Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La kapero de Heroldo

La kapero de Heroldo

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-20 15:55
Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en Kolonjo kiel sendependa semajna gazeto kun la nomo "Esperanto Triumfonta". En 1936 Teo Jung kaj la gazeto translokiĝis al Nederlando por eviti la nazian reĝimon. Post la dua mondmilito la gazeto estis plu eldonata en Nederlando ĝis 1962, kiam ĝin transprenis nova redaktoro, Ada Fighiera Sikorska. Ŝi redaktis la gazeton dum 36 jaroj, unue en Bruselo, poste en Madrido, kaj fine en Torino. Je ŝia morto en 1996 la gazeto transiris al LF-koop, kiu praktike igis ĝin organo de la Esperanta Civito. En sia artikolo Gian Carlo Fighiera (la vidvo de Ada Fighiera Sikorska) rakontas pri la transpreno - laŭ li "kapero" - okazinta en 1996.

La esperantistaro pasintjare rememoris la dekjaran datrevenon de la morto de Ada Fighiera-Sikorska (tiel ŝi skribis sian nomon), kiu dum 34 jaroj honorofice redaktis la tiam sendependan gazeton Heroldo de Esperanto: pri la trista funebro inter alie aperis artikoloj, estis nomita salono je ŝia memoro en la UK en Florenco kaj  starigita internacia premio je ŝia nomo en Katalunio. Memor-ceremonioj okazis diversloke.

Venis nun la momento por denove informi la esperantistaron pri la kapero de Heroldo, kiu post la morto de Ada, honora membro de UEA, fariĝis organo de kontraŭmovada sekto. La informoj pri la kapero baziĝas ne sur vanaj vortoj, sed sur mendeblaj kaj kontroleblaj dokumentoj.

Tiucele, mi sendos al ĉiu petonto - samkiel mi jam faris en 1998 - kopion de la originala protokolo pri la transdono de la gazeto (17.7.1996) kaj de ĉiuj aliaj dezirataj dokumentoj el la nun malfermitaj arkivoj de la historia Heroldo. Aldone al tio, ĉiu povas legi priskribon de la okazintaĵoj en miaj broŝuroj "La strategio de Esperanto en la nova jarmilo" kaj "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka", ambaŭ akireblaj ĉe UEA, kaj en pluraj miaj artikoloj.

Ĉiuj esperantistoj, kiuj vizitis Ada en la malsanulejo scias, ke ŝi ne konsciis pri sia vera malsano, sed eĉ certis resaniĝi. Tamen, ŝi sentis sin malforta: mi konvinkis ŝin transdoni la gazeton "Heroldo" al nova eldonanto ekde la sekvanta jaro.

La malneton (kopio ricevebla) de la citita dokumento pri la transdono verkis propramane kaj sendis fakse eĉ Valerio Ari mem. Tiu malneto estis poste kompletigita kaj fine subskribita de la societo Heroldo de Esperanto, inkluzive de Ada en la malsanulejo, kelkajn semajnojn antaŭ la morto.

La supre dirita oficiala dokumento (ankaŭ ĝi ricevebla laŭ peto) insistas, ke  la societo Heroldo de Esperanto senpage transdonas la samnoman gazeton al la Itala Interlingvistika Centro (IIC), reprezentita de Valerio Ari (kiu uzis la nomon de Giorgio Silfer), sub la kondiĉo trifoje ripetita, ke eĉ en kazo de estonta denova transdono de Heroldo al alia eldonanto, la gazeto estonte ĉiam respektos siajn 70-jarajn principojn kaj tradiciojn. Tiun ĉi bazan transdonan principon mi substrekis en mia lasta artikolo aperinta en Heroldo, n-ro 16/1996, (kopio je dispono) kaj en postaj pluraj faksoj (kopioj riceveblaj) al Ari.

