Poeto Mao Zifu: la neniam venkebla venkito
Karaj geamikoj,
Ĉiufoje, kiam mi devas paroli publike, malgraŭ ke ne malofte mi tion faras, mi sentas la rigardojn de la aŭskultantaro ĉirkaŭ mia gorĝo kvazaŭ koboldojn, kiuj petole rompetos mian voĉon. Ili provokas ĉe mi ian specon de internaj tremoj. (Lirikaj tremoj ĉi-kaze, ĉar mi pritraktos poezion). Tial, kiam antaŭ nur du tagoj oni petis min efektivigi ĉi neantaŭviditan prezenton, mi rigardis oportuna la ideon surpaperigi miajn vortojn, kun la intenco iel dampi la lirikajn tremojn kaj eĉ transformi, se eble, la menciitajn koboldojn al tio, kion ni, hispanoj de Andaluzio, nomas duende, nome nigra koboldo, nome subtera povo aŭ sorĉa fluido, kiu supreniras tra la plandoj ĝis la animo kaj estigas spiritan kunvibradon. Bele, se tia nigra koboldo ekaperos ĉi tie ĉi-vespere!
Nu, en la poetiko de Mao Zifu loĝas ĝuste unu el tiaj nigraj koboldoj. Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Paganini, nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi.
Tielaj sin prezentis antaŭ mi la unuaj versoj de Mao Zifu. Danke al kolego Aldo de' Giorgi, kiu havigis al mi la adreson de nia juna ĉina poeto, mi ekkontaktis lin letere. De tiam ni nomas nin reciproke fratoj. Ja fratoj per la poezio kaj per esperanto.
Tiaj unuaj versoj de nia Mao Zifu aperis antaŭ mi kiel nova limfo. Kiel ĉiel-arkoj el metaforoj kaj originalaj lirikaj bildoj esprimitaj per kuraĝa lingvaĵo. Kiel freŝaj trablovoj en la, feliĉe, ĉiam pli interesa panoramo de nia nuntempa poezio, kies grundon, post etapo de seko kaj novala ripozo, verŝajne fekundigas divers-landaj ventoj kaj aluvioj.
Tiaj unuaj versoj de nia Mao Zifu elfluigis belon kaj veron el azia animo, tamen formulitajn per okcidenteca kor-batado: splende surprizaj tropoj, abunda provizo de analizaj lingvo-formoj, de plej oportunaj leksemoj, kiuj PIV-paĝe dormas la dormon de forgeso... Lia lingvaĵo kaj lia mond-rigardo aperis tiel niaj, kaj samtempe tiel novaj, ke pluraj el miaj kompanoj el la ibera grupo konjektis la nomon Mao Zifu simpla ludo far iu ajn el ni mem, kiu kaŝe pseŭdonimis ĉine. Ne tielis. Kiam mi montris al miaj kamaradoj la leterojn el la ĉina frato, ĉiuj konvinkiĝis pri lia reala ekzisto kaj palpis el liaj vortumoj la poetan kaj homan staturon de nia verkisto. Kaj eksciis pri li, pri lia vivo, pri lia stato: junulo nuntempe tridekkvinjara, brila matematikisto, eksa elstara sportisto. Ekseco provokita de missorta okazaĵo: traktoro koliziis kun li dum biciklado. Prezenco genciane amara: li sidas rul-seĝe, kun pli ol la duono de la korpo paralizita. Por verki, li krucen aranĝas du krajonojn kaj metas ilin inter siajn rigidiĝintajn fingrojn. Tiel li tajpas. Nur la patrino, jam sepdekkelkjara, flegas lin. La gefratoj, kune kun la patro, devis resti aliurbe. Ekonomiaj problemoj...
Jen, ĝeneraltrajte, la fono, el kiu ŝprucas la lirika laboro de nia poeto. Tamen, vi vane spuros en ĝi alvokojn al larmado, al kompato aŭ al mizerikordo. Nenia kortuŝismo. Tute male. El la versoj de Mao Zifu efluvas tia viv-kuraĝo, tia digno, tia anima grandeco, ke li, samkiel la heroo de la hispana populara poemo El Piyayo, "me caŭsa un respeto imponente", nome ĉe mi naskas imponan respekton. Nenia viktimismo. Lia situacio, kompreneble, forte speguliĝas en lia verkaro. Sed la angoro ĉe Mao Zifu estas multe pli profunda, multe pli esenca, metafizika. Estas la angoro de Sören Kierkegaard, de Miguel de Unamuno, de Jean Paŭl Sartre. Estas la angoro de ĉiuj homoj trafitaj de tia mirinda frenezo, la poezio. Estas la viv-angoro, sen kiu, verŝajne, ne eblas belarta kreado.
