Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:31
Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne pli bone havu sian Centran Oficejon en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Plej emocie parolis maljuna sinjorino, kiu indignis, ĉar la gvidantoj de la kongresaj ekskursoj en la antaŭa tago ne nur ne portis grandajn verdajn flagojn, sed eĉ la kongresajn insignojn dum iu ekskurso oni kolektis en la aŭtobuso.

En merkredo la Universala Kongreso de Esperanto havis ekskursan tagon, kaj en la kongresejo nenio okazis. La partoprenantoj de la infana kongreseto komune ekskursis al la urbo Pizo, sepdek kilometrojn for de Florenco, kaj fotiĝis antaŭ la kliniĝanta turo. La anoj de la plenkreskula kongreso ĉiu laŭ sia plaĉo ekskursis individue aŭ grupe, ĉu en Florenco aŭ en la ĉirkaŭaĵo.

La kongresaj laboroj rekomenciĝis en ĵaŭdo matene je la 9-a horo per la tradicia programero "Estraro respondas". La tuta estraro de UEA ĉeestis en la plenŝtopita salono Canuto, kie la temperaturo kaj humideco estis ŝvitigaj. Ekstere la vetero iom mildiĝis pro kompata pluveto kaj nuboj kiuj iom ŝirmas la kongresanojn kontraŭ la bruliga Florenca suno.

Komence de la kunsido la ĝenerala sekretario kaj estrarano de UEA, Ulla Luin, parolis pri la financoj de la asocio kaj atentigis pri la grava rolo de la Centra Oficejo ankaŭ en la administrado de la mon-aferoj.

- Membrokotizoj financas proksimume la duonon de niaj elspezoj. Prlksimume kvarono el niaj enspezoj venas de la libroservo kaj la kongresaj kotizoj, kaj tio multe dependas de bona prizorgo en la Centra Oficejo. Alia kvarono, proksimume, venas de rentoj aŭ aliaj tiaspecaj fontoj. Tiu mono kompreneble parte venas el iamaj grandaj donacoj, sed la laboro de la Centra Oficejo estas ege grava en la daŭra administrado de tiuj investoj. Ĝenerale mi volus diri, ke la Esperanto-movado estas absolute mirinda, se konsideri, kion ĝi sukcesas fari per tiuj malgrandaj enspezoj, kaj vi kiel membroj estas absolute mirindaj, diris Ulla Luin.

La unuan demandon la prezidanto de la kunsido, Renato Corsetti, akceptis de la konata japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu interalie financis multajn tutpaĝajn anoncojn pri Esperanto en eŭropaj gazetoj.

- Ni jam faris iom grandan investon en Roterdamo, en la Centra Oficejo, sed ĉiuj scias ke la centro de Eŭropa Unio esas en Bruselo. Se ni havus Centran Oficejon en Bruselo, ni povus influi tie. La naskiĝo de EU estas la nura, unua kaj lasta ŝanco por Esperanto, tiel mi kredas. Nia movado estas formiko kiu atakas giganton, sed ni devas ataki.

Renato Corsetti evitis la demandon pri translokado de la Centra Oficejo al Bruselo, kaj volis nuancigi la bildon pri la unuavica graveco de Eŭropo.

- Nia japana amiko estas la plej konvinkita eŭropisto. Fakte estas ankaŭ multaj eŭropaj estperantistoj, kiuj pensas ke nia ŝanco estas nun aŭ neniam, en Bruselo aŭ en neniu alia loko en la mondo. Mi tamen havas grandajn dubojn.  Ankaŭ aliaj mondopartoj fariĝas pli gravaj. La vera problemo de la Esperanto-movado estas, ke ni ne havas tre fortan movadon en Usono. Se ni havus ĝin, certe eĥoj de tio, kion ili dirus atingus la tutan mondon pro la nuna strukturo de la informrimedoj. Ĉiu laboru en sia lando kaj en sia kontinento, kiel se tio estus la plej decida afero por Esperanto. Mi volas nur relativigi la aferon. Bruselo ja estas grava, sed povas esti ke post tridek jaroj Pekino estos eĉ pli grava ol Bruselo, neniu povas scii.

La antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, nun estas unu el la gravuloj de la debat-instiga Esperanta Civito, kaj li diris, ke li volas fari "tabuan demandon". Iom surprize, li volis ke la estraranoj de UEA klarigu kial eldonaĵo de la Civito malafable skribas pri UEA.

- Mi loĝas en la alia flanko de la mondo, sub viaj piedoj, tial mi ofte ne aŭdas sufiĉe pri tio, kio okazas en aliaj partoj de Esperant Civito. La lingvo en la ĵurnaloj, precipe en lasta numero de Literatura Foiro, ne estas afabla lingvo, multajn bedaŭrindaĵojn oni legas tie, diris Kep Enderby.

Renato Corsetti opiniis,  ke la Civito estas prefere ignorinda ol atentinda, kaj ricevis fortajn aplaŭdojn de la publiko post sia respondo.

- Pri la Civito la problemo fakte ne estas ke tio estus tabua vorto, tiel ne estas. Sed laŭ mi tio ne estas io atentinda, en la senco ke la ĉefa ideo de la Civito estas misa. Mi estas ĉi tie por ŝanĝi la mondon, ne por krei mian propran mondeton. Mi daŭre diras, ke UEA zorgas tro multe pri la komunumo kaj tro malmulte pri la mondo. Dirinte tion, ĉio cetera temas pri rilatoj inter homoj, ĉu ofendoj,  ĉu ne ofendoj...

Marcel Delforge, komitatano A por Belgio, demandis pri la agado de UEA en Afriko kaj pri la perturboj post la transloko de la Afrika Oficejo de UEA el Togolando al Benino. Renato Corsetti respondis, ke post la jarŝanĝo la atento de UEA al Afriko prefere kreskis ol malkreskis.

- Afriko certe estas gravega. Ni estas farantaj grandan laboron en afriko. Internacia konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) okazos en 2008 en Benino.  Tio estos speco de antaŭprovo por vidi ĉu Universalaj Kongresoj povus okazi en Afriko, ĉu ekzistas la kondiĉoj por tio. Afriko vere estas kreskanta, unu lastatempa ekzemplo pri tio estas la futbalaj pilkoj senditaj al Burundio por ke povu okazi la futbala matĉo dum la landa kongreso. Ili ĉiuj estas junaj kaj entuziasmaj. tio pri kio aludis Marcel estas denove homaj rilatoj,  sed ne ŝanĝas la bazan atenton de UEA al Afriko, eĉ male, ĝi pliiĝas, diris Renato Corsetti.

Unu kongresano plendis, ke dum tri ekskursoj kiujn li partoprenis, la gvidanto havis nek esperantan flagon, nek ŝildon kun la vorto Esperanto. Tiam leviĝis tre indignita virino en pensia aĝo, kaj aliris la mikrofonon kun plia plendo.

- La samideano diris ke mankis flagoj, sed multe pli grava estis la fakto, ke oni forprenis niajn ŝildojn, niajn insignojn. Oni lasis ilin en la aŭtobuso. Oni nudigis nin je nia esperantisteco!

Al la demandoj pri ŝildoj, flagoj kaj insignoj respondis Claude Nourmont, estrarano pri kongresoj.

- Estas bedaŭrinde se la aŭtobusoj ne havas ŝildon kiu montras ke la ekskurso ligiĝas al la kongreso, estus bone atentigi pri tio la publikon. Sed por la ekstera propagando, por nia elmontriĝo en la urbo, la plej bona maniero estas iri al restoracio kaj inter si paroli Esperanton. Ofte okazas ke la kelneroj demandas kiun lingvon ni parolas, tiam mi donas la informilon kiu estis inter la kongresaj dokumentoj. Sed tio ne validas nur en la Universala Kongreso, ankaŭ en viaj urboj vi parolu Esperanton, kaj  venos demandoj. Tio laŭ mi multe pli gravas ol meti ŝildojn, opiniis Claude Nourmont.

Al demando pri tio, kial ne aŭdiĝis salutoj de Unesko kaj UN dum la inaŭguro Renato Corsetti respondis, ke de Unesko oni efektive post multaj kontaktoj ricevis saluton, tamen ne de la ĝenerala direktoro, sed de malpli altranga burokrato. Krome oni ricevis la klarigon, ke la ĝenerala direktoro persone tre malofte sendas salutojn, kaj ĉar la kongreso en Vilno pasintjare ricevis tian personan saluton, plej frue oni povos atendi novan saluton en Jokohamo venontjare.

