Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala"

Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala"

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-13 21:19
Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estas tute normale, ke B-komitatanoj de UEA ĉi-jare pro manko de interesiĝo estis elektitaj sen voĉdono. Aliaj aktivuloj ne samopinias. "Mi opinias ke tio estas simpla skandalo, kvankam permesita skandalo kaj tolerata de la membraro", komentas Edvige Tantin-Ackermann, membro de la elekta komisiono de UEA. Ŝi proponas, ke estonte nur komitatanoj vere elektitaj de la individuaj membroj rajtu iĝi estraranoj. Renato Corsetti siavice proponas, ke la Centra Oficejo de UEA estu movita al Brazilo por pliigi la aktivecon de la membroj. "Ni tamen devas agnoski ke la movado en Eŭropo ne plu estas la iama movado", li diras.

Pro malgranda interesiĝo pri la postenoj, ĉi-jare ne okazis voĉdono pri komitatanoj B de UEA. Ĉar estis malpli da kandidatoj ol postenoj, la kvin kandidatoj estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.

Laste B-komitatanoj, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de UEA, estis elektitaj en la jaro 2004. Tiam la kvanto de kandidatoj atingis rekordan nombron, eble pro la tiama ĝenerale malpli trankvila situacio ĉirkaŭ UEA. Kandidatis entute 16 personoj por 6 postenoj. El la tiamaj kandidatoj pli ol la duono, 7 personoj, loĝis ekster Eŭropo. Nur du el la 16 estis virinoj. Ĉi-foje kandidatis 5 personoj por 7 postenoj. El ili unu estas virino, kaj neniu loĝas ekster Eŭropo.

Libera Folio turnis sin al kelkaj pintaj aktivuloj por ricevi iliajn komentojn.

Libera Folio: Kion vi opinias pri la fakto, ke la B-komitatanoj ĉi-jare estis elektitaj sen voĉdono?

Renato Corsetti: Nenion. Fakte la afero estas tiel normala, ke ĝi eĉ estas antaŭvidata en la Ĝenerala Regularo. Alivorte temas pri ebleco tiel normala, ke oni eĉ reguligis ĝin. Temas pri situacio jam okazinta en la pasinteco.

Libera Folio: Kion plian oni povus fari por ke estu multaj kandidatoj?

Renato Corsetti: Movi la sidejon de UEA al Braziljo. Mi volas diri, ke ni tamen devas agnoski ke la movado en Eŭropo ne plu estas la iama movado, la centro de la aktivado en la mondo.  Temas pri idea falo. En multaj eŭropaj landoj oni vivas tiel bone, ke oni ne plu esperas je io ajn, kaj ĉefe ne plu esperas liberigi sin de la internacia angla, ne plu emas labori por io, kio estas vidata kiel nerealigebla utopio. En ĉi tiu situacio akcepti respondecojn por io kiel Esperanto estas ĉiam pli malverŝajna. La homoj volas legi Liberan Folion en la reto senpage, se ili deziras kaj kiam ili deziras, sed ne devigi sin al io ajn. Esti komitatano de UEA estas ne nur honoro sed ankaŭ tasko kaj ankaŭ ĝeno, ĉar la estraro daŭre petas vin fari tion aŭ jenon. Sekve la veraj aktivuloj en la maniero, kiun oni konis, kiam oni redaktis la regularon de UEA, troviĝas nuntempe en Brazilo aŭ en Ĉinujo aŭ en aliaj foraj landoj, certe ne en Eŭropo.

Renato Corsetti tamen ne klarigas, kial tiukaze ĉiuj kvin kandidatoj, kiuj ja sin anoncis, estas eŭropanoj, dum la sep ekstereŭropanoj kiuj sin anoncis pasintfoje, nun rezignis. Ajnakaze li ne opinias, ke indus enkonduki regulon, laŭ kiu ĉiam devas esti pli da kandidatoj ol postenoj.Edvige Tantin-Ackermann, ano de la elekta komisiono de UEA, aliflanke rekomendas drastajn reformojn. Ŝi proponas ne nur ke nepre estu pli da kandidatoj ol da postenoj, sed ankaŭ ke nur B-komitatanoj, rekte elektitaj de la individuaj membroj, rajtu iĝi estraranoj de UEA.

