Letero el Sarajevo 1996
La Leteroj el Sarajevo aperis finnlingve en la papera eldono de la finna gazeto Kansan Uutiset.
La originalaj esperantaj versioj de la leteroj estis publikigitaj en la
retejo de la gazeto. Lige kun posta teknika reorganizo la tekstoj
malaperis el la retejo de Kansan Uutiset, sed estis savitaj de plena
forgeso fare de Simon Payne, en kies retejo ĉiuj Leteroj el Sarajevo plu legeblas.
La aŭtoro, Senad Čolić, siatempe estis la ĉefa motoro de la IJK en Sarajevo 1973. Liaj gefiloj Anida kaj Edin Čolić anis en la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara IJK.
Ni publikigas la originan tekston sen stilaj aŭ aliaj korektoj, ĉar temas pri historia dokumento.
Sarajevo, februare 1996
Hejtaĵo
Denove neĝas. Temas pri la kvara abunda neĝado
ĉi-vintre. La unua neĝo falis jam komence de novembro, tiel ke la
ĉi-jara estas la vera bosnia vintro - longa kaj malvarma. La unuaj tri
militaj vintroj ne abundis je neĝo kaj ne ekstreme malvarmis. Nia
maljuna najbarino ofte emfazis ke dum militaj jaroj vintroj estas
mildaj. Ni ne konsilus al iu ajn plu kontroli tion.
Por vivteno vintre estas du solaj prioritatoj: nutraĵo kaj
hejtaĵo. Pro malfermitaj ŝoseoj (sub kontrolo de internaciaj militaj
fortoj) hejtaĵoj per kamionoj trans montaroj nun povas eniri la urbon.
Kubmetro da brulligno kostas ĉirkaŭ 80 germanaj markoj. La prezoj
ŝajnas eĉ moderaj, kvankam ekster la urbo tiuj estas kvaroble malpli
altaj. Densaj arbaroj estas natura ĉirkaŭaĵo de Sarajevo. Sed dum la
antaŭaj tri vintroj eĉ ne hejtaĵero povis esti transportita al ĝi. En
la urbo mem troviĝas pluraj parkoj kun altaj arboj. En multegaj
ĝardenoj kreskas fruktarboj. Kiam oni ĉesigis kutimajn energifontojn
(gaso, elektro) la loĝantaro por hejtado aŭ simple kuirado orientiĝis
al ligno en la urbo. Por ne paroli pri detruitaj objektoj aŭ aliaj
lignaĵ-fontoj, oni ĉefe komencis haki arbojn.
Jam en la unua milita jaro, laŭ pritakso de fakuloj kiuj
esploris 16 lokaĵojn centre de la urbo, oni elhakis 93% de altaj arboj.
Minimume kvardek mil trunkoj estis faligitaj kiuj farus aleon 100 km
longan! Plurajn arbojn detruis pezaj grenadoj. Mi estis proksime de la
ĉefparko kiam kelkaj grenadoj trafis altajn arbojn. Iliaj dikaj branĉoj
defalis. Kelkaj preterpasantoj estis vunditaj. Post kelkaj minutoj el
proksimaj ŝirmejoj elkuris maljunuloj kaj gajne fortiris la faligitan
branĉaron. Ĉiu do klopodis iel havigi hejtaĵon. Mia kolego decidis ne
hejti - simple por ne alkutimigi la familion al varmo. Se li iam
prizorgis lignon la sakon li portis al najbaro kie kutime kuiris lia
edzino. Sur nigra merkato sako da ligno, (1/12 da kubmetro) kostis 50
DEM.
Brullignon eblis iom haki nur sur okcidenta monto Žuč, kie
okazis preskaŭ senĉesaj bataloj aŭ sur montetoj norde de la urbo. Mi
plej ofte iris al unu el la nordaj montetoj almenaŭ unu foje semajne,
kaj se mi ne sukcesis kapti ian kamionon la sakon mi devis porti sur
dorso ĉ. 12 km ĝis la domo. Estis vere malproksime kaj pro proksimaj
defendolionioj ankaŭ danĝere.
Foje mi estis en ĥirurgia kliniko por viziti vunditan amikon.
Alkuregis aŭtomobilo de urĝa medicina helpo. Geflegistoj elkuris
parolante ke venas nova vundito. Sur movebla brankardo oni enpuŝis en
la koridoron kovritan mezaĝan viron.
Kun paliĝinta vizaĝo, preskaŭ svenita, al alirinta kuracisto, li
mallaŭte diris: "...optpafisto...stomako..." La kuracisto tuj ordonis
ke oni preparu lin por operacio. La flegistoj rapide levis la
lankovrilon. Sed iom ŝokis ilin ke la vundito en la mano ankoraŭ forte
tenis sian hakileton. "(Mort)vundita en lignaro" - tiel ĵargone oni
komentas ĉi tiun kazon.
Senad Čolić
Foto: (cc) seisdeagosto