Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rememoroj pri John Rapley

Rememoroj pri John Rapley

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-07 08:39
Universala Esperanto-Asocio funebras iaman direktoron: la brito John C. Rapley, esperantisto de 1944, forpasis en junio 2007 en la aĝo de preskaŭ 80 jaroj. En artikolo verkita por Libera Folio, Ziko van Dijk rakontas pri siaj kontaktoj kun li kaj la sekvaj fruktoj por la historiografio de Esperanto. "Estis bonege povi mem rekte demandi historian fonton, certe se temis pri unu el la lastaj personoj, kiuj aktivis siatempe en la Centra Oficejo de UEA en Heronsgate", li skribas, kaj aldonas: "ŝajnis al mi, ke nia historia babilado ankaŭ por Johano ne estis tute malinteresa".

Verki nekrologon pri John Rapley estas malfacilega afero: malfacilas akcepti la fakton ke ĉiu homo devas morti, kaj malfacilas ne flankeniĝi dum la esplorado en la propra komputilo. Fine, oni devas limigi sin al kelkaj punktoj, por provi prezenti per partoj ion tutan, iun tutan homon kiun oni konetis nur dum la pasintaj kelkaj jaroj.

Estis en novembro 2003, ke mi kontaktis lin unuafoje  rilate al kelkaj historiaj demandoj, ĉefe la dom-demando de la 1950-aj jaroj. Johano, kiel li subskribis, respondis al mi kun granda pacienco, redemandis ĉe aĝa Arthur C. Oliver en Australio (fariĝante mia „sinjoro fenestro“), kaj bonvolis sendi al mi kopiojn de dokumentoj,  eĉ tradukis nepetite por mia tekstojn pri iom flankaj temoj.

La homa memoro

"Precize mi kompreneble ne scias, sed se mi perforte ŝovas mian memorserĉilon 52 jarojn kaj plue klopodas meti min en la ŝuojn kaj mensostaton de Goldsmith kaj Oliver”, tiel li unufoje enkondukis sian provon helpi min. Estis bonege povi mem rekte demandi historian fonton, certe se temis pri unu el la lastaj personoj, kiuj aktivis siatempe en la Centra Oficejo de UEA en Heronsgate apud Londono. De la 1-a de decembro 1951 ĝis la 30-a de septembro 1955 li deĵoris tie kaj estis la lastan jaron “sekretario” (direktoro), kiel posteulo de Cecil Goldsmith, kaj antaŭulo de la roterdama Marianne Vermaas.

Liaj prijuĝoj pri historiaj personoj farbis al mi la historion: Jakob laŭ li estis "aminda maljuna bubo“, Lapenna: "por mi li estis cent-procente admirinda persono". Rapley rakontis pri lia praktika kapablo en domo kaj ĝardeno, sed "plej impresis min lia evidenta talento por muziko", kaj rakontis pri la gastronomia lerteco de Ljuba Lapenna. Sekvante priskribojn de Rapley pri la heronsgata domo de UEA, kaj precipe ties ĝardeno, mi nun serĉis (kaj trovis, mi kredas) „nian“ iaman domon en Google Maps.

Ja estis ankaŭ mankoj en lia memoro; la homa memoro ne estas  firma, sed fakte  ĉiam denove rekonstruata dum la momento kiam oni uzas ĝin. Ekzemple, li miris pri mia demando pri la oftaj malsaniĝoj de Malmgren. (Mi demandis pro la plurfoja malĉeesto en estrarkunsidoj, kaj pro indikoj pri plurmonata neaktiveco pro malsanoj.) Sed apartenis al la agrabla karaktero de Rapley ke eblis kun li paroli pri tio, sen ke li perdus vizaĝon aŭ aliflanke sian propran opinion. Eble la kontakto kun li estis la plej senproblema kaj senĝena inter la multaj, kun kiuj mi korespondadis pro Sed homoj kun homoj kaj Die neutrale Sprache.

Lapenna kontraŭ la "heronsgatanoj"

Rapley 1954Oni duonŝerce rakontadas en diversaj variantoj ke en la mondo ekzistas nur tri homoj kiuj komprenas la Einstein-an teorion pri relativeco; estas (serioze) dubinde ĉu ekzistas tiom multe kiuj ankoraŭ komprenas la dom-demandon de 1953-55, kiam UEA disputis ĉu teni la vilaon en Heronsgate aŭ aĉeti novan en Londono.