- Ni do lasis la aferon por la venonta jaro, kaj ne anoncis la salutojn de tiu fako de Unesko pri edukado kaj kulturo dum la malfermo, ĉar ĝi ne ŝajnis sufiĉe grava. Pri UN estis simila problemo. Kiam estis la momento ricevi salutmesaĝojn, la oficejo skribis al ni, ke estas mezorienta krizo, Koffi Annan ne havas tempon por skribi salutojn.

arkivita en: ,
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-08-03 18:26

" Nia japana amiko estas la plej konvinkita eŭropisto. Fakte estas
ankaŭ multaj eŭropaj esperantistoj, kiuj pensas ke nia ŝanco estas
nun aŭ neniam, en Bruselo aŭ en neniu alia loko en la mondo. Mi
tamen havas grandajn dubojn. Ankaŭ aliaj mondopartoj fariĝas pli
gravaj."

Estas demando de partianeco kiel oni oni volas kompreni, kaj kiom prioritati, niajn nunajn sxancojn en EU. Oni rajtas esti neuxtrala pri tio, sed tio ne helpas al prioritatado kaj decidado. La sola kion oni ne rajtas, estas kredi kaj kredigi ke ekzistas unusola gxusta politiko de UEA en cxi tiu kaj aliaj demandoj. Anstataux malcertecon kaj sendirektecon mi preferus fokusitan politikon pri kiu mi iagrade, ecx altagrade malkonsentus, sed pri kiu konsentus plimulto de profunde diskutinta Komitato. Se estas politiko, tio ankaux signifas ke la malplimulto povas influi gxin. Nun estas neniu politiko (krom la kapricoj de la prezidanto), sekve estas nenio influebla. Tio tamen ne estas eraro de Renato Corsetti. Temas pri sistema eraro, subtenata de timema tradicio pli ol de konsciaj decidoj.

" La vera problemo de la Esperanto-movado estas, ke ni ne havas
tre fortan movadon en Usono. Se ni havus ĝin, certe eĥoj de tio,
kion ili dirus atingus la tutan mondon pro la nuna strukturo de
la informrimedoj.

Aha. Kaj sekve UEA laboras intensive por fortigi la Movadon gxuste en Usono, mi supozas. Kial mi estas komplete nesurprizita ke nenio tia okazas? Sekvi la konsekvencojn de la eldiroj de Corsetti eble estus ne tre sagxe (persone mi simple malkonsentas pri lia analizo), sed se oni konservu ereton da respekto por prezidanto, li devas (laux Usona dirmaniero, nun ke ni estas tie) meti sian monon kie lia busxo estas.

" Ĉiu laboru en sia lando kaj en sia kontinento, kiel se tio estus
la plej decida afero por Esperanto."

Denove aha. Kian rolon tio lasas por UEA? Kial oni membrigxu en UEA, se tio povas nur gxeni la propran laboron? Kaj cxu RC mem ne jxus diris ke la Movado en Usono estas la plej decida afero por Esperanto?

" Mi volas nur relativigi la aferon."

Do oni rajtas relativigi la opiniojn de aliaj, sed sian propran laboron oni devas preni kiel ion absolutan? La sola kio estas absoluta cxi tie, estas la galimatio, da relativeco mi vidas neniom.

" Bruselo ja estas grava, sed povas esti ke post tridek jaroj Pekino
" estos eĉ pli grava ol Bruselo, neniu povas scii.

Oni rajtas revi. Sed oni ne rajtas ne labori, kaj tia eldiro estas instigo al mallaboro.

manolo
manolo diras:
2006-08-18 13:19

Al kongresanoj kiuj plendis pri la manko de flagoj en la ekskursoj, mi diras ke ni vivas en la 21a jarcento, ne en la 19a!

Sendube la manko de flagoj ne venas pro iu ajn ideologia kontraŭflagisma sinteno (kia la mia) de UEA, sed pri misatento. Tamen, mi tre miras ke esperantistoj plu insistas resti interne de la e-niĉeto kaj eĉ aŭdacas plendi pri la forigo de simboloj, kiuj apartigas nin de la "normala" socio.

Estas multaj aliaj aferoj priplendindaj.