Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Nobel-kandidato: ĉu serioze?

Nobel-kandidato: ĉu serioze?

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-08 16:22
Dum la UK en Florenco okazis publika kunsido de membroj de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) kun ĉeesto de kongresanoj. Oni menciis la malbonan sanstaton de William Auld kaj la eblon ekpensi pri aliaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio. Diversaj nomoj aŭdiĝis, ĝis homo el la publiko proponis tiun de Abel Montagut, aŭtoro de "Poemo de Utnoa". Sciiĝinte, ke la eventuala nova kandidato povus esti ano de la ibera grupo sed ne konante ties nomon, Gonçalo Neves verkis spritan tekston kiu, ĉu hazarde?, trafis la solvon de la enigmo.

Liven Dek rakontis, ke oni kandidatigis iberan kolegon, sen mencio de la nomo. Tamen mi supozas ke nur Abel povus esti la ibero proponita en Florenco. Kial? Ĉar:

1) Li estas la sola kies nomo konsistas nur el esperantaj radikoj kaj plusa finaĵo (abel mont/a/gut).

2) Lia bapto-nomo perfekte rimiĝas kun Nobel.

3) La nomo "Florenco" devenas de floro, kaj floroj allogas abel-ojn.

4) Li estas nek magra nek dika.

5) Li ne havas lipharojn.

6) Li verkis almenau unu soneton.

7) Li estas pacama (li ja pli volonte verkas epopeon ol surmetas portepeon).

8) Li neniam kabeis publike.

9) Li neniam okupiĝis pri Ido.

10) Li neniam insultis Giorgio Silfer publike.

11) Li neniam vizitis Haupenthal en lia Provenca vilao.

12) Li scias parkere la esperantan himnon.

13) Li neniam tretis la esperantan flagon.

14) Li havas almenau tri esperantajn librojn lukse kaj verde binditajn.

15) Li neniam fuŝas akuzativon, eĉ kiam li ebrias (kio cetere okazas tre malofte, malkiel ĉe alia kandidato pli norda...).

16) Li estas nek antisemito, nek atisto, nek ŝulcisto, nek liberfoliano, kaj li ne partoprenis la hamburgan puĉon.

Nur li plenumas la suprajn 16 regulojn. Do li certe estas la ibera kandidato aludita de LD!

Gonçalo Neves


arkivita en:
kaha
kaha diras:
2006-10-08 20:13
Saluton, legante tiun artikolon, mi ne komprenis 2 vortojn:
Kio estas "atisto" (vorto ne staras en la RetaVortaro), kaj kio estas la plenlongigo de LD?

Dankegon
Jorge
Jorge diras:
2006-10-09 09:56
LD estas Liven Dek. Kaj pri atismo kaj atistoj legu ekzemple ĉe: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pasivo/participelekto/atismo.html
bab
bab diras:
2006-10-09 17:28
Ke aBEL "perfekte rimigxas" kun noBEL estas kulturspecifa nocio.
Por mi, nordano, tute ne sonas kiel rimo!
(aBEL rimigxas kun "la bel'", sed kun _no_BEL same kiel rimigxas "blanka kajto" kun "nigra kajto"...)
Jorge
Jorge diras:
2006-10-10 09:12
Tamen jes "Abelo" kun "Nobelo", se uzi plene esperantigitajn formojn.
bab
bab diras:
2006-10-10 14:19
Laux mia orelo tiu estas "duona rimo".
"Abelo" bone rimigxus kun "fabelo" aux "stelo".
La rimo dependas de la akcentita silabo; se du akcentitaj silaboj estas identaj, tiam (laux la "norda" sento pri rimoj) iliaj antauxantaj silaboj devas interrimigxi - alikaze la rimo fiaskas. Tiusence tutne gravas cxu en skribo aperas spaco antaux la rimsilabo aux ne:

"Abelo" rimigxas kun "la belo", sed ne kun "pro belo", "libelo" ktp.
"tre bone" rimigxas kun "ne bone", sed ne kun "tro bone".
Laux mia kompreno pri la "suda" rimnocio, tiam "tro bone" kaj "tre bone" rimigxus se oni skribus ilin senspace: "trobone" - "trebone". Cxu ne?
Jorge
Jorge diras:
2006-10-11 09:53
Mi parolas ne pri suda aŭ norda rimadoj, sed pri preskaŭ 120-jara tradicio rimi en esperanto, jam de la komenco de la lingvo, de Zamenhof (sudulo?; ankaŭ en Praesperanto, parenteze) tra Kalocsay (sudulo?), la Parnasa Gvidlibro, Auld (sudulo?) ktp. Provu rimi "norde" kaj oni vidu kiel tio akceptiĝos. Cetere, la "sudaj" asonancoj akoraŭ ne plene hejmiĝis en la esperanta poezio.
Jorge
Jorge diras:
2006-10-11 18:18
Ankaŭ la aborta rimo aŭ radikrimo de la slavaj lingvoj ne sukcesis hejmiĝi.
bab
bab diras:
2006-10-18 23:43
Tre facilas rimi "norde":
Cxiuj rimoj de la Esperanta literaturo restas kiel nun, nur la ""perfektaj"" rimoj anstatauxigxas.
(Pardonu min, sed mi ne vidas kiel "akcidento - lupodento" povas esti pli "perfekta" ol acxa adasismo.)
Jorge
Jorge diras:
2006-10-19 15:32
Adasismo ne estas rimo, sed ripeto de sufikso, t.e. de vorto, ekz. "amADAS - plorADAS". Male, pri "akcidento - (lupo)dento", temas pri du apartaj, malsamaj vortoj, kies finoj sonas same: t.e. rimo. Se vi preferas nur rimojn kun plia apogo, jen via afero, sed plej probable vi konvinkos pri tio neniun krom vin mem, cetere jam de komence konvinkitan.
bab
bab diras:
2006-10-19 16:15
Bone. Mi provu esti pli klara kaj pli kundiskutema. :-)
La diferenco inter ni sxajne estas la difino de "rimo", laux vi: "du apartaj, malsamaj vortoj, kies finoj sonas same". Laux mi: "du apartaj, malsamaj vortoj, kies finoj sonas same ekde la unua akcentita vokalo, kaj nur ekde tiu". En la paro "akcidento - (lupo)dento" la samsoneco komencigxas jam _antaux_ la unua akcentita vokalo, kaj tiu troa simileco mortigas la rimon, kvazaux oni dufoje ripetus "dento" ("esti dento - lupodento").

Via difino de rimo ankaux postulas semantikon (oni sciu ke la elemento "-dento" jen estas memstara vorto, jen ne).
Mia difino nur postulas sonsentemon. (Kompreneble - per la mia, se robote aplikata, oni riskas la akceptendon de kelkaj adasismoj kiel rimoj.)
mbavant
mbavant diras:
2006-10-13 14:26
Rimo ne estas tio, kion vi opinias. Pli bone legu pri la temo, ekz-e en REVO.
Jorge
Jorge diras:
2006-10-15 11:27
Pri kiu "vi" temas? Se pri mi, nu, mi ne trovas la informojn en la (cetere tre magra) reta vortaro ReVo aparte novaj, surprizaj, instruaj. Nenio nova sub la luno (kiel dirus Joxemari). Parenteze, "wishful thinking" en esperanto estas "revpensado" (mi prenis de Ertl).
Jorge
Jorge diras:
2006-10-15 11:29
Pardonu, nun mi komprenas al kiu sin adresas la rekomendo pri legado de libroj ktp pri rimado.
bab
bab diras:
2006-10-18 23:37
Mi jam legis multe pri rimoj. (Interalie la "Parnasa Gvidlibro".)
Kiu estas vi, kiu rajtigas al vi mem defini kio estas rimo kaj kio ne?
Joxemari
Joxemari diras:
2006-10-14 12:34
Kiam la fingro montras al la luno, la stultulo rigardas al la fingro, en Nordujo kaj Sudujo.
bab
bab diras:
2006-10-18 23:40
Se oni ne plene samopinias kun la "Parnasa Gvidlibro", cxu tiam do oni estas stultulo?
Mi preferas mem vidi la lunon ol ricevi alies instrukciojn kiel gxin rigardi.