Populara vingustumado
de zope
—
Laste modifita:
2006-08-13 12:38
La vingustumado ŝajne estis unu el la plej popularaj programeroj de la kongreso. "Ni aranĝis duan grupon kaj ĉiam la ĉambro estis plenplena kaj multaj homoj staris. Sed ni sukcesis kontentigi ĉiujn interesitojn kaj trovi lokon por ili", rakontas Francesco Maurelli, unu el la aranĝintoj.