François Grin parolis en la inaŭguro de la UK
- La gardistoj de la kongresejo estas vere striktaj. Oni poste klarigis, ke ne ĉio estis preta je la 9-a, sed tio kun la armita policano estis tamen troa, kvazaŭ estus milito. Ili povis ja lasi nin eniri la parkon antaŭ la kongresejo sed teni la pordojn de la ĉefkonstruaĵo fermitaj ĝis ĉio estos preta, plendetas kongresano Josef Ŝemer el Israelo iom amuzite.
La kongresejo konsistas el unu malnova, impona sed interne iom labirinteca, kelketaĝa brika konstruaĵo, kaj aliaj, pli modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭ parkeca korto kun granda gazono kaj multaj arboj, kiuj donas tre bezonatan ombron. La komforta korto rapide iĝis renkontiĝejo kaj babilejo por multaj kongresanoj, kvankam la temperaturo en la klimatizitaj konstruaĵoj estas klare pli komforta ol en ekstere, kie regas 35-grada varmego.
La solena inaŭguro de la kongreso laŭtradicie okazis en salono Zamenhof, kiu en Florenco troviĝas en aparta konstruaĵo, ne ĉe la kongreseja parko sed sur alia flanko de strato. Unu el la ĉefaj parolantoj estis la svisa esploristo François Grin. Lia raporto pri la lingva neegaleco kaj la avantaĝoj kiujn ĝi donas al la anglalingvaj landoj, estis vaste uzata de esperantistoj en informado, kaj ankaŭ tradukita al Esperanto.
S-ro Grin legis sian ampleksan paroladon en Esperanto, sed li plurfoje atentigis, ke li ne bone scias la lingvon, kaj absolute ne estas esperantisto. Li ŝajnis iom iritita de la unudirektaj interpretoj, kiujn esperantistoj donis al lia raporto, kaj denove atentigis, ke kvankam lia raporto ja mecias la uzon Esperanton kiel unu eblan solvon, aŭ prefere unu eblan paŝon direkte al eventuala solvo de la problemoj de lingva neegaleco, tio ne estas la ĉefa akcento de la studo.
- Li parolis tre longe, kvardek minutojn, kaj multaj homoj iom laciĝis dum lia parolado. Mi volis aranĝi kun li renkontiĝon en Bruselo por diskuti pri lia ebla kontribuo al kurso pri multlingveco ĉe instituto kie mi laboras, sed nun mi iom timas ke li vidos min ĉi tie kaj konkludos ke mi apartenas al tiuj frenezaj esperantistoj, diris poste nederlanda kongresano.
La kongresa libroservo troviĝas en aparta klimatizita dometo rande de la kongreseja parketo. La loko estas trafe elektita, ĉar en la parketo kolektiĝas kaj renkontiĝadas multaj kongresanoj, kaj la libroservo rapide iĝis rifuĝejo por tiuj kiuj tro suferas pro la varmego. Ne nur tial, sed ankaŭ pro la multaj interesaj novaĵoj, la libroservo ŝajnas multe vendi en Florenco.
- Post nur du tagoj estas malfacile fari juĝon, sed laŭ mi estas klare pli bone ol mezume. Nepre ni vendos multe pli ol en Pekino. Plej bone vendiĝas la italaj novaĵoj, ekzemple La Princo de Macchiavelli, la nova lernolibro de la itala, kaj ĉi tiu tradukaĵo el la angla, gvidlibro pri Italio por ksenofoboj. Bone vendiĝas ankaŭ la nova verko de Humphrey Tonkin, Lingvo kaj Popolo. Ĝin ni ricevis nur dimanĉe, sed jam vendiĝis sufiĉe granda stako, rakontas la ĉefo de la libroservo, Ionel Oneţ.
Komplete vendiĝis la stoko de la nova Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PoMEGo), verkita de Bertilo Wennergren. La aŭtoro mem serĉis sian PoMEGon sensukcese, kaj poste eksciiis ĉe la kaso, ke ĉiuj ekzempleroj fulme vendiĝis.
- Oni povus kredi, ke temas pri granda sukceso, sed bedaŭrinde temis pri nur kvin ekzempleroj. Devis esti ĉi tie cento da ekzempleroj, sed ili ŝajne ankoraŭ estas ie meze de la Atlantiko, diras Bertilo Wennergren, kaj rakontas ke li jam antaŭe havis spertojn pri la malrapideco de poŝto sendita el Usono.
Dimanĉe la kongresa libroservo malfermis siajn pordojn unu horon post la fino de la solena inaŭguro, je la 13-a horo. Samtempe komenciĝis ankaŭ la cetera programo de la kongreso, per prelegoj, fakaj kunsidoj kaj kunsidoj de tri subkomitatoj de UEA - tiuj pri financoj, pri junularo, kaj pri eksteraj rilatoj.
La libroservo fermis siajn pordojn je la 18-a horo, aŭ proksimume je la 18-a.
- Estas jam fermite, sed ĉar ni estas en Italio kie la tempo estas relativa, vi povas finfari viajn aĉetojn, pagi trankvile, kaj poste eliri, Ionel Oneţ anoncis al la deko de aĉetemuloj, kiuj troviĝis en la libroservo je la indikita fermohoro.
Ankaŭ la aliaj programeroj finiĝis je la 18-a, kaj unu horon poste ĉiuj babilemuloj estis elpelitaj ankaŭ el la ĉefa konstruaĵo de la kongresejo, kiu fermis siajn pordojn je la 19-a. Amika interrilatado tamen daŭris en la korto.
saluton, mi bedauras konstati ke vi ne estas vere profesia jhurnalisto... Ne nur vi donas malverajn informojn pri la prelego de Grin (kiu daurighis 25 minutojn kaj ne 40), sed ankaux vi nun citas malpozitivajn komentojn, kiam mi auxdis tre favorajn opiniojn pri la prelego. Kion diris prof. Grin estis simple "informu profesie che la medio kiun vi bone konas. Informi fakulojn kaj gravulojn ne estas la sama afero ol informi la homon de la strato". Sed vi donas la tutan malghustan impreson ke vi konsilis al esperantistoj simple silenti. Mi bedauras, sed via "libera folio" ne estas bona infomado sed nur "skandalgazeto", kaj ghi tute ne plachas al mi, kaj multaj pensas same.