Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo
La artikoloj nun aperantaj en Ĝangalo estis unuafoje publikigitaj en diversaj monatoj de la jaro 2005. La malnovaj enhaveroj supozeble aperas, ĉar la enhavo de la retejo estas iom post iom restarigata en nova servilo, helpe de malnova sekurkopio.
Duonan tagon post la ekfunkcio de Ĝangalo en la ĉefpaĝo kiel novaĵo estis reafiŝita la artikolo "Ekestas debato en Usono pri la neceso oficialigi
la anglan lingvon". La sama artikolo jam unu fojon aperis sub alia adreso, en majo 2006.
Interne de la sekcioj troveblas ankaŭ relative novaj enhaveroj. Ekzemple en la sekcio Blogaro estas enskribaĵoj de la somero 2006, kaj en la sekcio Ĉefartikoloj la plej freŝa kontribuo estas de majo 2006. Tamen mankis tie ekzemple la artikolo de Flávio Rebello pri la vendiĝo de Ĝangalo, aperinta ĉi-aŭtune. Tiu artikolo ja estis aldonita kelkajn tagojn poste, sed sen klarigoj pri la nuna stato de la afero.
La reapero de Ĝangalo kun frontpaĝo de la jaro 2005 povus signifi, ke Flávio Rebello efektive sukcesis vendi sian retejon al brazila grupo, kiel li asertis en mesaĝo sendita al Libera Folio en novembro. Pri tio tamen eblas nur diveni, ĉar mankas ajnaj freŝaj informoj en la retejo.
Ni plurfoje provis kontaktiĝi kun Flavio Rebello por ricevi pliajn informojn. Tio tamen ne eblis, ĉar lia retadreso ĉe Ĝangalo, same kiel alia adreso indikita en la registraj informoj de Ĝangalo, ĉesis funkcii.