Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Lingvaj manipulistoj

Lingvaj manipulistoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-28 16:57
"La konsulo nudas", deklaras Jorge Camacho en sia nova analiza eseo pri la esenco kaj estonteco de la Civito de Valerio Ari. Parafrazante George Orwell, li enkondukas novan terminon por tio, kion li nomas la manipula lingvaĵo de la Esperanta Civito: Civitparolo. "Oni povus opinii ke mi parolas nur pri la lingvaĵo, neniom pri la 'ideologio'. Tamen ambaŭ amblas nedisigeble. Kiel ĉe fronto kaj dorso de (falsa) monero, ne eblas unu sen la alia", li skribas.

Sen kompreno de vi mem, vi homoj naskas ĉiufoje pli da mizero en la mondo.
J. Krishnamurti

Se oni legas la diversajn periodajn eldonaĵojn de LF-koop (Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina, kaj rete ankaŭ HeKo, t.e. Heroldo Komunikas), oni konstatas la daŭran aktivecon de la tiel nomata Esperanta Civito. Nelacigeble aperas numero post numero, foje kun ripetiĝo de unu sama artikolo en pluraj el tiuj periodaĵoj. Aparte de artikoloj pri lingvo kaj beletro aŭ, ĝenerale, pri kulturaj temoj, abundas aliaj pri la ideologioj de tiu grupo, nome raŭmismo kaj “Civitismo” (se iel nomi ĉi lastan). Kaj oni kvazaŭ ricevas la impreson, ke tiu entrepreno prosperas kaj sukcesas, dum al la cetero de Esperantujo restas nur aliĝi al iliaj vicoj, aŭ kaduki kaj fiaski.

Legante la komunikaĵojn de HeKo (en tio kion mi poste nomos la “SC-retpaĝo”), novulo povus pensi ke jen temas pri grandioza afero: “La ĝisnuna Konsulo, c-ano Walter Zelazny, ricevis de la baldaŭa, c-ano Giorgio Silfer, la informon ke la propono pri la nova Kapitulo estas preta. En la inaŭgura sesio de la Parlamento la nova Konsulo formale anoncos la konsiston de sia teamo, kun la respektivaj delegoj.” (HeKo 321 8-C). “Konsulo”, “c-ano”, “Kapitulo”, “inaŭgura sesio de la Parlamento”… La novulo povus sin demandi: pri kiu ŝtato aŭ regno temas?

Ja la ekzemploj sennombras: “La Esperanta Civito esprimas sian solidarecon al Dalai Lama.” (Silfer, HeKo 321 5-C); “Al la Transnacia Radikala Partio […] Nome de la Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito kaj de mi persone, mi firme subtenas la kampanjon kaj la iniciaton de s-ro Marco Pannella. Ni kontraŭas la mortpunon kiel etike ne permeseblan punon.” (Holevitch, HeKo 321 3-C); “La tria emblemo de la Ruĝa Kruco [la t.n. Ruĝa Kristalo] aplikota en Esperantio” (titolo en LF 222; ĉu uzota por leŭkoplastoj?); “La eliranta Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, oficiale kunvokis la unuan parlamentan sesion de la nova mandato 2007-2011, per kiu li transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la ĉefkandidato de la Verda Listo, gajninta en la baloto por la Senato, c-ano Giorgio Silfer.” (HeKo 321 2-C).

Impone! Tamen tuj poste, samkomunike, legeblas ke “Laŭ la Reglamento, en la ĵus elektita Senato eblas tri grupoj: ruĝa (unu membro), blanka (du membroj), verda (dek ses membroj).” Se mi bone komprenas, tio signifas “Senaton” kun 19 membroj, alivorte senateton, kies eksa “Konsulo” estas, krom “c-ano” (“Civitano”, t.e. membro de la “Esperanta Civito”), ankaŭ “prof.”, “d-ro” kaj eĉ “hab.”, tiel superante la iaman rekordon de Lapenna! Laŭ la Proverbaro Esperanta, “kiu nenion valoras, plej multe sin gloras” aŭ “barelo malplena sonas plej laŭte”.

Impresas ne nur la ŝato je instituciecaj nomoj kaj titolecaj postenoj (aŭ inverse), sed ankaŭ la insisto distingigi sin de la ceteraj. En La liturgio de l’ foiro, Piron skribas ĝuste pri tiu emo (sin) apartigi: “Unu el ĝiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je ĝia apero [de la Manifesto de Raŭmo], kaj kiun mi forte resentis relegante ĝin, estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenate: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni. Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti."

En “La liturgio de l’ foiro” mi jam detale analizis tian simplisman lingvaĵon kiu falsadas la realon. De tiam (1999) jam pasis 8 jaroj, sed la tendenco iĝis pli forta kaj intensa. Dum en sia romano “1984”, fakte “Mil naŭcent okdek kvar”, Orwell fikcias pri Oldparolo (malnova formo de la angla lingvo) kontraste kun la politike manipulita kaj mem manipula Novparolo, nun eblas uzi precizan kaj neniel troigan terminon por la manipula lingvaĵo de la “Esperanta Civito”: Civitparolo.

La unua signifa tordo de vortsenco koncernas la serion “civito”, “civitano” kaj “civitaneco”, kiun ili senrajte kaj senhonte akaparas. LF-koop kun siaj organoj parolas rekte kaj senplie pri “Esperantaj Civitanoj”: “Por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo kaj Afriko 50%-rabato” (abon-informoj de LF); en HdE la sama rabato aplikiĝas al tiu “Kiu havas la Esperantan civitanecon”, kaj la ĉi-koncernan institucion oni ofte nomas tutsimple “la Civito”. La ĉefredaktoro de LF, Ljubomir Trifonĉovski, iam en junio 2006 eĉ pretendis ke Probal Daŝgupto povus “peti Esperantan Civitanecon por plu daŭre ricevi la revuon kiel donacon de esperanta Civitano el Orienta Eŭropo” (ĝis tiu rivele mizera retmesaĝo de la punisto Trifonĉovski, konfirmita poste de Perla Martinelli, Daŝgupto ne suspektis ke li ricevas la revuon donace el ies propra poŝo, kvazaŭ almozon). La paralelaj (kaj ĝis nun bonvene malplenaj) alilingvaj paĝoj de www.esperantio.netprovas imponi angle per “Esperanto Citizens' Community” (laŭvorte: Komunumo de Esperantaj Civitanoj aŭ Esperanta Komunumo de Civitanoj) kaj itale per latinaĵo (“Civitas Esperantica”), kiu fakte gvidas nin al la praĉelo el kiu ĝermis la bombasta nomo elektita: la verko “Civito de Dio” de Aŭgusteno el Hipono.

Gravas konstati ke en sia sistema renomado de la realo, Trifonĉovski kaj aliaj uzantoj de Civitparolo konfuzas la faktojn kun sia propra revpensado: Daŝgupto ne bezonas peti esperantan civitanecon de iu ajn, ĉar li estas esperanta civitano kun samaj aŭ pli da rajtoj ol ajna blufa “Senatano”, “Konsulo”, “Moŝto” aŭ “Profdrohabcano”. Li povus peti anecon en la institucio “Esperanta Civito”, sed tio estus tute alia afero, samkiel peti membrecon en klubo de amikoj de Silvio Berlusconi, ĉar, majuskle aŭ minuskle, “(Esperanta Civito)-aneco” ne egalas al “esperanta civitaneco”. Ĉiu parolanto kaj uzanto de esperanto rajtas senti sin civitano de Esperantujo, tute same kiel oni povas senti sin mondcivitano aŭ, simple kaj laŭplaĉe, civitano, civilizito, civilulo.

Rezulte, laŭ la nomo de ĝia ĉefa inspiranto kaj por paroli pli precize, mi de nun nomos tiun lingvomanipulan institucion “la Silfera Civito” (SC).

Kvankam evidente la silfercivitaj kacikoj havas nenian rajton disdoni diplomojn, atestilojn aŭ legitimilojn pri civitaneco, ili tamen daŭre provas krei distingon inter la aliula Esperantujo kaj ia silfercivita “Esperantio”, proprigante al si ĉi lastan: “Ĉi-jare finiĝas kadenco de la Konsulo, la unua en la historio de la Civito. Ni sukcesis konstrui ideajn kaj jurajn kadrojn por tiuj, kiuj opinias sin Esperantianoj” kaj “Do unue mi klinas la kapon antau Vi la Civitanoj, kiuj kunkreis nian strukturon” (Zelazny, HeKo 320 9-C). Similcele funkcias la foja majuskligo de pronomoj ĉe mencio de aliaj silfercivitanoj; aŭ la uzado de la mallongigo “c-ano”, nekaŝebla spegulaĵo de la tradicia “s-ano” (samideano), kiun ĝi ekskluzivas. Ne hazarde ankaŭ la nazia svastiko kaj la komunismaj rikoltilo kaj martelo eĥis kiel ombro la kristisman krucon. Ĉiel ajn, legante tekstojn en Civitparolo mi emas interpreti ĉi tiajn mallongigojn kiel “cezaro” (Silfer) kaj “carino” (Martinelli), eĉ se tio devigus ŝanĝi unu konsonanton.

En ĉi bonsaja “Esperantio” la atribuado de roloj similas tiun por teatri kripon, betleĥemon en lernejo: jen vi estu la azeno, vi – la bovo, vi – Jesuo kaj tiel plu ĝis la Tri Magoj, Jozefo kaj Maria, Herodo kaj paŝtistoj. Malgraŭ tio, foje ili devas glosi la proprajn fantaziajn titolojn: “Giorgio Silfer estis elektita kiel Konsulo, nome prezidanto, de la Esperanta Civito por 2007–2011” (HeKo 320 5-A); se “Konsulo” signifas “prezidanto”, kial ne uzi rekte ĉi vorton? Kaj alifoje Civitparolo iĝas plena galimatio: “La progreso de nia internacia konsorcio al efektiva konfederacia subjekto pli kaj pli integrita dependas de la linio Pakto-Forumo-Kapitulo/Konsulo” (HeKo, iam ĉirkaŭ oktobro 2005).

Oni povus opinii ke mi parolas nur pri la lingvaĵo, neniom pri la “ideologio”. Tamen ambaŭ amblas nedisigeble. Kiel ĉe fronto kaj dorso de (falsa) monero, ne eblas unu sen la alia. En la sama HeKo 320 5-A, kiu siavice reproduktas intervjuon kun Silfer en La Ondo de Esperanto 1:2007 (kies titolo “alia Esperantio eblas”cetere paŭsas aŭ plagiatas modan sloganon de alimondismo), li klarigas sian elektiĝon kiel “la venkon de la Nova Maldekstro en Esperantio: progresema, ekologiema, sed ne klasbatala.” La “Konsulo” Silfer plu diskursas simile kvazaŭ efektive temus pri politika partio, sen forgesi ataki oblikve la dekadencan Esperantujon, kies ĉefa reprezentanto estas la eterna rivalo UEA: “Samtempe mi konscias ke en Internacia Esperanto-Ligo (rebaptita kiel Universala Esperanto-Asocio en 1947) ekzistas du malgrandaj cirkvitoj, kiuj klopodas stiri ĝin laŭ la propraj interesoj.”

