Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Poeto ĉe marĉando kun Anubo

Poeto ĉe marĉando kun Anubo

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-26 12:32
Mao Zifu estas la plej fruktodona kaj promesplena esperantlingva poeto de la nova jarcento, opinias nia recenzanto. Post longa atendo finfine aperis "Kantoj de Anteo", granda verko kiu fakte konsistas el kvar poemaroj kaj kunigas ĉiujn ĝisnunajn poemojn de Mao Zifu. Centra punkto en la biografio de Mao Zifu estas la jaro 1985, kiam li estis paralizita post akcidento. "Samkiel tagon post tago Sizifo renkontas novan puŝotan rokon, tiel Mao ĉiumatene vekiĝas en paralizitaj korpo kaj ĉambro. Tamen, kial ne Sizifo – sed ja Anteo?" demandas - kaj respondas - Jorge Camacho.

Kantoj de Anteo, Mao Zifu, eld. Mondial, Novjorko, 2006, 260 p. 19,95 USD ĉe la eldonejo.

En 1985, ĉinan instruiston 22-jaran renversis traktoro stirata de sam-aĝulo. De tiam li, Mao Zifu [familia + individua nomoj; esperanta prononco: mao cifu’] rezulte sidas paralizite sur radseĝo. Intertempe li eklernis esperanton kaj fariĝis la plej fruktodona kaj promesplena ĉi-lingva poeto de la nuna jarcento.

Post pli ol dekjara atendo, en 2006 finfine publikiĝas lia 260-paĝa verko Kantoj de Anteo, kompilanta ĉiujn liajn poemojn ĝisnunajn. Ĝi fakte enhavas kvar poemarojn (mi citas la titolojn kaj el la poemoj minuskle, kiel en la originalo): “kantoj de anteo”, “eterna distanco” kaj “ekspliko [de sonĝoj]”, la tri partoj  de la originala poemlibro, plus “ŝanĝado”, jam aparte eldonita de La KancerKliniko en 1997. Aldone, la ilustraĵojn sur la kovrilo (tre eksplicita) kaj en la internaj paĝoj desegnis li mem.

Jam de la biografia skizo de la aŭtoro komence de la poemlibro, evidentas la absoluta, turnopunkta graveco de la traktor-akcidento en la vivo de Mao. Samkiel tagon post tago Sizifo renkontas novan puŝotan rokon, tiel Mao ĉiumatene vekiĝas en paralizitaj korpo kaj ĉambro. Tamen, kial ne Sizifo – sed ja Anteo? Laŭ la greka mitaro, Anteo estis giganto, filo de Pozidono kaj Gea (la Tero); li ĉiam venkis en luktoj ĉar, falinte sur la teron aŭ tuŝante ĝin, lia patrino Gea redonis al li fortojn; por povi sufoki Anteon, Heraklo devis levi lin super la teron. “Anteo sur rulseĝo”, skribas Mao, kaj, kiel prave diras Miguel Fernández en sia antaŭparolo de 1998, “la Anteo de la poemaro estas la aŭtoro mem”.

Mi ne povas ne sekvi la analizon de Fernández: La poemaro konsistas el naŭdek kvar diverslongaj poemoj grupigitaj en tri partojn [laŭ la tiama versio]. La unua, Kantoj de Anteo, kiu donas nomon al la tuta kolekto, prezentas la konscion de la poeto, projekciita sur duoblan planon ontologian-socian, t.e. lian memon, lian situacion, lian proteston kontraŭ ajnaspecaj maljusto kaj servuteco, lian ligitecon al la vivo kaj al la homoj. En la dua, nomata Eterna distanco, la poeto parolas pri amo, pri fizika amo, ne ebla al li ĉi-momente, pri am-spuroj kaj am-sopiroj, kies ombrojn li povas revivigi sonĝe aŭ reve aŭ poeme. La tria parto, nomata Ekspliko, fakte konsistas el unu sola poemo sepcent-tridek-ses-versa, nomata Ekspliko de sonĝoj. En ĝi kulminas la arto de nia poeto. En ĝi, lirika art-fajraĵo, utaoj kaj tankaoj, t.e. tradiciaj japaneskaj kombinoj de kvin- kaj sep-silaboj, vehiklas unu el la plej avangardaj kosmogonioj, kiun ĝis nun mi ĝuis en la internacia lingvo. Por Mao Zifu, samkiel por Calderón de la Barca, la vivo estas sonĝo, lia vivo estas sonĝo, kaj, surbaze de tia sonĝo, li konstruas poezian kosmon, kie regas lirikaj propraj leĝoj. La aĵoj, la homoj, la historio aperas jen distorditaj, jen klarprofile rekonstruitaj laŭe al ia realaĵo neekzistanta ekster la limoj de la poeta menso. Jen la miraklo de la poezio.