Iom poste mia kolego kaj amiko István Ertl poŝtis al mi la manuskripton de zifua poemaro titolita Kantoj de Anteo. Kiam mi enprofundiĝis en la putojn kaj ŝaktojn de liaj mond-perceptoj; kiam mi trairis la buntan arbaron de liaj metaforoj kaj simboloj mi enamiĝis al la poem-kolekto. Similan ravon spertis mia kompano el la ibera rondo, la filologo Antonio Valén. Tiel, ke ni decidis verso-post-verse analizi la tuton, revizii ĝin kaj, fine, klopodi ke iu eldonisto okupiĝu pri ĝia libroforma aperigo. Lastatempe Valén, koresponde kun Mao, konfrontas niajn interpretojn kaj sugestojn kun la celoj kaj preferoj de la aŭtoro kaj pretigas enkondukon, kie li elmontros la ĉefajn kleojn kaj ŝlosilojn de la zifua poetiko, unuavide iom tre hermeta, en kelkaj partoj trapasita de blindumaj surrealismaj sugestioj eksteraj al formala raciigo sed kun radie hela kaj klara "lirika logiko", kaj, ĉiam, plena de afekciaj valoroj, de alt-fluga belo, de densa poezia substanco.
La poemaro konsistas el naŭdek kvar diverslongaj poemoj grupigitaj en tri partojn*.
La unua, Kantoj de Anteo, kiu donas nomon al la tuta kolekto, prezentas la konscion de la poeto, projekciita sur duoblan planon ontologian-socian, t.e. lian memon, lian situacion, lian proteston kontraŭ ajnaspecaj maljusto kaj servuteco, lian ligitecon al la vivo kaj al la homoj. En la dua, nomata Eterna distanco, la poeto parolas pri amo, pri fizika amo, ne ebla al li ĉi-momente, pri am-spuroj kaj am-sopiroj, kies ombrojn li povas revivigi sonĝe aŭ reve aŭ poeme. La tria parto, nomata Ekspliko, fakte konsistas el unu sola poemo sepcent-tridek-ses-versa, nomata Ekspliko de sonĝoj.
En ĝi kulminas la arto de nia poeto. En ĝi, lirika artfajraĵo, utaoj kaj tankaoj, t.e. tradiciaj japaneskaj kombinoj de kvin- kaj sep-silaboj, vehiklas unu el la plej avangardaj kosmogonioj, kiun ĝis nun mi ĝuis en la internacia lingvo. Por Mao Zifu, samkiel por Calderón de la Barca, la vivo estas sonĝo, lia vivo estas sonĝo, kaj, surbaze de tia sonĝo, li konstruas poezian kosmon, kie regas lirikaj propraj leĝoj. La aĵoj, la homoj, la historio aperas jen distorditaj, jen klarprofile rekonstruitaj laŭe al ia realaĵo neekzistanta ekster la limoj de la poeta menso. Jen la miraklo de la poezio. La poeto povas elmagii universojn.
La poeto estas eta dio, asertis la ĉiliano Vicente Huidobro, iniciatinto, kune kun la franco Pierre Reverdy, de la avangarda movado nomata Kreadismo, kiun Huidobro mem enkondukis en Hispanion en 1918. Dense konceptismaj formuladoj, apudeco de vortoj ordinare ne apudigeblaj, sinsekvo de bildoj nesuspektitaj, kvazaŭ figuroj el la surrealisma pentro-arto de Dalí... El ĉio ajn Zifu elalĥemias poezion. Eĉ el la matematiko kaj la teknologio. Samkiel Marinetti, la kreinto de Futurismo, kaj la genia Majakovski, kiuj rigardis konkurs-aŭton tiel bela kiel la Venkantino de Samotraco.
Tiukadre deruliĝas la zifua poetiko. Intence mi menciis nomojn de artistoj kaj de skoloj por ke la ĝenerala publiko konsciu, ke ni, esperanto-poetoj, ne malkovras ajnan eldoradon, kiam ni uzas avangardajn skemojn. Ja tiajn oni lanĉis kaj ekspluatis en la unua kaj dua jardekoj ĉi-jarcentaj, kadre de etnolingvaj literaturoj. Sed okazas, ke la esperanto-poezio grandparte ankriĝis en pasint-jarcenteskaj matricoj, kaj ajno kun odoro je novo aŭtomate fariĝas aŭtodafe-merita. Tiele ĉe ni ne nur pluekzistas, sed eĉ ŝatatas, monstraĵoj analogaj al la jena:
Viaj dentoj estas el eburo,
via korpo sveltas kiel turo.
Vi, knabino, estas mia amo.
Mia koro flagras kiel flamo...
Ktp, ktp, ktp.
Nu, pardonu pro tia deflankiĝo disde la ĉeftemo. Mi intencis nur iel malstreĉi la etoson kaj iel humure vortigi antaŭ vi animo-ronĝan zorgon: kial nia publiko, principe apertmensa, ĝenerale sentas sin kvazaŭ ofendita antaŭ artaj esprimoj en esperanto, kiujn ĝi toleras -kaj verŝajne eĉ plezure gustumas- en etnolingvaj kuntekstoj?