Edvige Tantin-Ackermann: Kial? Ĉar komitatanoj A reprezentas la landajn asociojn kaj similajn, do estas elektitaj de siaj organizoj ne ĉiam ĉar ili estas la plej taŭgaj kaj kapablaj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitato ne ĉiam laŭ la preskriboj de la Elekta Regularo, sed nur ĉar tiu estas amiko de amiko de amiko, aŭ ĉar oni ne kapablas diri "ne, vi ne plenumas la kondiĉojn por tio". Pluraj personoj, kiuj ŝatus fariĝi komitatanoj kaj eĉ estraranoj, emas al kandidatiĝo kiel komitatano C. Oni opinias ke tio estas pli facila kaj malpli "riska". Oni preferas eniri tra la fenestro anstataŭ tra la pordo. Pluraj personoj ne pretas fronti la prijuĝon de la Individuaj Membroj, eĉ homoj kiuj ricevus grandan konsenton. Tamen tiu, kiu volas gvidi la movadon, devas tion fronti kaj taksi la apogon de la individuaj membroj. Sen ĝi oni ne havas la sufiĉan forton. Laŭ mia opinio, la Elekta Komisiono tre atente prikonsideros la kandidatiĝojn por C-komitataneco, ankaŭ sekve de la ĵusaj rezultoj.

Tia granda reformo tamen postulus komplikajn ŝanĝojn en diversaj regularoj kaj apenaŭ estas rapide realigebla, eĉ se la komitato tion dezirus.

Edvige Tantin-Ackermann: Batali kontraŭ ventmueliloj malfacilas. Oni devus revizii plurajn regulojn, kio estas komplika, postulas tempon, paciencon kaj persiston. Oni multe diskutas pri komoj, punktoj kaj nuancoj de malgravaj vortoj, pri bagatelaĵoj, sed kiam oni devas pridiskuti la vere gravajn temojn, renovigojn en la labormetodoj, modernigon de sintenoj kaj agadoj, neniam estas tempo dum la kunsidoj.

Unu el la senbalote elektitaj B-komitatanoj estas István Ertl.

István Ertl: Mi sentas min kvazaŭ trompita ke mi rajtos re-eniri la Komitaton sen reelekto, simple ĉar mi kandidatiĝis. Formale, mi povas nun esti certa nur pri la apogo de dek individuaj membroj, miaj subtenantoj, probable aprezantaj mian agadon kiel komitatano. Feliĉe, dum la tri jaroj de mia nuna mandato mi tamen povis daŭre senti subtenon de multe pli ol dek UEA-membroj, do mi esperas ke mia plu-komitataneco ne sentiĝos senmerita. Kiel membro de la Elekta Komisiono, mi esperas ke sine de la EK ni sukcesos konsenti pri rekomendoj kiel eviti ĉi tian situacion.

La elekta komisiono de UEA okupiĝas pri la elekto de komitatanoj C kaj la estraro, sed la elekton de la B-komitatanoj laŭ la regularo de UEA gvidas la ĝenerala direktoro. Laŭ Edvige Tantin-Ackermann ĝenerala direktoro Osmo Buller tamen ne kulpas pri la malalta aktiveco de la membroj.

Edvige Tantin-Ackermann: La individuaj membroj certe kulpas, ĉar por esti kandidato oni devas tion voli kaj verki kelkajn liniojn surpapere, trovi subtenantojn... La komitato iom kulpas, ĉar evidente ĝia agado, ĝia laborprojekto, ĝia sinteno, ne allogas homojn kiuj bone povus agadi kaj labori por la movado. La estraro kaj la ĝenerala direktoro ne havas kulpon.

Ni demandis al ĝenerala direktoro Osmo Buller, ĉu li mem tamen ne povintus entrepreni pliajn paŝojn por allogi pli da kandidatoj.

