Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Jarlibro 2006 aperis

Jarlibro 2006 aperis

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-16 21:22
Kun 1789 adresoj en 99 landoj la Delegita Reto en la ĉi-jara Jarlibro de UEA estas iomete pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj. Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40 junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj.

La proporcio de rete atingeblaj delegitoj denove iom kreskis. Entute 1233 (68,9%) delegitoj anoncas retadreson, dum en la Jarlibro 2005 ili nombris 1203 (67,4%). Antaŭ 10 jaroj, en Jarlibro 1996, retadreson havis 189 delegitoj, t.e. 10,3% el la tiamaj 1830 delegitoj.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2006, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj, ktp. Tie troviĝas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la gvidlinioj de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas ankaŭ multajn anoncojn kaj du rabatkuponojn de la libroservo de UEA.

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, granda avantaĝo de la "reta Jarlibro" estas ĝia ĝisdateco. Ŝanĝoj de adresoj k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam ili estas registritaj en la Centra Oficejo, dum la presan Jarlibron ili eniros nur ĉe ties venonta eldono.

Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Por ekuzi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo de la UEA-retejo www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi nova servo, kiun UEA enkondukis en aprilo pasintjare, havis jam 1000 registritajn uzantojn.

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en: