La aŭtoro de Casarosa renkontis esperantistojn
Anticipan interkonsenton pri la renkontiĝo kun Leonid Juzefoviĉ faris Aleksej Kuznecov, esperantisto el Kostroma, kiu konatiĝis kun li dum la filmado de Casarosa en la urbo Kostroma. Poste Aleksej sendis al mi la telefonnumerojn de Juzefoviĉ, kaj mi interkonsentis pri la taŭga tago kaj aliaj detaloj. Ĉeestis en la klubo proksimume 35 personoj.
En la klubo Leonid Juzefoviĉ unue iomete rakontis pri la historio de la romano Casarosa. Dekomence, en la jaro 1981, aperis la longa rakonto Klubo Espero. Juzefoviĉ diris, ke li volis rakonti pri la damaĝo, kiun povas alporti ideologio al siaj adeptoj. Sed elekti iun politikan ideologion li ne povis pro la tiama sovetia cenzuro. Tial li elektis la ideologion de Esperanto, esperante, ke la cenzuro tion tralasos, sed saĝaj legantoj komprenos, ke samo validas por ajna ideologio.
Li, estante profesia historiisto, multe esploris pri la ĝenerala situacio en la 20-aj jaroj en Sovetio, ankaŭ pri la esperantistoj en tiu tempo, legis ideologiajn verkojn de Zamenhof, aliajn priesperantajn materialojn de la 20-aj kaj pli fruaj jaroj. Alia intenco de la aŭtoro estis montri en Klubo Espero la homojn en la 20-aj jaroj, iliajn vivon, pensojn, sentojn.
Komence de la 2000-aj jaroj Leonid Juzefoviĉ decidis fari romanon kun la sama intrigo. Laŭ liaj vortoj Casarosa estas tute alia verko, ne simila al Klubo Espero, kvankam la intrigo kaj ideoj similas.
Juzefoviĉ estas ankaŭ la aŭtoro de la scenaro por la triparta televida filmo Casarosa, montrita komence de marto en la Unua kanalo de rusia televido - la plej vaste spektata kanalo en Rusio. Por la filmo la romano estis signife ŝanĝita, multaj temeroj estis ellasitaj, aliaj aldoniĝis. Sufiĉas nur diri, ke en la filmo murdis la kantiston Casarosa tute alia persono, ol en la romano. (La tuta intrigo kaj en la romano kaj en la filmo estas konstruita cirkaŭ la murdo de la kantistino en Esperanto-klubo.)
La esperantistoj, kunvenintaj en la Moskva Esperanto-klubo Lev Tolstoj lunde la 13-an de marto, faris al Leonid Juzefoviĉ multajn demandojn: pri liaj verkoj, eldonoj, planoj; kiel li verkis la romanon, kiel li laboris por la filmo. Oni ankaŭ petis permeson aperigi tradukitan pecon el la romano en Esperanto-revuo, kaj li donis la permeson.
Inter la demandoj, faritaj al Leonid Juzefoviĉ en la klubo, estis ankaŭ ne tre agrablaj. Ekzemple, Nikolao Gudskov demandis, kial en la romano kaj filmo restis faktaj eraroj, pri kiuj antaŭ 20 jaroj esperantistoj atentigis la aŭtoron. Juzefoviĉ respondis, ke li verkis ne historian studon, sed beletraĵon, kie povas esti nesignifaj faktaj eraroj (eĉ en la ĉefverko de Lev Tolstoj esploristoj trovas multajn faktajn erarojn).
Leonid Juzefoviĉ petis ekzempligi iujn faktajn erarojn en Casarosa. Gudskov diris, ke multaj E-idearoj, prezentitaj en la verko estis aktualaj ne en la 20-aj jaroj, sed pli frue - en la 1900-aj, 1910-aj, tial ilia prezento en la romano kreas neadekvatan impreson pri la esperantistoj kaj esperantismo en la 20-aj jaroj. Juzefoviĉ respondis, ke li volis montri diversajn fluojn en E-ideologio, sed li ne povis verki la romanon pri jardekoj, tial li koncentris ĉiujn ideojn ene de malgranda periodo.
Valentin Melnikov diris ke en la romano kaj filmo esperantistoj plejparte estas montrataj kiel idiotoj kaj stranguloj, ke Juzefoviĉ volis nur nigrigi la lingvon kaj ĝiajn adeptojn. Leonid Juzefoviĉ respondis, ke tio ne estas vero, ke li tre bone rilatas al Esperanto kaj esperantistoj, kvankam li ne kredas, ke Esperanto iam fariĝos tutmonda internacia lingvo. Li rakontis, ke kiam li estis verkanta la unuan version, Klubo Espero, li kontaktis esperantistojn, eĉ partoprenis Esperanto-aranĝon en 1981. Konserviĝis eĉ foto de tiu renkontiĝo, kun Juzefoviĉ inter la esperantistoj.
Tamen la plimulto el la ĉeestantoj tre bone rilatis al Juzefoviĉ kaj dankis lin pro la romano, ja dank' al ĝi kaj al la filmo centmiloj (eble eĉ milionoj) da rusianoj eksciis pri Esperanto, ke ĝi estas viva lingvo kun longa kaj interesa historio.
Post la renkontiĝo kun Juzefoviĉ en la klubo "Lev Tolstoj" okazis festado de la jubileo de la konata Moskva esperantisto Viktor Aroloviĉ. La verkisto kaj lia edzino Natalja (kiu venis kun li) restis ankaŭ por ĝi kaj dum tiu tempo ili konversaciis neformale kun diversaj esperantistoj kaj respondis al multaj pliaj demandoj. Post ĉio ĉi li diris al mi, ke tiuj konversacioj lasis ĉe li bonajn impresojn pri la nunaj esperantistoj.
Post la kunveno mi veturigis hejmen la verkiston kun la edzino kaj estis invitita al ilia hejmo por iom konversacii kaj teumi. Mi volonte konsentis. Leonid Juzefoviĉ montris al mi iujn scenojn faritajn por la filmo, sed ellasitajn el la montrita versio. Precipe ĉarma estas epizodo, kiam en Esperanto-klubo grupo de infanoj montras teatraĵeton pri la nekapablo de naciaj lingvoj rompi interhomajn barojn kaj pri Esperanto, kiu tion povas; dum la teatraĵo sonas "La Espero" en la versio el la disko "Oraj kantoj", eldonita en Rusio.
Intertempe aperis la DVD-eldono de Casarosa. Bedaŭrinde en la disko estas prezentitaj neniuj novaj epizodoj,
ne trafintaj al la filmo. Aldoniĝis nur "filmo pri filmo" kun
kelkminutaj komentoj pri Esperanto.
Krome Juzefoviĉ montris diverslingvajn eldonojn de siaj libroj (bedaŭrinde Casarosa ĝis nun ne estas eldonita en iu alia lingvo). Mi dum la konversacio rakontis pri Esperanto kaj nuntempaj esperantistoj. Ĝenerale ĉe mi restis tre bona impreso pri Leonid Juzefoviĉ kaj lia familio. Li estas tre interesa, sincera, saĝa kaj bonkora homo.
Raportis: Garik Kokolija
Fotis: Valentin Seguru