Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto por la blanka kulturhomo?

Esperanto por la blanka kulturhomo?

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-27 20:44
Ĵusaj mesaĝoj de esperantisto, kiu volas igi Esperanton la internacia lingvo de la "arja popolo", kaj ne de la tuta mondo, igis nian aŭtoron Gary Mickle pripensi, ĉu ĉiam esperantistoj vidis kontraŭdiron inter rasismo kaj la interna ideo de Esperanto. Bedaŭrinde ne, li konstatas. Ankaŭ la koncepto de kultura imperiismo, kiun multaj esperantistoj subtenas, laŭ Gary Mickle havas punktojn de intertuŝiĝo kun ekstremismaj ideologioj. "Eble hodiaŭ, jardekojn post la apero de la batalnocio 'kultura imperiismo' ĉe esperantistoj de la Tyresö-generacio, venis la tempo por kritike ekzameni ĝin", li skribas.
Esperanto por la blanka kulturhomo?

Librokovrilo de 1935.

La dissendolisto "Lingva demokratio" havas multe da membroj (445) kaj priskribas sin kiel "diskutlisto[n] por esperantistoj interesiĝantaj pri agado por Esperanto, la publika bildo de Esperanto, kaj la lingva egaleco kaj diverseco". En ĝi lastatempe aperis mesaĝoj de esperantisto, kiu pledas por la rajto de ĉiu popolo "defendi sian propran ekziston, fizika[n] kaj mensa[n]", kaj kiu timas pri la estonteco de la "arja popolo", t.e. "anoj de la Kaŭkasa raso kiuj ne estas islamuloj". Laŭ li, la "arja popolo" frontas en siaj landoj mortminacan "invadon" de "ne-arjanoj": "islamuloj, afrikanoj, hindoj kaj azianoj". Cetere, tio ne estas ekstertemaj politikaĵoj en la listo, ĉar la mesaĝanto pravigas per ili sian tezon, ke Esperanto iĝu internacia lingvo de ĝuste tiu "arja popolo" – kaj ne de la mondo.

La terminologio ("arjoj") efektas antaŭdiluva, ĉerpita el ne plu popularaj rasismaj teorioj, kaj la politika tendenco aspektas ekstremdekstra, se ne diri faŝisma, kvankam la mesaĝanto neas tion. Li rikoltis kelkajn kolerajn reagojn de aliaj listanoj. Bone. Sed ĉu ĉiam esperantistoj vidis kontraŭdiron inter rasismo kaj la "interna ideo"? Bedaŭrinde ne. La opinion, ke Esperanto estu la lingvo de la "blanka kulturhomo" mi renkontis jam en malnova numero de Germana Esperantisto el la komenco de la 20-a jarcento, kie ĝi ne estis unikaĵo. En tiu revuo vidiĝis tiuepoke multaj aliaj naciismaj kaj parencaj ideoj. Por preni alian ekzemplon, pri kiu oni diskutis lastatempe en SAT: August Forel, taksata unu el la eminentaj pioniroj de la svisa movado, estis tre ekstrema rasisto (asertanta hierarkion de pli kaj malpli valoraj homaj rasoj) kaj unu el tiuj medicinistoj, kiuj plej diligente popularigis la eŭgenikismajn teoriojn, kiuj en multaj landoj kondukis al la trudsteriligo de multaj miloj da laŭsupoze genetike malplivaloraj homoj. La movado-tipa historiografio ne impetas esplori tiajn temojn.

Sed ĉu rasisma esperantisto
ne almenaŭ hodiaŭ metas sin ekster la ĝeneralan akordon pri la enhavo de la "esperantismo"? Jes kaj ne. La enkonduka tezo de la kritikata mesaĝanto, t.e. ke "ĉiu popolo havas la rajton defendi sian propran ekziston, fizikan kaj mensan", ĉiukaze radikiĝis en la pensado de granda nombro da esperantistoj, kvankam ili difinas "popolon" laŭ etnismaj teorioj, anstataŭ laŭ rasismaj. La unuaj estas nur laŭŝajne pli modernaj. Fakte, ili estas esence redeklaro de jam ducentjaraj romantismaj-naciismaj ideoj, kiuj montriĝis dum la historio nek pli ĝustaj nek pli bonefikaj ol rasismaj ideoj. Kelkaj versioj de la tezo pri la sindefenda rajto de "popoloj" – ĉe kiuj ĝi aspektas kiel rajto kaj devo kulture diferenciĝi – proksimas al tio, kion multaj t.n. novdekstruloj nomas "etnoplurismo". Praktike ĉiuj versioj estas kritikeblaj pro ilia kulturisma inklino.