Koncerne la kvaran parton, “ŝanĝado”, temas pri 64 poemoj, po unu por ĉiu diagramo de la antikva ĉina Libro pri Ŝanĝiĝoj (pinjine “Yi Jing”; prononco: i ĝing).  La diagramoj, kiujn la kajera LKK-eldono prave reproduktis, jam de jarmiloj servas al ĉinoj kiel aŭguroj aŭ kiel kompreniloj de la universo, la naturo kaj la (homa) mondo; ilin Mao reinterpretas, komentas aŭ pridemandas vorte kaj arte.

kantojdeanteo2.jpgNi komencu de la komenco. Nu, probable ĉiu el ni iam sentis aŭ spertis sian mensan mion kiel kaptiton ene de la mio korpa (aŭ besta); tamen ĉi tiu, en la kazo de Mao, ne povas moviĝi libere, stari, salti, naĝi, kuri… sed devas resti sida, ligita, katenita al la seĝo, la ĉambro, la tero. Jen la bazo de lia(j) identeco(j). La poemaro konstante memorigas nin pri tio per plej diversaj bildoj kaj “ŝlosilaj vortoj”: “enkaĝa”; “iam mi mortis”; “manoj piedas”; “apenaŭ mi ellernas kuri / unu piedo jam staras tombon”; “sur aero blua / kolombo trafas kuglon. / incidento.”; “manĝeblaj buŝo kaj pano / trans ferkrado”; “mi estas dido”; “lito solitera”; “mi, la boato sen remilo”; “fereska spino”… Aŭ, tre imprese, sur p. 171:

[…] erinaco
neniam timas
dentojn, sed ĝin frakasas
aerŝtono. […]

Sur tiu bazo aŭ fundamento li devas vivi, kaj konstrui. Lia poezio estas provo atingi la neatingeblan, la mondon kaj la kosmon. Sukcesa provo. En tiu senlima limbo* de la poezio ĉiu el ni povas renkontiĝi kun Mao, kaj ĝuste el tie li pripoemas ne nur sian sed ĉies vivojn.

La akcidento kaj lia invalideco (aŭ handikapo) neeviteble iĝas simbolaj. Sed oni prefere rezistu la tro facilan tenton legi ĉion kiel gloson al la maa situacio. La tuta libro montriĝas reto de potencaj simboloj kaj metaforoj, ekzemple per mencioj de ĉiaj bestoj kaj plantoj, samtempe aŭtonome kaj individuece plej realaj. Laŭ la ĉina zodiako Mao Zifu tigras: tigro en kaĝo. Krome, li kolorblindas (“flagro de alumeto / estas sufiĉa ja sentigi / al etiola okulparo sunon.”). Kion signifas por li la koloro, kaj la kolornomo, ruĝo?: “la ruĝo nigro / inundas montojn kaj ebenojn.” Kion do tigro?: “danke al muro, / oni min nudan imagas tigro kun kolora ŝelo.”

Teorie, precize la tigro povus esti unu tre karakterize ĉina elemento. Kune kun drakoj, feniksoj, taismo*, Laocio, Konfuceo, tajfunoj… Sed diri tion egalus redukti Maon al ĉineco, t.e. al absurdo, kvazaŭ li sola reprezentus miliardon da ĉinoj (parenteze: en lia regiono neniam tajfunas). Kial oni supozu, ke li traktus tigrojn nur laŭ la ĉina zodiako? Al ĉi ties 12 bestoj li dediĉas po unu poemon, sed same al la 12 konstelacioj de la greka horoskopo: ŝafo aperas en ambaŭ serioj. En sian varpan verkon li veftas, krom Anteon kaj Sizifon, ankaŭ Arimanon, Anubon, Ragnarokon…

Jes, ni ofte forgesas volonte ke, en esperanto pli evidente ol en naci-lingvoj, ĉiu vorto (t.e. ĝiaj signifo kaj kromsignifoj) estas konvencio kaj allasas diverĝajn interpretojn. Ekzemple, sur p. 63:

viroj sin distras bubaj
spektante hundparan koiton
aŭ militon de bovoj.

