La parolado de Renato Corsetti en Helsinko
Esperanto en la dua jarcento: samaj valoroj, malsamaj metodoj.
Estimataj gastoj, karaj esperantistoj,
mi estas tre ĝoja pro la honoro esti hodiaŭ kun vi ĉi tie por celebri la cent-jaran datrevenon de la organizita movado en Finlando. Mi vere ne meritis ĝin.
Aliaj multe pli bone ol mi parolos pri la epopeo de la Esperanto-movado en ĉi tiu lando. Ili diros pri la komencaj klopodoj de la fama lingvisto Ramstedt jam en 1891-a, pri la malpermeso de la movado en 1914-a, pri la ideologiaj suspektoj en la 20-aj jaroj, pri la evoluo en la dua duono de la pasinta jarcento kun siaj universalaj kongresoj, eldonaĵoj, laboroj ĝis la nuna situacio.
Mi esperas, ke ili ankaŭ parolos pri la multegaj senfamaj, nekonataj, finlandaj, simplaj esperantistoj, kiuj batalis kaj esperis kaj estis la vera komunumo, kies vivon kaj laboron ni celebras hodiaŭ.
Sed mi kredas, ke vi invitis min kiel prezidanton de UEA, por ke mi ĉi tie diru al vi pri la admiro kaj solidareco de la esperantistaro en la tuta mondo. Kaj tion mi faras. Sed aliflanke, kiel prezidanto de UEA, se ni volas paroli pri la ĝenerala stato de la movado, mi sentas min kiel Väinämöinen el la deksepa kanto de Kalevala:
Aĝa, saĝa Väinämöinen – ĉar li ne ricevis sorĉojn
En eterna hejm' de Morto nek ĉe l' mastro de Manala
Penas solvi per la cerbo, ĝenas sin per la demando,
kien kuri por magioj, kie trovi trafajn sorĉojn.
Fakte ni bezonas magian sorĉon por trarompi la muron inter ni, la utopiuloj, kiuj revas pri mondo de lingve egalaj homoj, kaj la praktikuloj, tiuj, kiuj pensas pri la maniero plej bone adaptiĝi al la nuna situacio.
La nuna situacio estas situacio, kiun Zamenhof tute ne antaŭvidis. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem pludisvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda vilaĝo de Gaŭlujo, la sola vilaĝo, kiu aŭdacas kontraŭstari la invadintan romian armeegon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj diris, ke ne estas ilia tasko batali kontraŭ la latina - kaj vidu la sekvojn.
Tion mi neniel povas akcepti. Ni jes devas agnoski la situacion de la mondo en la lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn.
Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.
Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna situacio ne daŭros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata "fera kurteno" en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.
Intertempe tamen ni devas rigardi la realon. La realo por multaj el ni estas resumebla per la ciferoj de la membronombro. Mi ne diros ion novan al vi, se mi diros, ke kaj en Finlando kaj en la monda organizaĵo, UEA, ili dum la lastaj jardekoj stagnas.
Sed tio estas nur la duono de la rakonto. Tio, kio ne stagnas estas Esperanto. Rigardu al la nombro de la retaj lernantoj. Ili estas multe pli ol tiuj kiuj lernis en la tradiciaj kursoj. Simple ni ne sukcesas ankoraŭ starigi rilaton de fido kun ili, ĉar ili fidas je neniu organizaĵo, sed nur al sia propra komputila operacia sistemo.
Rigardu al la amasetoj, kiuj lernas Esperanton en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko. Mi ĉiam ŝatas doni anekdotajn ekzemplojn de tio, kion mi diras. En la antaŭa semajno mi diskutis kun meksikano, kiu diris ke mi traktis lin malbone, ĉar mi glorigis la fakton ke 600 studentoj enskribiĝis al kurso pri Esperanto en ĉina provinca universitato kaj mi forgesis la 200, kiuj lernis ĉe li en unu el la universitatoj de la urbo Meksiko.
Dum ekzistos tiuj studentoj, ni rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto.
Sed ni revenu al la kernaj valoroj de Esperanto, al tiuj ideaj valoroj, kiuj permesis al la movado travivi la tre malfacilan pasintan jarcenton. Esence temas pri unu ideo: ĉiuj homoj estas samvaloraj sendepende de la lingvo, kiun ili parolas, kaj de la lando en kiu ili vivas. Esperanto utilas por permesi al ĉiuj esprimi sin en internacia kunteksto kaj resti sin mem.