Kompreneble, mi ne pledas por avangardismo kiel doktrino. Plejofte avangardismoj estas nur puber-aĝaj febroj, tamen trapasendaj kaj trapasindaj, ĉar ili renovigas la sangon de la poezio. Kaj, kompreneble, mi ne deziras ikonoklasti kontraŭ nia ĝisnuna arto, kie ne mankas majstroj, scintiloj kaj vibradoj ĉe la sojlo de l' mistero. Tradicio kune kun avangardismo, jen la devizo de la hispana plejado konata per la nomo Generacio de '27, al kiu apartenis i.a. Federico García Lorca, Rafael Alberti, Jorge Guillén, la Nobel-premiito Vicente Aleixandre... Poetikoj ja revoluciaj kaj tradiciaj samtempe. Kaj tio permesas al mi repreni la fadenon de nia afero. Ĉar Mao Zifu aplikas ĝuste tian devizon. Kiel dirite, per la tradiciaj utaoj kaj tankaoj, li elĵonglas neniam formulitajn nuntempaĵojn. Analoge, lia poezia kosmo vidiĝas semita per simboloj el plej diversaj antikvaj mitologioj:
hinduisma, budhisma, persa, skandinava... Kaj ĉefe helena-romia. Jam la titolo mem evidentigas lian ŝaton al ĉi lasta. Cetere, tiu titolo, miaopinie, konstituas la fundamentan ŝlosilon de la tuta poemaro. Anteo estis giganto. Gigantojn, kiel vi scias, naskis Gea, aŭ Gaja, se vi preferas, nome la diino Tero. Heziodo en sia superba Teogonio pripoemas la estiĝon de Gea el la Ĥaoso. Poste Gea koncipas mem Ponton, nome la Maron, kaj Uranon, nome la Ĉielon, kun kiu ŝi sekskuniĝas kaj koncipas ses Titanojn kaj ses Titaninojn. Unu el ili, la titano Krono, nome la Tempo, seks-kuniĝe kun sia fratino Rea generos i.a. Pozidonon, dion de la maro kaj Zeŭson, dion super dioj. Sed antaŭe Krono suverenis. Li fortranĉis per falĉilo la seksajn organojn de sia patro, Urano, kiu konstante kovris Gean, ne permesante al la gefiloj vidi la lumon, kaj forĵetis la uranajn virilojn en la maron. Ŝaŭmo formiĝis ĉirkaŭ la seksa membro, kaj el tiu, finfine, naskiĝis Afrodita, la diino de belo kaj amoro. Krome, la falintaj sango-gutoj fekundigis la teron, kaj el tio Gea naskis i.a. la gigantojn.
Anteo, tamen, ne apartenis al tia generacio de gigantoj. Lin koncipis Gea seks-kuniĝe kun sia nepo Pozidono. En Anteo do kunfandiĝas tero kaj maro, la du elementoj rigardataj -jen unu, jen la alia, jen ambaŭ- kiel vivo-fontoj kadre de multaj antikvaj mitologioj. Anteon mortigis Heraklo. Sed la tasko tute ne facilis por la superheroo, ĉar, kiomfoje la giganto falis surteren, li ricevis energion el la patrino. Tiel, ke la fortikega Heraklo devis lin alten levi kaj tenadi supertere por povi finfine lin strangoli.
Nu, la Anteo de la poemaro estas la aŭtoro mem. En la unua poemo, titolita Kanto de Anteo -la insisto fariĝas signifoplena- la poeto epitetas sin "Anteo sur rulseĝo". Sed nia Anteo aperas nevenkebla. Ĝuste tia ilo, la rulseĝo, konstante ligas lin al la patrino Tero. El tio lia proverba forto. Admirinda pozitiveco en la doloro igas lin preferi cigno-kantojn nur en vespero, t.e. ĉe la vivo-fino, transigi en sonĝon sian vivon-morton, instigi suferantojn al tio, ke ili, kiel Odiseo, ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi la foje tentajn siren-kantojn de suicido, kiujn li vortumas "dolĉa tono de ponardo".
Kaj tiel, ĉi poeto, ĉi neniam venkebla venkito, en sia ĉambro, kiun li rigardas ĉelo kaj kaĝo, kapablas fajne ŝpini sonĝeskan lirikan universon, paroli al ni pri amo, espero kaj despero, krii plengorĝe, ke li vivas kaj mortas ĉiutage, samkiel ni ĉiuj. Tiel ĉi junulo, kiu nomas min frato -kia honoro!- ĉiuverse kaj pretervole instruas min pri poeteco kaj homeco.
... E-istoj el Ĉinio antaŭ nur tri tagoj konfesis al ni siajn zorgojn pri tio, kio fariĝos el la poeto, tridekkvinjara pensiulo, post kiam forpasos la patrino. Do mi kaptas ĉi ŝancon por alvoki vin al solidareco kun unu el la plej junaj kaj talentaj poetoj en Esperantujo kaj finas mian prezenton per deklamado de kelkaj poemoj el Kantoj de Anteo. Koran dankon pro via atento kaj pro via pacienco. Sanon kaj poezion.
Miguel Fernández
La kvinan de aŭgusto 1998, kadre de la UK en Montpeliero
*En nuna "Kantoj de Anteo", la parto IV, Ŝanĝado, kiu aperis kiel kroma numero ĉe La Kancerkliniko en 1997, estas aldonita post tiu ĉi prelego, do en la prelego Miguel ne tuŝis la aldonitan parton.