La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo
La rilatoj inter Universala Esperanto-Asocio kaj la Civito estas tradicie frostaj, kaj renkontiĝoj inter altrangaj reprezentantoj de la du organizaĵoj estas tre maloftaj. Pli oftas konkurado inter UEA kaj la Civito pri la favoro de prestiĝaj internaciaj organizaĵoj, kie ambaŭ volas montri sin la plej atentinda reprezentanto de la Esperanto-kulturo.
Lastatempe tia konkurado okazis ĉirkaŭ la internacia konferenco de lingvotestistoj en Kembriĝo, kie UEA estis reprezentata de Zsófia Kóródy, la vicprezidanto de ILEI. La Civito en sia retejo tamen raportis, ke ĉe la koncerna konferenco "Esperanton reprezentas ekskluzive" la du Civitanoj Annette Muhlemann kaj Giorgio Silfer (Valerio Ari). Eventuale la sukcesoj de la Civito estis pli grandaj ol tiuj de UEA, ĉar Zsófia Kóródy rifuzis diri al Libera Folio ion ajn pri siaj propraj atingoj:
- En la nuna stato de la aferoj rilate al la planataj novaj internaciaj ekzamenoj, reprezentiĝoj, ktp. mi opinias, ke ne aperu pli da informoj ol necese, nek pri miaj personaj faroj, opinio, prijuĝo ktp. mi ŝatus aldoni nun ion ajn.
La Civita invito por verspermanĝo, sendita retpoŝte al la personaj adresoj de la tri UEA-estraranoj Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara, ial ne estas subskribita de iu el la tri Civitanoj, kiuj petas renkontiĝon kun la reprezentantoj de UEA. Anstataŭe ĝin subskribis Marie-France Conde Rey, "la Vickonsulo de la Esperanta Civito".
En la letero ŝi informas, ke "(e)n Vilno ĉeestos la Konsulo mem, Giorgio Silfer, la vickonsulo pri edukado Bertil Nilsson kaj la vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado Ljubomir Trifonĉovski". Estas rimarkinde, ke nur la titolo de Giorgio Silfer aperas majuskle kaj kun elstariga "mem".
La estraranoj de UEA ne povis diskuti la surprizan inviton dum sia estrarkunsido en Roterdamo fine de aprilo, ĉar la retpoŝta invito estis sendita al la koncernaj tri estraranoj nur kelkajn tagojn post la kunsido. La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, tamen tuj estis informita, kaj rapide dissendis la inviton kun siaj komentoj al ĉiuj estraranoj de UEA. Kopion de tiu letero ricevis ankaŭ Libera Folio.
Probal Dasgupta skribas, ke li mem pretus partopreni la proponatan "laboran vespermanĝon", se li ĉeestus en Vilno. Kiel prezidanto de UEA li laŭ siaj propraj vortoj "havas nenion kontraŭ la konverĝo au konverĝigo de tagordoj, aŭ kontraŭ la konstruo de komuna tagordo en regionoj de eventuala interkonsento". Samtempe li atentigas, ke li persone trovas la ideon de la Civito "nekohera".
Laŭ Probal Dasgupta, la finan decidon pri tio, ĉu partopreni la proponatan renkontiĝon, devos fari la koncernaj estraranoj mem:
- Mi skribas nun simple por diri, ke eventuala vespermanĝo kun tia konsisto, kian mencias la mesaĝo de Marie-France Conde Rey, havos mian "benon" (por reuzi vorton, kiun mi kultivas en Esperanto ĝuste por ludi per ĝiaj malsamaj resonoj en la orientaj kaj okcidentaj landoj), se ĝi okazos; sed ke mi diras tion tute sen intenco ion ajn subtrahi de la valideco de eventuala decido flanke de Jose, Claude kaj Barbara rezoni, ke ne venis ankoraŭ la tempo por tia komuna renkontiĝo, kaj do malakcepti la inviton. La decidoj devos esti iliaj propraj.
Kaj bona ideo tiu vespermanĝo.
Se oni povus fine malkonstrui la murojn inter UEA kaj tiu Civito, Esperantujo estus pli amuza lando, kaj certe pli turisto-alloga.