UEA partoprenas la ĝeneralan konferencon de Unesko
La esperantistan partoprenon en la Unesko-konferenco plifortigas ankaŭ la observantoj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj s-ro Jean-Pierre Boulet, s-ino Monique Arnaud kaj d-ro François Lo Jacomo.
Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia Forumo de Civila Socio la 25-an de oktobro. Flanke de UEA partoprenis Triolle kaj Despiney, flanke de ILEI Boulet. La publikan demandon de Renée Triolle al la ministro pri edukado de Jordanio, kial la ministro parolis angle kaj ne en sia propra lingvo, tiu ĉi respondis, ke li "volis tuŝi pli grandan publikon", sed poste li tamen parolis nur arabe.
La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj de aliaj NRO-j. Ili disdonis multe da informiloj pri Esperanto, precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj de la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. Al la irana ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Triolle povis donaci ekzempleron de la dulingva revuo "Irana Esperantisto".
[Gazetara komuniko de UEA]