Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA
La nova estraro de UEA havas sep membrojn: Ranieri Clerici el Italio vicprzidanto, Probal Dasgupto el Barato (prezidanto), Loes Demmendaal el Nederlando, Hori Jasuo el Japanio, Claude Nourmont el Luksemburgio (vicprezidanto), Barbara Pietrzak el Pollando (ĝenerala sekretario) kaj José Antonio Vergara el Ĉilio.
El la sep estraranoj, tri estas virinoj, kaj same tri ekstereŭropanoj. El la malnova estraro de UEA restas nur Claude Nourmont.
El la personoj kiujn rekomendis la elekta komisiono, ne estis elektita kiel estrarano Marija Belošević el Kroatio. La landa asocio de UEA en Kroatio pli frue forte protestis kontraŭ ŝia elekto, ĉar ŝi fondis kaj gvidas konkurantan tutlandan asocion en Kroatio. Nur 9 komitatanoj voĉdonis por ŝia elekto, 36 voĉdonis kontraŭ, kaj 7 sin detenis.
Plej multajn voĉojn el la elektitaj estraranoj ricevis Probal Dasgupta, entute 49 por, 2 kontraŭ kaj 1 sindeteno. Sur dua loko estis Loes Demmendaal (46-3-3), poste sekvis Claude Nourmont (45-5-2), Barbara Pietrzak (44-4-4), Hori Jasuo (38-9-5), Ranieri Clerici (38-12-2) kaj José Antonio Vergara (37-10-5).
Jam en sabato la komitato de UEA decidis unuavice voĉdoni nur pri la kandidatoj rekomenditaj de la elekta komisiono. Ĉar el tiuj ok kandidatoj la komitato sukcesis elekti sepmembran estraron, oni neniam voĉdonis pri la aliaj estraraj kandidatoj, kiujn ne rekomendis la elekta komisiono: Yves Bellefeuille, Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel. La situacion dum la komitatkunsido komentis Amri Wandel:
- Pluraj pledis por ke oni povu elekti inter ĉiuj 11 kandidatoj. Tio estis teknike farebla, sed la voĉdonilo disdonita ne spegulis la situacion. Estis absurda situacio: por voĉdoni por la aliaj 3, pli ol duono de la komitatanoj devus voĉdoni kontraŭ iu kandidato. Mi estas en situacio de "deja vu": en 1998, mi kandidatis, sed la komisiono lastminute elprenis mian nomon. En 2007, mia nomo ne aperis en la balotilo. Mi ne havas aparte amarajn sentojn; mi plu laboros por UEA. Tion vi konsideru nome de la 3 kandidatoj kiuj eĉ ne povis ricevi voĉojn, li diris, kaj ricevis aplaŭdojn.
Post la diskonigo de la rezulto, novaj estraranoj mallonge elpaŝis.
- Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno, diris Probal Dasgupta.
- Lingvo estu vera homa rajto, sed kiel formuli tion? Mi surpriziĝis, ke eĉ mi ne scias kiel mi vortumu tion, diris Ranieri Clerici.
Barbara Pietrzak opiniis, ke UEA estu "nukleo respektata inter la neregistaraj organizoj", kaj ke oni deziru kaj volu membri en ĝi.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dankis al Renato Corsetti kaj la eliranta estraro. Ŝajne aludante al komunikoj de la Esperanta Civito li diris:
- Nia kunlaboro estis tiel bona, ke mediteranea skandal-gazeto ne plu sciis kion diri pri tio kaj eksilentis entute.
La estrara kaj financa raportoj estas akceptitaj unuanime, kun du sindetenoj.