Komitatano Z pri elektoj 2007
de Redakcio
—
Laste modifita:
2007-03-13 21:05
"Kiu ne memoras, ke antaŭ tri jaroj estis elektoj en UEA, tiu ne divenas, ke ĉi-jare ili denove okazos. Rara antaŭsigno pri ili estis la novjara mesaĝo de prezidanto Renato Corsetti, kiu anoncis ĝin esti lia lasta. Cetere la movada gazetaro kaj retlistoj prisilentas la aferon. Eĉ klaĉoj ne estas. Ke ankaŭ la revuo Esperanto silentas, estas jam praktiko, kvankam ĝuste ĝi devus esti la ĉefa instiganto de 'elekta etoso', esprimo, kiun Osmo Buller iam vartis sed kiun eĉ li nun evitas. Anemio, apatio, pasiveco ĉie", skribas Komitatano Z en "La Ondo de Esperanto".
La ligoadreso estas: http://www.esperanto.org/Ondo/Kz-2.htm#Kz-149