Ĉiu homo kaj ankaŭ ĉiu homa kolektivo rajtas fizike ekzisti kaj esti politike libera (do havi memstaran "mensan ekziston"), egale ĉu oni difinas ĝin kiel "popolon" aŭ "etnon" aŭ laŭ iu ajn alia maniero. Sed neniu homa kolektivo, inkluzive popolon aŭ lingvogrupon, estas eterna. Sekve, neniu povas atribui al tia kolektivo rimedojn aŭ statuson, kiu garantius al ĝi eternecon. Ankaŭ la tutmonda ĝeneraliĝo de Esperanto ne havus tian efikon.

Inter la esperantista kulturismo kaj la rasismo estas diferencoj, sed ankaŭ similecoj. Diference de la kritikata rasisma imago, kiu disfrakciigas la homaron laŭ "rasoj", religioj kaj civilizacioj, kaj zorgas pro "invadoj" de migrantoj el la malriĉaj partoj de la mondo en la pli riĉajn, la ĉefkurenta esperantista teorio disfrakciigas la homaron laŭ "etnoj" kaj zorgas pro kulturaj "invadoj", kutime de unu lingve difinita grupo kontraŭ alia. Sed ambaŭ imagoj havas ion komunan kaj bone karakterizeblan per la termino miksofobio (laŭ Pierre-André Taguieff): la obsedon pri "danĝera" rasa, kultura, lingva aŭ alispeca hibridiĝo. Miksofobio estas komuna trajto de etnoplurismaj kaj de multaj rasismaj kaj lingvopurismaj ideoj. La esperantistoj estus morale kaj politike pli fortaj, se ili lernus reĵeti ĉiujn teoriojn, kiuj staras sur tiu fundamento, kaj ne nur la nete rasismajn.

La etiko, kiu ebligas kunvivadon
de diversdevenaj homoj – kaj tia necesas pli kaj pli multloke en la mondo – estas etiko, kiu malakceptas atribui al teritorioj etnan (aŭ unucivilizacian) karakteron, kaj kiu egalrajtigas ĉiujn daŭrajn loĝantojn sen konsidero pri ilia deveno. Zamenhof nomis tiun principon la "sengenteco de la tero". Necesas aldoni, ke ĝi estas rekte kontraŭa al la originaj principoj de la etnismo – politika doktrino ĉiam ankoraŭ ŝatata de kelkaj esperantistoj.

"Nia civilizacio" estas pli kaj pli tutmondeca civilizacio. Eĉ se migrado de homoj ne okazus, la amplekso de kulturaj interŝanĝoj kreskegis en la 20-a jarcento kaj tre kredeble kreskos plu. La mondo evoluas en la direkto de tio, kion iuj nomas "postetneco", t.e. stato, en kiu etnoj kaj civilizacioj kun distingaj trajtoj anakronismiĝis. Ni ĉiuj rajtas havi niajn kulturajn inklinojn kaj praktiki nian memelektitan personan kulturon. Sed neniu el ni devus havi la iluzion, ke ekzistas ia "nia civilizacio", kiu transdaŭros generacion post generacio sen esencaj ŝanĝiĝoj. Kiom similas nia propra kultura medio al tiu de niaj prauloj antaŭ kvar aŭ kvin generacioj?

Ne mankas en la mesaĝoj de la defendanto de "arjoj" la imperiismo-nocio: "La Islamuloj estas tre tre imperiismaj, kaj ni devas same forte rezisti tion". Ekstremdekstruloj kaj parto de la esperantistoj jam delonge havas siaspecan imperiismo-kritikon, kiu difinas ĉefe "troajn" internaciajn kaj intercivilizaciajn kulturajn influojn kiel "imperiismajn". Tiun kritikon transportas la nocio "kultura imperiismo". Ĝi havas nenion komunan kun tiu imperiismo-kritiko, kiu okupiĝas interalie pri la tutmondaj militaj intervenoj de Usono kaj ĝiaj diversaj aliancanoj.