Ankaŭ la koncernaj gazetaj komputilaj programoj por administrado, tajpado kaj enpaĝigado, la adresaroj de la abonantoj kaj la milvoluma Esperanta biblioteko kune kun la ŝrankoj estis transdonitaj senpage al IIC. Informa praktikado okazis gaste ĉe mi dum unu semajno: mi konsentis libervole administre helpi la novajn eldonantojn en la komenca periodo.

Rilate  la proprajn libroeldonojn de Heroldo, en aparta paragrafo la transdona dokumento difinis, ke  IIC ricevu (fakte, grandparte senpage, vidu punkton 5) la tutan stokon de kvar nacilingvaj Esperantaj lernolibroj (kelkmiloj da ekzempleroj en la franca, hispana, itala kaj germana lingvoj) kaj de Paŝoj al plena posedo (entuta neta vendovaloro: ĉ. 32 milionoj da tiamaj italaj liroj, proksimume 16.500 eŭroj) kune kun la reeldonrajtoj kaj la koncernaj prespretaj  kliŝoj.

Nur pri la itala kaj germana lernolibroj, IIC devis repagi la de mi persone eldoncele anticipitan prunton al Heroldo, kiel indikite en la malneta protokolo de Ari: la sumo estis poste kalkulita en ĉ. 7 milionoj da tiamaj italaj liroj (3.600 eŭroj).

Post la transdono de la gazeto, la samnoma societo Heroldo de Esperanto, leĝe registrita ĉe la Tribunalo de Pizo renovigis sian estraron kaj nun jure plu ekzistas.

Post la transpreno de la gazeto, Valerio Ari (konata sub granda nombro da kaŝnomoj kaj sigloj) tuj perfidis la interkonsenton subskribitan de Ada en sia mortolito: li piedtretis la principojn kaj la tradicion de Heroldo, senrajte ŝanĝis ĝiajn  kolofonon kaj subtitolon - forigante la vorton "Esperanto-Movado" -, transformis la gazeton en propagandan organon de persona kontraŭmovada ideologio aliĝanta al politiktendenca sekto: tiu ĉi kompromitas Esperanton per ridindaj strangaĵoj, senĉese semas malpacon en la esperantaj vicoj, atakas meritplenajn esperantistojn,  kalumnias naciajn Esperanto-asociojn (vidu la refuton de Pola Esperanto-Asocio), falsas siajn selektojn (vidu la ateston de Diego Fiumarella)  kaj subfosas UEA-n kiel institucion.

Pro la rompo de la interkonsento, la societo Heroldo de Esperanto per publika deklaro de la 18.10.1998 (same ricevebla laŭ peto) nuligis la transdonon de la gazeto al Valerio Ari/IIC. Heroldo nun aperadas nelegitime, alivorte pirate. La publika deklaro anstataŭas tribunalan proceson: proceson jam faradas la esperantistoj. El la tuta afero naskiĝas demando: kiel nomi homon, kiu perfidas eĉ la lastan volon de mortinto?

Konklude: por mendi la menciitajn dokumentojn kaj mem juĝi sufiĉas sendi retmesaĝon kun propra poŝtadreso al: giancarlo.fighiera@libero.it

Gian Carlo Fighiera
prezidanto de la societo "Heroldo de Esperanto",
leĝe registrita ĉe la tribunalo de Pisa,
honora membro de UEA

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2007-05-20 14:57
> kiel nomi homon, kiu perfidas eĉ la lastan volon de mortinto?

"Princo de mallumo".
Jorge
Jorge diras:
2007-05-21 08:59
Unuvorte: fiulo.
Peeter
Peeter diras:
2007-05-26 22:09
Dum la unuaj 20 jaroj de mia tridekjara esperantisteco mi tralegis cxiun numeron de HdE de la unua gxis la lasta linio. HdE estis sendube la plej bona E-gazeto (grandparte versxajne dank' al la mirinda redaktorino). Nun doninta fresxan numeron de HdE al la filino kiel gazetekzemplo mi devis al sxi diri ke de iama bonegeco estas konservigxinta nur kvalito de papero. Tio estas granda bedaurinda perdo.