Ivo Lapenna volis ke UEA forlasu la vilaĝon kaj anstataŭe havu en la metropolo palacon parte aspektantan kiel tipe angla klubo, kun sidejo de UEA, la brita asocio kaj la londona grupo. La alia flanko, la „heronsgatanoj“ oficejestro Goldsmith, estrarano Oliver kaj ankaŭ Rapley, emfazis la praktikajn avantaĝojn de Heronsgate; interalie tie situis la presejo Esperanto Printers (posedata i.a. de Oliver) kaj la eldonejo Esperanto Publishing Company (de Goldsmith).

Kerno de la konflikto estas sekreta interkonsento el 1936: Tiam gesinjoroj Dinslage donacis al la Esperanto-movado la vilaon en Heronsgate, fakte al la persono Goldsmith, la direktoro de la monda Esperanto-asocio (IEL). Goldsmith trovis kun la brita asocio jenan aranĝon: La monda asocio rajtas uzi la domon, kaj kiam la monda asocio dissolviĝos aŭ forlasos Anglion, tiam ĝin ricevos la brita asocio. Tio estas pruvita laŭ la arkivoj de UEA kaj de la brita asocio EAB.

HeronsgateApenaŭ plu eblas kompreni la ekzaktajn argumentojn de ambaŭ flankoj: Lapenna en „Esperanto en perspektivo“ klarigis, ke tiu malnova interkonsento komence ne estis konata al la Estraro, pro tio ekestis la nenecesaj kvereloj. Tio ne ĝustas, evidente, denove laŭ trarigardo de la Arkivo de UEA. Aliflanke, Oliver siatempe skribis pri la „moralaj devoj“ de UEA rilate al la brita asocio, kio ankaŭ estas mistera - li ne plidetaligis. Fakte Oliver konsciis ke antaŭ tribunalo lia kazo ne havus ŝancojn, sed tiel li povis almenaŭ longe prokrasti la vendon de la domo en Heronsgate. Fine oni akceptis lian proponon ke UEA pagu unufoje 250 pundojn al la brita asocio, kiu per tio perdis definitive ĉiujn rajtojn je la domo.

Mi mem provas klarigi la disputon tiel: Lapenna trovis la interkonsenton de 1936 ne lezita, ĉar UEA ja ne forlasu Anglion (sed aĉetu novan domon en Londono, laŭ la tiamaj planoj). Sed Oliver eble opiniis ke UEA, kiam ĝi iam forlasos Anglion, devos doni la domon al la brita asocio; se ĝi estos vendita (por aĉeti domon en Londono), tiam UEA ne plu povos doni ĝin al la brita asocio. Lapenna povintus reagi jene: Se UEA vere iam forlasos Anglion, ĝi donu al la brita asocio la monan ekvivalenton de la valoro. Kiel ajn, la krizo de 1953-55 estis solvita per la propono de Oliver. Kaj fakte jam iom poste UEA vere forlasis Anglion, instalante la Centran Oficejon en Roterdamo, ĉar tie loĝis la lojala Lapenna-anino Marianne Vermaas.

Esti oficisto de UEA

Por Johano Rapley la oficeja demando havis ankaŭ personan flankon: li devis postuli plialtiĝon de lia salajro, ĉar li deziris fondi familion. UEA rifuzis tion, sed aliflanke havis problemon trovi en Heronsgate anstataŭanton. Rapley rakontis kiel en la komitato en Bolonjo 1955 Marianne Vermaas akuzis lin esti uzinta la postenon en UEA kiel saltilon al pli bona posteno kun granda salajro. Rapley koleris: "Ĉu vi povas imagi en kiu situacio mi troviĝas, serĉante postenon, kaj renkontante rikanojn kiam mi  konfesas ke dum la lastaj tri jaroj mi estas oficisto en malgranda Esperanto-oficejo, kun du dungitoj, en kampara domo?" Jen Rapley uzis grandliterojn en sia koresponadado kun mi: “KAJ  LAPENNA  EKSTARIS  POR  DEFENDI  MIN!!  'Rapley, mi tion bone komprenas. En tio mi tute kredas vin.' “

Poste Lapenna, Vermaas kaj Rapley kafejumis kaj ĉe ronda tablo „harmonie flikis la truojn en niaj rilatoj“. Cetere, ankaŭ Hans Jakob tiutempe kompatis Rapley, kiu havos grandegajn problemojn sur la labormerkato estinte oficisto de Esperanto-asocio (Jakob pensis pri siaj propraj problemoj). Nu, fakte Rapley poste trovis postenon en ŝipkompanio, kaj eĉ "kuraĝis" reveni en la 1980-aj por labori kelkajn jarojn en la roterdama CO.

