Mirakla verko pri mirakla movado
Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando. 66 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.
En Jokohamo mi bonŝance interkonatiĝis kun tre afabla germano kiu kolektas esperantistojn. De jaroj li fotas ilin dum UK-oj kaj gluas ĉiun bildon sur apartan folion mallonge subskribotan en Esperanto kaj propralingve de la respektiva fotito. Li fiere kontentas pri siaj (jam 15) dikaj albumoj. Senteblas, ke li vere ŝatas la homojn.
Mi trovas ke Universalaj Lingvoj en Svislando, la monumenta historiografia verko de Andreas Künzli, estas spirite proksima al tiu alia ĉarma, privata iniciato. Jes ja, ĉiufoje kiam mi trafoliumas la imponan, 1129–paĝan enciklopedion kaj dise legas diversajn erojn tra ĝi (kaj tio okazas ofte, ĉar la librego estas forte alloga), mi sentas ke, apud la faka rigoreco de la verko, en ĝi fonas sinceraj simpatio kaj respekto al la projektoj, faroj kaj itineroj, individuaj kaj kolektivaj, de la homoj kiuj ariĝis ĉirkaŭ la dezirindeco (aŭ ajna alia indeco) de internacia planlingvo kaj iel engaĝiĝis en la klopodado por ĝi. Tiel, la esplorinto sukcesis amplekse, funde prezenti manifestiĝon, historie kaj geografie konkretan, de unu el la karakterizaj trajtoj de nia homa kondiĉo, nome la reciproka socia interago de ideoj kaj praktikoj.
Fakte, la verko kompetente priskribas, objektive dokumentas kaj sisteme analizas la socian historion de la ideo pri konstruita interlingvo en la svisuja kunteksto, provizante nin per imprese vasta kaj detala esploro de daŭra tradicio kiu sin montras mirinde riĉa kaj obstine vivopova. Kaj tion la verkinto atingas ĝuste per zorga atento al la homoj kiuj plej diversmaniere estis altirataj de tiu ideomovado kaj pretis sumi al ĝi siajn organizajn, instruajn, kreajn, disvastigajn, kaj aliajn kapablojn.
Ĉi tie indas elstarigi tre interesan trajton de la libro, nome la science honestan kaj pravan starpunkton studi ne nur Esperanton sed ankaŭ la aliajn branĉojn de la komuna movado kiuj ekestiĝis ĉirkaŭ la planlingvoj Volapük, Ido, Occidental/Interlingue kaj Interlingua. Kiel sciate, krom la unua, ili estis (aŭ plu estas, en la kazo de la apenaŭ ekzistanta Interlingua) bataleme konkurencaj al Esperanto, kaj aktivuloj transmigradis inter la diversaj sinsekvaj projektoj, supozante ilin malsame progesintaj stadioj, ĝis tamen la tuta respektiva linio estingiĝis, kaj sola pluvivis la senkompate kritikita Esperanto.
La strukturo de la enciklopedio ebligas, laŭ alfabeta ordigo de la materialo, ĝui ne nur sobre verkitajn kaj informoriĉajn biografiojn de centoj da individuoj sed ankaŭ aliajn artikolojn (ekz. monografiojn pri la agado en specifaj regionoj aŭ fakoj), kun pluraj krucreferencoj, kiuj evidentigas la densan interligitecon kaj pluraksecon de la tuta afero. Ankaŭ troveblas tre solida enkonduka superrigardo komence de ĉiu el la unuopaj sekcioj por la kvin plej gravaj planlingvoj, kiu pritraktas ne la lingvistikan karakteron sed la agadhistorion de ĉiu specifa interlingvo en Svislando. Krom tio, la verko regalas la uzanton per ekstreme utila krestomatio de teoriaj, historiaj aŭ polemikaj tekstoj, kiuj ebligas sekvi la argumentan evoluon pri la interlingva problemaro tra la diversaj skoloj kaj jardekoj.
Tiel, la enciklopedio modele prezentas ĉion gravan por kuntekste kompreni la kompleksajn vojon kaj sorton de tiu ĉi heterogena strebado kune kun ĝiaj roluloj. Temas do pri ege interesa, instrua kaj pensinstiga, do dankinda laboro. Ĝi ne prisilentas la kontraŭdirojn kaj problemojn: ĉar la vivpriskriboj ne estas hagiografioj, oni povas ekz. informiĝi pri la bizara agado de “Reĝo Parzival”, ŝajne misefika por la publika prestiĝo de Esperanto, aŭ amuziĝi pri tio ke Ric Berger, la plej energia kontraŭesperanta eksesperantisto, eksidisto kaj eksa ano de Occidental, tamen ne povis senerare paroli Interlingua-n ! Simile, danke al la intelekta honesteco kaj profesia malfermeco de la verkinto, en la antologio troveblas tekstoj forte kontraŭstaraj al Esperanto, kiel tiu de la aristokrata intelektulo Gonzague de Reynold, per kiu li akre atakis la “barbaran” Esperanton el frape elitisma kaj reakcia mondbildo, nome de la valoroj de la t.n. okcident-kristana civilizo.
Nekontestebla fakto estas ke, kvankam la esploro sin limigis al Svisujo, ĝi tamen estas multe pli ampleksa kaj ĝenerale interesa, pro la mondskale centra loko de tiu lando en la diplomatia kaj aliaj sferoj, kaj aparte pro la esence transnacia, reta praktiko de la interlingva agado. Tiu lando ĉefe rolis en la tutmonda historio de la Esperanto-movado kaj UEA, ekz. kun tiel gravaj, elstaraj figuroj kiel la multtalenta gvidanto Edmond Privat, kies lertan iniciaton favore al Esperanto antaŭ la Ligo de Nacioj komence de la 1920-aj damaĝe alfrontis la supre menciita feŭdisma-romantika opozicianto de ĉio moderna kaj demokratia, okaze de diskuto pri la temo ĉe la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado (speco de pra-Unesko).
