Dek jaroj sen Lena
Antaŭ dek jaroj, la 26-an de februaro 1997, mortis Lena Lebedeva.
Tio ŝajnas preskaŭ neebla: ĉu vere pasis jam dek jaroj? Al ĉiuj ŝiaj geamikoj daŭre ŝajnas, kaj ŝajnos ĉiam, ke tio okazis antaŭ tre nelonge. Antaŭ unu jaro? Aŭ du, maksimume? Sed ne: estas dek.
Ŝia lasta jaro estis plena da malfeliĉo kaj doloro. Kaj same dolorigaj estas por ni rememoroj pri tiu vivoparto de Lena. Tio estas des pli maljusta pro tio, ke ŝi ĉiam estis tre gaja kaj energia persono. Sed kutime oni plej bone memoras tion, kio estis fine de iu evento - ĉu temas pri lastaj paĝoj de libro, aŭ pri lastaj taktoj de sonato. Do, bedaŭrinde, rememorante ŝin, ne eblas ne pensi pri ŝia rapida, sed sufera foriro.
Sed oni danku la ĉielon, ke ne nur tiuj rememoroj restas pri Lena. Senescepte ĉiuj, kiuj konis ŝin, povas diri ion bonan pri ŝi. Kaj tia "io bona" plej ofte estas "multo bona". Lena estis ĉies amiko. Lena estis helpema kaj ege atenta al siaj konatoj. Lena estis tre bonkora kaj povinta amiki kun ĉiuj. Lena povis fari ĉion. Lena estis klera kaj inteligenta persono, oni povis interparoli kun ŝi pri tre variaj temoj. Lena multe vojaĝis kaj scipovis rakonti. Lena estis respektata en multaj landoj de la mondo.
Kompreneble, ne ĉiuj memoras ŝin. Sed oni povas certi, ke neniu forgesis ŝin. 'Ne memori' tute ne egalas al 'forgesi'. Tiuj, kiuj ne memoras ŝin, simple ne havis feliĉon bone koni ŝin. La aliaj, kiuj ja konis, neniam forgesos tiun malgrandan, tre simpatian kaj ĉiam ridetantan junulinon, kiu por ĉiam restis 31-jara. Tridek unu. Neelteneble malmulte. Sed estis farite treege multe. Almenaŭ tute sufiĉe, ke ŝiaj amikoj neniam forgesu ŝin. Tiel do ni faros.
Grigorij Arosev