Osmo Buller: Mi efektive povis pli okupiĝi ankaŭ pri varbado de kandidatoj en la tempo, kiam mi plenumis nur la oficon de ĝenerala direktoro, sed nun mi plenumas ankaŭ tiun de direktoro de la Centra Oficejo kaj devas pro tempomanko rezigni pri tiuj taskoj de ĝenerala direktoro, kiuj ne estas vivnecesaj por la rutina funkciado de la asocio kaj precipe de la Centra Oficejo. Ankoraŭ unu semajnon antaŭ la limdato tamen ŝajnis al mi, surbaze de la spertoj el la antaŭaj fojoj, ke varbado de kandidatoj ne necesus kaj ke estus almenaŭ iom pli da ili ol da lokoj. Ĉiufoje okazis, ke plej multaj kandidatoj liveris siajn dokumentojn tre lastmomente. Kiam evidentiĝis, ke ĉi-foje ne estus sufiĉe da kandidatoj, estis jam malfrue fari ion. Mi ĉiukaze ne prenas kiel mian kulpon la mankon de kandidatoj. Krome, ju pli aktiva mi estus en tiu kampo, des pli mi riskus akuzojn pri manipulado de demokratia procezo, eble eĉ iom prave, ĉar certe mi preferus vidi kiel komitatanojn tiujn, kiuj estas sur sama ondolongo kiel mi.

Libera Folio: Ĉu estis faritaj multaj alvokoj, sen efiko?

Osmo Buller: Estis pli-malpli tiom da alvokoj kiel en antaŭaj fojoj. En la novembra numero de "Esperanto" aperis la oficiala alvoko, kiu estis dissendita ankaŭ en Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj ripetita en multaj retlistoj, ankaŭ en Libera Folio. Tiu, kiu interesiĝas pri kontribuado al la agado de UEA kiel komitatano, certe povis ie vidi la alvokon. Kiuj ne vidis, tiuj evidente sekvas la movadajn aferojn tiel malmulte kaj supraĵe, ke tiajn komitatanojn UEA ne bezonas.

Libera Folio: Kial do mankis kandidatoj?

Osmo Buller: La mankon de kandidatoj oni ne povas klarigi per teknikaj aŭ administraj kialoj. La kialojn oni devas serĉi en la kapoj de homoj. Kiam la estraranoj diskutis pri la afero, Claude Nourmont suspektis, ke la ekzisto de 16 kandidatoj por 6 lokoj en la antaŭaj elektoj ĉi-foje fortimigis iujn el la tiamaj kandidatoj, ĉar ili pensis, ke denove veran ŝancon havus nur tiuj, kiuj jam estas konataj en la movado. Pli grava kialo eble tamen estis tio, kion oni spertas ĉie tra la movado, nome la ĝenerala malfacileco trovi plenumantojn eĉ por simplaj taskoj. Malantaŭ tio siavice estas pli profundaj kialoj, sed pri ili mi ne komencas nun filozofumi. Ĉiuj, kiuj serĉas klarigojn, estu tamen singardaj antaŭ ol deklari ilin tro laŭte. Oni memoru, ke ankaŭ en la elektoj en 1992 estis malpli da kandidatoj ol lokoj, malgraŭ tio, ke UEA ĵus havis pli ol 8.000 individuajn membrojn, la unuan kaj solan fojon de post la 1930-aj jaroj.

Unu el la B-komitatanoj kiuj ne rekandidatis estas Amri Wandel. Ni demandis al li, kial li ne rekandidatis, kaj kial li supozas ke ĉi-jare mankis kandidatoj.

Amri Wandel: Mi kredas ke unu el la kialoj por la malalta nombro de kandidatoj ĉi-elekte estis reago al la inversa situacio pasintfoje, kiam estis 16 kandidatoj por 6 lokoj. Povas esti ke novuloj hezitis kandidatiĝi, ĉar ili taksis siajn ŝancojn malaltaj, kompare kun tiuj de la pli konataj vizaĝoj (efektive, tri el la kvin kandidatoj estis B-komitatanoj ankaŭ en la antaŭa mandato). Fakte, la situacio povas denove renversiĝi venontfoje, se potencialaj kandidatoj kredos, laŭ la ĉi-jara sperto, ke elektado estas preskaŭ garantiita... Persone, post tri sinsekvaj mandatoj kiel B-komitatano, mi  decidis ne re-kandidatiĝi, por ebligi al novaj vizaĝoj elektiĝi. Evidente tio ne estis necesa.


arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2007-03-04 19:45
Multajn eventualajn kanditatojn sendube fortimigas la senfunda naiveco pri mondaj aferoj, esprimita en la vorteto "eĉ", kiam la Reganto de Ĉiuj Kredantoj diras ke "temas pri ebleco tiel normala, ke oni eĉ reguligis ĝin". Regulojn oni precipe bezonas por nenormalaj okazoj; se la aferoj evoluas normale, ne estas tiel malfacile trovi konsenton sen la helpo de reguloj. En asocia juro, la plej klara ekzemplo de tio estas reguloj pri eksigo de membroj.
mbavant
mbavant diras:
2007-03-04 22:05
Kio estas skandala en tiu afero? La respondo de Corsetti? La fakto, ke la regularo ebligas elekton sen baloto? Ne, ambaŭ estas laŭ mi tre saĝaj: tre bone, ke UEA ne malŝparis monon kaj tempon por organizi baloton, kies rezulto estis anticipe konata. La nura skandalo, se entute eblas ĝin nomi tia, estas la malgranda nombro da kandidatoj. Pri tio kulpas la membraro mem kaj ni prefere gratulu la kuraĝajn elektitojn.
edmundo
edmundo diras:
2007-03-05 10:14
Eble en tia situacio oni balotu por kontroli, ke ĉiun kandidaton subtenas pli ol duono de la balotantoj, sed mi ne scias, ĉu vere tio indas.
mousy
mousy diras:
2007-03-06 15:15
Skribis Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala".
Cxu vere? Bonvolu.... en kia lando, loko, kaj kiam ajn...

Jes, la Individuaj membroj ne montris grandan intereson al tiuj cxi elektoj. Kaj tio estas riprocxinda kaj lauxeble evitenda estonte.
Kiamaniere? Mi akceptas sugestojn kaj konsilojn.
Elkore,
Edvige Ackermann
javergara
javergara diras:
2007-03-06 20:47
Mi povas persone atesti ke en sia rolo kiel ghenerala direktoro de UEA Osmo Buller varbis min por kandidatigho kiel B-komitatano en la jaro 2004. Spite al tio ke tiam mi malsukcesis, la sperto estis tamen pozitiva al mi kiel UEA-ano. Ekz. mi devis pripensi pri mia propra sinteno al UEA kaj estis agrable trovi iom da subteno (kvankam ne sufichan !) che kelkaj E-medioj.

Poste mi farighis A-komitatano por aro da malmultmembraj landaj kaj fakaj asocioj, kaj nun ISAE jhus nomumis min kiel sian A-komitatanon por la venonta periodo. Simple tial mi ne rekandidatighis por B-komitatanigho.

Mi ne maltrankvilighas pro la nuna senelekta elekto kaj pretas diskuti pri eventualaj reformoj por havi pli da elekta etoso, kiu tamen nepre spegulu tiun alian etoson, kiu plej gravas. Mi kompreneble celas la agadan, ideomovan, terenogajnan (au almenau terenokonservan) evoluon de la movado.

José Antonio Vergara

aleks
aleks diras:
2007-03-10 15:40
Ve, se mi scius, mi kandidatiĝus ... :(
Sed kiel diris Amri Wandel, tre verŝajne, venontfoje denove estos multe pli da kandidatoj ol da lokoj, pro denova renversiĝo de la situacio

Fakte mi ĉi foje pretervidis la anoncojn, kvankam mi kutime atentas la UEA-komunikojn, kaj super-legas la UEA-revuon. Eble ja fortimigis min la troa kvanto de kandidatoj pasintfoje.

Eble ankaux ne sufiĉe klaris la alvoko al kandidatoj al Komitataneco B. "KOMENCIGxAS LA ELEKTOJ EN UEA" je 2006-11-01 (Gazetara Komuniko n-ro 245 de UEA). Se ĝi tekstus "Kandidatiĝu al Komitataneco B !" mi eble pli atentus ... ?