Rimarkinde, ne enestas la biografio de Nitobe Inazo, aginta en Ĝenevo kiel vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj kaj ludinta gravegan rolon en tiu evento. Pro tiu landa tamen pli vasta karaktero, kaj ties kerna aliro tra la bunta okupiĝo de la aktivuloj, la verko povus alternative (kaj iom eksmode) titoliĝi “Vivo, sinteno kaj agado de homoj en la Esperanta kaj aliaj interlingvaj movadoj, kun pleja atento al Svislando kiel ekzempla scenejo, tre detale pritraktita”.
La ekscitiĝo pro la beleco de tiu ĉi verko neeviteble ekestigas la deziron disponi je similaj esploroj pri kelkaj aliaj landoj aŭ lingvoregionoj, kie ankaŭ disvolviĝis riĉa agada kaj intelekta tradicio ĉirkaŭ la interlingva ideo, kun adeptoj, organizoj kaj diversaj iniciatoj favoraj al ĉiuj gravaj planlingvoj, kun analogaj migrado kaj konkurencado inter ili. Germanlingvuja enciklopedio, ekzemple, krom la tiean historion de Esperanto kaj Volapük devus ankaŭ prezenti la atentindan sperton de la germana laborista Ido-movado, aŭ la genian lingvoplanan laboron de la estonia germano Edgar von Wahl, kreinto de Occidental, ktp. Simile, la imagebla verko pri Britujo devus i.a. pritrakti la tiulandan UEA-periodon, la daŭran agadon de BEA/EAB, la kazon de uloj kiel Eric Biddle (prezidinto de la Chester Esperanto Society kiu fondis en 1928 la British Occidental Society) kaj la vere interesan projekton de la sciencisto kaj humanisto Lancelot Hogben (Interglossa, 1943), kiu estis poste relanĉita kiel Glosa far la angloj Ron Clark kaj Wendy Ashby dum la 1970-aj, ktp.
Surbaze de la laboro entreprenita de Andreas Künzli, eble kune kun aliaj klopodoj (ekz. Vikipedio), oni povus komenci pridiskuti la ŝancojn por nova Enciklopedio de Esperanto. CDELI, la modela esplorcentro fondita de Claude Gacond pri tiu ĉi aparta aspekto de la homa aventuro, kiu donis la inspiron kaj ĉefajn fontojn por la projekto, ebligis la pacan kunlaboron de esperantistoj kun la lastaj reprezentantoj de aliplanlingvaj movadetoj cele al savado de la dokumentoj. Sendube bela, kunflua kulmino, post grandaj aliepokaj kvereloj, ĉar kiel jam en 1943 skribis la Ido-gvidanto Jakob Kreis-Schneeberger, “la pasinto pruvis ke la eterna kontroverso publika Esperanto-Ido nur nocis la general ideo dil Linguo Internaciona” (Progreso, n-ro 136).
Interese, dum el Svisujo venas iom paradokse al la Esperanto-movado kaj instigaj argumentoj por pravigi la pluan strebadon (Claude Piron) kaj trankvila, pripensita konkludo pri neevitebla morto de la tuta afero post iom da tempo (Tazio Carlevaro), nun nia komunumo ricevas el la sama lando impresan mejloŝtonon en la formo de esploro kiu estas ne nur solide scienca, sed kapabla ludi etikan rolon. Jes, ĉar la alrigardo al la grandvalora heredaĵo kiun konsistigas la sindona, imagopova, kreema agado de centoj da esperantistoj (kaj aliaj interlingvanoj) tra la jardekoj, devus meditigi la nunan generacion de esperantofonoj pri la senco de nia okupiĝo kaj engaĝi nin al la digna konservado de la memoro, sen ajna dogmemo nek tento fali en strangan sektemon.
La forto kaj morala atesto de tiu pasinta, kolektiva agado povus inspiri nin por la farendaj paŝoj en la nunaj, tute ŝanĝiĝintaj kondiĉoj, kun funde elpensita aliigo de la fokuso (el “neŭtrala dua lingvo por ĉiuj” al la pledado por lingva demokratio kaj lingvaj homaj rajtoj). Mi kredas ke tiuj homoj ne vane revis kaj laboris. Male, mi estas konvinkita ke multaj el tiuj penoj estis valoraj en si mem, ke tiu agado pliriĉigis la vivon de tiuj homoj ĉar orientita al signifoplena, supera celo. La dankinda, disciplina laboremo de Andreas Künzli ebligas al ni fieri pri la tradicio al kiu ni apartenas. Antaŭ pli ol 10 jaroj li skribis la jenon pri la projekto: “mi konscias, ke la komencita laboro estas granda, longdaŭra klopodo, kiu dependas grandparte de mi persone kaj kiu bezonas multe da pacienco kaj persisto (…) [kiuj] certe ne mankas al mi – mi sentas min destinita por tiu speco de movada aktiveco”. Li pravis, feliĉe.
José Antonio Vergara
(Homaranismus) und die ,,jüdische Frage“ in Ost- und Westeuropa":
http://www2.math.uu.se/esperanto/ees5.pdf
p. 29-35
amike
Istvan Ertl