La problemoj de ITV daŭras
La problemoj de ITV estis rimarkitaj de spektantoj jam meze de oktobro, sed la publiko povis nur divenadi, kial ne videblas la programoj - ITV mem publikigis neniujn informojn pri la paneo. Multaj jam eksuspektis, ke la tuta projekto paneis.
Komence de novembro la direktoro de ITV, Flávio Rebello, klarigis al Libera Folio, ke temas pri portempa teknika problemo, kiu laŭ la tiama plano devis esti forigita jam la 8-an de novembro.
- La brazila servilo, kiu dissendas la elsendfluon de ITV al la tuta mondo, petis de ni kelkajn tagojn por plibonigi siajn komputilojn kaj sistemon. Ni do, kiel klientoj de ili, atendas la finon de la ĝisdatigo ĉe ili por rekomenci normale la elsendojn de ITV, diris tiam Flávio Rebello.
Li klarigis, ke la teknika ĝisdatigo estis komencita la 26-an oktobro, kaj ke la elsendoj devus rekomenciĝi plej laste la 9-an de novembro. Tio tamen ne okazis, kaj la 20-an de novembro la retejo de ITV daŭre montras nur nigran ekranon. Responde al nova demando de Libera Folio Flávio Rebello klarigis, ke la teknikaj problemoj daŭras, kaj tial ITV nun serĉas novan provizanton de elsendofluo.
- Vi povas trankviliĝi (aŭ male, laŭ via bontrovo). Ne estas ĉi-foje ke vi diskonigos la ŝajne de vi tiel atendatan noticon, eble iam afiŝotan (kiu scias?), ĉe via Libera Folio - "ITV mortis". Simple okazis, ke la nuna firmao, kiu zorgis pri la elsendfluo, ne korekte agis rilate niajn elsendojn, tial ni serĉas eventualajn konkurecantojn de ili por garantii la kvaliton de elsendfluo, kiun ni deziras por nia televidkanalo.
Ĉi-foje Flávio Rebello ne plu volis anonci eventualan daton, kiam la elsendoj denove videblos.
Ne nur la elsendofluo de ITV haltis, ankaŭ la informoj en la teksta parto de la retejo delonge ne estas ĝisdatigataj. Proksimiĝas decembro, sed reklamo de la programo "Infanurbo" daŭre anoncas, ke la elsendo prove spekteblos en septembro. La vaste reklamita muzik-konkurso "La Verda Stelo" haltis en septembro, kaj partoprenantoj, kiujn Libera Folio kontaktis, nenion scias pri la plua sorto de la afero.
- Pluraj artistoj, partoprenantoj de la konkurso "La Verda Stelo", diverslandaj ĵurnalistoj kaj iliaj legantoj atendas la sekvon de la evento. Estas embarase por ni ne povi respondi al iliaj konstantaj demandoj pri la afero. Nun jam temas pri la prestiĝo ne nur de ITV sed ankaŭ de la esperantistoj kaj de Esperanto ĝenerale (pro amasmedia atento pri ITV, Esperanto), skribis Stefano Keller, komente al pli frua artikolo de Libera Folio pri la temo.
La nuna longa halto de la elsendoj de ITV estas jam la dua ĉi-jare. Unuafoje la elsendofluo de ITV estis haltigita pro monomanko, komence de aprilo, post nur kelkmonata funkciado.
ITV estas la unua regula esperantlingva televidkanalo en la reto. Ĝi estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Estis kolektitaj entute pli ol 23.000 eŭroj, sed jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko, kaj en aprilo la kanalo estis malŝaltita.
Post intensaj monkolektaj kampanjoj, la elsendo estis denove ŝaltita la 27-an de majo. Tiam Flávio Rebello promesis, ke la elsendoj plu funkcios minimume dum plia jaro - se la esperantistoj daŭre sendos la promesitan monon:
- La administracio de la esperantista televidkanalo publike dankas al la multaj esperantistoj, kiuj promesis kontribui monate por ke Internacia Televido denove elsendu dum plia jaro. Nun la elsendoj de Internacia Televido okazos dum unu jaro sen pliaj interrompoj, kaj novaj programoj estos prezentataj laŭlonge de ĉi tiu jaro, li tiam skribis en sia alia retejo, Ĝangalo.
En oktobro ĉesis ĉiuj ĝisdatigoj en Ĝangalo, kaj Flávio Rebello anoncis, ke li vendas tiun retejon por plene koncentriĝi al sia alia projekto, Internacia Televido. Per la vendo de Ĝangalo li esperas krome gajni monon por plu subteni ITV-n, li tiam klarigis. Se konsideri, ke ITV ĝis nun efektive funkciis dum naŭ monatoj, ĉiu monato de elsendoj kostis al la donacemaj esperantistoj proksimume 3.000 eŭrojn.
Kaj, eĉ neprofesiaj retmastrumantoj scias tion, ĝisdatigo gravegas. Se mi iras al retejo, kiu en decembro plureklamas por septembra afero, mi tuj pensas, ke tiu retejo estas morta.