Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto
En 1949-1950 la Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto. La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.
La 19-an de julio Heroldo Komunikas publikigis retmesaĝon de Renato Corsetti pri Tibeto. Komentante la situacion de Tibeto, Renato Corsetti diris interalie: "En la reala mondo, ĉiam estas iu, kiu provas eksporti ion, ĉu socialismon, ĉu kapitalismon (ĉi tiu lasta estas nomata demokratio en la televidoj). Mi mem pensas, ke estas pli bone eksporti socialismon."
Libera Folio turnis sin al Renato Corsetti por demandi, ĉu laŭ vi la faroj de Ĉinio ekde 1949 efektive estis "eksportado de socialismo".
Renato Corsetti: Certe eksportado de la tiama ĉina sistemo.
Libera Folio: Ĉu en Ĉinio en la 50-aj jaroj regis tia socialismo, kies eksportadon vi subtenas?
Renato Corsetti: Mi subtenas eksportadon de socialismo en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi ne scias, ĉu la ĉina socialismo de la 50-aj jaroj estis pura socialismo, sed ĝi almenaŭ estis klopodo fari ion bonan por la vastaj popolaj amasoj. Se oni volas kompreni iom pli pri kio temis, sufiĉas kompari la tiaman Tibeton kun la tiamaj Butano, Nepalo kaj Barato kaj pluraj sudamerikaj respublikoj regataj de Usono pere de lokaj diktatoroj. Kaj utilas ankaŭ kompari ĉiujn indikilojn pri homa evoluo inter la nuna Tibeto kaj la cititaj landoj. Dirinte tion mi konsentas, ke en Tibeto ne ekzistas politika libereco, sed mi mem preferas la nunan staton al tiu de teokratia registaro.
Libera Folio: Kion pri la miloj kaj miloj da mortigitaj tibetanoj?
Renato Corsetti: Ili estas en la sama bedaŭrinda korbo kun la milionoj da mortigitaj homoj en la sama periodo en Suda Ameriko kaj en aliaj lokoj tra la mondo, kie Usono rekte intervenis por mortigi tiujn, kiuj nur postulis pli homajn viv-kondiĉojn. Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj.
Libera Folio: Ĉu necesas subteni aŭ la agojn de Usono, aŭ la agojn de Ĉinio? Ĉu ne eblas kritiki ambaŭ, kiam ili ja estas kritikindaj?
Renato Corsetti: Jes, necesas kritiki ambaŭ, kiam ili estas kritikindaj, sed ankaŭ ĉi-rilate oni kritikas selekteme. Ekzemple mi neniel povas akcepti la sincere rasisman sintenon de okcidentaj intelektuloj, kiuj ĉiam trovas la pretekston por kritiki nur la malcivilizan malokcidenton kaj fermi siajn okulojn pri la civiliza okcidento. Tiu civiliza okcidento ĝuste en ĉi tiu periodo sendis la trupojn de Etiopujo helpi banditojn en Somalujo kaj alianciĝi kun ili por detrui la (re-)ordigitan islaman Somalujon. Neniu libera ĵurnalisto en la okcidento trovis necesa komentadon pri la afero. Poste oni ne demandu sin: "Kial ili tiom malamas nin?"
István Ertl, komitatano de UEA, atentigas, ke jam en 2001 Renato Corsetti en la revuo Esperanto deklaris la ĉinan politikon "kongrua kun la idealo de la Esperanto-movado". Tial lin ĝenas pliaj "ekstremismaj eldiroj" de Renato Corsetti, kiu laŭ li ŝajnas ĉiam pli loze trakti neŭtralecon, proksimiĝante al la fino de sia prezidperiodo
- La frazo "Oni ne rajtas paroli pri unu fenomeno, ne parolante pri la aliaj", sonas kiel retorikaĵo el broŝuro de Breĵnev, komentas István Ertl.
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj siavice, responde al demando de Libera Folio, oficiale atentigas, ke ĝuste la maldekstraj movadoj de la tuta mondo akcentas la rajton de popoloj elekti mem kaj "delonge malmaskis la ĉinan invandon de Tibeto kiel imperiisman akton", skribas Daniele Vitali nome de IKEL.
"Estas surprize, kiel la malvarm-milita mentaleco restas post la fino de la malvarma milito mem. Iuj kredas ke, ĉar Ĉinio invadis Tibeton, tion devus aprobi socialistoj kaj malaprobi konservativuloj", li skribas. Li ankaŭ atentigas, ke "tibetanoj estas malplimultigitaj en la propra lando, ilia kulturo estas persekutata kaj ili reprezentas la pli malaltan socian tavolon, dum la pli altan formas la ĉinoj".
Libera Folio aparte publikigas la tutan deklaron de IKEL.
Post la ekstreme kompleksa kaj fakte fiaskinta sperto de la t.n. "socialismo" de la 20-a jarcento, oni esperus pli zorgan, ne tiom aplombe manihheisman starpunkton, kiu bedaurinde malplifortigas la kredindecon de la emancipa, egaleca kaj homrajto-defenda vidpunkto de la personoj kiuj kiel Renato restas kritikaj al la kontrauhoma kaj socidetrua efiko de la nuna ekonomia kaj politika ordo. Demokratio kaj homaj rajtoj estas esencaj valoroj, kaj do neniu diktatoreco estas akceptebla, nek tiuj laubushe "maldekstraj", nek tiu malpli malferma de la dio mono en la nuna merkata socio, suprajhe mola sed terure kruela.
Klopodante kompreni la nekompreneblan, mi pensas ke al klasika ateisto tia, kia Renato, la ideo pri teokratio kadre de tradicia, kamparana, neindustria socio, estas tute nauza, ech se la budaismo ne estas teisma religio sed spririte inspirita etiko.
Mi tamen opinias ke, krom tiu chi bedaurinda mispasho, Renato Corsetti plej ofte sukcesis ligi la nunan vivon de la E-movado al la neniam mortonta espero ke eblas pli justa, racia, paca, egaleca mondo. Li ne estas sanktulo nek profeto, sed simpla homo, kaj tiel do oni povas trovi che li chi tiun primitivan kaj kritikendan miskomprenon pri la Tibeta problemo. Tio ne igas lin satano, ech se li ankau estas SATano.