Estas interese kaj amuze vidi kiel Valerio Ari (pseŭdonome “rebaptita” Giorgio Silfer) aŭdacas retrobapti UEA’n: jen refoje la Civitparola nominalisma konceptado de la realo. Refoje ankaŭ la silfercivita “apartismo”: “Ĉi tie situas fundamenta etike-kultura diverĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo, fakte. Neniu dialogo eblas, sen la supero de ĉi tiu diverĝo.” Fine kaj kulmine, Ari vizias la celon en gloro: “En la nova Esperantio, kie ĉiuj individuoj estas raŭmistoj, temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento? Ja finfine la Civito ekestis tiucele.”

Parenteze, Civitparolo atribuas aŭ arogas al Ari la ne malpli grandan meriton “rekonigi Eon literatura lingvo” (HdE 2095), kvazaŭ la fakto ke esperanto estas lingvo literatura jam de 1887 (aŭ eĉ de Praesperanto!) dependus de ekstera instanco. Se paroli pri literaturo, trafe resumas parton de la situacio Sten Johansson, en retmesaĝo de oktobro 2006: “Laŭ mi Literatura Foiro estas bele kaj konscie redaktata kaj kun pli varia enhavo ol Fonto. Bedaŭrinde ĝi iĝis movada revuo, nur parte kultura, kaj mi tediĝis de ĝia stulta malico. Literaturon ĝi enhavas relative malmulte.”

Sur la diversaj SC-organoj iom post iom oni vidas troti ĉiujn amatajn ĉevaletojn de Civitparolo: “Plia simileco inter la nunaj jaroj kaj la tiamaj [la epoko antaŭ la unua mondmilito] estas la manifestiĝo de la sento de komuna identeco. En 1905-1909 burĝonis multaj iniciatoj kiuj pruvas, ke niaj pioniroj sentis la ekeston de nova popolo – la menciita speso, la ideo de Esperantistejo, la pavilonoj de Esperantujo aŭ Esperantio okaze de internaciaj foiroj ktp. Ekde 2001 tiun spiriton heredis kaj disvolvas la Esperanta Civito.” (Silfer, HeKo 320 1-A)

Ni daŭrigu la legadon (ĝis la fino) de la lasta parto de tiu ĉi samloka, sukplena diskurso fare de Ari:

Grava diferenco inter la nuna jaro kaj la tiamaj estas, ke la esperantistaro estas ĝenerale pli malriĉa. Se antaŭ cent jaroj kvar el kvin aktivuloj en la eŭropa Esperantio estis liberaj profesiuloj (kuracistoj, advokatoj, privataj docentoj), hodiaŭ kvar el kvin estas pensiuloj, senlaboruloj, subsalajratoj, postprofesiuloj. Kaj multaj virinoj.

Per la eniro de Bulgario kaj Rumanio oni konsciiĝas pri la enveno de ok milionoj da roŭmoj: orienteŭropaj ciganoj pli malriĉaj ol la okcent mil sinthoj, tradicie en okcidento, de Andaluzio ĝis Vestfalio.

Neniu rimarkis ke ekzistas eĉ pli malriĉa diasporo; kie la malriĉuloj surhavas kravaton, sed malriĉaj estas. En sia donkiĥota strebo batali kontraŭ la anglalingvaj ventmuelejoj, la finvenkismaj movadoj pretervidas ĉi tiun situacion. La “hobia movado” (kiel trafe difinis ĝin la vicdirektoro de la Pola Radio: eĉ antisemitoj foje pravas) vivas en siaj ĝeneralaj kongresoj, nutras sin el individuaj kotizoj de ne tro malriĉaj okcidentanoj, neglektas la malriĉajn – aŭ dediĉas al ili paternalisman atenton, kiel ĝis nun kun afrikanoj.

La esperanta estas diasporo pli malriĉa ol la cigana. Des pli malriĉa, ĉar neniu EU-komisiono aŭ oficejo pledos por niaj rajtoj. Nur la Esperanta Civito povas fari ion, startante el sia konstitucio mem. Ĉar kleriĝo estas la sola riĉaĵo kiun la Civito povas doni, kaj klereco estas la sola riĉaĵo kiun homo povas kunporti ĉien, kaj kiun neniu povas ŝteli de alia.

Kun elefanta gracio li saltas de unu al alia temo por revelacii ke “la esperanta estas diasporo pli malriĉa ol la cigana”! Ĉu eble transiro de “Raŭmismo” al “roŭmismo”? Saulon el Tarso (poste rebaptitan kiel Sankta Paŭlo) ĉiela lumo blindigis kaj faligis de sur la ĉevalo survoje al Damasko; preskaŭ 2000 jarojn poste la nordaj lumoj en Raŭmo igis Valerio’n Ari ekrajdi siajn amatajn (trojajn) ĉevaletojn de “Raŭmismo” kaj, nun, la “Esperanta Civito”, sur kiuj li elveturas al ĉiu okazo.

Ari, por kiu la verbo “agi” sinonimas al “agaci”, profitas samtempe por moknomi ĉiujn ceterajn per la esprimo “hobia movado”. Kiom da obscenaĵoj kune! Hobia “Konsulo” de hobia “Civito” (fakte virtuala citadelo) kun hobiaj “Parlamento”, “Senato” kaj “Konstitucio” ne hontas kompari sin kaj sian klikon kun inter 8 kaj 12 milionoj da romaoj aŭ ciganoj, el kiuj multaj (almenaŭ en Iberujo) suferas ĉiutage je diskriminacio kaj je proporcie pli altaj senlaboreco, kabanismo kaj deliktado! Ĉu vere li pensas ke oficialaj instancoj de Eŭropa Unio iam disipos monon je lia hobia “ideologio”?

Sed plej sarkasme sonas la fina frazo pri kleriĝo kaj klereco el la buŝo de eminenta lingva manipulisto. Ĉu li vere kredis ke li trompos iun? Kaj tamen verŝajne Civitparolo sukcesas trompi sufiĉe multajn, se juĝi laŭ la triumfaj raportoj en la apenaŭ fidindaj silfercivitaj organoj.

Ni donu nun la parolon al Prof. D-ro Hab. EksKon. C-ano Zelazny (“Komence de postmodernismo: kien reloki sin?”, LF 218, decembro 2005):

El la vidpunkto de multkulturismo esperanto ne povas esti universala. […] Do populare dirante, esperanto devas elekti en kiu ‘mondo’ ĝi troviĝas – ĉu en la araba, afrika, sudamerika, nordamerika, azia aŭ eŭropa. […] El la vidpunkto de etneco esperanto povas esti unu el la elementoj de la granda panoramo de eblaj identecoj de la moderna homo, sed ĝi ne povas esti identeco de la tuta homaro. Ĉu li volas tion aŭ ne, ĉiu homo apartenas al iu etno, povas ĝin foje aŭ kelkfoje ŝanĝi en la vivo, sed li neniam estos universale homa. […] Artefarita etneco kiel la esperanta estis ne ebla laŭ koncepto de la kulturaj antropologoj ĝis la fino de la 20ª jarcento. […] Fine, ĉu ni volas tion aŭ ne, esperanto aperas en la eŭropa kulturo kaj estas ties parto, kiel unu el la unuaj produktoj de metisiĝo [mestiziĝo; la saman eraron li faras plurfoje] de la mondo.” Kaj sekve: “Per la Civito, Esperantio instituciiĝas kiel portanto de lingvo de specifa grupo, kvazaŭ etna diasporo alkalkulebla inter la sociaj kaj kulturaj realaĵoj kiuj, male al etnoj, reproduktiĝas nur (en nia kazo, precipe) per kultura transdono.

La sama, ĉiama litanio! Zelazny (plia eminenta instituciema nominalisto) forgesas ke esperanto mem ne estas ulo povunta elekti, sed la nomo de lingvo, kaj lingvoj mem ne povas elekti sian mondon aŭ sian lokon en la mondo. Kiu do dekretis ke esperanto devas esti ies “identeco”? Kvazaŭ homoj havus nur unu ĉefan identecon (kolektivan)!

Ankaŭ Eŭropo kaj EU ne bezonas havi komunan identecon, des malpli komunan lingvan identecon aŭ identigilon. Eŭropanoj povas kundividi multon, sed kadre de sia diverseco, kaj ne ekskluzive. Kolektivaj identecoj estas iluzio, fantazio, ĥimero. Sed samkiel eŭropanoj ne bezonas komunajn identigilojn (ili aŭ ekzistas jam aŭ superfluas), ankaŭ esperantoparolantoj ne bezonas kolektivan identecon. Nur la diversaj hidrargaj identecoj ene de ĉiu unuopulo montriĝas indaj je esploro, atento kaj intereso.

En ĉiu el ni identecoj kaj identeroj kunsvarmas ĥaose, magme. Esperanto povas esti unu plia el la multaj identeroj, ne nepre la plej grava, ene de ajna individuo parolanta la lingvon. Ekzemple, mi mem, depende de la cirkonstancoj, konceptas min ekstremadurano, hispano, madridano, mediteraneano, iberujano, (sud)eŭropano, hispanlingvano, ekskristana ateisto, blu-okula skorpio, fajra ĉevalo, parolanto de la finna, boa tajvanano, poeziema, kinema, vinema, ambaŭorfo antaŭ 40-jariĝo… ktp. Kaj se paroli pri seksa aŭ “genra” identeco (kiu ne nepre koincidas kun la seksa emo aŭ orientiĝo), pli ol 2500 personoj atendas en Madrido kaj ĉi ties regiono aliseksigan operacion. Kontraste, kiel facile estas al Zelazny papagi pri sia hobia, gofera, flogistona “artefarita esperanta identeco”, ne rezigninte je sia identeco pola nek je siaj ŝtatanecoj pola kaj franca!

(Por eviti miskomprenojn mi tamen diru rapide, ke mi plene kundividas la faman diron de Kalocsay: “Esperanto estas mia nobla hobio” (Norda Prismo 1972:3)).

Kion do ni diru al esperantistoj kaj esperantuloj neeŭropaj, ekstereŭropaj? Ĉu ke esperanto estas pordo nur al la “eŭropa mondo”? Kvazaŭ ekzistus nur unu “eŭropa mondo”, plus unu “araba”, unu “azia” ktp! Pli simplisme ne eblas: la mondo komforte dividita en kelkajn ĉelojn aŭ fakojn. Sed por mi esperanto estis kaj estas ĝuste la malo: pordo al Bharato, fenestro al Japanujo, pontoj al Finnujo kaj Tajvano, al mondoj plej abundaj kaj diversaj!

