Post Ido kaj iĉo furoras naismo
Multaj novaj esperantistoj faras siajn unuajn reformproponojn jam antaŭ ol ellerni la tabelvortojn, kaj multaj seniluziiĝintaj maljunaj esperantistoj faras lastan provon atingi la finan venkon dum sia propra vivo, proponante reformojn. Inter la lastemenciita estis ekzemple la elstaraj akademianoj Vilho Setälä kaj Andé Albault, kiuj maljunaĝe subite decidis reformi la ortografion de Esperanto.
En Enciklopedio de Esperanto Kalocsay skribis pri reformoj jene: "Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco."
Tamen esperantistoj tre ofte estas nekonformismaj - ja jam la decido lerni Esperanton montras ioman mankon de konformismo. Eble tial individuisma sinteno al lingvaj aŭtoritatoj kaj tradicioj daŭre estas relative populara inter esperantistoj, kaj ĉefe en junularaj rondoj. Supozeble influas ankaŭ la ĝenerala emo de gejunuloj lingve distanciĝi de la pli aĝaj generacioj, rimarkebla en ĉiuj lingvokomunumoj.
En junularaj kaj interretaj rondoj naskiĝis kaj dum iom da tempo furoris la riisma reformo, kiu celis enkonduki en Esperanton la sekse neŭtralan pronomon "ri". Eĉ pli radikala estis la iĉismo, kiu aldone volis enkonduki la viran sufikson "-iĉ", por forigi perceptatan seksismon en la strukturoj de la lingvo.
Post kelktempa disvastiĝo en la reto, iĉismo kaj riismo tamen ŝajne preskaŭ malaperis, supozeble pro la troa radikaleco de la proponata reformo, kiu tuŝus la kernan strukturon de la lingvo. Anstataŭ ĝi, kaj ŝajne parte en la samaj rondoj, nun furoras la naisma reformpropono, kiu celas enkonduki en Esperanton la "akuzativan prepozicion" na.
- La na-ismo jam ŝajnas multe pli sukcesa ol iam ajn estis la riismo. La riismon mi pritaksas preskaŭ mortinta. Sed eble mi ne vizitas sufiĉe da IJK-oj kaj IS-oj, komentas Bertilo Wennergren, akademiano kaj aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
Same kiel riismo siatempe, ankaŭ naismo ĉefe furoras en la reto, kaj ankaŭ tie unuavice en forumoj sen klare difinita diskuttemo.
- Mi ne spertis uzadon de "na", krom legante mesaĝojn (aŭ "afiŝojn" laŭ la loka dialekto) en soc.culture.esperanto, rakontas la konata aŭtoro Sten Johansson.
Laŭ Jouko Lindstedt, akademiano kaj profesia lingvisto, estas atendeble, ke homoj interesiĝantaj pri artefaritaj lingvoj interesiĝas pri lingvokonstruado kaj reformoj.
- Tio estis la problemo de pli-malpli ĉiuj aliaj planlingvoj kun adeptoj. La sociologie interesa afero estas, kiel la Esperanto-komunumo tamen sukcesis pli-malpli bridi tion kaj konservi la stabilecon de la lingvo.
La relativa stabileco de Esperanto estis establita en 1908 je la kosto de dekono el la esperantistaro, foririnta al Ido. Inter la foririntoj estis neproporcie granda parto de la gvidantoj, dum la ordinaraj esperantistoj ĝenerale ne estis kaptitaj de la reformismaj ideoj.
Oni povas havi la impreson, ke novaj reformismaj ideoj dum la lastaj jaroj aperas pli ofte ol antaŭe, sed same bone povas temi pri tio, ke ajnaj ideoj nuntempe pro la reto pli facile kaj rapide iĝas vaste konataj.
- Estas tre malfacile kompari la nunon kun la pasinteco; oni bezonas kelkajn jardekojn da perspektivo. Sed se mi tamen provas, ŝajnas al mi ke la kvociento manipulantoj/uzantoj lastatempe kreskas. Kaj multaj esperantistoj same kiel neesperantistoj rigardas Esperanton ne kiel vivantan lingvon, sed kiel proponon al la mondo, kiun la mondo bedaŭrinde ĝis nun rifuzis. Do, pensas tiuj esperantistoj, necesas pli sukeri la proponon, komentas Sten Johansson.
Jouko Lindstedt konstatas, ke en Esperanto efektive troviĝas detaloj, kiuj estas klare mankohavaj, neregulaj, kaj ankaŭ sekse neegalecaj.
- Sed ĝustigi tiujn estus socie tro malstabilige - unue oni devus interkonsenti pri la ĝusta maniero fliki tiujn truojn, kaj poste oni devus elteni la rezultan malkontinuecon de la lingvo. La tria kosto povus esti strategia: se oni komencus reformi Esperanton, ne plu eblus diri, ke aliaj planlingvoj sen parolkomunumo tute ne estas kredindaj alternativoj. Pro ĉiuj ĉi sociaj kostoj oni devas toleri neperfektaĵojn, eĉ se ili reale estas neregulaĵoj, nelogikaĵoj, seksismaj. Ekzemple jam Zamenhof mem skizis proksimume "riisman" sistemon, sed forlasis ĝin pro ĝia "nekutimeco": nuntempe ĝi impresus por ni multe pli normale, sed estas tro malfrue: ni devas akcepti la socian fakton de Esperanto.
En la praktiko la plej granda parto de la esperantistoj efektive akceptas la socian fakton kaj uzas la lingvon tia kia ĝi estas. Iuj klarigas la stabilecon de la lingvo per la relativa grandeco, konservativeco kaj geografia diseco de la lingvokomunumo, aliaj per la relative malgranda rolo de la Akademio, kune kun la netuŝebla Fundamento, aŭ per la daŭra efiko de la Ido-krizo. Sed kiu do estas la ĝusta klarigo, ni demandis al Jouko Lindstedt.
- Mi ne scias! Estas enigmo esplorinda. Cetere, la rolo de la Akademio estas malgrava precize ĉar la lingvokomunumo tamen estas sufiĉe konservativa - post la fifama ata/ita mankis grandaj gramatikaj bataloj. Ankaŭ fajrobrigado ŝajnas malgrava, kiam neniuj domoj brulas. Sed mi ne povas klarigi, kial ili ne ekbrulas! Bone tiel.
Rilate al "ri", kiam mi volas indiki nescion pri sekso de iu persono mi uzas na "ŝli". Tiu vorto ja ne tre bone sonas al mia orelo sed ĝi havas la grandan avantaĝon esti facile komprenebla por iu kiu ne konas ĝin. Post iom da pripenso oni povas kompreni, ke "ŝli" = "ŝi/li".