Corsetti kritikis "mondan imperion" dum finna jubileo
Esperanto atingis Finnlandon jam en 1888. La unua Esperanto-klubo ekagis en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinko, sed ĝi ekdormis post du jaroj. Jam en la unua Universala Kongreso en 1905 estis reprezentanto de Finnlando, Nino Runeberg. Li poste iĝis la unua prezidanto de EAF.
Esperanto-Asocio de Finnlando estis fondita la 27-an de aprilo 1907. Post la Universala Kongreso 1922 en Helsinko la movado iom velkis, parte pro internaj (politikaj kaj personaj) kvereloj. EAF aliĝis en 1939 al Internacia Esperanto-Ligo kiel Landa Asocio, sed pro la milito ĝi malaktiviĝis. En 1955 EAF definitive aliĝis al Universala Esperanto-Asocio.
La programo de la jubilea tago de EAF, la 27-a de aprilo 2007, komenciĝis per historia "kvizopromenado" en Helsinko. Diversloke en la urbo eblis respondi demandojn pri Esperanto en la finna, en la sveda kaj en Esperanto. Pro la kvizopromenado la jubileo de EAF estis plurfoje menciita en loka radioelsendo.
Posttagmeze la festado daŭris en la pompa Nobelara domo, kie jubilean etoson kreis vira koruso kaj kantela muziko. Estis farita prezento pri la historio de Esperanto en Finnlando, kaj Renato Corsetti faris jubilean paroladon. En sia parolado [kompleta teksto jen] Renato Corsetti parolis pri la superrega rolo de la angla lingvo en la nuntempa internacia komunikado, kaj pri "monda imperio" kiu disvastigas la anglan.
- Fakte ni bezonas magian sorĉon por trarompi la muron inter ni, la utopiuloj, kiuj revas pri mondo de lingve egalaj homoj, kaj la praktikuloj, tiuj, kiuj pensas pri la maniero plej bone adaptiĝi al la nuna situacio. La nuna situacio estas situacio, kiun Zamenhof tute ne antaŭvidis. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem pludisvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue.
Laŭ Renato Corsetti, la esperantistoj devas agnoski la situacion, sed ne akcepti ĝin, "se ni volas ankoraŭ havi la rajton respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn".
En sia skriba saluto [kompleta teksto jen] Stefan Wallin, ministro pri kulturo kaj sporto, montris klaran komprenon pri la celoj de la Esperanto-movado:
- La devo uzi fremdan lingvon en diversaj internaciaj kontaktoj metas nin – same kiel la reprezentantojn de aliaj ”regionoj de malgranda lingvo” – en malavantaĝan pozicion kompare kun tiuj, kies propra lingvo uzeblas en la sama situacio. Esperanton naskis siatempe revo pri lingva samrangeco kaj pri egalaj ebloj por komunikado. La unikeco de Esperanto troviĝas en tio, ke ĝi donas al homoj la eblon esprimi siajn pensojn kaj defendi siajn interesojn surbaze de egalaj kondiĉoj, opiniis la ministro.
Li ankaŭ esprimis ĝojon pro tio, ke Finnlando multflanke kontribuas al la esperantlingva kulturo, kaj aparte menciis la tradukojn de Muminvalo, de la finna nacia eposo Kalevala, kaj la muzikon de Dolchamar.
Vespere la festado de la centjara jubileo daŭris en jubilea bankedo kun sesdeko da partoprenantoj.