Amsterdama universitato kunvenigos interlingvistojn
La konferenco okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. Wim Jansen gvidos konferencan laborgrupon pri studprogramoj, Sabine Fiedler gvidos laborgrupon pri administrado de programoj, kaj Ulrich Lins gvidos laborgrupon pri interŝanĝoj.
- Nuntempe la programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko en diversaj landoj de la mondo laboras esence en izoleco. Nia celo estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon, klarigas Humphrey Tonkin, direktoro de CED kaj unu el la organizantoj de la konferenco, en gazetara komuniko.
Programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas ofte starigataj de unuopaj aktivuloj en difinitaj universitatoj, kaj mankas al ili kontinueco. Sekve, plekti ilin en la strukturojn de la koncernaj universitatoj estas tre grave, opinias la organizantoj de la konferenco. Ankaŭ la iniciatintoj de la studprogramoj ofte ne scias kiel kaj per kiuj studmaterialoj oni instruas en aliaj universitatoj, kaj tial CED esperas starigi komunikan reton inter la programoj.
La konferencon finance subvencias Esperantic Studies Foundation, ESF, nordamerika fondaĵo, kiu subtenas esplorojn pri interlingvistiko kaj internaciaj lingvaj problemoj. La konferenco estas nur por invititoj.
Laŭ gazetara komuniko de CED
Tiun liston kompilis Germain Pirlot, kiun ni tutkore dankas, char ghi ebligas seriozan konversacion pri la stato de esperantaj kursoj en la universitatoj de la mondo.
Mi havas du demandojn: unue, chu eblas kompari la evoluon de la nombro de kursoj? Tio estas, kiom da kursoj ekzistis antau 10 jaroj? antau 3? antau ech 75? Tio povas helpi nin pli bone kompreni la enmeton de esperantaj kursoj. Ankau ghi povas esti mezurilo por sukceso je tiaj lernejoj.
Due, por havi pli kompletan ideon pri la instruado de Esperanto je chiu nivelo, chu ekzistas aliaj listoj, ekzemple, pri kiom da kursoj en mezlernejoj, ech en infanghardenoj kaj kulturcentroj? Mi supozas, ke la starigo kaj prizorgado de tiaj listoj estus ege malfacila,
Kaj chu ne estus bone, ke tiu informo trovighu che la ILEI retejo, eble en speco de biblioteko kiu enhavas informojn kiuj rilatas la instruadon de Esperanto? Ja la malnovaj IPR estas tie, sed se iu volas pristudi temojn pri esperanta instruado, estus pli bone kaj pli facile trovi la informojn unuloke se eble.
Sed en la parto Dokumentoj http://ilei.info/dok/index.php?lingvo=eo estas informo nur pri ILEI mem – jen alia ekzemplo de plibonigenda parto de multege da esperantaj organizoj kaj asocioj kiuj donas la impreson, ke ili ekzistas por servi ne al ekstera publiko, sed por servi nur la organizon au asocion mem. Tio estas, lau multaj vidpunktoj, komprenebla, sed tio ne prirapidigas la antauan movadon de Esperanto.
Dennis Keefe