Eble hodiaŭ, jardekojn post la apero de la batalnocio "kultura imperiismo" ĉe esperantistoj de la Tyresö-generacio, venis la tempo por kritike ekzameni ĝin. Kultur-orientita imperiismo-nocio ofte aperis dum la historio en aliaj rondoj ol tiuj de la ĉeftendenca kontraŭimperiismo. "Imperiismo", interpretita helpe de teorio pri "etnoj", estis grava nocio en la etnismo-teorio de François Fontan kaj en postaj. "Kontraŭimperiismo" aperis ankaŭ en la "maldekstra" alo de la nazia partio NSDAP, kie ĝi interpretiĝis i.a. kiel "laŭsenta konsento al ĉiu batalo, kiun subpremataj popoloj kondukas kontraŭ ekspluatantaj uzurpantoj, ĉar ĝi estas trudnecesa sekvo de nia ideo de naciismo", kiu atribuas al ĉiuj popoloj "la rajton je etnopopola tipeco". Ĉi tiuj vortoj estas cititaj el alvoko de la Otto-Strasser-grupo ("La socialistoj forlasas la NSDAP") el la jaro 1930, kiam la politikaj vojoj de la du tendencoj disforkiĝis. Rimarkinde estas, ke ĝis tiu jaro la "kontraŭimperiismaj" nazioj scipovis kunvivi kun la aliaj nazioj.

Mi ne kredas, ke estas malicaĵo mencii faŝisman "kontraŭimperiismon" en unu vico kun aliaj kultur-orientitaj "kontraŭimperiismoj", inkluzive la esperantistan, kiu pro la epoko de ĝia ekapero (la post-1968-a) akiris aŭron de "maldekstreco". Ankaŭ la diskutoj en "Lingva demokratio" montras, ke "imperiismo" estas multe pli diverse komprenebla afero, ol esperantistoj kutime imagas, kaj ili montras, ĝis kia ekstremo la koncepto de intercivilizacia batalo povas konduki ankaŭ esperantistojn, kiam ĝi fariĝas la pensoskemo, per kiu ili komprenas la mondon.

Gary Mickle
gmickle@nexgo.de

arkivita en:
Sten
Sten diras:
2006-02-28 15:58

Mi trovas la artikolon de Gary Mickle interesa kaj pripensinda. Estas bone aktualigi aferojn, pri kiuj oni kutime silentas en la E-a mondo "por ne malutili al nia kara afero". Tamen troviĝas en ĝi kelkaj punktoj tre diskuteblaj.

1) La elirpunkto. La fakto ke aperas rasisto au alia idioto en retlisto diras nenion pri la ceteraj listanoj. Tiaj homoj troveblas en ĉiu retlisto, E-a au alilingva.

2) La etnismo. Estas bone ekzameni kaj kritiki ŝovinismon en etnisma formo. La Zamenhofa ideo, ke ĉiu lando apartenas ne al aparta gento, sed al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, estas tre plaĉa kiel ideo. Sed samkiel aliaj simpatiaj ideoj ĝi povas esti uzata por pli malnoblaj celoj en la praktiko. Ĉinio povus uzi ĝin por motivi sian regadon de Tibeto, Svedio por motivi la restriktadon de sameaj (laponaj) rajtoj. La etnismo, eĉ kiam ĝi enhavas neplaĉajn elementojn, plej ofte estas defendo de malforta grupo kontrau pli forta potenco.

3) La tielnomata kultura imperiismo. Oni vere povas kritiki tiun esprimon, sed ligi la ideon pri ĝi kun "maldekstraj" nazioj estas demagogia stultaĵo tute ne honesta. Kompreneble troviĝas homoj, kiuj kontrauas "kulturan imperiismon" sed ne la militan, politikan kaj ekonomian imperiismon de Usono. En mia lando tamen pli oftas la malo. Estus bone, se Gary Mickle iom pli zorge evitus kulpigi per asociado.

/Sten