Kio restos de Johano Rapley? Malsamaj homoj rememoros malsamajn aferojn, tendence certe multe pli ol mi, kiu bedaŭrinde konetis lin nur per kelkaj malfermtagaj renkontoj kaj reta korespondado de 25.694 vortoj. Sed tiu trezoro restos por mi kara, el scienca kaj persona vidpunktoj, kaj ŝajnis al mi, ke nia historia babilado ankaŭ por Johano ne estis tute malinteresa.

Ziko van Dijk


1955: Transdoni la arkivojn helpe de forno

La transdono de la oficoj de Rapley al Vermaas ne estis tute glata. Protokolo el oktobro 1955 raportis pri mankoj en la arkivoj, kaj ankaŭ la forpreno de la dosiero Stuttard (ĉ. ducent leteroj):

Tiu forpreno okazis el la manoj de D-ro Lapenna, kiu estis ĝin foliumanta kaj leganta. S-ro Rapley diris, ke temas pri privataj leteroj kaj ke li promesis al s-ro Stuttard bruligi ĉion antaŭ ol venos D-ro Lapenna, sed ke li forgesis tion fari pli frue. Do, li prenis la dosieron kaj detruis ĉion krom la kovriloj, kiujn prenis D-ro Lapenna al sia hejmo.

Rapley mem skribis al mi:

En Bolonjo, tuj antau la fino de la UK, Mason Stuttard flankentiris min por duonflustri en mian orelon: «Johano, mi devas peti de vi unu grandan komplezon.  En la dosiera tirkestaro, plej supra tirkesto, ekzistas dosiero "Stuttard: div. korespondaĵoj " (au simile).  Tiuj korespondaĵoj estas pure privataj leteroj ĉefe inter Tiny kaj mi (ĉiuj oficialaj leteroj troviĝas sub la kongresoj au "Red. revuo Esperanto").  Mi insiste petas, ke vi prenu tiun dosieron kaj forbruligu la tutan enhavon. Troviĝas tie nenio, kio povus interesi aliajn homojn.  Bv. nepre ne forgesi tion! Promesu !»

Mi promesis.  Kaj tute forgesis.  Notu, ke estis neniu mencio de Lapenna; estis ŝajne afero privata inter Tiny [t.e. Goldsmith - ZvD] kaj M.S.

Interne de kelkaj semajnoj, Lapenna alvenis ĉe Esperanto-Domo kaj post nur kelkaj minutoj:- «Johano, en tiu tirkesto troviĝas dosiero kiu forte interesas min...» kaj ankorau parolante li kaptis enmane ĝuste la dosieron indikitan de Mason Stuttard.  Mi, subite memorinte la promeson, devis fulmrapide reagi.

«Pardonu, d-ro Lapenna, sed mi promesis, ke mi nepre detruos tiun dosieron.»  Samtempe mi firme prenis la tutan faskon el la manoj de Lapenna kaj digne marŝis al la hejtilo-ĉambro, sekvate je du paŝoj de la estimata profesoro- doktoro.

Feliĉe (por mi) la forno brulis feroce (eble la unuan malvarmetan tagon de la autuno).  La dosiero, lau mia memoro, estis sufiĉe dika arkivo. Sub la nekredema rigardo de Lapenna mi, faskon post fasko, nutris la fornon per la tuta korespondaĵaro.  La kompatinda IL de proksime sekvis mian ĉiun movon ĝis la lasta spuro de tiu dosiero estis konsumita de la fidela forno.
Promeso estas promeso.

La ekssekretario nun konfesis ke ja temas pri detruo de arkivaĵoj, sed ke eble en la - laŭ li privataj - leteroj estis insultaj vortoj, el kiuj Lapenna estus povinta krei jurkazon pri kalumnio. Tio estas iom dubinda, ĉar kial privataj leteroj troviĝu en la Arkivo, kaj insultoj en privataj leteroj ne povus esti uzeblaj antaŭ tribunalo. Kiel ajn, oni neniam scios pri la fakta enhavo de tiuj leteroj kaj pluraj aliaj detruitaj arkivaĵoj menciitaj en la supra raporto.

Ziko van Dijk

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2007-07-02 07:03
La artikolo "Rememoroj pri John Rapley" estas tre interesa, kiel kutime.

Estas skribite:

"insultoj en privataj leteroj ne povus esti uzeblaj antaŭ tribunalo".

Tio ne estas ĝusta. Laŭ angla juro, la esenco de misfamigo estas, ke oni diras ion misfamigan pri homo al alia homo (ne al la homo mem). Ne gravas ĉu la misfamigo okazas en privata letero au en tutlanda gazeto; la misfamigito rajtas procesi en ambaŭ okazoj.

Evidente mi ne scias ĉu en tiuj leteroj fakte estis io misfamiga pro kiu oni entute povus procesi.

Yves Bellefeuille