…Ĉu mi, hispano, komprenu la lastan verson kiel “taŭroludon”, “toreon”?

Sed jen refoje la miraklo: ni legas senpere, sentraduke, originalajn poemojn de ĉina poeto, kiu apertis* sian lingvon kaj menson al la tuta mondo, sen ajna bezono ŝildi sin per la burĥo* de kolektiva identeco (t.e. de nacio aŭ, en Esperantujo, de fantasma diaspore minoritata arlekene verda popoleto). Liaj primaraj radikoj eble teniĝis ĉe la ĉina kulturo; nun, la arbo de lia poezio branĉumas ĉiajn tradiciojn. Kiel esperantlingva, esperanta poeto, li staras (kaj elstaras) ekster skoloj al mi konataj, kun la brilo kaj intenso de ermita solstelo.

Alivorte, ni troviĝas antaŭ poezio eminente universala, kies valoro ne dependas de la sekvado de parnasaj gvidlibroj. Ankaŭ ne unuavice de la specifaj trajtoj aŭ kvalitoj de la lingvo esperanto: per diabla cerbostreĉo (mi koncedas), oni povus traduki laŭvorte la plejparton de liaj poemoj en kiun ajn lingvon sen aprezebla estetika perdo. “Poezio estas animstato”, diris iam Gonçalo Neves; “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo”, skribis Baldur Ragnarsson en legenda “Anstataŭ Prologo” al sia poemaro Esploroj. Ĝuste tial la nuna elpaŝo de Ulrich Becker eldoni Kantoj de Anteo ĉe Mondial pensigas min pri la simila decido de Juan Régulo por Stafeto pri Ŝtupoj sen nomo de Ragnarsson, malgraŭ la deadmonoj de la aŭtoritata Kálmán Kalocsay.

Kelkaj, aŭ eble multaj, trovas (ĉu unuamane?) liajn poemojn malfacilaj, nekompreneblaj, hermetaj. Tio certe validas por iuj poemoj, ĉefe en la ciklo “ŝanĝado”, aŭ por sonĝeroj kvazaŭ ĉifritaj per privata kodo, sed certe ne por la plimulto de lia verko. Por kompreno kutime bonvenas pluraj legoj, relegoj; jen kaj jen ankaŭ konsulti vortaron. Sed ĉu entute eblas legi poemojn alie?

Iujn poemojn Mao provizas per rimoj, foje kiel se li volus elĉerpi parnasan gvidliston. Ilin mi trovas ĝenerale malpli trafaj kaj impresaj, kvankam ekzemple liaj hajkoj montriĝas pli sukcesaj ol multaj t.n.  japaneskoj de nejapanoj:

oj, devas flegmi
kadavre sed nervozas
ĉe versofleg’ mi.

Alifoje ŝajnas, ke li elektis samkomencajn vortojn laŭvice el sinsekvaj vortaraj paĝoj. En ambaŭ kazoj (rimoj kaj alfabetaj serioj) temas pri iom trudita asociado de ideoj. Mi preferas la liberan ide-asociadon, kaj ĝuste tiu (bonŝance!) regas tra Kantoj de Anteo. Ĉar kio finfine estas poezio se ne asociado de ideoj, metaforoj, figuroj, bildoj…?

Nenio do malhelpas Maon apudigi, kunmeti elementojn el principe definitive apartaj sferoj, tiel ke la poeto mem jen aperas “ĉe marĉando” (triviala ago) “kun Anubo” (la egipta ŝakalkapa dio de l’ mortintoj). Sed ĉu ne tio estas la vivo, daŭra marĉando kun Anubo? Al multaj versoj tia esprimado donas eksterordinaran forton en tre malmulte da vortoj, kiel jene: “en la kanopo ratoj orgias.” aŭ “alumeto lumas erebon.”

En pluraj poemoj la vortoj elstaras ideograme; ĉiu el ili pezas propre, aparte, sen bezono je frazoj, je sintakso:

pestoj, afero rata. armiloj, se ne estus
fero! inundo fajro malsato, ho fatalo.
la morton trovas feto utere do senmorton;
kutimo politiko kaj religio moro.
leviĝas en vakuo tajfuno? ludas patron
infanoj; spermo estas nazmuko. sur vaporo
planedon esploremuloj konstruas kiel cindrujon...