Ne finiĝas tie la Civitparolaj absurdoj kaj memkontraŭdiroj: “aparteno al etno” sed libera elekteblo. Almenaŭ tiuj usonaj surduloj kiuj rigardas sin anoj de la Surda Popolo ne devas tiom vringi sian cerbujon (malgraŭ la polemiko pri paro, cetere lesba, kiu generigis aŭ mendis denaske surdan filon por heredigi al li senprobleme la “surdan civitanecon”).

Kaj kial ĉiu homo “neniam estos universale homa”? La malon mi asertas, nome ke ĉiu el ni estas laŭdifine universale homa, malgraŭ kaj preter la maskoj de la kolektivaj identecoj, kies plej ofta celo estas konservi ies privilegiojn, aŭ krei novajn. Sed ŝajne neniu en la Silfera Civito kuraĝas laŭte demandi kiel eblas akordigi la amatajn ĉevaletojn, azenetojn kaj poneojn de ĉi manipulistoj kaj uzurpistoj de la lingvo (“popolo, identeco, diasporo”) kun la pretendata maldekstreco de Ari, “progresema, ekologiema, sed ne klasbatala”. Kaj ĉio tia pretendas esti profundpensa! Karaj, la “Konsulo” nudas!

Surprize, Zelazny sukcesas iom poste atingi kaj superi la pseŭdointelektajn malpintojn de Ari:

Por la strategio de la Movado kaj ties (ĉefa) institucio pli valoras iu unu-dimensi-pensulo (prefere riĉa) balbutanta pri la Fina Venko ol intelektuloj perfekte ekkonintaj la lingvon, ties historion, verkantaj talente en esperanto, havantaj akademiajn titolojn, sed pridubantaj la ĉefan dogmon de de la Movado, ties strebon al la universala finvenkismo.

Sonas, kvazaŭ Zelazny inkludus sin mem en tiun teorian grupon de intelektuloj, kvankam li donas neniun pravigon por tio. Se lia artikolo prezentas la intelektan nivelon de la debatoj en la Silfera Civito, same kiel la romanoj de Nemere reprezentus la kulminon de ĝia fikcia prozo, ne plu povas surprizi la sekvaj faktoj:

1) Ke tute nature la membroj de la Silfera Civito libere elektis kiel siajn unuajn “Konsulojn” c-anojn (“ciganojn”?) Zelazny kaj Silfer, du karieristojn kun frustrita politikista ambicio, obseditajn pri gvidado de homoj kaj prezidado de surogataj regnoj. Du mil jarojn antaŭ tio, la imperiestro Kaligulo konsuligis sian amatan ĉevalon.

2) Ke Silfer proponas sin mem por Nobel-premio (siavice pri HeKo 315 5-B), kvankam poste, pro la reagoj i.a. en Libera Folio kaj paradokse por “diaspora etno”, “la Esperanta PEN kandidatigas Umberton Eco”: “Pro la supraj konsideroj, kaj pro lia simpatio ankaŭ al niaj lingvo kaj literaturo, la Esperanta PEN-Centro decidis kandidatigi lin por la Nobel-premio pri literaturo” (HeKo 320 4-B). Parenteze, Sebastiano Hartwig skribis komente al mia ĉi-tema artikolo en Libera Folio: “En sia kutima kontraŭaria vervo, Georgo Kamaĉo ne tute precize vortigas. La proponojn ne faras s-ro Ari, sed Esperanta PEN-centro. S-ro Kamaĉo skribis pri ‘mempropono’, ĉar li estas konvinkita, ke ĉiuj membroj de Esperanta PEN-centro estas nuraj marionetoj de s-ri Ari”. Nu, neniu ne scias ke, por prosperi en la nuntempa Rusujo Putin’a, necesas iĝi almenaŭ Putin’isto, se ne Putin’ido, kaj la samo validas por la virtuala regneto Silferistano, kun Silferopolo kiel ĉefurbo. La obĵeto de Hartwig pensigas min pri la populara guruo Osho, posedanto de 99 luksaj Rolls Royce-limuzinoj (li ne petis la aŭtojn, oni donacis ilin al li); aŭ pri fama diro de Saparmurat Nijazov, la nelge mortinta diktatoro de Turkmenujo: “Mi koncedas, ke estas tro multaj [miaj] portretoj, fotoj kaj monumentoj. Mi trovas en tio nenian plezuron, sed la popolo postulas ilin pro sia mens-aranĝo”.

3) Ke “Sen. Perla Martinelli, membro de la Akademio de Esperanto, ne partoprenos en la okazanta voĉdonado pri la 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. D-ino Martinelli formale anoncis sian intencon al la Akademia estraro, aldonante ke ŝi klarigos sian decidon per detala komuniko tra la gazetaro” (HeKo 320 3-A; komuniko kiu “fakte estas interesa lingvofilozofia eseo”). Mirinda informo! Ĉu de nun “Sen. D-ino” (“Senatanino Doktorino”) Martinelli anoncos al Esperantujo kie ŝi planas (ne) ferii aŭ kion ŝi (ne) kutimas vespermanĝi? Verŝajne temas pri io alia: ĉar ŝiaj dekomencaj planoj kaj provoj kontroli ĝin de interne fine fiaskis, nun necesas iamaniere subfosi la aŭtoritaton de la Akademio.

Tamen, anstataŭ diri (kiel pri UEA) ke la Akademio estas ia “rebaptita Lingva Komitato”, ili uzurpas ankaŭ ĉi lastan nomon kreante propran “Lingvan Komitaton” de la Silfera Civito (HeKo 303 5-B):

La Lingva Komitato estos konstanta komisiono ad hoc, kiu plenumos la taskon preskribitan de la art. 6 par. 3 de la Konstitucio. Se la leĝo estos aprobita laŭ la nuna propono, en la Lingva Komitato sidos laŭrajte ĉiuj membroj de la Akademio de Esperanto kiuj havas la civitanecon, nome personoj kies lingva filozofio koincidas kun la raŭmisma opinio ke esperanto estas nek ludilo nek lingvoprojekto, sed la vivanta lingvo de vivanta diaspora popoleto. Aldone, la Konsulo rajtos nomumi kvin pliajn komitatanojn, inter la lingve plej kompetentaj gecivitanoj.

Por eviti konfuzojn, pli oportune estus nomi ĉi kreaĵon “(Silfera) Lingva Koterio” (LiKo? SiLKo? SiLiKo?) aŭ “LingvoManipula Komisariato” (LiMaKo).

Ni legu plie pri tiu “raŭmisma opinio”: “Raŭmismo aplikas al esperanto la principon de la moderna lingvistiko, laŭ kiu ĉiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo” (SC-retpaĝo, sub “Raŭmismo”). Jen plia kejla aŭ ĵokera frazo, probable legita en gimnazia lernolibro, kiun Ari transformis en novan silfercivitan dogmon kaj mantron. En iu alia loko, kies referencon mi ne emas elspuri, ili pli emfazas ne la rolon komunikilan sed tiun identigilan. Nu, jam delonge klaras ke por la Silfera Civito esperanto estas unuavice ne komunikilo sed manipulilo, mensogilo, kotŝmirilo (por kalumnii aliajn) kaj incensilo (por umbilikisme laŭdi sin mem). Eĉ la trumpetata rolo kiel “identigilo” estas ne pli ol senbaza pretendo, preteksto, makgufino*. Efektive, la sola kio identigas silfercivitanojn kiel grupon estas ilia pretendo (ne fakto aŭ decido) proklami esperanton kiel ĉefan kaj komunan koherigan identigilon, ne la lingvo mem.

Kaj eĉ pri tio ili montriĝas memkontraŭdiraj. En la SC-retpaĝo, sub “Raŭmismo”:

La Forumo aprobas normojn en formo de direktivo kaj la Senato aprobas normojn en formo de leĝo. Ambaŭ branĉoj de la Parlamento aprobas reglamentojn, kiuj aplikas direktivon aŭ leĝon. […] Direktivon oni indikas per la familia nomo de la delegito kiu ĝin proponis, ekz. Direktivo Hiltbrand – pri mutuala rabata sistemo, kaj leĝon oni indikas per latina epiteto, ekz. Lex suffragatoria – pri la elektoj por la Senato. / Okaze de manko de normo, la Civito referencas provizore al la Svisaj Kodoj.

Kial, je la diablo, diaspora popolo kies identiga lingvo estus esperanto havu leĝojn kun latinaj nomoj (se ne pro la prestiĝo de latino inter snobaj italaj doktoroj)? Ĉu ne pli bone en volapuko aŭ Praesperanto, honore al la radikoj de la nacio? Ĉar efektive temas pri surogato de naciismo, kiel pruvas la SC-retpaĝo, sub la krestomatiinda “Konstitucio”: “Art. 7 - Flago, blazono kaj insignoj”: “2. La blazono de la Civito estas samnita [?] ŝildo, duonigita laŭzone, verda sube kaj blanka supre, kun simetria kvinpinta verda stelo centre de la blanko, verde konturita”; “3. La civitanoj rajtas surhavi insignon laŭ la modelo de la blazono.”; “5. La moto de la Civito estas E pluribus ultra [latine, sen traduko!]”.

Ni venas do al la konstato, ke per siaj “normaro”, ideologia fatraso kaj uzata lingvaĵo (Civitparolo), la Silfera Civito estas marota, liliputa versio de naciismo. Por diri resume mian opinion pri naciismoj, mi transverkas proprastile la komencajn versojn de la jam fama poemo tiam de Mao Zifu (el Kantoj de Anteo):

Forhakas kelkaj sian kapon
kaj sub piedojn metas ĝin por
sin plialtigi. Ŝajnas ke la
okuloj teron pli proksimas,
la horizonto ŝrumpis. Nure
visceroj, generiloj sidas
iom pli alte.

Aŭ kiel eble povintus skribi William Auld:

Laŭ gonoraloj, la Civit’ necesas

Temas pri diskurso ne arkane, sed arkeane dekstrula, de la plej etaj detaloj kaj ornamoj ĝis la vakua kerno de l’ SC-konsulaj enciklikoj. Oni komparu kun la nomo elektita fare de la plej dekstraj, dekstregaj partioj en la Eŭropa Parlamento (kiel la flandra Vlaams Belang, de Frank Vanhecke, aŭ tiuj de la italino Alessandra Mussolini, la franco Jean-Marie Le Pen aŭ la rumano Corneliu Vadim Tudor) por kreo de propra politika grupo: “Identeco, Suvereneco kaj Tradicio” (hispana ĵurnalo El País, 9.1.2007, p. 5).

De mediokraj* verkistoj oni rajtas atendi mediokrajn politikistojn (kaj inverse). Kiel diris la genia pentristo Goya (kaj mi citas en traduko de Diego), “la revoj de la racio kreas monstrojn”; ĉi-kaze oni povus metafori, ke la iluzioj de snobo naskis la marĉon aŭ kaĉon de la Silfera Civito. Anstataŭ la duoblapenso de la romano de Orwell, jen la duonapenso de i.a. Ari kaj Zelazny. Anstataŭ vera ideologio liberiga kaj emancipa, jen tombaka doktrineto enferma, mensokastra.

Kial, ekzemple, saĝa kaj inteligenta homo kiel William Auld flirtis kun la silfera klano en parto de la lastaj jaroj de sia vivo? Respondon eble donas Neves en Mortis la bonzo, restu la bardo:

Ne pro vanto aŭ aroganto – li ja estis homo tre honesta, modesta kaj sincera – sed pro naivo kaj troa bonvolo, precipe dum la lastaj jaroj, kiam la diversaj partioj kaj skoletoj de la movado komencis uzi lian figuron kiel allogilon por siaj demagogiaj celoj kaj politikaj manovroj. […] Krome, li falis en la reton de la Civito, la plej aberacia sekto kiu ĝis nun ĝermis en la holdo de la E-ŝipo.

Aŭ, en vortoj de Martinelli duoncite el Neves, tiuj liaj mispaŝoj konsidereblas “kvazaŭ simptomo de senileco” (HdE 2096, LF 224). Nu, se ne “pro naivo kaj troa bonvolo”, pro kio do? Analoge kaj anekdote: la usona reĝisoro Woody Allen en sia filmo “Everyone Says I Love You” (“Ĉiuj diras mi amas vin”) atribuas la portempan dekstremon de junulo al oksigenmanko en lia cerbo.

Bonŝance temas pri ludila versio de naciismo, sen la tuŝeblo de miniŝtato aŭ regneto kiel la princujo Sealand (Marlando), 550-kvadratmetra platformo staranta sur du pilieroj je sep maraj mejloj de la marbordo de Anglujo, kun propraj princo, pasportoj, moneroj, konstitucio, flago, ŝildo kaj himno. Versio ankaŭ sen povo rekte efiki sur la vivon de homoj, kiel tion farus kaprica decido de Mugabe en Zimbabvo aŭ de Bush en Usono, aŭ de gvidanto de mensosorba sekto.

Kial do mi okupas min tiom longe pri ili? Des pli nun, kiam la teroristoj de ETA  rekomencis sian murdan agadon, aŭ kiam ĉiutage mortas dekoj aŭ cento da homoj en la okupaciata Irako…

Komence de januaro István Ertl demandis min (aŭ sin) retmesaĝe: “Kiel kutime, stariĝas la dilemo: ĉu pli bone silenti antaŭ la ĉiukaze renovigotaj atakoj de Silfer, riskante ke tiel li daŭre delogas pliajn trompotojn al sia delirejo, aŭ iel reagi, enirante lian ludon, lian pensokadron de maniĥeismoj?” Li pravas: ekzistas en la mondo miliono da aferoj pli gravaj kaj interesaj ol respondi al la absurdaĵoj de la Silfera Civito. Tamen Esperantujo tre etas, kaj malgranda grupo da homoj povas multe brui, ĝeni kaj eĉ damaĝi. Ne nur interne, per sia konstelacio da false pompaj nomoj, sed ankaŭ alekstere, kvankam bonŝance por ili la Internacia PEN ankoraŭ ne rimarkis kiaj insiduloj manovras en la Esperanta PEN-Centro (en konsultaj rilatoj kun U. Eco). Plu laŭ Ertl: “La alekstera umado de la Civito estas danĝera, ĉar ĝi, malserioza, povas bloki la vojon al pli seriozaj E-instancoj. Eksteruloj ja ne povas vidi diferencon inter la Civito kaj UEA, ekzemple”.

Finfine, kiom da silfercivitanoj estas en la mondo? Laŭ la SC-retpaĝo, sub “Civitanaro”, 275, el kiuj “5 gefiloj (unu denaskulino) kaj 15 geedzoj – entute nur ĉirkaŭ 7% akiris la civitanecon pro familianeco.” Pli detale:

Entute 270 personoj estas do voĉrajtaj hodiaŭ: inter ili 83 estas virinoj (30,5%). Laŭ la kontinentoj, 62 en Afriko, 14 en (Latin-)Ameriko, 2 en Azio, 190 en Eŭropo (127 en okcidento, 63 en la mutaciaj [?] landoj), 2 en Oceanio: do 70,6% rezidas en Eŭropo.

Granda frakaso en malgranda glaso! Tamen tiu armeeto da gonoraloj kaj  polatakistoj, da vojkamaradoj (kiel Bertil Nilsson, Leen Deij aŭ István Nemere), da kunaktoroj de la farso (kun nomoj facile legeblaj en la SC-retpaĝo) havas certan povon kaj influon en la evoluo de Esperantujo, bedaŭrinde negativan. Kia honto, ke teorie sendependaj asocioj kiel Andaluzia Esperanto-Unuiĝo aŭ Meksika Esperanto-Federacio (mi ne parolas pri Kultura Centro Esperantista!) aliĝis al ĉi absurda ludo. Aŭ ke La Ondo de Esperanto daŭre citas el iliaj kokerikoj kaj pamfletoj. Tio tre multon diras pri ĉies ties (mal)seriozeco!

Jen kial foje necesas prezenti la panoramon al personoj, kiuj ĵus atingis la “kvarranan” Esperantujon. Averto por navigantoj, avizo por novuloj. Sed ne nur ĉi tial. Multe pli sincere ol en citita teksto de gonoralisimo Silfer, skribas Tacuo Huĝimoto sur p. 82 de Esperanto tiel parolata ke “ni apartenas al la Esperanto-movado, kiu celas informadon eksteren, kaj kulturon kaj klerigon interne”.

Lingva manipulado estas fenomeno aktuala sed tre malnova, ne nur en Esperantujo sed ĉefe en la mondo ĝenerale. En artikolo de la hispano Rafael Argullol, “Filantropófagos” (“Filantropofagoj”, El País, 22.1.2007), ni legas ke nun «militon oni nomas “interveno”; agresan aliancon malrajtigitan de UN – “internacia koalicio”; kaj la kaŭzitajn damaĝojn kaj suferojn oni neŭtrigas per epitetoj pretende objektivaj kiel “flankaj damaĝoj” aŭ “humanitaraj katastrofoj”». Necesus verki tutan libron pri lingvaj manipulistoj kaj ilia ĉiea agado. Bero intencas eldoni iam baldaŭ (en traduko de Broadribb) la menciitan romanon “1984”, kiu klarvide fokusas la temon. Lerni pri ĝi en esperanto, en Esperantujo, instruos nin rekoni Trompparolon ankaŭ ekstere.

Ni finu per du citaĵoj. La unua, el la leginda verko (krom tradukinda kaj eldoninda) “LTI” (“La lingvo de la Tria Regno. Notlibro de filologo”), de Viktor Klemperer

La lingvo metas en lumon tion kion persono volas kaŝi intence, al aliaj aŭ al si mem, kaj tion kion li entenas nekonscie […] La asertoj de persono povas esti mensogo, sed ilian esencon elvidigas la stilo de ties lingvaĵo.

La dua, el fama eseo de Orwell, “Politiko kaj la angla lingvo”, de 1946:

Precioza stilo estas per si mem iaspeca eŭfemismo. Amaso da latinaj vortoj falas sur la faktojn kvazaŭ mola neĝo, obskurigante la konturojn kaj kaŝante la detalojn. La precipa malamiko de klara parolo estas malsincero. Kiam niaj celoj realaj tro distas de la deklaritaj, ni kvazaŭ instinkte preferas uzi longajn vortojn kaj trivitajn parolturnojn, kvazaŭ sepio inko-ŝpruca. En nia epoko ne eblas esti "eksterpolitika". Ĉiuj aferoj estas politikaj aferoj, kaj politiko mem estas aro da mensogoj, evitoj, malsaĝo, malamo, kaj skizofrenio. Kiam la ĝenerala atmosfero malbonas, la lingvo nepre suferas.


Jorge Camacho

Madrido, 23-24.1.2007
Kunlabore kun Beletra Almanako

Glosoj

makgufino: [en filmo, romano ktp] rakont-arta preteksto, dekomenca elemento de la intrigo, arbitre elektita por startigi ĝin altirante la atenton de la rolulo(j) kaj de la publiko; la koncepton formulis la brita reĝisoro Alfred Hitchcock, majstro de suspenso.

mediokra: de meza, kutime nesufiĉa kvalito; senvalore mezkvalita.


arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2009-07-06 19:44
http://jorgecice.blogspot.com/2009/07/kiel-mi-malkongresis.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-30 13:39
Mi relegis ĉi tiun artikolon kun granda plezuro, sed malgraŭ la aserto en <http://www.liberafolio.org/2009/multlingva-brosuro-proponas-malkovri-esperanton/#1248938019> mi vidas multege da lingvoteorio aplikita en ĝi:

- "Civitparolo"
- lingvaĵo kaj ideologio "amblas nedisigeble"
- "nominalismo"
- "Esperanto mem ne estas ulo povunta elekti, sed la nomo de lingvo, kaj lingvoj mem ne povas elekti sian mondon aŭ sian lokon en la mondo. Kiu do dekretis ke esperanto devas esti ies “identeco”? Kvazaŭ homoj havus nur unu ĉefan identecon (kolektivan)!"
(- Apliki la pluan argumentadon pri identeco al lingvo cetere povus esti interese: "Kolektivaj identecoj estas iluzio, fantazio, ĥimero. Sed samkiel eŭropanoj ne bezonas komunajn identigilojn (ili aŭ ekzistas jam aŭ superfluas), ankaŭ esperantoparolantoj ne bezonas kolektivan identecon. Nur la diversaj hidrargaj identecoj ene de ĉiu unuopulo montriĝas indaj je esploro, atento kaj intereso.")
- la citaĵoj de Orwell, Orgullol, Klemperer

Estas tute mistere kial Jorge Camacho neas ke li aplikas lingvoteorion, ĉar li estas la lasta kiu bezonus honti pri tio; lia teoria orientiĝo multe helpas por fari la ĉi-supran eseon verva kaj konvinka. La sola escepto fakte estas lia komento al “Raŭmismo aplikas al esperanto la principon de la moderna lingvistiko, laŭ kiu ĉiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo”. Ne ekzistas "la" moderna lingvistiko, sed pluraj skoloj kontraŭdiraj inter si (kio siavice malverŝajnigas ke la aserto estas prenita el gimnazia libro). Laŭ Chomsky, ekzemple, ne havas sencon diri ke lingvo estas komunikilo, ĉar neniu scias kio estas komunikado, krom se temas pri sinonimo de manipulado. Kaj ion ajn oni ja povas nomi identigilo; pli malfacile estas distingi identigilon kaj fetiĉon.

Sed evidente, kritiki ekstermovadajn sciencajn instituciojn tamen ne kuraĝas Jorge Camacho, malgraŭ ke estus fortega argumento kontraŭ Civitismo ke ĝi estas bazita sur la iluzio de aktuala unueco en lingvistiko. Ankoraŭfoje: Esti neŭtrala en religiaj kaj politikaj demandoj povas esti sufiĉe malfacile, sed en lingvistiko absolute ne eblas! Esperanto estas la internacia lingvo, do ĉiun diskuton pri Esperanto subkuŝas ia teorio pri internacieco kaj ia pri lingvo. Internacieco estas speco de neŭtraleco, kaj niaj tradicioj tiurilate estas sufiĉe fortikaj, kvankam Eŭrop-izolismaj ideoj de homoj kiel Zelazny kaj Tiŝljar lastatempe ricevis multe tro da influo. Sed kia speco de kia objekto estas lingvo? Ĉu ne jam estas tempo almenaŭ demandi tion?
Jorge
Jorge diras:
2009-07-31 14:18
Ke Jens "vidas multege da lingvoteorio aplikita" en mia artikolo ne signifas ke mi konscie aplikas ajna(j)n lingvoteorio(j)n, aŭ ke mi aliĝas al iu ajn konkreta lingvoteorio (se jes, Jens bonvolu diri al mi -- al kiu lingvoteorio?). Tio tamen ne malhelpas min paroli pri lingvoj kaj pri lingvaj aferoj, tamen ne el lingvista / lingvika vidpunkto. Kaj estas do nenia motivo honti pri tio. Fakte, kiel dirite, la demando mem ĉu lingvo estas individua aŭ socia fenomeno tute ne interesas min. Havi iajn ideojn pri lo* lingvo ne signifas havi unu sisteman kaj koheran teorion pri ĝi.

Mi dankas pro la konfirmo pri tio ke "Civitismo [...] estas bazita sur la iluzio de aktuala unueco en lingvistiko". Kvankam multe pli precize mi dirus ke Civitismo pretendas baziĝi sur i.a. lingvistikaj argumentoj, evidente nur pretekste, blufe kaj senbaze. Estas nenia novaĵo diri ke Civitismo baziĝas unuavice sur la umbiliko de Valerio Ari kak** Giorgio Silfer.

Mi miras pri la aserto ke "kritiki ekstermovadajn sciencajn instituciojn tamen ne kuraĝas Jorge Camacho". Paroli pri Orwell, LTI, Berlusconi ktp signifas kritiki ankaŭ ekstermovadaĵojn. Sed mia eseo temas specife kaj unuavice pri la silfercivita fantomaĵo. Ĉu vi dirus pri poeto verkinta hajkon pri gekoj ke li "priversi dinosaŭrojn tamen ne kuraĝas"?

(Parenteze, mi oftege pritraktas nemovadaĵojn, kaj eĉ lingvajn demandojn, ekzemple en miaj 4 ĝisnunaj poemaroj, kies legadon mi varme rekomendas al Jens; aŭ en miaj blogoj esperanta kaj hispanlingva, ĉe resp. http://jorgecice.blogspot.com/ kaj http://jorgesaturno.blogspot.com/ )

Pri Zelazny: lia iama "konsula" rolo en la Civito jam ridindigis lin por eterne, kiel mi cetere montris en mia eseo pri liaj ekstravagancaj "antilektulaj" eldiroj. Kaj de Tiŝljar mi ĵus legis lian libreton "Eŭropa ideologio" (1998): ĝi plenas je sofismoj kaj falsrezonado de la unua frazo ĝis la fino. Mi plej absolute malkonsentas kun tiaj asertoj kiel "Por esti eŭropano necesas ankaŭ plej grava signo de tiu identeco: la eŭropa lingvo". Nura galimatio!

Fine, Jens demandas: "Sed kia speco de kia objekto estas lingvo? Ĉu ne jam estas tempo almenaŭ demandi tion?". Laŭ mi, ĝuste tiajn demandojn devus aŭ provu respondi lingvistiko(j). Estus bone, utile kaj dezirinde disponi en esperanto ian manlibron pri lingviko, eble similan al "An introduction to language" de Fromkin/Rodman/Hyams. Kiu do ĝin verkos? Ĉu iu(j) el niaj lingvistoj? Ĉu Jens Larsen estas unu el ili?

____________________
* lo = ĉi partiklo aŭ vorteto signifas, antaŭ substantivo aŭ o-vorto, "la koncepto, la absoluto -o".
** kak = konata ankaŭ kiel
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-31 18:35
Mi efektive longe pensis pri tio ke mi devus verki enkondukon en ĝeneralan lingvistikon... sed kial ĝi estu en Esperanto? Kial ne sufiĉus ekzemple tiu de la triopo kiun vi mencias? La granda plimulto de eblaj interesotoj povas legi la Anglan, kaj por la malgranda resto ekzistas tradukoj aŭ similaj verkoj de aliaj.

Se ekzistas motivo ke mi verku tian enkondukon, tio estus aŭ ĉar ĝi dirus ion specialan pri Esperanto aŭ ĉar ĝi pledus por unu lingvistika skolo kontraŭ la aliaj (longe trans la horizonto de kutima baza lernolibro). Ne interesas min teorioj kiuj ne validus pri ĉiuj lingvoj, do mi devos provi klarigi kiel oni estu malneŭtrala inter la lingvistikaj skoloj. Tia klarigo renversos ĉiujn antaŭsupozojn pri lingvo, t.e. la lingvoteorion, kiujn havas tipa Esperantoparolanto. La libro liveros nek apoteozon de Esperanto, nek motivojn por kabeiĝi, sed tiom kiom la legantoj komprenos ion ajn de la teksto, ili sentos sin ege insultitaj (sendube des pli, ju pli serioze ili mem okupiĝis pri lingvistiko).

Ĉu vi opinias ke estas aktuala bezono de tio?
mbavant
mbavant diras:
2009-08-01 08:36
Karakterize estas, ke por paroli pri baza lernolibro de lingvoscienco vi spontane referencas al anglalingva verko. Kaj ke la respondo al via alvoko estas, ke tio servus al nenio, ĉar ĉiuj jam povas legi la koncernan verkon originale!

Simile, kun granda ŝokiĝo mi rimarkas, ke ĉi tie en Bjalistoko, multaj kongresanoj, kvankam mem neanglalingvanoj, uzas la anglan inter si.
Joxemari
Joxemari diras:
2009-08-01 12:24
Pardonu, ke laiko kiel mi enmiksiĝas. Vole-nevole la angla estas nun-tempe (la) internacia scienco-lingvo, esperanto ne. Pravas Jens en sia krudeco, ke la granda plimulto de interesotoj pri faka lingvistika man-libro komprenas la anglan. Tamen mi koncedas, ke tia esperanto-verko estus bela stil-ekzerco, kian tre ŝatas esperantaj legemuloj. Ke la angla aŭdiĝas en UK, tio ne estas novaĵo. Eble ankaŭ la angla estas, sia-maniere, internacia lingvo, ĉu ne? Eble eĉ ne ege pli malfacila ol Esperanto, almenaŭ por rudimenta komuniko, kian tre ŝatas averaĝaj esperantistoj.
mbavant
mbavant diras:
2009-08-01 21:30
Laiko rajtas enmiksiĝi, sed devus ne ignori, ke ekzistas lingvosciencaj manlibroj en multaj naciaj lingvoj (eĉ en la galega, supozeble), ke tia scienco ne estas neŭtrala, do ke elekto de la fonto, el kiu oni ĉerpas sian scion, ne estas bagatela afero.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-02 00:15
Scienco ne celas esti neŭtrala, sed objektiva -- tio estas du tute apartaj aferoj. Objektiva prezento de la lingvistiko ne povas esti neŭtrala inter la diversaj skoloj; por tio ili simple estas tro diversaj inter si. Sed la demando ĉu ĝi povas esti neŭtrala inter la lingvoj devus eĉ ne leviĝi.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-01 12:31
Mi referencis al tiu verko, ĉar ĝi estas la sola, kiun mi havas hejme (mi ricevis ĝin donace en Tajvano, kaj legis nur la unuan trionon). Bazajn lernolibrojn (de lingviko/lingvoscienco, matematiko, komputiko, anatomio ktp) estus bone havi en esperanto, i.a. ĉar ne ĉiuj esperantoparolantoj scipovas samgrade la anglan. Ili estus utilaj, sendube.

Pri tio, kian libron Jens (aŭ iu alia) verku(s), li mem decidu. Laŭ mi, plej utile estus prezenti la diversajn skolojn nuntempajn de lingviko; la plej gravajn demandojn kaj atingojn; foje referenci specife al esperanto, ekzemple aŭ kompare. Verdire mi ne bone komprenas la duan alineon de lia respondo. Kial la legantoj sentu sin insultitaj? Ĉu vere lingv(ist)iko estas tiom blufa, ke ne eblus verki serioze enkondukan libron pri ĝi?

Kaj ŝokas ankaŭ min la anglalingva krokodilado (aŭ kia ajn reptiliado) en Bjalistoko. Ĝi memorigas min pri la ŝokiĝo de Kabe en Ĝenevo dum li kundividis boaton kun grupo da kongresanoj (ĉu mi ĝuste memoras la epizodon?)... kun la rezulto ke poste li kabeis.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-01 14:25
Via sugesto ke "plej utile estus prezenti la diversajn skolojn nuntempajn de lingviko" estas proksimume tiel senca kiel prezenti en lernolibro pri biologio la Biblian kre-rakonton samrange apud la evolu-teorio de Darwin. Kompreneble la legantoj sentos sin insultitaj, kaj pro du kaŭzoj: ili prezentiĝos ne nur al la postulo alkutimiĝi al la ideo ke lingvo estas serioza afero, sed ankaŭ al la aserto ke ĉio kion ili kredis scii pri la temo estas malĝusta.

Cetere, kial mi akceptu ĝuste de vi la konsilon verki libron? Vi ja mem deklaris dekomence ke vi ne interesiĝas pri la temo!
Jorge
Jorge diras:
2009-08-01 18:40
Jens ŝajnas havi ian emon nekompreni, miskompreni aŭ kompreni nur parte kion ajn mi skribas ;-)

Fakte mi skribis ke "estus bone, utile kaj dezirinde disponi en esperanto ian manlibron pri lingviko", kaj poste demandis: "Kiu do ĝin verkos? Ĉu iu(j) el niaj lingvistoj? Ĉu Jens Larsen estas unu el ili?". Ne estas klare al mi, ĉu la respondo al la tria demando estas jesa aŭ nea. Cetere, verŝajne li ne estas la sola lingvisto en nia verda mondeto.

Mi diris ankaŭ ke mi ne interesiĝas pri la bizancisma demando ĉu lingvo estas fenomeno individua aŭ socia. Sed lingvoj, lo* lingvo, lingviko aŭ lingvoscienco ja povas interesi min, diversgrade. Do ankaŭ libro pri tiuj temoj min interesus. Kaj espereble ne nur min, sed ankaŭ aliajn legemulojn.

____________________
* lo = ĉi partiklo aŭ vorteto signifas, antaŭ substantivo aŭ o-vorto, "la koncepto, la absoluto -o".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-02 00:09
Ĉu lingvo estas individua aŭ socia fenomeno, estas proksimume tiel Bizanca kiel ĉu la tero estas globa aŭ plata -- alivorte, ne tre interesa se oni ne volas iri malproksimen. Mi kredeble povas nomi min lingvisto, sed ne kuraĝus nomi min "ies".
Jorge
Jorge diras:
2009-08-03 10:09
... en sia blogero de la 3a de aŭgusto, ĉe:

http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-03 11:19
En tiu blogero KM interdependigas semantikon kaj komunikadon laŭ maniero kiun mi ne tute komprenas. Sed mi ne vere emas klopodi por kompreni, ĉar mi ĉiuokaze kredas pri neniu el la du. Komunikado estas arbitra unuigo de esprimado kaj komprenado, kiuj estas du tute malsamaj temaroj, traktindaj dise. Simile, semantiko estas arbitra unuigo de partoj de gramatiko kun partoj de pragmatiko; ĝi ne havas memstaran statuson kiel scienca koncepto.

KM tute prave skribas ke "ke ĉe Chomsky temas ne pri unu teorio sed sinsekvo de pluraj teorioj". La stranga afero nur estas ke KM ŝajne ne trovas ke estas tute normale forĵeti eksdatajn teoriojn. Tion oni faras en aliaj sciencoj, kial ne en lingvistiko?
jxeromo
jxeromo diras:
2009-08-03 16:18
mi ne legas el la teksto de ken, ke estus skandale ŝanĝi sciencan kaj pli speciale prilingvan teorion. rilate al ŝanĝado ĉomski montriĝis kaj malrigida kaj konstanta: li ofte ŝanĝis sia doktrinon, sed ĉiufoje daŭre rigardis ĉion alian kiel nesciencan rubon.

al viaj du decidoj de elĵeto, unue de komunikado, due de semantiko, en la senfundejon de nescienceco, ken — se mi ĝuste komprenas — tamen antaŭobĵetis: se lingvo funkcias por esprimado, sed semantiko estas nebulaĵo, oni malfacile studos, kion lingvo esprimas. kompreneble oni povos studi, *kiel* ĝi esprimas, sed nur kiel ĝi esprimas ion nedifineblan. aparte suprizaj iĝos ĉiuj provoj, kiuj komparas du frazojn, dirante "frazo 1 kaj frazo 2 ne havas la saman sencon": la konstato pri sencodiferenco dependos je individua esprim-intenco aŭ kompreno kaj ne permesos ajnan objektivan konkludon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-03 22:22
... do, se vi ne diras kiun skolon vi volas kontraŭmeti al la minimumisma programo, ne estas tre interese diskuti kun vi (krom ke la spaco pure fizike komencas esti iom mallarĝa).
KenMiner
KenMiner diras:
2009-08-03 23:21
Mi ne kritikis la plurecon de sinsekvaj teorioj; mi nur skribis, ke "necesas kompreni" ke ne temas pri unu teorio.

Pri viaj aliaj komentoj (ne nur ĉi-supre), mi ne volas esti malĝentila, sed ĉiu via eldiro ŝajnas pli bizara ol la lasta. Ĝis kiam mi vidos evidenton, argumentojn, rezonadon, referencojn, ion! mi simple ne scias, kiel respondi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-04 12:32
Ne, ne necesas kompreni ke temas pri pluraj teorioj, sufiĉas kompreni la plej lastan (krom se oni interesiĝas pri la historio de la fako) -- precize kiel en ĉiuj aliaj sciencoj. Cetere, vi ne malĝentilas dirante ke miaj eldiroj ŝajnas bizaraj, ĉar scienco (almenaŭ depost Neŭtono) _estas_ treege bizara. Ni delonge kutimiĝis al tio en astronomio, fiziko k.s.; en biologiaj demandoj la kreismanoj ankoraŭ prezentas iom da rezisto; sed en lingvistiko la batalo apenaŭ komenciĝis.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-04 08:59
La demandon, ĉu la tero globas aŭ platas, jam antaŭ longe praktike respondis i.a. la ekspedicio de Magelano kaj Elkano -- aŭ tiu de Neil Armstrong k K-io. Kaj ĝi havas amason da praktikaj sekvoj, ekzemple povi tranaŭti Pacifikon sen timo ke la ŝipo enabismiĝos ĉe la randoj de la tero.

Por mi* lingvo estas kaj socia kaj individua fenomeno, sed evidente lingvo povas ekzistadi nur ene de socio, kiel pruvas la ekzemploj de infanoj kreskintaj ekstersocie (inter bestoj aŭ enkaĝigite) kaj do senlingve. Tial mi trovas la demandon ĉu lingvo estas individua aŭ socia fenomeno, se tiel formulitan, bizancisma. Verŝajne oni devus formuli ĝin alie. Kaj la eventualaj respondo(j) povus esti tre interesa(j).

* Kiam mi skribis "Por mi...", temas pri la nuna stato de miaj ideoj, el nescienca vidpunkto, post 42 jaroj da nekohera kaj sensistema cerbumado pri plej diversaj temoj.

Ĉiel ajn, ŝajnas al mi ke devus esti ia diferenco inter la diversaj lingvosciencaj teorioj kaj skoloj unuflanke, kaj aliflanke, ekzemple, la biblia mito pri la Babel-turo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-04 14:24
Vi efektive miskomprenas la demandon. Ankaŭ en "Retoriko" de Ivo Lapenna la demando estas simile misformulita; tio estas atendebla, ĉar neniu liatempe estis formulinta ĝin korekte, sed mirige estas ke intertempe neniu krom mi en la tuta mondo rimarkis la eraron. Mi ĉi tie (kaj en sennombraj mesaĝoj en diversaj retlistoj) formulas la demandojn pli eksplicite ol en la lingvistika literaturo, kaj mi suspektas ke tio estas ĉar ni Esperantistoj estas la solaj kiuj bezonas tion. Por la ĉiutaga laboro de lingvisto sufiĉas implicitaj modeloj, kaj eble tial ni nesufiĉe atentis pri la lingvoscienca evoluo, rezultigante grandan konfuzon kaj disvastiĝon de malespero inter ni mem.

La miskompreno komuna inter vi kaj Lapenna estas identigi la opozicion socio <> individuo al socio <> naturo. Ne estas elekto inter du paradigmoj, sed inter ok: Ĉu la lingvo originas kiel socie aŭ individue, arta aŭ natura, komunikilo aŭ esprimilo? La instinkto de Esperantisto estas elekti ion kio laŭeble protektos la aserton ke la homa lingvo esence estas arta. Povus esti iom alloge se ĝi ankaŭ estas individua, sed tion malinstigas parte la ioma bizareco de la aserto mem, parte la sperto de la Ido-skismo. Evidente oni devas aserti ke Esperanto, kaj sekve lingvoj ĝenerale, estas komunikilo (mi ŝatas rigardi tion kiel "la eksteran ideon"). Kun iom da intelekta kuraĝo oni povas paroli pri la interna ideo, laŭ kiu Esperanto estas ĝuste pli ol nur komunikilo. Se oni volas esti rigora pri tio, oni devas aldoni ke _ĉiuj_ lingvoj havas iusencan internan ideon (kiel Lapenna faris fine de sia vivo), ĉar uniformismo estas baza scienca principo, fremda ekzemple al la Biblio.

La tradicia Esperantista lingvomodelo do estas socie-arta-komunikilo, kun la aldono -sed-ankaŭ-esprimilo ĉe la pli fervoraj. Estas iom suspektinde ke tiu modelo ne estas pli bizara. Bizaraj klarigoj ne nepre estas sciencaj, sed sciencaj klarigoj normale estas tre bizaraj. Notu ke ne estu io speciale bizara pri Esperanto; ĝi estu nek pli, nek malpli bizara ol la homa lingvo kiel tia. Sed estus tre strange se teorio pri la homa lingvo ne estus bizara.

Mia celo estas komplete inversigi la tradician lingvomodelon de socie-arta-komunikilo (SAK) al individue-natura-esprimilo (INE). Evidente, tio estas iom ambicia, tiom pli ĉar la strukturismo kaj ĝiaj idoj restas ĉe SAK (kvankam multaj pretendas esti SNK laŭ la tradicia diakronia lingvistiko), kaj ne ĉiuj generativistoj konverĝas pri INE (ekzemple la fama Steven Pinker estas INK). Mi trovas ĉi tiujn kadrojn iom malvastaj por tia projekto.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-04 22:00
"Mi trovas ĉi tiujn kadrojn iom malvastaj por tia projekto." -- Eble vi devus verki libron?

"sed mirige estas ke intertempe neniu krom mi en la tuta mondo rimarkis la eraron." -- Verŝajne ion similan diris Darvino...

Cetere, mia lingvomodelo probable estas SINAKE.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-04 23:07
... sed ĝi ankaŭ estu legebla. Eble oni preparu ĝin per intervjuo kun Chomsky en la serio Esperanto-Dokumentoj de UEA, simila al tiu kun André Martinet.

Via baza lingvomodelo probable estas SAK, la instinkta elekto de Esperantisto, sed vi multe pli batalas kontraŭ SAE (kaj SNE) ol por iu el la aliaj.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-05 09:36
Mi ne blagis. Por mi ne havas sencon diri ĉi-kuntekste "aŭ S aŭ I", sed "kaj S kaj I", diversgrade, kaj tiel pri la cetero (N+A, K+E anst. N/A, K/E).

Mi tute ne batalas kontraŭ la evidentaĵo ke lingvo estas ankaŭ esprimilo. Kaj komunikilo. Kaj socia distingilo. Kaj konilo. Kaj atakilo. Kaj miskomprenilo. Ktp.

