bonaj.
edmundo
edmundo diras:
2006-10-18 11:30
1. Evidente oni devas havi striktan redaktan politikon, por ke la reta revuo ne publikigu ĉion, kion ĝi ricevas.

2. Mi pensas, ke legantoj traktos la retan revuon serioze, se ĝi sekvas striktan redaktan politikon kaj havas altkvalitan enhavon.

3. Verŝajne ne indas postuli monon de la legantoj. La kostoj de reta revuo estas malataj, kaj multaj valoraj legantoj ne povus aŭ ne pretus pagi. Prefere oni serĉu mecenaton aŭ subvencion de Esperanto-organizaĵo.

4. Laŭ mi, la reta revuo tamen aperu regule, ekzemple ĉiumonate. Tio donas seriozan aspekton kaj konvenas por legantoj, kiuj havas malmulte da libera tempo.

5. Oni ne faru el la revuo ian retan forumon. Se legantoj volas diskuti la enhavon de la revuo, ili povas fari tion en multaj aliaj lokoj. Ekzistas jam sufiĉe da liberaj forumoj. Tio, kio ĉefe mankas, estas zorge redaktata revuo, ne babilejo.