Ekstreme, tia (ne)sintakso faras ke neverboj verbu ankaŭ sen ŝanĝo de finaĵo, sen aldono de kopulo:

pisaĵo oceano,
larmo uragano.

Ĉu influo de la ĉinaj lingva kaj literatura mens-aranĝoj (se io tia entute ekzistas)?

Oni legu tiujn poemojn en silento, kun fermitaj okuloj, provante vidi la vortojn ŝvebi en la malpleno. Sed, fakte, la samo validas por frazoj (sekvantaj unu la alian kubisme, stakate, sen unuavida perspektivo); por versoj (mi foje kredas aŭdi eĥon de ĉindevenaj metrikoj, kiel de la versaĵoj en “Ĉe akvorando”); kaj, iasence, eble ankaŭ por tutaj sinsekvoj de poemoj.

Mao ludas per diversaj temoj (jen omaĝoj al William Auld, Marjorie Boulton, Fernández, Kurisu Kei…), poemformoj (eĉ sestino), ritmosanĝoj, vortludoj, sonfiguroj (“tepida grizo pli peza ol nigro”), per koncizo kaj precizo… kaj ankaŭ per la jam sufiĉe vasta leksiko de nia lingvo. Ĉian vorton troveblan en aŭ ekster pivoj kaj novpivoj li aŭdacas uzi. Se netroveblan, li kreas ĝin, kiel la unuradike belegan maismon “drensanto”, el la latina “drensare” (t.e. bleki, parolante pri cignoj), kun la signifo “krio de mortanta cigno”; ja per similaj rimedoj aliaj aŭtoroj venis al oportunaj vortoj kiel “farniento” kaj “esperanto”.

Sendube ni troviĝas ĉe unu el niaj plej ekzistismaj poetoj: poezio de la doloro, la nepovo, la ribelo. En pluraj partoj regas angorigaj tono kaj atmosfero kiel en pentraĵoj de Hieronimo Bosĥo aŭ Francis Bacon, kiel ĉe la romanoj “Sinjoro de l’ Muŝoj” de William Golding aŭ  "Eseo pri blindo” de José Saramago. Kalocsay sendube ripetus la juĝon skribitan al Ragnarsson: “[…] oni estas premata de ia koŝmaro. Ĉie malespero, barakto, morto, sango. Kaj la drastan premon ankoraŭ pliigas, ke la poemojn […] oni devas solvi kvazaŭ enigmojn, per cerbostreĉo.”

Sed Mao estas ankaŭ poeto serena, observanto, homo kiu demandas (sin) pri ĉio kaj kiu kapablas poemi enigme per tute normalaj vortoj, per bildoj tre konkretaj kaj elvokivaj, kiel el la poemoj ombro, tiam, trans pomojhazarda renkontiĝo. Oni allasu sin kaj sentu la altiron de ĉi vortico el versoj foje defie malfacilaj sed ĉiam damne belaj kaj perturbaj.

Jorge Camacho
(Hispanujo-Tajvano), 5.10.2006
Kunlabore kun "Fonto"



Glosoj

limbo – (aldone al la signifo en PIV2 kiel figura senco de “Limbo”) aparta, izolita aŭ forgesita loko aŭ regiono, ekstera al la mondo: Usono kreis en Guantanamo (Kubo) juran limbon por la afganaj militkaptitoj kaj aliaj suspektatoj.

taismo – doktrino celanta la unuiĝon kun la tao. Koncerne la vorton “tao” mem, ĝi estas la dusilabe plej simila laŭsona esperantigo de la ĉina unusilabaĵo [tao] (pinjina transskribo: “dào”); kelkaj preferas novan radikon “*taŭo”, same dusilaban kun la o-finaĵo, aldonante arbitran duonvokalon neekzistantan en la ĉina kaj samtempe forgesante, ke ju pli simple, des pli tae.

aperti – (tr.) malfermi. PIV2 ignoras ke granda parto el niaj aŭtoroj uzis aŭ uzas ĉi verbon transitive.

burĥo - (distinge de “burko” en PIV2) ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganujo, Pakistano kaj norda Barato.

arkivita en: