Ségolène Royal promesis esplori Esperanton sed malgajnis
Kara Sinjoro,
Vi skribis al mi la 7-an de la lasta monato marto por konsciigi min pri la intereso enkonduki fakultativan ekzamenon de Esperanto en la abiturienta ekzameno.
Kun multe da atento mi konatiĝis kun viaj argumentoj favore al tiu lingvo. Se mi estos elektita al prezidenteco de la Respubliko, en venonta majo, mi tuj kunvenigos Ĝeneralajn Statojn [t.e. reprezentantojn de sociaj grupoj] por debati kun ĉiuj lernejaj agantoj kaj partneroj pri la estonteco de la eduksistemo, kiu reprezentas, miaopinie, absolutan prioritaton de mia politika agado. En tiu kadro, la sugesto pri enkonduko de Esperanto, kiel instruobjekto, estos pritraktata.
Dankante al vi...
Ségolène Royal
Jam en la jaro 2002 la dekstra kandidato Jacques Chirac dum la elekta kampanjo promesis sian subtenon al Esperanto. Kompare kun la relative mallonga kaj modera respondo de Ségolène Royal, lia tiama letero estis plenega je komplimentoj kaj grandaj promesoj.
La unua frazo de la letero de Jacques Chirac estis: "Vi turnis mian atenton al la problemo Esperanto, kaj pro tio mi estas danka al vi, ĉar, kiel vi jam scias, temas pri afero, rilate al kiu mi sentas sinceran bonvolon." Li ankaŭ asertis: "Estas neniu dubo pri tio, ke se la sorto estos al mi favora, mi proponos al la nova registaro kaj al la ministro de edukado interalie la demandon pri ĝia enkonduko en la abiturientan ekzamenon." La promeso laŭ nia scio restis nura promeso.
Pro justeco indas rimarkigi, ke en la 1970-aj jaroj, kiel prezidanto de la departementa konsilio de Corrèze, Jacques Chirac efektive transdonis por voĉdonado en la konsilio proponon pri vastskala instruado de Esperanto en mezlernejoj. Rimarkinde estas ankaŭ, ke en la jaro 1981, responde al letero de la sama franca esperantisto, la tiama maldekstra kandidato por la prezidanteco, François Mitterrand, faris promesojn preskaŭ identajn kun tiuj de Jacques Chirac.
La longa historio de forgesitaj kandidataj promesoj ne ĝenas la francajn esperantistojn. En komuniko dissendita de SAT-Amikaro, la franca branĉo de SAT, klarigas kial SAT-Amikaro esperas ke gajnos la elekton Ségolène Royal:
Kiel ajn estos, eĉ se ni ne devas havi iluziojn, kiel esperantistoj, kaj precipe kiel membroj de neneŭtralaj laboristaj Esperanto-Asocioj, estas evidente ke ni nenion povas esperi de la kandidato de la liberalismo, t.e. politika doktrino, kies lingvo estas la angla, de la kandidato kiu sentis bezonon paroli kun Bush kaj fieris premi lian manon antaŭ la kameraoj, de la kandidato kiu antaŭvidas meti Francion sur la spurvojo de Usono.
Ĉar la ŝancoj de Ségolène Royal atingi la prezidentecon ne estas nulaj, ni estu pretaj, tuj post la elekto, pripensi kion ni devos proponi kadre de tiuj eventualaj "Ĝeneralaj Statoj". Se venkos la alia kandidato, Nicolas Sarkozy, ni devos esplori aliajn vojojn.
La dua voĉdonado en la prezidentaj elektoj de Francio okazis dimanĉe la 6-an de majo. En ĝi gajnis la dekstra kandidato Nikolas Sarkozy, kiu ricevis 53 procentojn el la voĉoj. La nova prezidento ekoficos la 16-an de majo, kiam finiĝos la mandatperiodo de Jacques Chirac.
[La baza teksto aperis origine en la rusa, en la retejo Esperanto novosti]