Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Bellefeuille kaj Pietrzak por malfermeco

Bellefeuille kaj Pietrzak por malfermeco

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-05 16:05
Estas du kandidatoj por la grava posteno de ĝenerala sekretario en la sekva estraro de Universala Esperanto-Asocio: la konata pola radioĵurnalisto Barbara Pietrzak, kaj la kanada juristo Yves Bellefeuille. Libera Folio starigis la samajn demandojn al ambaŭ kandidatoj. Kaj Barbara Pietrzak kaj Yves Bellefeuille principe subtenas publikecon de la estraraj protokoloj. "Mi estas kontraŭ konfidenceco de la protokoloj, escepte de la kazoj precipe personaj, kiuj konfidencecon postulas", komentas Barbara Pietrzak. Simile rezonas ankaŭ Yves Bellefeuille: "La estraraj tagordoj kaj protokoloj estu principe publikaj, krom se specifa ero devas esti konfidenca pro specifa kaŭzo." Barbara Pietrzak subtenas la kandidatiĝon de Probal Dasgupta por la posteno de prezidanto. Yves Bellefeuille ne kontraŭas, sed preferus, ke estu pli ol unu kandidato.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de ĝenerala sekretario?

Barbara Pietrzak: Tiuj, kiujn tre konkrete vortumas la UEA-statuto. "La Ĝenerala Sekretario zorgas pri la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro kaj respondecas pro la kontaktoj kun la Komitato".

Yves Bellefeuille: La laboro de ĝenerala sekretario ne ŝajnas prestiĝa, sed ĝi estas grava. Oni devas zorgi ke la diversaj organoj de la asocio bone rilatu inter si, ke decidoj estu efektivigitaj, ke oni respektu la postulojn de la juro, de la statuto kaj de la regularoj, ke raportoj kaj protokoloj estu pretaj ĝustatempe, kaj tiel plu.

Libera Folio: Ĉu la taskoj de la ĝenerala sekretario povas varii laŭ la interna labordivido en la estraro? Kiel?

Barbara Pietrzak: La taskoj ligitaj kun la statutaj respondecoj miaopinie ne estas variigeblaj. Evidente ja povas okazi, ke sekve de la labordivido la Ĝenerala Sekretario estas ŝarĝita per iuj konkretaj, klare vortumitaj farendaĵoj.

Yves Bellefeuille: La ĉefa demando estas, kiel distingi la laboron de la prezidanto kaj tiun de la ĝenerala sekretario. Laŭ mia opinio, la prezidanto okupiĝu pri la pli ĝeneralaj celoj kaj strategio de la asocio kaj de la movado entute; li faru la flamajn paroladojn kaj reprezentu UEA ĉe internaciaj instancoj. La ĝenerala sekretario okupiĝu pri la pli detala administrado kaj pri la efektivigo de la decidoj.

Libera Folio: Ĉu vi subtenas Probal Dasgupta por la posteno de prezidanto? Ĉu ĝis la UK povus aperi aliaj kandidatoj?

Barbara Pietrzak: Probal Dasgupta estis kandidatigita de la Elekta Komisiono, la sama kiu proponas al la Komitato la ceterajn membrojn por la nova estraro elektota dum la Jokohama UK. Akceptinte la proponon de la Elekta Komisiono koncerne min mem, mi asertas, ke simile oni konsideris la kandidaton por la posteno de prezidanto de UEA, kies tasko estas gvidi la laborojn de la Asocio kaj reprezenti ĝin ekstere. Ĉi-koncerne mi deziras emfazi mian subtenon. En Probal Dasgupta ni ricevus laŭvican prezidanton, kiu per sia radikiĝo en la ekstereŭropa kulturo riĉigus la universalecon de nia Asocio. Elekta Komisiono estis nomumita por faciligi la laboron de la Komitato, sed ĝi ne estas decidopova. Evidente do ne eblas ekskludi, ke por konkretaj postenoj estos proponitaj aliaj, kromaj kandidatoj. Pri ilia konsidero, akcepto aŭ ne decidos la Komitato dum la Jokohama UK.

Yves Bellefeuille: Kiom ajn multaj estas la meritoj kaj kapabloj de Probal Dasgupta por UEA, ŝajnas al mi principe dezirinde ke ne estu nur unu kandidato por posteno. Laŭ mia kompreno de la Elekta regularo, pliaj kandidatoj povas esti konsiderataj, nur se kandidato proponita de la Elekta komisiono ne estas akceptita. Mi malkonsentas kun tiu ĉi regulo de la Elekta regularo, kiu celas ke la Komitato povu konsideri kiel malplej multe da kandidatoj.

Mi legis la intervjuon kun Probal en Libera Folio. Li diras, ke li volas "entrepreni reinventon de la organizaĵo UEA", sed mi konfesas, ke ne estas klare al mi kion li konkrete proponas. Mi volus havi pli klaran ideon pri liaj ideoj antaŭ ol diri ĉu mi konsentas kun ili aŭ ne. Probal ankaŭ parolis pri la "reta epoko". Mi aktive uzas la reton, kaj estis la prizorganto de la "Esperanto FAQ" en la reto. Tamen, oni ne forgesu ke ne ĉiuj povas uzi la reton. Oni zorgu ke homoj sen ret-konekto povu plene uzi la servojn de UEA kaj partopreni en ĝia agado; ili ne fariĝu dua-klasaj membroj.

Libera Folio: Kiuj estus viaj personaj preferoj kaj ĉefaj direktiĝoj, se vi estos elektita kiel ĝenerala sekretario?

Barbara Pietrzak: Harmonia kunlaboro dum la realigado de taskoj, pro kiuj mi respondecus laŭstatute kaj konforme al la estrara divido de la labortaskoj.