Ankaŭ la pli larĝa socio komencas kompreni timeme, ke tio estas valoro. La Ĝenerala Direktoro de Unesko en la lasta mesaĝo okaze de la tago de la gepatra lingvo parolis pri la valoro de la gepatra lingvo. "En la gepatra lingvo ni eldiras niajn unuajn vortojn kaj esprimas niajn pensojn plej bone. Ĝi estas la rimedo por lerni respekton al si mem, al sia historio kaj al sia kulturo kaj, ĉefe, al aliaj homoj kaj al iliaj diferencoj."
Li ankaŭ parolis pri la graveco en la nuna mondo de harmonia kombinado inter diverseco kaj identeco, kio praktike signifas kombinadon inter gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj bezonataj por komunikado kun aliaj komunumoj proksimaj kaj malproksimaj.
Esperanto certe estas inter tiuj lingvoj, la lingvo por rilatoj internaciaj je regiona kaj monda nivelo sur egaleca bazo. Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn. Tio estu klara al ĉiuj. La parolantoj de Esperanto celas protekti ĉies lingvon kaj ĉies identecon.
Eraras la defendantoj de lokaj lingvoj kontraŭ ŝtataj lingvoj. Ili vidas nur sian problemon, kaj persiste tute ignoras la danĝeron de pli grandaj lingvoj, kiujn ili eĉ bonvenigas. Kontraŭ tiuj ili certe ne povos rezisti en la posta generacio. Esperanto celas defendi ankaŭ iliajn rajtojn, kiel asertis Zamenhof, kiam li parolis pri la ebla utiligo de Esperanto en plurgentaj regnoj.
Eraras la defendantoj de naciaj grandaj kaj mezgrandaj lingvoj en Eŭropo kaj ĉie tra la mondo, kiuj vidas nur sian lingvon kaj sian kulturon kaj pensas, ke ili povas sukcesi savi sin mem, eĉ se ĉiuj aliaj pereos. Ili nur revas resti kiel la dua plej granda lingvo en la mondo. Alianco inter ili kaj la parolantoj de Esperanto estus avantaĝa por ĉiuj.
Eraras la amas-komunikiloj, kiuj de tempo al tempo atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto. Ofte ne temas pri eraroj, ĉar tiaj akuzoj venas de homoj kaj komunikiloj el landoj, kie oni parolas lingvon deklaritan internacia, kaj kiu grandskale respondecas pri la malapero de lingvoj kaj kulturoj en la mondo nun.
Ni rediru nun tute klare: Esperanto estas nur dua lingvo por kontaktoj inter gentoj de malsamaj lingvoj, ĉiu el kiu rajtas kontribui al la monda kulturo siajn konojn kaj siajn pensojn. En monda skalo nia riĉeco estas nia varieco, sed sen lingvo, kiun ĉiu same povas lerni facile kaj pro libera elekto, nur malriĉeco kultura kaj unuformeco tutmonda sekvos.
Esperanto ne havas armeon, kiu disvastigas ĝin. Esperanto ne havas ekonomiajn interesojn, kiuj devigas homojn lerni ĝin. Esperanto ne havas kulturan industrion, kiu volas disvastigi siajn produktojn koste de lokaj alilingvaj produktoj. Esperanto nur havas la forton de racio kaj de justeco.
Armitaj per tiaj valoroj ni ne timu la estontecon. Kiam post unu plia jarcento en ĉi tiu sama salono oni festos la duan jarcenton de la organizita finlanda movado la tiama prezidanto de UEA venos festparoli kaj provos retorike fini sian paroladon per citado de versoj el Kalevala.
Tion ankaŭ mi faras nun, kaj la versoj tute taŭgas por tio, kion la finlandaj esperantistoj faris dum la pasinta jarcento:
Malgraŭ ĉio mi nun plugis sulkon por kantontoj novaj,
skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon.
Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas
Al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj, lertaj bardoj
Inter la gejunularo, kiu nun kaj post mi kreskos.
Renato Corsetti
Mi tamen opinias ke en la koncerna frazo ("Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj") li nenecese alprenis la tre kritikindan teorion de Samuel Huntington pri ia esenca, nesurmontebla interciviliza konflikto.
Amike,
José Antonio Vergara