Esperantistoj kaj gronlandanoj lingve festivalis
La lingva festivalo estis organizita kunlabore inter Konversacia Esperanto-Klubo (KEK) de Kopenhago kaj la Gronlanda Domo. Homoj el ambaŭ ekkonis unu la alian okaze de la unua Kopenhaga Lingvofestivalo pasintjare, kiu okazis en la homscienca sekcio de la Kopenhaga Universitato kaj estis organizita de KEK sola. La Gronlanda Domo estas institucio centre de Kopenhago, kiu zorgas pri la specialaj problemoj kaj eblecoj de la gronlandanoj en Kopenhago. La gronlandaj lingvo kaj kulturo multe diferencas de la dana, kaj la neceso koni fremdajn lingvojn estas granda en Gronlando, do ilia interesiĝo pri la lingvofestivalo estas tre komprenebla.
En ”Ajamut”, la parto de la Gronlanda Domo kiu normale funkcias kiel manĝejo, estis foiro: standoj kun libroj, periodaĵoj, sonbendoj kaj simile, kuiraj specialaĵoj el la diversaj landoj, kaj scenejo kie oni diverslingve muzikis kaj kantis. Ĉe unu stando oni vendis lingvan kvizon, kiu funkciis kiel lotumado: Se oni povis elekti la ĝustajn respondojn de 12 demandoj, oni ricevis premion. Eble la demandoj tamen estis iom tro malfacilaj, ĉar ni devis malaltigi la postulon al 11 ĝustaj respondoj por sukcesi seniĝi pri la premioj...
La prelegoj okazis paralele en tri aliaj ĉambroj, kaj oni ŝanĝis ĉiun duonan horon. Tia festivalo funkcias kvazaŭ superbazaro. Oni ĉiam ajn havas elekton inter pluraj eblecoj. Se vi ne emas aŭskulti prelegon, jen estas budoj kaj muziko. Kaj inverse. En ĉi tiu festivalo oni povis laŭ tiu aŭ alia maniero – prelego, fulmkurso, literaturo, muziko, manĝaĵo – pli proksime konatiĝi kun preskaŭ dudeko da lingvoj/kulturoj: gronlanda, nederlanda, angla, franca, hispana, itala, romanĉa (en Svisio), latina, serbokroata, pola, latva, jida, esperanta, somalia, karibia kreolfranca – kaj kredeble mi kelkajn forgesis. Estis ankaŭ pli ĝeneralaj prelegoj pri lingva politiko, lingvoinstruado kaj lingvoperado.
La ideo de lingva festivalo originis en Tuluzo en suda Francio en 1987. Tie la festivalo okazis surstrate, kaj ĉiu ajn povis veni kaj laŭplaĉe oferti ion pri sia propra lingvo kaj diversajn kulturajn kontribuojn. Fariĝis el tio ĉiujara evento, kaj en la jaro 2000 JoMo atingis rekordon ĉe Guinness pri la nombro de lingvoj en kiuj unu persono povis kanti.
Depost la mezo de la 90-aj jaroj la ideo serioze disvastiĝis, kaj nun okazis lingvaj festivaloj en deko da urboj en Eŭropo. Ĉiuj lingvaj festivaloj diversloke okazigitaj laŭ ĉi tiu modelo estis aranĝitaj de aŭ kun Esperantistoj, jam ekde la unua en Tuluzo. Substrekindas ke ne temas pri Esperantofestivaloj, sed pri ĝenerale lingvaj festivaloj.
Esperanto ne ludas en ili aparte elstaran rolon, kvankam Esperantoparolantoj aranĝas ilin. Temas pri aŭtenta klopodo por egalrajtigi la lingvojn. Tio ankaŭ evidentiĝas el la festivala retpaĝo kie oni trovas sloganojn kiel ”Lingvo kiel riĉfonto – ne kiel problemo”, ”Lingvaj rajtoj por ĉiuj, sendepende de nombro de parolantoj”, kaj ”Se malaperas lingvo, malaperas kulturo”.
Ĉio ĉi tre plaĉis al Ole Stig Andersen, unu el la prelegantoj de la festivalo, kaj verŝajne la sola serioza lingvoĵurnalisto de la dana gazetaro (ne ke la konkurenco estas prema internacie – serioza lingvoĵurnalisto entute estas malofta besto). Li havas ĉiusemajnan rubrikon en la prestiĝa tutlanda taggazeto ”Information”, kaj la vendredon antaŭ la festivalo li uzis la tutan rubrikon por ege favore kaj sobre informi pri la festivalo. Multaj liaj artikoloj pri la plej diversaj lingvoj legeblas en lia retejo.
La festivalon dokumentis cetere ankaŭ artikolo en la malgranda gazeto ”Arbejderen” kaj filmis loka televido, kiu rezidas en la kulturdomo de nord-okcidenta Kopenhago, same kiel Konversacia Esperanto-Klubo.
Multaj aliaj lingvofestivaloj okazas diversloke en la mondo. Plej ofte aranĝas ilin ŝtataj aŭtoritatoj okaze de oficialaj lingvaj tagoj, lingvaj semajnoj, lingvaj monatoj kaj eĉ lingvaj jaroj. Tiuj ĉie plimultiĝas. Jen nur kelkaj ekzemploj: Ĝuste nun ni estas meze de la rusa lingvojaro, aŭgusto estis nacia lingva monato de Filipinoj, septembro estas la nacia lingvomonato de Malajzio, kaj antaŭ kelkaj semajnoj estis lingva semajno de la maitila lingvo en norda Barato. Kaj normale ne la lingvan diversecon celebras tiuj.
Anstataŭe oni celebras unuopan lingvon kiel identigilon, aŭ tutlandan norman lingvon por antaŭenigi tre deziratan ”nacian unuecon”. Oni povus ankaŭ okazigi tian tagon por ĉiu ajn unuopa lingvo, kaj estus sence kaj inspire al multaj – sed estus io tute alia ol la ĵus okazinta kopenhaga lingvofestivalo. Ĝi celebris la lingvan diversecon de la mondo.
Jens Stengaard Larsen
http://metrobloggen.se/jsp/public/permalink.jsp?article=19.287113