Pola Radio eksilentos en Esperanto
La unuaj elsendoj de la Pola Radio en Esperanto okazis jam en 1928. Regulaj programoj en Esperanto estis komencitaj la 4-an de aprilo 1959, en la jaro de la centjara datreveno de Ludoviko Zamenhof, kiam ankaŭ okazis la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Laŭ la estro de la Esperanto-Redakcio, Barbara Pietrzak, la planata nuligo de la elsendoj estas granda frapo al la Esperanto-movado, precipe se konsideri, ke en la jaro 2009 en Pollando devos okazi nova jubilea Universala Kongreso de Esperanto.
En februaro 2006 la eksterlanda servo de la Pola Radio solenis sian 70-jariĝon. Tiam la prezidanto de la kompanio, Andrzej Siezieniewski, klarigis, kial la kompanio daŭre elsendas en Esperanto. Laŭ li, Esperanto estas lingvo de edukita elito kun altaj postenoj en siaj landoj.
- Ni elsendas en la internacia lingvo, ĉar estas evidente, ke ni volas per niaj programoj - diskonigantaj Pollandon, diskonigantaj la polan ŝtat-intereson kiel filozofion de nia funkciado en la mondo - atingi ĉiujn naciojn de la mondo. Ni estas unu el malmultaj radio-stacioj, kiuj elsendas en Esperanto. Malgraŭ la malgranda konsisto de tiu ĉi redakcio kaj ĝia mallongdaŭra programo, nur duonhora - la rezulto de ĝia dissendo estas tre grava, ĉar ni atingas tiamaniere la mondajn elitojn, li diris.
Tamen, meze de la jaro ŝanĝiĝis la estraro de la Pola Radio, kaj la nova prezidanto, Krzysztof Czabański (sur foto), ne ŝajnas same entuziasma pri Esperanto. Same sintenas la ĉefoj de la eksterlanda sekcio, kiuj jam dum la unua renkontiĝo kun anoj de la Esperanto-redakcio anoncis, ke necesas "kontraŭbatali postkomunistajn influojn, regantajn en tiu programo de 16 jaroj".
Komence de oktobro la estraro de la Pola Radio donis la unuajn indikojn pri planataj ŝanĝoj en la eksterlanda programo, kaj marde la 31-an de oktobro en la internaj retpaĝoj de la Pola Radio estis anoncitaj detaloj de la plano. La sola redakcio, kiun oni planas komplete forigi, estas ĝuste la esperantlingva. Anstataŭe oni plivastigos la programojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj, subtenos la profesian edukadon de ĵurnalistoj el Ukrainio kaj Belorusio, kaj pliigos la pollingvajn elsendojn al tiuj najbaraj landoj.
Formale la decidon pri la lingvoj, en kiuj elsendu la eksterlanda programo de la Pola Radio, faras la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kaj en la lasta kontrakto, farita en majo 2006, Esperanto ja estas indikita. Nun tamen la estraro de Pola Radio havas aliajn planojn.
- La situacio estas drameca, ĉar la ŝanĝoj estas efektivigataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio havas verdan lumon por ĉiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el diversaj landoj de la mondo, interparolante kun miaj novaj superuloj mi ricevis lakonan respondon: "ni scias". Mi estis ankaŭ informita, ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos la Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. Ĉu tia decido estis efektive alprenita, mi ne scias, skribas la estro de la Esperanto-Redakcio, Barbara Pietrzak, en letero sendita al kelkaj aŭskultantoj de la programo.
István Ertl, estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, opinias la novan planon de la Pola Radio iom komprenebla, sed tre bedaŭrinda.
- El politika vidpunkto estas, eble, komprenebla afero ke Pola Radio koncentru siajn aleksterajn elsendojn al landoj proksimaj, kie Pollando havas plej rektajn interesojn. Tamen, se ekzistas lando kun aparta ligo al Esperanto, tiu estas Pollando, kaj ni esperu ke la decidfarantoj tion ne forgesos.
Alia estrarano de TEĴA, Jukka Pietiläinen, tre miras pri la decido de la Pola Radio, ĉar laŭ li la registaro de Pollando havas grandan bezonon rekte informi eksterlandanojn pri sia politiko, kaj por tio aparte taŭgas la esperantlingvaj elsendoj, kiuj havas multajn aŭskultantojn.
- Lastatempe finnaj gazetoj, kiujn mi kutimas legi, estas plenaj de sufiĉe kritikaj kaj negativaj aferoj pri Pollando. Mi kredas ke situacio estas simila ankaŭ en aliaj landoj, kaj pro tio tre utilas ankaŭ por la polaj aŭtoritatoj havi eblon informi senpere pri sia agado. Krome, kvankam tio eble ne estas populara maniero esprimi aferojn nuntempe, Pollando kiel naskiĝlando de Esperanto havas ankaŭ moralan devon utiligi Esperanton en informado pri sia lando. Eblus eĉ diri ke la decido ŝajnas konfirmi la nacilingvajn gazetarajn raportojn pri la sentaŭgeco kaj stulteco de la nuna pola registaro. Mi tre bedaŭras se tiu impreso estas vera kaj ne nur rezulto de malica propagando.