Vi skribas: "Ĉu la lingvo originas kiel socie aŭ individue, arta aŭ natura, komunikilo aŭ esprimilo?". Mi rimarkas, ke tiel vi ŝovas la demandon al la origino, kvankam la diskuto devenas de la _preteksto_ de la E-Civitismo, ke vivanta lingvo estAS kaj komunikilo kaj identigilo (por poste emfazi ĉi lastan). Ankaŭ en tiu demando vi parolas aŭ-aŭe, ne kaj-kaje. Por vi kredeble tio havas enorman signifon, kiun mi bedaŭrinde ne sukcesas kunvidi.

Kontraŭ kio mi batalas estas kontraŭ ies pretendo uzi lingvosciencan ŝajnteorion por pomadi sian konsulan umbilikon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-05 11:02
Kio estas la diferenco inter teorio kaj ŝajnteorio? Teorioj (kiel opinioj, scioj k.s.) povas esti malveraj, sed ili ne povas ŝajni kiel io kio ili ne estas. Eblas diskuti la validecon de la teorio, sendepende de tio ĉu iu uzas ĝin kiel umbilik-pomadon.

Eblas ankaŭ diskuti ĉu mia modelo de nur ok paradigmoj estas elĉerpa. Mi interpretas la pretendon de la civito tiel ke _pro la antaŭekzisto_ de SAK eblas ne nur IAE (individua arta esprimilo -- kiun uzas ekzemple verkistoj), sed ankaŭ SAE (socia arta esprimilo = identigilo aŭ fetiĉo). La ceteraj iloj kiujn vi mencias, evidente estas bazitaj sur esprimado kaj/aŭ komunikado kiel pli ĝeneralaj konceptoj, sed koncerne la Civiton gravas ĉu oni povas establi ke SAE = identigilo. Se ne, tiam mi devas revizii mian modelon. Se jes, ĝi malfermas la vojon uzi la tutan sciencan prestiĝon de lingvistiko por aŭ kontraŭ la pretendoj de la Civito.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-12 08:16
"Mandriloj"

Mi rigardas ĉirkaŭen, vidas korpojn
delikatajn kaj fremdajn
kun manoj kiuj tenas viskion aŭ bieron,
kun buŝoj parolantaj infinite
pri tago da labor', pri oni ajn aŭ pri
somermeznokta sonĝo de Ŝekspiro
per voĉoj kiuj diligentafingre
kombas ĉi vesperon nian dorson
serĉe al fikciaj parazitoj.

[el la poemaro "Saturno", 2004]
Jorge
Jorge diras:
2009-08-17 17:47
Ege frustas mian egoon la fakto ke nek Jens Larsen nek Ken Miner komentis eĉ plej ete ĉi poemon! ;-)

Cetere, plu pri la pretendo je espo kiel identigilo en la hodiaŭa blogero de Miner (17a de aŭgusto):

http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-08-17 20:52
... ke tiu J.E. Joseph ne troveblas en la Angla Vikipedio, sed jes en Kopenhago ĉi-Novembre... <http://www.tinyurl.dk/9475>
Jorge
Jorge diras:
2009-09-23 14:24
La chi-suban tekston, legeblan en [HeKo 404 1-B, 22 sep 09], subskribas "Ángel Arquillos Lopez", evidente nomo ne de pajlohomo sed ja de nova pseudonomo de Perla Martinelli (siavice avataro de sia edzo), kiel montras la pedanta stilo, speciale la frazo "sub la kompetenta gvido de prof. Giorgio Silfer".

===

<<"Al la prezidanto de HEF"

Estimata prezidanto de HEF,

Via konduto memorigas pri tiu de iamaj reĝoj kiuj, okaze de internaj problemoj, deklaris la militon al supozata malamiko, iluziante per tio kunigi sian popolon ĉirkaŭ flago kaj blanka ĉevalo.

La Esperanta Civito havas nenian rilaton kun la problemoj ene de Hispana Esperanto-Federacio. Mi atestas ke, kiel redaktoro de "Boletín", mi ricevis premon de neniu Civita instanco, kaj agis ĉiam aŭtonome. Mi mem decidis kion aperigi, kun plena respekto al la statuto de HEF kaj al la hispanaj leĝoj (kaj jes, ankaŭ al la Civitaj normoj, kiuj kongruas kun la jhus menciitaj). Se vi povas pruvi la malon, proponu al la asembleo de HEF eksigi min kiel membron. Miaflanke, mi povas pruvi ke en la HEF-estraro okazis/as "neakcepteblaj klopodoj redukti la aŭtonomecon de la redaktoro". Do bonvolu ĉesi kalumnii d-inon Perla Martinelli aŭ kiun ajn libere decidintan havi la esperantan civitanecon.

Mi asertis, kaj ĉi tie ree asertas, ke "dum HEF teorie strebas al federisma strukturo, la prezidanto Pedro Hernandez Ubeda praktikadas centralismon." Mi klare distingas inter la programo de HEF, kiun mi ankaŭ subtenis, kaj la lastatempajn metodojn de la prezidanto, kiujn mi malaprobas.

La Esperanta Civito neniam proponis, ke HEF okazigu lingvoekzamenojn laŭ sia sistemo, inspirita de la Komuna Europa Framo de Referenco. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo aprobis la koncernan direktivon, kaj mem petas ke Kultura Centro Esperantista ("institutional affiliate of Association of Language Testers in Europe" jam tri jarojn pli frue ol UEA) okazigu tiajn ekzamenojn. Unua sesio okazis en julio 2009 (diplomiĝis 10% de la kongresanaro, pri A1 au A2), dua sesio okazos la 15an de novembro en Malago (pri B2 kaj C1). Perkoresponda prepara kurso estas okazanta, sub la kompetenta gvido de prof. Giorgio Silfer. Do rilate lingvoekzamenojn AEU daŭrigos laŭ sia vojo, ghis nun pozitiva.

Mi volonte informiĝus de vi, en kiu dato kaj ĉe kiu eŭropa institucio la UEA-ekzameno pri kiu vi reklamas estis formale agnoskita. Laŭ informoj je mia dispono, tio okazis neniam kaj nenie. Sed volonte mi atendas vian korekton. Se ĝi ne alvenos, tio pruvas ke vi, kaj ne mi, mensogas. En Usono, mensoga prezidanto riskas devigan demision. Do, ni vidu kiu el ni du (vortoj viaj) "devus honti trompi homojn per tiuj ekzamenoj".

Kaj se jam temas pri mensogoj, vi skribas: "la Civito ne faros kun Boletín la samon, kiun faris kun Heroldo de Esperanto, misuzante la forpason de Ada Sikorska por forrabi la rajtojn sur tiu revuo." S-ino Sikorska subskribis la vendoprotokolon de HdE al Itala Interlingvistika Centro evidente antaŭ sia morto, kiu okazis en somero 1996. La Pakto por la Esperanta Civito estis lanĉita la 10an de aŭgusto 1998. La Konstitucio de la Esperanta Civito estis promulgita la 2an de junio 2001. La unua parlamenta sesio okazis la 25an-26an de februaro 2002. Kiel povis ankoraŭ ne ekzistanta subjekto "forrabi la rajtojn"? La gazeton mem posedas, eldonas kaj administras, ekde 1997, nur Kooperativo de Literatura Foiro. Se temas pri "forrabo de rajtoj", vi devus esti pli prudenta, ĉar ekzemple la rajtoj de la lernolibro de Fernando de Diego apartenas al LF-koop, kaj HEF estus akuzebla pro pirata eldono.

Mi ĝojas, se danke al vi ekestas bonaj rilatoj kun Kataluna Esperanto-Asocio. Ĉu eble por havi bonajn rilatojn kun HEF la plej oportuna maniero estas ne havi statutajn rilatojn kun ĝi dum vi prezidas? Kiel prezidanto de AEU mi konsideros tiun intuicion.

Ángel Arquillos Lopez

[HeKo 404 1-B, 22 sep 09]>>
Jorge
Jorge diras:
2009-09-24 09:29
Cetere, "Ángel Arquillos" pravas pri tio, ke ekzistas neniu, nenia kaj nenioma rilato inter Kooperativo de Literatura Foiro (la detruinto de Heroldo de Esperanto) kaj la Esperanta Civito... krom ke ambau estas elkreskajhoj el la cerbo, au umbiliko, de Silfer.
Jorge
Jorge diras:
2009-09-28 17:15
Por ke Arquillos kaj aliaj naivuloj (au volontaj dupoj) konstatu la plurkapan identecon "Silfer-umbiliko = raumismo = LF-koop = E-Civito", sufichas legi la plej freshan version de la liturgio de l' foiro en la hodiaua HeKo:

===

<<"Homilio pri la veraj raŭmistoj"

Lastatempe, eble ankaŭ pro interna dinamiko en la krizantaj tradiciaj esperanto-movadoj, ni konstatas ofte mankon de respekto por la vero, kaj kreskantan agresemon, malamon kaj venĝemon. Bedaŭrinde tio pli kaj pli karakterizas gvidantojn de tiuj tradiciaj movadoj, interalie en formo de subteno (de komplica silento ĝis kuraĝigo) al tiuj negativaj tendencoj ĉe siaj personaj amikoj aŭ konatoj.

"Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon" (Jakobo, 3, 18). Sed por fari pacon necesas esti homoj de paco, lernante el la sama epistolo: "Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago. Sed la saĝeco, kiu estas plej alte, estas unue pura, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco". Necesas asimili la sep kvalitojn de tiu saĝeco: se ĉiu reĵetus mensogon kaj agreson el siaj intencoj, el siaj vortoj, el siaj agoj, kultivante sentojn de respekto, kompreno kaj estimo al la aliuloj, eble oni ne solvus ĉiujn problemojn, sed almenaŭ povus alfronti ilin pli serene kaj efike.

Unu el la atakoj kiujn suferas la vero, en nia Esperantio, koncernas la raŭmismon, kaj specife la fakton, ke la Esperanta Civito ne estus la natura rezulto de tiu pensofluo, sed io degenerinta -- kaj tie oni aŭdacas kompari la Evangelion al la katolikismo, aŭ la marksismon al la stalinismo.

Kiam oni demandas, kiuj estas la veraj raŭmistoj, indas rememori ĝuste pri la Evangelio laŭ S. Marko (9, 38): "Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelanta demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni."

Se iu skribas: "Laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago, ĉar mi ja estas raŭmisto (kvankam ne civitano, nek alispeca movadano). Tiu dokumento reprezentas miajn kredojn jam de la 1960aj: nur la Manifesto de Raŭmo revivigis mian esperantistecon ĉirkaŭ 1999, kiam mi unue malkovris ĝian ekziston", tiu ne estas malpermesinda, se li efektive "faros miraklon" laŭ la vortoj de la Majstro. En nia kazo, ni ne parolu pri mirakloj, sed pri bonaj fruktoj. Pli aŭ malpli frue, li petos la esperantan civitanecon: neniu altrudu ion al lia libera elekto, ĉar la Civitaniĝo ja estas elekto libera kaj spontana kaj sendependa.

Sed se iu skribas pri degenero, kaj nutras malamon kontraŭ raŭmistoj (do ne kontraŭ ideo, sed kontraŭ homoj), tiu estas falsa profeto, kaj el liaj fruktoj oni lin rekonas. Kiu estas por la raŭmismo, tiu ne povas esti kontraŭ eĉ unu sola el la raŭmistoj. Kaj fakte, neniu el tiuj kiuj mensogas pri raŭmismo, kaj mensogas pri la Esperanta Civito, ĝis nun deklaris sin raŭmisto. Kaj certe li ne praktikas la sep kvalitojn de la saĝeco, kiu estas plej alte, sed en li regas ĵaluzo kaj malpaco. Amen.

(frato Melquíades, OFM)>>

[HeKo 404 9-A, 28 sep 09]
Jorge
Jorge diras:
2009-09-28 17:42
...kun la stato en 1999:

http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html

Tamen la deliro progresas!
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-04 11:25
'... prelegos sen. d-ino Perla Martinelli pri "Liturgio sen religio: ĉu eblas transnacie?", kun dokumenta filmo, vere unika, pri disvastiĝantaj senpastraj celebradoj.'
http://www.esperantio.net/index.php?id=1764
Jen la aktuala liturgio de l'foiro!

amike
István Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-10-04 10:34
El "Se la revolucio ekas per la vortoj", de Giorgio Silfer, en [HeKo 405 3-C, 1 okt 09] (por plia amuzo indas legi la tutan galimation):

<<Alia mispercepto fontas el la kutimo difini la homojn laŭ la kategorio "esti": Lapenna estis membro de UEA, Waringhien estis SAT-ano, Paŭlo estas kristano, ili ĉiuj estas esperantistoj. Ni transiru al nova formulo, laŭ la kategorio "havi": ili estas Esperantianoj, tio signifas ke ili havas la esperantan civitanecon.>>

La demando estas: kie ili "havas" tiun civitanecon? ĉu en la kapo, la koro, la sako? la umbiliko? la pugo?

Cetere, laŭ la modeloj de la lingvoj araba aŭ finna (ne havantaj _verbon_ kun la signifo "havi") oni povus diri ke "la civitaneco estas al ili (aŭ sur ili)". Amen.
Jorge
Jorge diras:
2009-10-14 23:32
La germanlingva verkistino Herta Müller gajnis la literaturan Nobelon 2009. La decido kontraŭa al la kandidateco de Marjorie Boulton, kiun la abonantaro de "Literatura Foiro" kandidatigis al la literatura Nobel-premio, specife lezas la personan prestiĝon de la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, prof. Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Dietterle, ĵus vangofrapita en Stokholmo. Evidente la asigno de la Literatur-Nobelo ne plu respondas al la kriterioj de Alfred Nobel. Nuntempe la Sveda Akademio ŝajnas ofte utiligi la premion por fortigi certan personecon, kaj tra ĝi ies politikon.
Jorge
Jorge diras:
2009-10-14 23:35
La supra teksto konsistas el iom adaptitaj kaj parodiitaj absurdaĵoj tipaj je HeKo ("Heroldo [eks]komunikas"). Jen la originalaj frazoj kun indiko pri la fonto:

“Vangofrapo al Madrido” (1)

“La germanlingva verkistino Herta Müller gajnis la literaturan Nobelon 2009.” (2)

“La prelego de prof. Silfer situos en la tago dediĉita al la verkistina engaĝo por paco. Ĝi utilos interalie por prezenti al internacia beletristaro la valoron de nia poetino [Marjorie Boulton], kiun la abonantaro de "Literatura Foiro" kandidatigis al la literatura Nobel-premio, el selekto inter kvar eblaj kandidatoj.” (3)

“Specife la decido kontraŭa al Madrido lezas la personan prestiĝon de la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio: li aparte engaĝis sin, jam kiel vicprezidanto, favore al sia urbo kiel UK-sidejo; restas lia tasko komuniki la rezulton al la urbaj aŭtoritatoj kaj laŭeble klarigi ĝin.” (1)

“Evidente la asigno de la Pac-Nobelo ne plu respondas al la kriterioj de Alfred Nobel, embleme reprezentitaj en la du unuaj laŭreatoj, Henry Dunant kaj Frédéric Passy. Nuntempe la norvega parlamento ŝajnas ofte utiligi la premion por fortigi certan personecon, kaj tra ĝi ties politikon. Sed tio pruvas ke la politiko de tiu estiminda ŝtatestro (ĵus vangofrapita en Kopenhago, kie la elekto pri la olimpika ĉefurbo humiligis Usonon, de li persone reprezentatan) spertas malfacilaĵojn pli grandajn ol oni scias aŭ supozas. Tial la ĉi-jara Pac-Nobelo estas pli zorgoveka, ol esperiga.” (4)

“Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Dietterle” (4)

(1) [HeKo 399 2-A, 6 aŭg 09]

(2) [HeKo 405 8-B, 8 okt 09]

(3) [HeKo 384 1-B, 4 mar 09]

(4) [HeKo 406 2-A, 9 okt 09]
Jorge
Jorge diras:
2011-04-04 16:52
"Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski [kiel redaktisto de Literatura Foiro] iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du [fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo." - diro de la chefmodestulo Silfer, legebla en http://www.esperantio.net/index.php?id=1656
Jorge
Jorge diras:
2011-04-04 16:52
"Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski [kiel redaktisto de Literatura Foiro] iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du [fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo." - diro de la chefmodestulo Silfer, legebla en http://www.esperantio.net/index.php?id=1656
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-09-24 11:52
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ángel_Arquillos
Jorge
Jorge diras:
2009-09-24 16:30
Ja ekzistas homo kun tiu nomo, mi ech vidis lin persone. Sed evidente tiun tekston verkis ne li, sed Perla Martinelli au la Kojonulo de la Civito.
kabe
kabe diras:
2009-09-24 23:34
Eble Perla operaciiĝis al Ángel. Perla, se vi legas min, montru vin!
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-01 21:49
"...danke al [la] laboro de [raŭmistoj] esperanto estis agnoskita kiel literatura lingvo en 1993, kiel vivanta kaj testebla lingvo en 2005, kaj kiel lingvo kun propra popolo en 2010."
Iu shajne rekonis chi-jare iujn kiel popolon de Esperanto. Chu Vi rimarkis? Mi ne.
amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-01 21:54
Mi forgesis indiki la fonton:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1323
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-01 21:53
Heroldo Komikas auguras por si tri pliajn vivjarojn:
"...dum plia jartrio la kutima skandalgazeto povos liveri la kutimajn karikaturojn pri Corsetti kaj Corsetti-anoj. "
http://www.esperantio.net/index.php?id=1324

amike
Istvan Ertl
msandelin
msandelin diras:
2010-06-01 22:22
Kiam mi iris al tiu artikolo en Heko, tuj mian okulon trafis mia propra nomo. Kiel stranga sento. Ja la nomo estas tute ĝuste literumita, sed kiel ĝi sonas en la kapo de Silfer, kiel la prosodio, la akcento de la familinomo, kiel la d kaj la l? Mi divenas: malĝuste. Same fremde kiel al mi sentiĝas la kunteksto en kiun li metas min: kvazaŭ ekzistus organizita UEA-opozicio, en kiu mi ludus gravan rolon :-), kvazaŭ ekzistus "liberfolianoj", kvazaŭ jen kaj jen. Kvazaŭ la tuta mondo estus granda komploto kaj ĉio kaj ĉiuj celus nur al manipulado.

Legu cetere mian pasintjaran blogaĵon "La signifo de nomo" http://mariasandelin.wordpress.com/[…]/
msandelin
msandelin diras:
2010-06-01 22:45
Kaj jes, se vi tamen estos en mia blogo, kaptu la okazon sekvi la ligilon al mia kantado de ĵus tradukita kanto el la finna (far Per Aarne Fritzon). Alikaze, la rekta ligo estas jen http://www.ipernity.com/doc/59141/8055300 La sunbrilero kaj la trolo
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-06 09:33
Ghoju ni plian fojon, char la Majstro atente sekvas chiun nian klavmovon. Rezulte de mia rimarkigo, la mediteranea skandalgazeto intertempe shanghis sian vortumon al
"...dum plia jartrio la kutima skandalgazeto iniciatita de Kniivilä kaj Ertl povos liveri la kutimajn karikaturojn pri Corsetti kaj Corsetti-anoj."
amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-06-06 20:56
Montru karikaturojn en formo de bildoj - skribi vortojn chiu povas.

Mi dubas, chu la celitoj taugas kiel karikaturoj, sed principe pri chiu eblas pentri karikaturon, ech pri la plej normala vizagho. Oni nur memoru la karikaturan karton de LF-koop, kiu montris la Patrolon.

Do, en tiu senco oni povus bonvenigi, se la karikatura arto en Esperanto travivus novan prosperon.

Kiu komencos ?
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-11 11:00
En plej fresha delirajho
http://www.esperantio.net/index.php?id=1336
la anonima plunulo de l'Civito faras komence meteologian ekskurson, kvankam unue mi kredis ke pri batado de katoj temas: "Dum la… Civito spertas sian anabatan movon, …/SAT kaj UEA/ travivas la katabatan." Chu li ne havas alian katon por bati? - demandus francoj. Sed en la realo temas pri ventospecoj, kiel troveble che
http://www.freeweb.hu/[…]/terminaro_ak.html
Bone, en ordo pri vetero kaj cetero. Sed poste okazas io pri kio ni ne kutimas che la glatlanga civita lingvajho: Yves Bellefeuille kaj Martin Schäffer estas nomataj... "bugritaj". Tio transiras la limojn de lingva deco.
Chu sursojlas nova epoko vulgara che la Civito...?
surprizite
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-11 11:01
En mia jhusa noto bv. legi "plumulo" anst. "plunulo".
Au eble ne.

amike
István Ertl
Ubikuo
Ubikuo diras:
2010-06-11 16:07
...eble ne. Jen kontrauvola sed trafa trovo !
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-06-11 16:48
La povra Ana - ĉu kaj SAT kaj UEA vere batis ŝin?
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-28 22:01
Chiam hezite mi rekomendas la civitan blogon, sed pro la lasta enskribo trafis min tia ridatako ke mi ne volas reteni por mi mem chi amuzighon:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1469

kia kompatinda kortumo, kiu havas nenion por fari! Kia kompatinda konsulo kies chefa zorgo estas cerbumi kion Andy Künzli devus fari en la altprobabla kazo ke li volus ighi civitano!

amike kaj amuzite
Istvan Ertl