Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Angla kursliteraturo pleje ĝenas pintajn studentojn

Angla kursliteraturo pleje ĝenas pintajn studentojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-23 21:57
Estas pli facile lerni aferojn en la propra lingvo ol en la angla. Tiun eble ne tute surprizan konkludon faras Hedda Söderlundh ĉe la universitato de Uppsala en Svedio. Iom pli surpriza estas ŝia konstato, ke kursliteraturo en la angla - anstataŭ la propra lingvo - pleje malutilas al grupoj, kiuj ĝenerale plej bone sukcesas en la studoj. Proksimume 85 procentoj el la kursliteraturo en natursciencaj kursoj ĉe svedaj universitatoj estas anglalingva. Ankaŭ en multaj aliaj stud-direktiĝoj proksimume duono de la literaturo estas anglalingva. Oni povas facile supozi, ke la studentoj komprenas la enhavon de fremdlingva teksto malpli bone, sed efektive laŭ Hedda Söderlundh apenaŭ ekzistas esploroj pri la grado de la (mis)kompreno, kaŭzata de la anglalingvaj tekstoj.

Por iom klarigi la aferon, ŝi tial decidis fari teston pri lego- kompreno, kiun partoprenis 120 studentoj de baz-nivelaj kursoj pri sociaj sciencoj ĉe la universitatoj en Stokholmo kaj Uppsala. Duono el la studentoj legis la elektitan tekston en la angla, la alia duono legis la saman tekston en la sveda. Post legado la grupoj respondis demandaron pri la teksto. Por ĉiu demando estis proponataj kvar alternativaj respondoj, el kiuj unu estis komplete erara, kaj la aliaj tri estis diversgrade ĝustaj. Tiel eblis relative precize taksi, kiel bone la studentoj komprenis la tekston.

La rezulto de la testo klare montris, ke la studentoj kiuj legis la tekston en la sveda komprenis ĝin pli profunde ol tiuj, kiuj legis ĝin en la angla. Sume ok studentoj atingis la plej altan poenton pri ĉiuj demandoj, kaj el tiuj ok, kvin legis la tekston en la sveda. Plue, la grupo kun la svedlingva teksto ĝenerale havis pli da respondoj kiuj markis profundan komprenon de la teksto, ol havis la grupo kun anglalingva teksto. Tiu diferenco estis statistike signifa.

Do, la studentoj, kiuj legis la tekston en sia propra lingvo, komprenis ĝin pli profunde. La kredebla klarigo laŭ Hedda Söderlundh estas, ke la studentoj, kiuj legis en la angla, devis pli koncentriĝi pri la surfaco de la teksto:

Kiam ni legas tekston en nia gepatra lingvo, la dekodado de la surfaco de la teksto, de la skrib-bildo mem, malofte kaŭzas problemojn. Ni povas plej ofte rekte atingi la signifon de la vortoj, kaj ni kapablas facile loki ilin en la ĝusta kunteksto. Kaze de legado en fremda lingvo tio ne ĉiam estas same facila. /---/ La leganto devas tiam uzi pli da energio por interpreti la skribobildon ol kutime necesas dum legado en la gepatra lingvo. Se la lingvoscio estas malbona, la celo de la legado povas eĉ unuavice iĝi komprenado de la skribo, kio lasas malpli da spaco por propra pensado kaj prilaborado. Tia legado kun fokuso ĉe la surfaco kompreneble influas la komprenon de la tekst-enhavo, kaj tiam kredeble ĝuste la plej fajnaj nuancoj en la komprenado suferas.

La esploro konsideris ankaŭ diversajn aliajn faktorojn, kiuj povintus influi la tekst-komprenon: la sekso, la aĝo, kaj antaŭaj universitataj studoj. La ĝeneralaj rezultoj de la esploro restis la samaj ankaŭ kun konsidero de la aldonaj variabloj, sed montriĝis pliaj interesaj tendencoj, kiuj tamen restas iom necertaj pro la malgranda kvanto de testitoj.

Pli fruaj studoj pri gimnaziaj lernantoj en Svedio montras, ke knabinoj ĝenerale atingas pli bonan komprenon de tekstoj. Aldone iom pli aĝaj studentoj laŭ Hedda Söderlundh kredeble devus havi pli da sperto pri tekst-legado, kaj ankaŭ pli vastajn vivospertojn, kio devus esti avantaĝo en testo pri tekstokompreno.

Laŭ la esploro, la elekto de lingvo ne influas ĉiujn grupojn same multe. La iom pli aĝaj studentoj montris pli bonan komprenon de la svedlingva teksto, sed tia diferenco ne videblis, kiam temis pri la anglalingva teksto. Simile ŝajnis, ke virinoj pli bone sukcesis kompreni la svedlingvan tekston, dum ĉe la anglalingva teksto la tendenco estis eĉ mala. Tamen tiuj diferencoj ne estas statistike signifaj.

"Iom spekulative oni povas demandi sin, ĉu ne eblas interpreti la rezulton tiel, ke ĝuste la studentoj, kiuj kutime faras la plej grandajn atingojn, perdas plej multe, legante kursliteraturon en la angla", skribas Hedda Söderlundh.

Fontoj: Hedda Söderlundh raportis pri sia studo en du svedlingvaj artikoloj, en la periodaĵoj Språkvård kaj Språk och stil. La origina studo nomiĝas "Svårare på engelska - en studie om svenska högskolestuderandes förståelse av kurslitteratur på svenska respektive engelska", kaj estas elŝutebla pdf-forme ĉe www.sweden.gov.se.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-01-19 17:44
Detalo ne menciata en la supra artikolo estas la fakto ke, dum la lastaj jardekoj, la lingvokonaj postuloj al svedaj studentoj multe ŝrumpis, kaj ke ilia internacia perspektivo do fakte limiĝis.

Kiam mi estis enskribita en la universitato de Uppsala - 1965-1972 - estis absolute memkomprenebla afero ke sveda studento akceptu lernolibrojn ne nur en la sveda kaj angla, sed ankaŭ en la norvega, dana kaj germana. Franclingvan lernolibron oni rajtis rifuzi, sed se oni faris tion, la profesoro grumblis.

Kaj kiam la universitato estis fondita - en 1477 - ĝia sola instrulingvo estis la latina.

Fakto ne menciita en la retpaĝaro de la universitato, kiu tute prisilentas ĝian historion.

(Kiom ni fakte komprenis dum tiuj gloraj tagoj estas tute alie problemo.)