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, opinas la esperantlingvajn elsendojn de la Pola Radio gravegaj.
- Apenaŭ eblas supertaksi ilian signifon. Por mi mem ilia malkovro antaŭ 40 jaroj estis la decida puŝo por eklerni Esperanton. Ĉar mi ne havis kontakton kun aliaj esperantistoj, ili estis la sola ebleco aŭdi Esperanton. Kvankam mi estis parolinta Esperante kun neniu, en mia unua UK en 1969 en Helsinko mi povis tuj flue konversacii, ĉar miaj oreloj estis alkutimiĝintaj al la lingvo. La lingvoinstrua rolo de la elsendoj vere ĉiam estis grava, kaj pri tio la redakcianoj mem konsciis. Al la evoluigo de la ĵurnalisma lingvaĵo de Esperanto Pola Radio multege kontribuis sole pro la devo ĉiutage redakti novaĵbultenon, longtempe eĉ plurfoje tage. Tion UEA cetere premiis en la Helsinka UK donacante al la redakcio la ĵus aperintan PIV. En 1993 la redakcio ricevis la Premion Deguĉi pro "integrado de Esperanto-parolantoj kaj disvolvado de ilia komunuma konscio", sed ankaŭ kiel dankon pro ĉiujara viva raportado el Universalaj Kongresoj, ebliganta virtualan ĉeeston en ili al amaso da nekongresanoj.
Libera Folio: Kiel vi komentus la principan decidon de la Pola Radio nuligi la esperantlingvajn elsendojn?
Osmo Buller: Ĝi estas ŝoka novaĵo malgraŭ tio, ke ĝi ne venis surprize. Dum la lastaj jaroj preskaŭ ĉiuj radiostacioj reduktis la nombron de lingvoj kaj horoj de siaj elsendoj al eksterlando aŭ tute forigis ilin. Ankaŭ pluraj Esperanto-programoj malaperis, sed perdi Polan Radion estus aparte dolorige, ĉar temas pri LA stacio de Esperantujo. Mi esperas, ke la principa decido tamen ne estos realigita.
Libera Folio: Kion (se ion) laŭ vi povus kaj devus entrepreni UEA, aliaj esperantistaj organizaĵoj (kiuj) kaj individuaj esperantistoj, por laŭeble influi la finan decidon? Kion devus eviti fari esperantistoj?
Osmo Buller: UEA turnos sin oficiale al la koncernaj polaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ aliaj organizaĵoj kaj individuoj devus nun amase skribi al Pola Radio kaj polaj ambasadoj. Mi kredas, ke unuavice gravas la nombro de alvokoj por daŭrigi la elsendojn. Vere legataj estos verŝajne nur tiuj, kiuj impresas neŝablone kaj persone. Oni evitu esprimojn kiel "protesti" aŭ "kondamni" kaj anstataŭe oni esprimu sin en pozitiva maniero. La intencon ĉesigi la elsendojn ne naskis malico kontraŭ Esperanto sed financaj kaj politikstrategiaj konsideroj. Ni do klopodu persvadi la decidantojn, ke plej prudente estas daŭrigi la elsendojn.
Andrej Grigorjevskij, antaŭa estrarano de UEA pri informado, iugrade komprenas la planojn de Pola Radio.
-
Eblas kompreni, ke por la nuna Pollando tiuj elsendoj ne estas tiom
interesaj kiel siatempe, dum la iama kontraŭstaro de Okcidento kaj
Oriento. Nun Pollando alimaniere vidas sian rolon, havas aliajn
politikajn celojn, prioritatigante influadon al la najbaraj neEU-aj
landoj. Esperanto-elsendado, al la aŭskultantoj ĉefe troviĝantaj
okcidente, ne plu ŝajnas valori la kostojn.
Laŭ li, esperantistoj mem ne povos multon fari por influi la decidon.
-
Mi kredas, ke oni devas eltrovi aliancanojn en la pola socio kaj
registaro - tiujn politikistojn kaj sociajn agantojn, kiuj povus
memorigi al la estraro de la Pola Radio pri la graveco de la pola
kultura influo tutmonde, ne nur en la proksima najbareco.
Zbigniew Galor, pola sociologo kaj antaŭa prezidanto de Akademio Internacia de Sciencoj en Pollando, ne havas multan esperon pri sukceso.
- Laŭ mia opinio la afero estas perdita. Al diversaj kaŭzoj aldoniĝas esprimita post la elekto de Czabański lia sinteno: li volas ke la radio estu evidente dekstra. Nuligo de esperanta sekcio enskribiĝos en jam longa vico de nuligitaj programoj de la publikaj radio kaj televido. Jes, ni devas almenaŭ por honoro protesti. Laŭ mi en la nuntempa realeco plej signifus voĉoj de kristanaj-religiaj organizoj (esperantaj). Kaj plej bone el Vatikana medio, baziĝante sur la fakto, ke ankaŭ la nuntempa papo uzas Esperanton en siaj publikaj elpaŝoj.
Mi persone pensas ke la nova ĉefadministrado de Radio Pola aĉage eraras, kaj ne komprenas la internacian celon de Esperanto. Bedaŭrinde.
Alekĉjo, fidela aŭskultinto