Forpasis John Rapley
Li estis la lasta direktoro de la
Centra Oficejo de UEA en la vilaĝo Heronsgate apud Londono.
Esperantisto de 1944, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis ĝia
direktoro de 1954 ĝis 1955, kiam la CO translokiĝis al Roterdamo.
Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la Roterdama oficejo kiel
librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante
ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies
honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT. Laste
Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jarojn en Bouresse helpante en La Kvinpetalo.
[Gazetara komuniko de UEA]