La starpunkto de IKEL pri Tibeto
Estas surprize, kiel la malvarm-milita mentaleco restas post la fino de la malvarma milito mem. Iuj kredas ke, ĉar Ĉinio invadis Tibeton, tion devus aprobi socialistoj kaj malaprobi konservativuloj. Tamen ĝusta la maldekstraj kaj socialismaj movadoj de la tuta mondo asertas la rajton de diversaj popoloj je sindeterminado, kaj delonge malmaskis la ĉinan invadon de Tibeto kiel imperiisman akton. Kial do defendi ĝin en 2007?
Malfacilas scii, kiun reĝimon, ĉu teokratian kaj feŭdisman, ĉu liberalan kaj demokratian, aŭ ĉu pli verŝajne mezvojan, havus nun Tibeto se ĝi rajtintus libere evolui. Sed facilas supozi ke, se Tibeto sendependiĝus nun, ĝi ne estus teokratio. Ja ĉinoj jam estas plimulto en Tibeto, ĉar tion volis la asimilema politiko de la centra politika povo, kaj supozeble la politikaj reguloj estus malsamaj de tiuj, kiujn laŭ kelkaj volus enkonduki la Dalajlamao. Kaj eble estus reguloj pli demokratiaj ol nun, kiam tibetanoj estas malplimultigitaj en la propra lando, ilia kulturo estas persekutata kaj ili reprezentas la pli malaltan socian tavolon, dum la pli altan formas la ĉinoj.
Ne nur en la nuna Tibeto oni ne rajtas libere esprimi sian opinion, sed la persona destino dependas de la naskiĝo, kiel sub feŭdismo, kaj tiu naskiĝo difiniĝas laŭ la etna aparteno: ĉu tio estas socialismo?
La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) distanciĝas de ajna ideologio, ĉu dekstra ĉu maldekstra, kiu, por feliĉigi la homojn, subpremas ties fundamentajn rajtojn. IKEL plu asertas, kiel ĝi faris en sia Deklaracio por Etnista Humanismo de 1991, ke ĉiu popolo rajtas libere decidi pri sia estonteco, kaj ke la plej bona maniero kunvivi estas respekti diferencojn kaj la medion. Ajna sistemo, dekstra aŭ maldekstra, kiu ne respektas ĉi tiujn punktojn estas kondamninda.
Daniele Vitali, la 30-an de julio 2007