Yves Bellefeuille: Se mi estos elektita kiel ĝenerala sekretario, tiam mi des pli kontentos, ju malpli la membroj aŭdos pri mi, ĉar tio signifos ke UEA funkcias kiel ĝi devus.

Libera Folio: La ĝenerala sekretario respondecas interalie pri la rilatoj inter la estraro kaj la komitato. Ĉu vi volus ion fari por aktivigi la komitaton en la direktado de la asocio? Ĉu vi kiel ĝenerala sekretario pretus labori por plia malfermeco en la decid-procezo, ekzemple per anticipa diskonigo de la estraraj tagordoj, kaj per publikigo de ĉiuj decidoj de la estraro? Kion vi opinas pri la konfidenceco de la estraraj protokoloj?

Barbara Pietrzak: Mi tutcerte instigus ĉiujn komitatanojn al aktiva tutjara partopreno en la komitata diskutlisto de UEA. Tio estas praktika forumo sekvi la realigadon de la taskoj konfiditaj de la Komitato al la Estraro. Evidente mi estas por laŭeble plej granda malfermiteco en la decidalprena procezo. Mi premisas tamen, ke la Komitato elektante la estraron donas al ĝi certan fidokrediton, pro tio plej verŝajne la paragrafo 33 d en la Statuto estas formulita jene: la estraro "informadas la komitatanojn de tempo al tempo pri la evoluo de la laboro".

Estas tamen bona praktiko, ke la decidoj alprenataj de la estraro estas  publikigataj en la Gazetaraj Komunikoj, en la asocia organo kaj diskonigataj laŭeble alivoje (ekzemple la radio). Se temas pri la diskonigado de la estraraj tagordoj mi emus demandi la opinion de la Komitato, ĉu efektive tio estas atendata.

Mi estas kontraŭ konfidenceco de la protokoloj, escepte de la kazoj precipe personaj, kiuj konfidencecon postulas. Tio ja ne ekskludas necesajn  neformalajn diskutojn inter la estraranoj kaj necesajn kontaktojn eksterprotokolajn.

Yves Bellefeuille: Mi konsentas ke la Komitato ne sufiĉe aktivas en la gvidado de la asocio, sed se la Estraro provas aktivigi la Komitaton, oni atentu ke ĝi ne faru tion tiel, ke la Komitato nur faras tion kion deziras la Estraro. Oni kuraĝigu la komitatanojn mem decidi tion, kio gravas al ili, kaj pri kio ili deziras okupiĝi.

Trafa ekzemplo estis la lastatempa interesiĝo pri la publikeco de la estraraj protokoloj. Kiam komitatanoj interesiĝis pri tio, iuj diris ke tio estas malgrava afero kaj ke la komitatanoj ne okupiĝu pri ĝi. Laŭ mi, tio estis malbona reago. Oni ne povas plendi ke komitatanoj ne faras sufiĉe, se kiam ili interesiĝas pri io, oni diras ke tio ne estas grava afero.

La "subkomitatoj" estas kutime gvidataj de ne-estraranoj, kaj pro tio povus esti utile provi funkciigi ilin dum la tuta jaro.

La estraraj tagordoj kaj protokoloj estu principe publikaj, krom se specifa ero devas esti konfidenca pro specifa kaŭzo. La ĝenerala regulo estu publikeco, kaj konfidenceco estu escepto.

La plej oftaj kaŭzoj de konfidenceco estas:

  • personaj informoj, precipe pri dungitoj;
  • komercaj informoj: se ni volas aĉeti domon, ni ne malkaŝu al la alia flanko la maksimuman prezon kiun ni pretas pagi;
  • informoj pri procesoj: se oni procesas kontraŭ UEA, la juraj konsiloj kiujn ni ricevas pri tio kaj nia strategio estu konfidencaj.
arkivita en:
detlev
detlev diras:
2007-05-11 13:24
Se estas permesate, ke simpla membro de UEA sin esprimu por unu kandidato, tiam mi ŝatus fari tion jene:

Mi opinias, ke por la posteno de ĝenerala sektretario de UEA Barbara estas aparte bone preparita:

1. Ŝi laboris profesie (kaj ankorau laboras tie, kvankam verŝajne libervole) en la esperanta medio en loko, do en radio-redakcio, kie ĉiutage ŝi devis digesti kaj prilabori amason da novaĵoj kaj informoj el la esperanta lingvo-komunumo. Tio signifas, ke ŝi aparte bone konas la komunumon, kaj sekve ankau UEA.

2. Ŝi profesie kontaktis grandegan kvanton da personoj, do konas ilin, intervjuis ilin, konas iliajn kvalitojn, havas opinion ktp. Tio certe estas pozitiva kaj utila por la interhomaj rilatoj.

3. Ŝi ne nur brile regas la lingvon sed ankau kapablas profesinivele aperi antau publiko (afero ofte subtaksata flanke de ofichavaj aktivuloj).

4. Se la prezidanto de UEA estos ekstereuropano, lau mi estus preferinde, ke la ĝenerala sekretario estu, se eble, europano. Tio plifaciligas la rilatojn inter la prezidanto, la Centra Oficejo kaj la Komitato (kune kun ties Estraro).

5. Kiel polino, loĝanta en la ĉefurbo Varsovio, Barbara havos relative facilajn ligojn al la Centra Oficejo jam pro la geografia distanco.

6. Eventuale la ofico de ĝenerala sekretario, se konfidota al Barbara, eble kunhelpus stabiligi la pozicion de la elsendoj de Radio Polonia. Finfine Barbara estis la direktorino de la redakcio.

Detlev Blanke